Salti al enhavo

Anna

Mastrumantoj
  • Enhaveroj

    974
  • Aliĝis

  • Laste vizitis

  • Tagoj kiam gajnis

    813

Ĉio afiŝita de Anna

  1. Estas malfacile scii la dezirojn de beboj. Ili ne povas paroli, promeni aŭ klarigi pri kio ili pensas. Tamen, novnaskitoj komencas akiri lingvajn spertojn longe antaŭ ol ili komencas paroli. Ili akiras tiujn spertojn tre rapide. Kompare kun plenkreskuloj, beboj kapablas lerni iun ajn lingvon facile. Per novaj teknologioj kaj esplor-metodoj, sciencistoj nun konstatas, ke beboj kapablas lerni iun ajn lingvon de la mondo. Ili rilatas kun aliaj homoj, aŭskultas kaj observas iliajn movojn tre atente. Tiel ili sukcesas rapide lerni la lingvojn, kiujn ili plej ofte aŭdas. Ekzistas ĉirkaŭ 6 000 sonoj en ĉiuj lingvoj de la mondo, sed ne ĉiu lingvo uzas ĉiun sonon. Ekzemple, Esperanto kaj la japana havas nur kvin vokalojn. Aliaj lingvoj havas multe pli, ekzemple la sveda havas dek sep vokalojn. Plenkreskuloj povas aŭdi nur la sonojn de la lingvoj, kiujn ili parolas flue. Al japano, ekzemple, la sonoj de la literoj R kaj L sonas simile. Do japano malfacile aŭdas la diferencon inter "rando" kaj "lando". Esploroj montras, ke ĝis ses monatoj beboj kapablas distingi ĉiujn sonojn de ĉiuj lingvoj de la mondo. Sed post proksimume ses monatoj, la cerbo koncentriĝas pri la plej oftaj sonoj, kiujn ĝi aŭdas. Post tio, infanoj komencas reagi nur al la sonoj de la lingvo, kiun ili aŭdas plej ofte. Simile, pli aĝaj beboj komencas internigi la regulojn de siaj denaskaj lingvoj, ekzemple ili lernas, ke la vorto "manĝo" havas malsaman funkcion ol "manĝi". Sciencistoj aparte interesiĝas pri la cerboj de homoj, kiuj flue parolas pli ol unu lingvon. Estas malfacile atingi tion post la aĝo de proksimume sep jaroj. Je tiu aĝo, la kapablo rekoni malsamajn sonojn malfortiĝas. Estas pli malfacile enmemorigi novajn sonojn. La cerbo devas multe pli labori por konstrui novajn vortrilatojn. Por gejunuloj kaj plenkreskuloj, kiuj deziras lerni novajn lingvojn, la esploroj pri beba lingvo-akirado povas doni utilajn konsiletojn. Ekzemple estas preferinde, ke lernantoj parolu la novan lingvon kun realaj homoj, anstataŭ aŭskulti registritajn interparoladojn aŭ lecionojn. Kiam bebo aŭskultas realajn parolantojn, multaj partoj de ĝia cerbo vigle reagas al la sonoj kaj al aliaj agoj de la parolantoj. Laŭ esploroj, kiam beboj televidas, ili rigardas kun granda intereso, sed la cerbo estas aktiva en malpli da lokoj, kaj la aktiveco en tiuj lokoj estas malpli forta. Povas esti, ke la lernado estas malpli efika. Televidado malpli stimulas la cerbon ol interhoma rilatado! Craig Williams
  2. Anna

    Tago de Afriko

    Adjévi Adjé: Libro pri la Tago de Afriko. Lomeo: Afrika Komisiono de UEA, aŭgusto 2020. 32 paĝoj, 21cm. Adjévi Adjé estis la ĉefa organizanto de la Tago de Afriko kadre de MondaFest’ 2020 de UEA en la 23-a de aŭgusto. Por informi pri tiu tago kaj pri la Esperanto-agado en Afriko, li kompilis la libron Libro pri la Tago de Afriko. En la libro aperas prezentoj pri la membroj de la Afrika Komisiono de UEA, mallongaj raportoj pri la agado de tiu komisiono kaj ankaŭ pri la landaj asocioj, kluboj kaj unuopuloj en Angolo, Benino, Burundo, Centra Afriko, Demokratia Respubliko Kongo, Ganao, Gvineo, Kameruno, Kenjo, Madagaskaro, Senegalo, Tanzanio kaj Togolando. Krome estas la programo de la Tago de Afriko, kaj listo de ĉiuj homoj, kiuj enskribiĝis por partopreni en tiu tago. Libro pri la Tago de Afriko enhavas ankaŭ informojn pri afrikaj Esperanto-libroj kaj diskoj. La redaktinto skribis: “Cetere, mi devas konfesi, ke ni havis iom da problemoj por elekti la prezentotajn afrikajn artaĵojn. Kial? Ĉar la produktaĵoj pri Afriko kaj de afrikanoj, kvankam relative nekonataj en la Esperanta medio, prezentas multajn allogajn titolojn. Ili ĉiuj estas konindaj, legindaj, aŭskultindaj kaj spektindaj por ĉiuj esperantistoj almenaŭ unu fojon en sia vivo. Tra la hodiaŭa programo ni proponas al vi nur parteton de la afrika kultura heredaĵo kaj aparte malgrandan liston de la afrikaj Esperanto-libroj kaj diskoj, kies plimulto mendeblas ĉe la Libroservo de UEA.” Kun antaŭparolo de la UEA-estrarano Jérémie Sabiyumva kaj enkonduko de la redaktinto mem, Libro pri la Tago de Afriko estas kolore ilustrita kaj redaktita en simpla stilo per facila lingvaĵo. Se vi interesiĝas pri Esperanto en Afriko, nepre legu ĉi tiun libron, ĉar ĝi helpos al vi pli bone koni la nuntempan afrikan agadon. La libro estas senpage elŝutebla kiel PDF-dosiero. Adjévi Adjé
  3. Anna

    Ĝemelaj urboj

    Legu ankaŭ pri la virtuala kunveno inter esperantistoj en la ĝemelaj urboj Parizo kaj Romo!
  4. Anna

    Ĝemelaj urboj

    En kiu urbo vi loĝas, Trinukso?
  5. Anna

    Ĝemelaj urboj

    Ĝemeloj estas du homoj, kiuj naskiĝis samtempe de la sama patrino. Ofte (sed ne ĉiam) ili aspektas simile, aŭ eĉ idente. Kaj kio estas ĝemeligo de urboj? Tio estas la starigo de specialaj interrilatoj inter du urboj en malsamaj landoj, kun la celo stimuli kulturajn kaj komercajn interŝanĝojn inter ili. Same kiel ĉe homaj ĝemeloj, ofte estas simileco inter la du ĝemelaj urboj, ekzemple ili estas proksimume same grandaj, havas similan karakteron, havas historiajn kunligojn, produktas similajn produktaĵojn, kaj tiel plu. Aliaj urboj ne estas ĝemeloj sed partneroj. Tio signifas, ke ili havas rilatojn sen formala kontrakto. Ekzemple Romo estas la ĝemela urbo de Parizo, sed partnera urbo de Berlino, Seulo kaj Montrealo. Universala Esperanto-Asocio havas komisionon kun la nomo “Komisiono pri ĝemelaj urboj”. Mi respondecas pri tiu komisiono, kaj ankaŭ pri la sam-noma komisiono de la franca landa asocio, Espéranto-France. Jen kelkaj informoj pri nia agado : • Okazis kunsido pri la temo kun la ĝenerala sekretario de UEA. • Ni aranĝas kontaktojn inter ĝemelaj kaj partneraj urboj pere de Esperanto, ekzemple inter Romo kaj ĝia ĝemela urbo Parizo, kaj kun ĝiaj partneraj urboj Berlino, Seulo kaj Montrealo. • Ni havas paĝon en Fejsbuko kun la nomo Ĝemelaj Urboj. Tiu paĝo estis kreita de Mireille Grosjean el Svislando (prezidantino de Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj). Mi ricevis de ŝi la taskon vigligi tiun paĝon. Tial mi ofte aperigas tie artikolon kaj fotojn. • Ni havas rubrikon pri Ĝemelaj Urboj en UEA-Forumo. Niaj venontaj planoj estas aperigi novajn artikolojn pri la temo en la retejo de Espéranto-France, kaj pli vigle funkciigi la komisionon de UEA pri ĝemelaj urboj. Se legantoj de uea.facila havas demandojn pri tiu temo, bonvolu kontakti min, kaj mi respondos al viaj demandoj. Raymonde Coquisart
  6. Anna

    Parizo / Romo

    Jen eta raporto pri nia dua babilrondo de ĝemelaj urboj Parizo kaj Romo. Ĝis 13 homoj partoprenis en ĝi samtempe, aparte menciindas ke 3 parizanoj kaj 2 romanoj ĉeestis. Ni ĝuis ankaŭ la partoprenadon de germano, koreino, bulgarino, sviso kaj franco (nepariza). Kelkaj homoj ne sukcesis paroli pro teknikaj kialoj. Ni agrable babilis pri kuirarto dum 1 horo kaj duono kaj planis nian venontan kunvenon. Sabaton la 3an de oktobro je la 18a, ni planas paroli pri unuiĝo. Unuiĝo de popoloj, landoj, esperantistoj ... la 3a de Oktobro estas la datreveno de la oficiala Germana Unuiĝo (1990), jen bela okazo paroli pri unuiĝo, Unuiĝintaj Nacioj (75a datreveno) kaj ĉiaj unuiĝoj. Marc Giraud
  7. Maria Montessori (1870 – 1952) estis fama itala edukistino. Ŝi fondis lernejon en Romo en 1907 (‘La domo de la infanoj’), kiu estis tre malsimila al la kutimaj lernejoj. Ŝi rimarkis kiel diligente infanoj ekzercas sin por akiri kapablojn de memregado, moviĝo, manipulado de objektoj, kaj sin-esprimo. Ŝi kreis sistemon de edukado, kun la celo helpi tiun memedukadon per provizado de allogaj eduk-materialoj, en medio kreita por libera uzado fare de sendependaj junaj lernantoj. La baza konvinko de la Montesoria eduk-sistemo estas, ke malsamaj homoj lernas diversmaniere. Infanoj ne ĉiuj maturiĝas je la sama rapideco, kaj tial en la Montesoriaj lernejoj oni ne atendas, ke ĉiuj infanoj estos pretaj por la sama leciono samtempe. Edukistoj laŭ la Montesoria sistemo opinias, ke instruado de leciono je la malĝusta tempo vere malutilas, ĉar la juna infano havas sian propran internan motivon por lerni, kiun oni ne devas anstataŭigi per eksteraj instigo kaj premado. Kiel floroj, infanoj bezonas ‘malfermi’ sin. Montesoriaj lernejoj havas klasĉambrojn por infanoj proksimume 3-6 jaraĝaj, 6-9 jaraĝaj kaj 9-12 jaraĝaj. Malofte ankaŭ pli aĝaj infanoj lernas en Montesoriaj lernejoj. Miksitaj aĝoj permesas, ke la pli junaj infanoj lernu per la ekzemplo de la pli aĝaj, dum ili ĉiuj uzas la komunumajn rimedojn por akiri kompetentecon kaj komprenon per siaj propraj klopodoj. Oni provizas la infanojn per lerte faritaj kaj allogaj lerno-materialoj por efika memedukado pri legado kaj skribado, matematiko, geografio, historio, sciencoj, arto kaj tiel plu. Nur fremdlingva edukado ĝenerale estas malsukcesa en Montesoriaj lernejoj, ĉar la instruado ne vere sekvas la Montesorian sistemon. Ofte alvenas ekstera lingvo-instruisto, kiu instruas la saman lecionon al ĉiuj dum la leciona horo, kaj tiam foriras. Ĉi tiu aspekto de lingvo-instruado bedaŭrinde malsimilas al la kernaj penso kaj metodo de Montessori. Neniu miras, ke la lernejanoj ne sukcese lernas fremdajn lingvojn, ĉar tio estas normala situacio en la kelkaj landoj, kie la Montesoria sistemo estas sufiĉe disvastiĝinta, kiel ekzemple en Aŭstralio. Sed eble ekzistas pli bona solvo ene de la metodo Montesoria: la simpleco kaj ordeco de Esperanto igas nian lingvon ideala por memlernado. Se oni volas montri al infanoj, ke sukcesa regado de dua lingvo eblas, Esperanto estas la natura kaj plej bona elekto. Se iu lingvo estas lernebla per la Montesoria metodo, tiu lingvo certe estas Esperanto. Penny Vos
  8. Anna

    Nova sumoo!

    En marto 2019 aperis artikolo en uea.facila pri la Esperanto-sumoo. Tio estas okazo por legi libron en Esperanto, po kelkaj paĝoj tage, dum periodo de 15 tagoj. La nova Sumoo komenciĝos la 13-an de septembro kaj daŭros ĝis la 27-a. Se vi deziras partopreni, bonvolu kontakti la gvidanton de la Sumoo, Hori Jasuo. Necesas sendi al li la jenajn informojn: vian nomon por la Sumoo (kaŝnomon); vian veran nomon; landon kaj urbon; vian ret-adreson; titolon kaj aŭtoron de via elektita libro; la kvanton de paĝoj, kiun vi legos ĉiutage (notu, ke ne necesas finlegi la libron). Jen du retejoj, kie vi povos trovi Esperantajn librojn por senpaga elŝutado: http://esperanto.davidgsimpson.com/inko/inko.html https://www.gutenberg.org/browse/languages/eo
  9. Te-amanta Esperantista Organizo bonvenigas vin! De jarmiloj teo estas grava parto de tradiciaj kulturoj en multaj landoj. Multaj socioj tenas profundajn kulturajn rilatojn kun teo. Teo estas unu el la komunaj iloj, kiuj kunligas tiujn kulturojn. La 18-an de junio 2020 UEA akceptis novan fakan asocion: tio estis Te-amanta Esperantista Organizo (TEO). Fakte TEO jam ekzistas sen formala asocio de kelkaj jaroj. Naskiĝis urboj de teo – Hangzhou (Ĉinio), Visaginas (Litovio), Nový Jičín (Ĉeĥio), Svitavy (Ĉeĥio), Bjalistoko (Pollando), Bielsko-Biała (Pollando). Funkciis karavanoj de teo, kaj daŭras ekspozicioj de teo tra la mondo. Te-rikolto kaj -produktado povas esti la plej grava vivrimedo por neriĉaj familioj en multaj landoj. La te-industrio donas laboron al multaj homoj, inter kiuj estas multaj virinoj, en urboj kaj vilaĝoj. Tio estas aparte grava en foraj malriĉaj regionoj. Krom tio, teo estas utila por la sano. Sciencistoj montris, ke teo havas gravajn kontraŭinflamajn kaj kontraŭoksidajn ecojn. Bonkvalita teo ankaŭ helpas por bona funkciado de la digesta sistemo, koro, haŭto, renoj kaj dentoj. La 74a Ĝenerala Asembleo de UN ĉi-jare anoncis, ke la 21-a de majo estas Internacia Tago de Teo. Laŭ la prezidanto de la Ĝenerala Asembleo, Tijjani Muhammad Bande, la te-industrio estas grava fonto de enspezoj por kelkaj el la malplej evoluintaj landoj. Li diris, ke necesas realigi agadojn por ebligi la daŭripovan produktadon de teo. Nun en pli ol 60 landoj de la mondo oni produktas teon, kaj pli ol du trionoj de la tutmondaj loĝantoj trinkas teon. Sendube, teo estos bona ponto ankaŭ por nia Movado. Fakte tion TEO jam spertis dum la lastaj jaroj. TEO invitas vin esti parto de nia tea komunumo. Pri iu ajn demando skribu al la aganta prezidanto de TEO Olga Shiliaeva. Vi trovos TEOn ankaŭ en Fejsbuko, sub la nomo Teamanta Esperantista Organizo (TEO). TEO deziras al ĉiuj trankviligi vin per bon-odora teo! Olga Shiliaeva
  10. Anna

    Guangzhou

    Renkontiĝo de samideanoj el urboj Guangzhou kaj Zhongshan, Shantou ankaŭ Foshan Bonvenon al vi el Klubo Kapoko! Advokato Zhang, esperantisto en Kantono, speciale aĉetis kvin-stelan apartamenton, por ke ni havu aktivejon por nia agado. Advokato Zhang nomis la apartamenton Klubo Kapoko. La floro de la kapok-arbo estas la urba floro de Guangzhou, tial Guangzhou estas nomita Kapok-urbo. La 26a de julio estas Esperanto-Tago, kaj Klubo Kapoko estis plena de Esperanta etoso. Ni dek unu esperantistoj ĉeestis feston en nia klubejo, por festi la 133-an datrevenon de la eldono de la Unua Libro de Esperanto en 1887. Sanktabeno el Chengdu ĉeestis nian feston. Li parolas tre flue kun energio. Unue la majstro de Klubo Kapoko esprimis sian bonvenigon. Poste Saŭkio parolis. Li salutis al d-ro Zamenhof, kaj al kolegoj kiuj faris kaj kontribuis multon por nia afero. Ĉiuj babilas libere kaj interŝanĝas salutojn. Dum la festado ni realigis la planon de Katalin Kováts el edukado.net: Ekparolu! Ni legis la tradukon de Guozhu laŭte kiel omaĝon al la veterana esperantisto. Veterana esperantisto Fu Li prezentis tri librojn de Wang Chongfang al la Klubo Kapoko. Instruisto Ding Shihui kaj advokato Zhang, la posedanto de la klubejo Instruisto Ding el Zhongshan alportis memoraĵon pri la 17a Komuna Seminario. Dense skribitaj estas subskriboj de esperantistoj el Ĉinio, Japanio kaj Koreio. Liang Naikeng venis el Foshan, li kantis Esperante. Juna esperantistino Suno kantis belsone: Valso por amikoj. Kiam estimata instruisto Saŭkio partoprenas Esperantajn agadojn, li neniam forgesas surhavi la insignon de Esperanto, la verdan stelon. Saŭkio diris al Zhang, la posedanto de la apartamento: "Ni atendas Ekparolu en venonta Esperanto-kunveno. Ne forgesu la komencan ideon kaj daŭre marŝu antaŭen. Esperanto helpas konstrui tutmondan komunumon." Tiu kvin-stela aktivejo bonvenigas esperantistojn el la tuta mondo. Wu Hanping (Harpina)
  11. Anna

    La bluaj floroj

    La 23-an de marto ĉi-jare forpasis Júlia Sigmond (1929-2020), rumana esperantistino, je la aĝo 90 jaroj. Ĝis 2009 ŝi loĝis en Transilvanio (Rumanujo), en la urbo Kluĵo (Cluj). Dum sia vivo ŝi verkis multajn rakontojn kaj aliajn mallongajn verkojn en Esperanto, kaj ŝi estis ankaŭ prezidanto de la Esperanto-asocio en Kluĵo kaj redaktoro de ĝia revuo Bazaro (1997-2009). Laŭaspekte tiu revueto ŝajnis malgranda kaj sensignifa, kiel oni atendus de loka revuo. Sed ĝi prezentis tre varian kaj internacian enhavon. Malfrue en la vivo, je 80 jaroj ŝi transloĝiĝis al Italujo pro edziniĝo kun itala esperantisto, Filippo Franceschi, konata kiel verkisto Sen Rodin. Malfeliĉe, la geedzoj mortis en la sama semajno pro la kronvirusa epidemio. Jen rakonto de Júlia Sigmond. Atentu pri la nekutima vorto dolĉapatro en la unua frazo. Tiu vorto imitas esprimon en la hungara, kaj signifas simple “patro”. La bluaj floroj Ofte okazis dum mia infaneco, precipe somere, ke dimanĉe matene miaj gepatroj decidis, ke ni vizitu la fratinojn de mia Dolĉapatro en la proksima vilaĝo, fakte ĝi estis lia naskiĝvilaĝo. Tiutempe nek ni, nek la parencoj havis telefonon, do nia alveno estis ĉiam surprizo, sed miaj onklinoj ĉiam sincere ĝojegis ekvidante nin. Alveninte, mia Dolĉapatro proponis: metu ankoraŭ unu litron da akvo en la supon. La onklinoj ekridis kaj eble obeis lin. Fakte la vizito estis simila al ekskurso, ĉar la vojo, ĉirkaŭ 5 km longa, estis nur longa promenado, apud la rivero Aranyos (aranjoŝ), inter kampoj plenplenaj da belegaj floroj. Ni infanoj ĉiufoje kolektis multajn florojn kaj alvenis al la onklinoj kun grandegaj florbukedoj. La plejmultaj el ili estis leŭkantoj, papavoj kaj bluaj cejanoj. Pri la nomoj de multaj aliaj floroj mi jam ne memoras. Precipe mi ŝatis la blukoloran floron, ĝi havis tre interesan kaj delikatan formon, sed ĝi estis senodora. Iam mi havis tre grandan ĉagrenon. Mi ne scias kial, sed subite mi rememoris pri tiuj florbukedoj, kaj precipe pri la blukolora cejano. Mi pensis pri ĝi kaj per fermitaj okuloj, subite mi ekvidis grandan kampon plenplenan de tiuj bluaj floroj. Ĝuege mi rigardis centojn aŭ eble milojn da ili. Sed poste la floroj ŝanĝiĝis al alispecaj floroj. Nur la koloro restis blua, kaj la bildo kun bluaj floroj konstante ŝanĝiĝis. La floroj jam estis tute nekonataj. Neniam mi vidis similajn florojn. Mia fantazio kreis ilin. Mi nur miris mian mensan kapablon pri fantazio inventi novajn formojn kaj ankaŭ laŭ la grandeco ili estis absolute malsamaj. Jam de jaroj la bluaj floroj iĝis miaj animaj medikamentoj. Kiam mi eksentas, ke alproksimiĝas iu tristeco, aŭ abundas la malagrablaj pensoj aŭ rememoroj pezaj, rapidege mi ekpensas pri miaj bluaj floroj. Ofte okazas, ke vespere mi enpense promenas inter miaj bluaj floroj, kaj ili tiel trankviligas min, ke mi endormiĝas, kaj por mi tiunokta dormo certe estas pli “fruktodona" ol la aliaj noktoj. Provu pensi pri bluaj floroj por esti ĉiam sen tristeco kaj se vi nur unufoje sukcese uzis ĉi tiun ”medikamenton", nepre donacu plu al viaj gekaruloj. Júlia Sigmond
  12. Jen konsiloj, kiujn mi trovis tre valoraj en mia vivo. Mi esperas ke la ideoj utilos ankaŭ al vi. 1. Alvenu ĝustatempe ĉe via laborejo, anstataŭ malfrui kiel kutime. 2. Apartigu vin de negativaj kaj streĉitaj homoj, ĉar streĉo estas malsano facile transdonebla. 3. Traktu kun homoj, kiuj povas alporti al vi pli: tio estas kun homoj, kiuj estas pli kapablaj ol vi. 4. Konstruu amikecajn rilatojn kun tiuj, kiuj jam estas tie, kie vi volas esti. 5. Estu pacienca kaj konsekvenca en tio, kion vi volas fari, kaj estu preta pagi la prezon por atingi ĝin. 6. Havu tre klaran celon, kaj klare difinu viajn celojn. 7. Antaŭ ol vi decidos rezigni, rigardu la vojon jam trakuritan. 8. Sciu, ke neniu venko povas esti gajnita sen kontraŭeco nek batalado. 9. Via deziro sukcesi devas esti pli granda ol la timo pri malsukceso. 10. Memoru, ke la plej sukcesaj homoj spertis fiaskojn en iu momento en sia vivo. La plej grava afero estas via kapablo leviĝi kaj daŭrigi la batalon post ĉiu falo. Multaj homoj diros al vi, ke viaj planoj ne funkcios. Estas via elekto, ĉu aŭskulti ilin. Sed memoru ĉi tion: negativa menso neniam donos al vi pozitivan konsilon. Ne lasu homojn kun malforta spirito konvinki vin. Homoj, kiuj vere sukcesas, havas timojn, dubojn kaj zorgojn, kaj tamen ili ne permesas al tiuj sentoj haltigi ilin. Honoré Sebuhoro
  13. Anna

    Zamenhof kaj Litovio

    Ni nun ŝanĝis la titolon kaj la priskribon por klarigi, ke la voĉo ne estas tiu de Zamenhof sed de Taesok Choe. Pardonu pro la eraro!
  14. Anna

    Zamenhof kaj Litovio

    Dankon pro la klarigo! Do evidente necesas ŝanĝi la titolon, por ne misgvidi niajn legantojn.
  15. Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj, pli bone konata kiel ILEI, estas unu el la plej grandaj kaj gravaj Esperantaj fakaj asocioj. Ĉi-jare devis okazi ĝia 53-a Kongreso en Kebekurbo, Kanado, sed kompreneble pro la tutmonda epidemio tio ne estis ebla. Anstataŭe de la 25-a ĝis la 31-a de julio okazis VEKI, Virtuala Esperanto-Konferenco de ILEI. Kun 350 partoprenantoj ĝi estis aparte sukcesa, ĉar ĉe niaj kongresoj kutime renkontiĝas inter 70 kaj 170 personoj. Kun 75 programeroj, spekteblaj en ĉiuj horzonoj, la partoprenantoj povis ĝui buntan programon diversnivelan, de babilado al serioza debatado kaj al universitataj prelegoj. Dek koncertoj plezurigis la partoprenantojn. Pro efika prizorgado de la platformo fare de la slovaka firmao E@I, ĉio funkciis senprobleme kaj pli ol kontentige. Enhave la konferenco estis fruktodona. Ni diskutis diversajn spertojn de instruistoj, kaj malkovris, ke kontaktoj inter universitatoj daŭre funkcias. Novaj ideoj naskiĝis kaj oni jam komencas realigi ilin. Multaj homoj povis revidi geamikojn, saluti gefratece, kaj babili libere. Brakumoj kaj kisoj vidiĝis surekrane. Do ni povis retrovi konatan kongresan etoson amikan. Aldoniĝis vidbabilejoj, kun aŭ sen preciza temo, kie la ideoj fluis kaj brilis en libera etoso. ILEI volas rekrei tian etoson en 2021 dum ĝia kongreso en Skotlando. Ni esperas, ke kelkaj vojaĝemaj esperantistoj sukcesos alveni en Edinburgo sen malhelpoj pro la epidemio. Do ni nun planas miksitan kongreson por ebligi la partoprenon de foraj homoj, kiuj ne povos ĉeesti. Por fari tion ni bezonos du kompetentajn personojn, kiuj kapablos filmi kaj sendi niajn diskutojn, prelegojn kaj debatojn al la mondo. La estraro de ILEI jam promesis senpagan restadon por tiuj du teknikaj spertuloj. Ĉar ni dissendas tiun alvokon tre frue, iu neesperantisto povus kandidatiĝi nun kaj havos 10 monatojn por lerni Esperanton antaŭ la kongreso en Skotlando. Ĝis Skotlando la 10-an de julio 2021! Ni retrovu nin per la Reto jam nun tuj kaj regule tra la jaro! Mireille Grosjean
  16. Anna

    Zamenhof kaj Litovio

    Dankon, Przemyslaw! Mi bedaŭras malkovri, ke tamen la filmeto ne enhavis la veran voĉon de Zamenhof. Efektive la kvalito estis iom tro bona! Tamen vi sendas al ni registraĵon kun la vera voĉo de Zamenhof, do oni ja povas aŭdi ĝin!
  17. Anna

    Honoré

    Karaj tutmondaj geesperantistoj, ricevu miajn plej sincerajn salutojn! Mi nomiĝas Honoré Sebuhoro, loĝanta orientparte de DR Kongo. Ja, mi edziĝis, patro de 5 infanoj kaj nuntempe gvidanto de Verda Stelano-Klubo en nia distrikto Rutshuru. Karaj, kiel mi esperantistiĝis? Du Esperanto-spertuloj, Renato Corsetti el Britio (tiam en Italio) kaj Hans Bakker el Nederlando, interesis min pri Esperanto ekde 2005. Do, plaĉis al mi aniĝi en la Esperanto-movado, ĉar mi mem konkludis, ke ĝi estas belsona, paca, neŭtrala, sendiskriminacia kaj unueca internacia lingvo. Do, por mi ĝi estas logika, liberesprima kaj vivanta lingvo eterne. Fine, jen miaj 10 ĉefaj senpagaj konsiloj. Vi trovos la legaĵon ĉi tie.
  18. En Aŭstralio vivas malgranda birdo, kiu estis eksportata al ĉiuj partoj de la mondo ekde la dek-oka jarcento: la melopsitako. Tiu birdeto jam vivis en Aŭstralio antaŭ du milionoj da jaroj, do multe pli frue ol la indiĝenoj. Tamen ili kunvivis dum 50 000 ĝis 70 000 jaroj; indiĝenaj pentraĵoj atestas pri tio. La eksportado de melopsitakoj daŭris ĝis la jaro 1894, kiam tiu komerco estis malpermesita. En la angla ĝia nomo estas budgerigar, kaj tio povus esti indiĝena vorto. Sed neniu scias, precize kion ĝi signifas. Ĉu “bona birdo” aŭ “bona manĝo / bongusta regalado”? Tiu lasta subkomprenigas, ke la indiĝenoj ĝin manĝis, sed tio tute ne estas certa. La indiĝenoj observis melopsitakojn por scii pri la vetero kaj la kreskado de herboj. La birdo fariĝis grava indikilo pro siaj nekredeblaj kapabloj: ĝi povas percepti pluvon 100 kilometrojn for kaj povas flugi 500 kilometrojn en unu tago. Sciencistoj en la Universitato de Vieno esploras ĝiajn eksterordinarajn kapablojn distingi kaj imiti sonojn. Ĝi povas fari tion same aŭ eĉ pli sukcese ol homoj. La ĉarmo de tiu birdo venas de ties kapablo imiti. En la 1950aj jaroj melopsitako nomita Sparky Williams povis ripeti 583 vortojn kaj 8 infanpoemetojn. En La Libro Guinness de rekordoj el la jaro 1995 estas menciita Puck, kiu sukcesis lerni 1728 vortojn. Melopsitakoj ne nur ripetas vortojn, sed esploroj montras, ke ili povas kompreni tiujn vortojn en kunteksto. Ili ankaŭ povas kalkuli ĝis 6. Ili tiom dolĉe kaj ame traktas unu la alian, ke foje oni nomas ilin am-birdoj. En Svislando estas leĝe malpermesate posedi nur unu. Multaj famaj homoj havis sian melopsitakon: Churchill, Marylin Monroe, eĉ Stalin, kiu ĉiumatene “parolis” kun sia birdo. Kvankam daŭre ekzistas kluboj por ŝatantoj de melopsitakoj, ŝajnas ke nuntempe malpli da homoj interesiĝas pri ili: ĉu pro la televido, pro la Intereto, aŭ pro la fakto, ke la domoj ne plu estas same grandaj kiel antaŭe. Tamen melopsitako kun la nomo Disko ricevis pli ol 18 milionojn da rigardoj en Jutubo en 2019. Franciska Toubale
  19. Tiel sonas la enkonduka muziko de la ret-radia kanalo Muzaiko, kaj ĝi ĝuste esprimas, kion Muzaiko elsendas tage kaj nokte: mojosecon. Kio estas mojoseco? Mojosa estas vorto kreita de la esperantista junularo, kaj ĝi konsistas el la komencliteroj de la vortoj Moderna Jun-Stila. Tio esprimas la stilon de la kanalo Muzaiko, kiu 24-hore ĉiutage elsendas Esperantan muzikon kaj aliajn programerojn en Esperanto el la tuta mondo: novaĵojn, informojn, raportojn, kaj multe pli. En Muzaiko volontule kunlaboras multaj Esperanto-parolantoj, ĉu rekte kontribuante, ĉu konsentante ke ilia jam kreita elsendo aŭdiĝu ankaŭ en Muzaiko. Tiel la aŭskultantoj ricevas kaj povas ĝui varian Esperantan enhavon. Aldone al tio, Muzaiko ankaŭ utilas por lerni Esperanton. Kunlaborante, kunkreante elsendojn en Esperanto, vi mem povas plibonigi vian Esperanto-nivelon. Ĉu vi timas, ke via Esperanto ne estas sufiĉe bona? Tio ne gravas: estas multaj manieroj por helpi Muzaikon. Eblas ekzemple prizorgi ĝiajn retpaĝon kaj servilon, enmeti ĝiajn programerojn kaj munti programojn. Farante tion vi plibonigos vian nivelon de Esperanto, dum vi kunkreos Muzaikon. Se vi interesiĝas pri tiu projekto kaj deziras kune agadi kaj labori kun homoj el la tuta mondo, sendu retmesaĝon al Muzaiko aŭ aliĝu al ĝia retlisto. Mojoseco kaj muziko: Muzaiko!
  20. Iam oni demandis al la usona prezidanto Woodrow Wilson, kiom da tempo li bezonas por prepari paroladon. Li respondis: Tio dependas de ĝia longeco. Se ĝi daŭros dek minutojn, mi bezonos almenaŭ du semajnojn por prepari ĝin; se ĝi daŭros duonhoron, mi bezonos unu semajnon. Tamen, se mi rajtos paroladi tiel longe, kiel mi deziros, mi ne bezonos ion ajn prepari. Mi jam estos preta.1 La respondo de Wilson komprenigas, ke tempolimigo postulas koncizon. Ju malpli da tempo oni disponas, des pli granda estas la tasko igi ĉiun vorton valori. Laŭ mia sperto, post nepreparita parolado oni ofte ne estas kontenta. Oni bedaŭras, ke oni forgesis gravan informon, aŭ donis tro da tempo al malgravaĵoj. Kial oni ne preparas sin antaŭ parolado? La plej ofta kaŭzo estas nescio, kiel fari tion. Sed ekzistas ankaŭ alia, multe pli klariga kaj profunda kaŭzo, nome rezisto. La celo de prelego estas transdoni ideon, manieron rigardi la mondon... manieron, kiu tuŝos la vivon mem de la aŭskultantaro. Ĝi estas mensa bildo, bela kaj potenca (tiel ĝi ŝajnas al vi), kiu prezentiĝas tute klare kaj kolore. Tamen, ĝis vi trovos taŭgan manieron por vortigi ĝin, ĝi restos bildo en via kapo, eĉ se klara kaj kolora. Vortigo postulas mensan penon trovi la taŭgajn vortojn por bildigo de la ideo al aliuloj. Jen ekestas rezistemo. Kial fari al si la penon meti tiun vastan ideon en mallarĝan kadron? Kial produkti ion, kio ne bone prezentus tiun ideon, eĉ misformus ĝin? La ideon vi prezentu al vi ne kiel ion perfektan, netuŝendan, sed kiel krudaĵon. Tuŝi ĝin ne signifas deformi ĝin, sed forĝi ĝin. Metalo restas metalo post fando. Preparo signifas la klopodon antaŭe vortigi vian ideon, t.e. la klopodo forĝi ion utilan el la ideo, kiun vi deziras diskonigi, ion utilan al via aŭskultantaro. Iufoje vi sukcesos produkti kaj transdoni ion malgrandan, nur parteton de la tuto. Ne ĉiam vi povos prepari vin por prelegi, sed ĉiam eblas paroli laŭ certa strukturo (sed tio estas alia temo). Kaj tamen, ne diru: “Mi preferas paroli el mia koro”. Tiu frazo povus esti maniero por pravigi vian nescion aŭ rezistemon kontraŭ bona preparado. Viaj aŭskultantoj donas al vi la plej valoran aferon, kiun ili havas: la propran tempon. Prepari vin signifas montri respekton pri tiu tre grava donaco, kiun ili donas al vi. Kaj via kaj ilia tempo valoras tion, ĉu ne? Leandro Abrahão _____________________ 1 Citaĵo el la libro TED Talks: The Official TED Guide to Public Speaking
  21. Anna

    La Roche/Yon

    Dankon pro la interesa raporto!
  22. Vi pravas, ke la angla vorto "dozen" signifas 12 kaj ne 10. Tamen kiam oni diras "dozens of bananas", oni ne parolas laŭvorte pri multobloj de 12, sed pri relative granda kvanto, kiu verŝajne estus ie inter 20 kaj 100. "Dekoj" estus la ĝusta vorto por transdoni tiun koncepton en Esperanto. Se oni dirus "dekduoj da bananoj", tio donus la impreson, ke la bananoj venis en faskoj po dek du, do fakte temus pri tre preciza kvanto, dum "dozens of bananas" simple signifas "multaj".
  23. Ĉu vi volas partopreni en la Virtuala Kongreso de Esperanto (VK)? Tiu kongreso okazos inter la 1-a kaj 8-a de aŭgusto, kadre de la Monda Festivalo de Esperanto (MondaFest’ 2020). La VK utiligos ĉiajn teknikajn rimedojn por rekrei la specialan etoson de niaj kongresoj, kun libera babilejo, renkontiĝaj ĉambroj, disdividiĝo en malgrandajn diskutgrupojn kaj riĉan elekton de prelegoj. La VK havos viglan virtualan programon dum ok tagoj, dum proksimume ses horoj tage, ekde la 12:00 UTC. Ĝi prezentos popularajn programerojn de la tradicia Universala Kongreso. Inter tiuj estos Internacia Kongresa Universitato (IKU), Scienca Kafejo, Tago de Lernado, Akademio de Esperanto, Aŭkcio, kaj “La estraro respondas”. Krome la programo antaŭvidas plurajn artajn kaj kulturajn momentojn. Anstataŭ la kutima Internacia Arta Vespero, okazos “Internacia Arta Aranĝo”. Se vi opinias, ke vi povus kontribui al tio, skribu nun al la Virtuala Kongresa Komitato. Okazos eĉ la tradicia Ekskursa Tago, tiel ke oni povos elekti ekskursojn al pluraj famaj turismaj vidindaĵoj de la mondo, kun lokaj esperantistaj ĉiĉeronoj. Anstataŭ la kongresa bankedo, estos speciala programero pri tutmonda kuir-arto. Pli da informoj troviĝas ĉe uea.org/gk/885. Detala programo aperos baldaŭ. Por aliĝi al la kongreso, vi devos plenskribi la retan aliĝilon. Por individuaj membroj de Universala Esperanto-Asocio kaj la junulara asocio TEJO (Tutmonda Esperantista Junulara Organizo), la aliĝo estos senpaga, se vi faros tion ĝis la 26-a de julio. Post tiu dato, necesos pagi malgrandan kotizon. Se vi ne jam estas membro de UEA por 2020, eblas membriĝi samtempe dum vi plenskribas la aliĝilon por la VK. Se vi faros tion, necesos pagi malgrandan aliĝ-kotizon krom la membro-kotizo. Se vi deziras aliĝi al la Virtuala Kongreso sen membriĝi en UEA, tio eblas. La aliĝkotizo estas 50 eŭroj ĝis la 26-a de julio kaj 75 eŭroj post tiu dato: vk.mondafest.net/nur-vk/. La VK estas granda kaj multekosta projekto, kaj tial UEA estos tre kontenta ricevi subtenajn donacojn por kontribui al ĝia realigo. Ĉiuj donacoj estos tre bonvenaj. Ĉiuj, kiuj donacos pli ol 50 eŭrojn, fariĝos oficialaj Subtenantoj de la Virtuala Kongreso, kaj iliaj nomoj aperos (se ili konsentos pri tio) en la retejo, kie okazos la VK. UEA antaŭdankas ĉiujn subtenantojn. Ne maltrafu la unuan Virtualan Kongreson!
  24. Anna

    Laŭzano

    Laŭzana Esperanto-Societo havas 50 membrojn aktivajn kaj pasivajn, kiuj kunsidas du aŭ trifoje monate. Ilia plej granda plezuro estas realigi filmojn kiuj spekteblas enjutube (esperatolausanne ... enskribu ĝin unuvorte). Nun la membraro verkas kvin libretojn, kiuj ĉiuj komenciĝas per la samaj dek linioj. Ĉiu kun plezuro daŭrigas la rakonton laŭ sia propra imago dum dek kvin ĉapitroj. La rakonto nomiĝas: LA FANTOMOJ DE LA LAGO.
  25. La Inaŭguro de MondaFest’ 2020, la Monda Festivalo de Esperanto, okazis la 20-an de junio je 12:00 UTC. La programo daŭris 2:30 horojn kaj eblis spekti ĝin en reala tempo ĉe UEAviva, la kanalo de Universala Esperanto-Asocio (UEA) en Jutubo. Estis paroladoj de Duncan Charters (Prezidanto de UEA), Margaret Zaleski-Zamenhof (ano de la familio Zamenhof), Humphrey Tonkin, Sara Spanò kaj Rakoen Maertens (kiuj okupiĝas pri agado por Esperanto ĉe Unuiĝintaj Nacioj), Orlando Raola (estrarano de UEA pri Kulturo kaj Kongresoj) kaj Jérémie Sabiyumva (estrarano de UEA pri Afriko). La tuton reĝisoris la vicprezidanto de UEA, Fernando Maia. La inaŭguro ankaŭ enhavis riĉan muzikan programon, kun partopreno de Fransoazo, Kriztoff, jOmO, Manno Montanna kaj Joel Muhire. Por fermi la aranĝon Amira Chun kantis la himnon de Esperanto, “La Espero”, akompanate de la Sankt-Peterburga Simfonia Orkestro, gvidata de Igor Ponomarenko. Tiu ero estis produktita de la esperantisto Jo Haazen kaj de li donacita al UEA en 2019. Eblas spekti ĝin en la jutubkanalo de UEA, UEAviva. La viv-elsendo okazis en tri platformoj: la retejo MondaFest.net, la jutubkanalo UEAviva, kaj la paĝo de UEA en Fejsbuko. La elsendo en Fejsbuko atingis 6000 homojn dum la unuaj 2:30 horoj, el kiuj 2000 aktive reagis al la elsendo (“ŝatis”, komentis, diskonigis aŭ simple spektis). Nur en Fejsbuko dum la vivelsendado: 130 reagis per “ŝato”, “amo” ktp., 200 diskonigis al aliaj, kaj 1700 efektive spektis ĝin. En Jutubo: 600 homoj spektis realtempe. Kelkaj spektis familie hejme aŭ kun lernantoj. En la retejo ne eblis kalkuli precize, tamen ni povas diri, ke pli ol 2300 homoj spektis realtempe. Tio estis tre bona rezulto! La postan tagon ni ricevis belan surprizon. Ni vidis, ke la esperantistoj ankoraŭ aktive sekvas la aferon. En la 24 horoj post la inaŭguro pli ol 1700 jam spektis ĝin en UEAviva. La filmeto de la Somera Inaŭguro fariĝis unu el la plej spektataj filmoj de la lastaj kvin jaroj en tiu kanalo, kaj la nombro de abonantoj kreskis je pli ol 200 homoj. En Facebook la filmo de la inaŭguro jam atingis preskaŭ 11 000 homojn, kun pli ol 3100 spektoj. Kaj la paĝo baldaŭ superos 7600 abonantojn. Por sekvi la aktualan programon kaj novaĵojn de MondaFest’ 2020: https://MondaFest.net https://EventaServo.org https://RevuoEsperanto.Org Tvitero (https://Twitter.com/UEAviva kaj https://Twitter.com/Revuo_Esperanto) Fejsbuko (https://Facebook.com/Universala.Esperanto.Asocio) Jutubo (https://YouTube.com/UEAviva). Abonu ankaŭ la Festivalan Kurieron kaj la Gazetarajn Komunikojn de UEA. Fernando Maia Jr.
×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, uea.facila uzas kuketojn. Legu nian Privatecan politikon por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por esti uzanto de la retejo.