Salti al enhavo

Anna

Mastrumantoj
  • Enhaveroj

    1119
  • Aliĝis

  • Laste vizitis

  • Tagoj kiam gajnis

    1128

Anna laste gajnis la 26an de februaro

Anna havis plej multe da ŝatata enhavo!

6 sekvantoj

Lastatempaj vizitantoj al profilo

7835 profilvidoj

Anna's Achievements

2.6k

Komunuma reputacio

  1. Rimarkinde estas, kiel pli kaj pli rapide ŝanĝiĝas nia vivmaniero de generacio al generacio. Ne plu eblas eĉ paroli pri evoluo, sed pli pri saltoj. Unu generacio daŭras pli-malpli 25 jarojn. Ekzemple antaŭ 25 jaroj, kiu povis imagi la gravecon de komputilo aŭ poŝtelefono en nia nuntempa vivo? Kaj neniu povas scii, kion la hodiaŭaj infanoj vidos aperi antaŭ ol maljuniĝi. Tiu penso estas interesa sed samtempe timiga. Unu afero estas certa: la estontaj arkeologoj povos sekvi la evoluon de nia moderna socio per studado de la objektoj, kiujn ni homoj postlasos dum nia vivo. Jam de jaroj mi interesiĝas pri objektoj, kiuj por niaj geavoj aŭ praavoj estis tute normalaj, sed nun estas forgesitaj. Ili ofte estis vere simplaj kaj efikaj. Ĉiu povis kompreni, kiel ili funkciis. Tion ne eblas diri pri la plimulto da aparatoj, kiujn vi kaj mi uzas en la nuntempa vivo. Jen tri ekzemploj de aĵoj de antaŭ tri aŭ kvar generacioj. Ĉiu el ili perfekte solvis problemon de sia propra tempo. Ujo por kamemberto: Kune kun pano kaj vino, la fama fromaĝo kamemberto el Normandio en Francio estas por francoj bazo de rapida manĝo en la laborejo. Ĝi estas ankaŭ neforigebla parto de vespera familia manĝo. Sed jen problemo: ĝi havas fortan odoron, ĝi facile disfluas, kaj krome necesas alporti ĝin al la tablo je ĉambra temperaturo. Tiu ronda, vertikale turniĝanta ujo fermis ĝian odoron interne kaj samtempe malhelpis, ke la fromaĝo disfluu. Tial ne necesis konservi ĝin en fridujo. Akrigilo por razilo: Por vojaĝanta komercisto aŭ eĉ turisto en la komenco de la dudeka jarcento, gravis bone prezenti sin. Tio signifis esti bone razita, ĉar tio estis la ʺenir-bileto” al la bonaj sociaj rondoj. Tiu malgranda aparato ebligis akrigi la klingon de la razilo dum vojaĝado. Oni ambaŭdirekten glitigis la malgrandan skatoleton laŭlonge de la ŝnuro, kies unu finon oni fiksis al la pordotenilo de la hotela ĉambro. Mi provis: ĝi funkcias! Karto-tenilo por unu-manuloj: Post la Unua Mondmilito estis multaj milit-invalidoj, inter aliaj tiuj, kiuj perdis brakon. Por ili, estis malfacile retrovi laboron. En la socia vivo, okazanta por viroj en la loka kafejo, aperis pliaj ĝenoj. Kiel samtempe fumi, trinki, kaj ludi kartojn, kiam oni estas unu-brakulo? La supran malgrandan aparaton, la kartotenilon, la kafejestro fiksis al la tablo. Dum ĝi tenis la kartojn, la mano estis disponebla por teni glason aŭ cigaredon. Tiel, ankaŭ unu-manulo povis partopreni en la sociaj interrilatoj, kaj do senti sin vera viro. Sylvain Lelarge La supraj fotoj aperis en la nederlandlingva verko Wat is dat de Sylvain Lelarge. Fotis ilin Peter Kollányi.
  2. Diference de aliaj lingvoj, Esperanto ne estas ligita kun fizika teritorio. Iam estis provoj uzi Esperanton kiel lingvon de iuj lokoj, ekzemple en uea.facila vi povas trovi artikolojn pri Neŭtrala Moresnet kaj Insulo de la Rozoj. Tiuj ne ekzistas plu, tamen ankoraŭ eblas trovi spacojn ligitajn al Esperanto aŭ al Zamenhof en multaj lokoj de la mondo. Oni donis al ili la nomon Zamenhof/Esperanto-Objektoj (mallonge: ZEO-j). Tiu nomo rilatas al lokoj, stratoj, monumentoj aŭ aliaj objektoj nomitaj laŭ d-ro L. L. Zamenhof aŭ la helplingvo Esperanto. Ilin ni povas nomi la fizika Esperantujo. La plej multaj ZEO-j estas stratoj kaj parkoj nomitaj laŭ Esperanto aŭ Zamenhof. Krome, ekzistas Esperanto-monumentoj, kiel la 12-metra skulptaĵo en Sabadell (Hispanio), kaj memorlokoj, kiel la tombo de d-ro Zamenhof en Varsovio. Tombo de d-ro Zamenhof kaj lia edzino en Varsovio La unua konata ZEO estis boato kun la nomo Esperanto, konstruita en 1896 en Malago (Hispanio). Brazilo kaj Pollando havas po pli ol cent ZEO-jn. La pola urbo Malbork enhavas pli ol kvardek diversajn erojn ligitajn al Esperanto. Ankaŭ naturaj lokoj ricevis Esperantajn nomojn, kiel Kabo Esperanto en Svalbardo (Norvegio), la plej norda ZEO, kaj Insulo Esperanto en Antarkto, la plej suda. Eĉ du asteroidoj portas nomojn rilatajn al nia lingvo: 1421 Esperanto kaj 1462 Zamenhof. Kaj antaŭ nelonge naskiĝis la ideo doni la nomon Zamenhof al monto en la punkto kie renkontiĝas la limoj de Belgio, Germanio kaj Nederlando. Ekzistas ankaŭ entreprenoj kun la nomo Esperanto, kiel hoteloj kaj kafejoj, same kiel komercaj markoj. Tamen, tiujn oni ne nepre konsideras en la kategorio ZEO-j. En 1997 aperis libro titolita Monumente pri Esperanto, kun kompleta listo de la tiam konataj ZEO-j (1044 en 54 landoj). Vi povas legi ĝin senpage en la retejo de Universala Esperanto-Asocio (UEA), kaj laŭdezire elŝuti ĝin. Tamen, la libro estas malnova kaj la listo ne estis ĝisdatigita de tiam. Tial UEA kreis komisionon por ĝisdatigi la liston kaj kunordigi agadojn rilatajn al ZEO-j. Ĝi krome celas antaŭenigi la rekonon kaj konservadon de la multaj historiaj kaj geografiaj signoj de Esperanto. ZEO-j povas esti gravaj por la Esperanto-komunumo. Ili videbligas la lingvon al la ekstera publiko. Sed ili ankaŭ efikas interne, ĉar ili kreas senton de identeco inter la parolantoj. Multaj esperantistoj ŝatas viziti la konatajn ZEO-jn aŭ fotiĝi apud monumento de Zamenhof. Tiel, kvankam mankas al ni propra teritorio, ili ja trovas ian “fizikan Esperantujon”. Toño del Barrio
  3. Anna

    Ĉu Monto Zamenhof?

    En eta angulo inter Belgujo, Germanujo kaj Nederlando iam troviĝis tute malgranda landeto, kiu restis sendependa de 1816 ĝis 1919. Tiu landeto nomiĝis Neŭtrala Moresnet. Dum la frua 20-a jarcento, d-ro Wilhelm Molly, esperantista kuracisto en Moresnet, proponis ke Neŭtrala Moresnet fariĝu sendependa ŝtato kun Esperanto kiel komuna lingvo. Pri lia propono vi povas legi en jena artikolo aperinta en uea.facila. La propono ne estis sukcesa, tamen multaj el la tiutempaj loĝantoj lernis Esperanton. Post la Unua Mond-milito, Moresnet fariĝis parto de Belgujo. Ĝi estas nun municipo kun la nomo Kelmis, en la germanlingva regiono de Belgujo. Ĉe la Tri-Landa Punkto, kie renkontiĝas la limoj de Belgujo, Germanujo kaj Nederlando, staras la monto Vaalserberg. Je 322 metroj, ĝi estas la plej alta punkto en Nederlando. Nuntempe estas reta petskribo, laŭ kiu oni ŝanĝu la nomon de la monto al Monto Zamenhof, honore al la kreinto de Esperanto. Universala Esperanto-Asocio (UEA) invitas ĉiujn, kiuj subtenas la idealon de internacia amikeco, subskribi la petskribon kaj kontribui al ĝia diskonigo. La petskribon iniciatis la artisto, poligloto kaj esperantisto Shabi Fiumei. UEA kunlaboras kun li plurmaniere kaj subtenas la iniciaton kiel kulturan kaj informan agadon. Pri la iniciato jam aperis raporto (kun filmeto) en la belga publika amas-komunikilo BRF (Belgischer Rundfunk). En ĝi Jan Sabri Cetinkaya, direktoro de la Muzeo Vieille Montagne en Kelmis, mem prezentas parton de sia mesaĝo en Esperanto. La raporto kaj la filmeto estas troveblaj ĉi tie. Ili estas en la germana, sed eblas traduki la artikolon per la helpo de reta tradukilo. “Eble la kampanjo ne sukcesos ŝanĝi la nomon de la monto, sed ĝi paroligas homojn pri Esperanto, kaj tio estas jam sukceso. Estas aparte rimarkinde, ke du neesperantistoj uzas iom da Esperanto por raporti pri ĝi,” komentas la Vicprezidanto de UEA, Seán Ó Riain, kiu okupiĝas pri Informado. Li gvidas la kunlaboron kun Shabi Fiumei. UEA atentigas, ke – senkonsidere al la fina rezulto de la renomiga propono – la iniciato jam konkrete kontribuas al pli vasta publika atento pri Esperanto, pri ĝiaj valoroj, kaj pri ĝia historia kaj kultura heredaĵo. Fonto: Gazetara Komuniko de UEA n-ro 1281 (2026-02-03)
  4. La Dinastio Tang (618-907) estis unu el la plej brilaj periodoj en la ĉina historio. Tiam poezio fariĝis tre populara. La poezio de tiu dinastio ĝenerale sekvis tre precizajn regulojn rilate al metriko, rimoj kaj strukturo. La Plena Kolekto de Tang-Poezio aperis longe poste, inter 1705 kaj 1706. Ĝi enhavis pli ol 48 900 poemojn verkitajn de pli ol 2200 poetoj. Unu el la plej bone konataj poetoj estis Bai Juyi (772-846). Li naskiĝis en norda Ĉinio, kiam la dinastio komencis malfortiĝi post milita ribelo. Jam en sia jun-aĝo, li sukcesis en ekzameno por ricevi oficon en la ĉefurbo. Tie li spertis la politikan malfortiĝon, koruptecon kaj misorganizadon, kaj la suferojn de la popolanoj. Li koleris pro sociaj maljustaĵoj kaj malkaŝe kritikis la koruptecon de oficistoj. Tio tamen alportis al li malamikojn, kaj li estis forsendita al Xunyang, nuntempe Jiujiang, en suda Ĉinio en 815. Dum la restantaj jaroj de sia vivo, Bai okupis oficojn en multaj lokoj kaj klopodis labori por la publika bono. En Hangzhou, bela urbo en suda Ĉinio, li prizorgis la konstruadon de digo ĉe la Okcidenta Lago por reguligi la akvonivelon, malhelpi periodojn de troa sekeco, kaj faciligi akvumadon de la kampoj. Memore al li, tiu digo ĝis hodiaŭ havas la nomon “Digo Bai”. Eble lia plej grava kontribuo al la ĉina literaturo estas poemoj de sociaj kaj politikaj kritikoj. Kunlabore kun sia amiko Yuan Zhen, Bai fondis la movadon Nova Yuefu. La vorto Yuefu signifas “Muzika Oficejo”, kaj ĝi rilatis al ŝtata institucio, kiu kolektis popolajn kantojn kaj poemojn por muzika prezentado ĉe la kortego. La poezio de Yuefu havas jenajn kvalitojn: (1) ĝi uzas popolan lingvaĵon kaj realismajn temojn; (2) ĝia formo estas pli libera ol tiu de la poezio de Tang kaj ebligas pli riĉan esprimadon. La poezia movado de Bai havis klaran celon: atenti pri la socia funkcio de poezio, ĉar la poeto opiniis, ke tio jam perdiĝis en lia epoko. En letero al Yuan Zhen, Bai skribis, “Artikoloj devas esti verkitaj por la epoko, kaj poemoj verkitaj por sociaj aferoj.” Ĉirkaŭ la jaro 809, li finverkis sian soci-kritikan poemaron, Kolekto de Nova Yuefu, kiu enhavis 50 poemojn. El ili la plej konata poemo estas “Maljuna Ligno-karbisto”, kiun ĉiu ĉino lernas en la lernejo. Ĝi temas pri maljuna karbovendisto, kiu, post pena laboro, estas devigata de la palacaj eŭnukoj vendi sian tutan ĉaron da karbo kontraŭ malmulta pago. Jen rakonto pri Bai: Finverkinte poemon, li ofte voĉ-legis ĝin al infanoj kaj maljunuloj, kaj demandis, ĉu ili komprenas la poemon. Se ili respondis “ne”, Bai reverkis la poemon, ĝis ĝi estis facile komprenebla por ĉiuj. Eĉ hodiaŭ, pli ol mil jarojn poste, multaj el liaj poemoj ankoraŭ restas klaraj. Alexander Shenghao Hu
  5. La Universala Kongreso de Esperanto (UK) apenaŭ povus funkcii sen la helpo de volontuloj. Volontuloj estas ankaŭ tre necesaj por la agado de Universala Esperanto-Asocio (UEA). Se vi pretas kunlabori kiel volontulo por la 111-a UK, kiu okazos en Graco (Graz), Aŭstrio de la 1-a ĝis la 8-a de aŭgusto 2026, anoncu vin per ĉi tiu formularo. UEA havas fondaĵon kun la nomo Partoprenu UK-on. Per tiu fondaĵo, UEA povos pagi la aliĝ-kotizojn de la volontuloj, kaj depende de la situacio ĝi povos helpi ankaŭ pri la kostoj de manĝoj kaj loĝado. En specialaj okazoj ĝi povos helpi ankaŭ pri la vojaĝkostoj. Homoj el iu ajn lando, kiuj deziras volontuli kaj bezonas tian helpon, rajtas kandidatiĝi por ricevi subvencion. La kondiĉoj por kandidatiĝi al la subvencio Partoprenu UK-on estas: esti preta akcepti kaj plenumi taskojn rilatajn al la kongreso antaŭ, dum kaj post la UK; esti individua membro aŭ konsenti fariĝi individua membro de UEA; plenigi la supran formularon ĝis la limdato, la 15-a de februaro 2026. En pasintaj UK-oj volontuloj helpis per fotado, filmado, helpoj en prelegejoj (teknika kaj organiza) kaj en la Libroservo de UEA, sed la taskoj povas esti tre variaj. Per la formularo vi povos informi pri kiu(j) tasko(j) vi preferus helpi. UEA antaŭdankas al kandidatoj pro la interesiĝo kaj varme invitas donacemulojn kontribui al la Fondaĵo Partoprenu UK-on: https://uea.org/alighoj/donacoj/partoprenu_uk. La dua aliĝ-periodo de la UK daŭros ĝis la 31-a de marto 2026. Se vi ankoraŭ ne aliĝis, ne maltrafu la okazon: uk.esperanto.net. Post tiu dato la kotizo altiĝos. UEA, nome de la monda esperantistaro, kore dankas al la sindonemaj volontuloj kaj al la malavaraj donacantoj al la Fondaĵo Partoprenu UK-on. Fonto: Gazetara Komuniko de UEA n-ro 1278 (2026-01-21)
  6. Anna

    Kara Johano

    Kara Johano, Jen adiaŭ. Ne klopodu trovi min. Kiam vi ricevos ĉi tiun leteron, mi jam estos tute malproksima. Vi ne havos longan tempon por funebri la finon de nia rilato, ĉar vi baldaŭ havos multe pli urĝajn pritraktendajn aferojn. Forlasi vin estis multe pli malfacile ol mi antaŭvidis. Estus bele, se mi povus diri, ke mi bedaŭras. Ke mi neniam volis, ke tio okazu. Ke mi volis, ke la afero finiĝu en alia maniero. Sed tio estus mensogo. Dum vi komencas pri-dubi ĉion, kion vi kredis scii pri ni, bonvolu konsoli vin per la scio, ke mi ja ĝuis kelkajn el niaj momentoj kune. Ne ĉio estis teatraĵo. Vere estis momentoj, kiam vi ridigis min, kiam vi sentigis al mi, ke mi estas la plej bela virino en la mondo. Kaj foje mi eĉ forgesis pri la tuta malbeleco, kiu ĉirkaŭas nin. Tiuj momentoj estas tre karaj al mi. Estas parto de mi, kiu pensas, ke mi eĉ povus ami vin . . . en alia tempo kaj alia loko. Eble ni estus povintaj havi veran am-rilaton. Sed ekzistas kelkaj aferoj, kiuj estas pli fortaj ol amo. Kiel la venĝo. Ĉe la funebraĵo de Franciska, mi promesis ion. (Vi ja memoras Franciskan, ĉu ne?) Vi estus povinta simple lasi ŝin foriri. Eble ŝi vidis tro multe. Eble ŝi sciis tro multe. Sed ŝi amis vin kaj neniam perfidus vin. Ŝi havis mildan animon; ŝi ne estis kreita por la korupta mondo, en kiu vi politikistoj vivas. Ŝi simple volis foriri. Mi scias, ke mi neniam povos pruvi la rolon, kiun vi ludis en ŝia morto, tamen multajn aliajn aferojn mi ja povos pruvi. Mia sola bedaŭro estas, ke mi ne povos ĉeesti por rigardi, kiam la polico forkondukos vin. Sed mi promesas, ke mi spektos la disvolviĝon de via historio, kiam la tuta mondo ekscios ĉiujn aferojn, kiujn mi malkovris dum la pasinta jaro. Malliberejo estos pli milda puno ol vi meritas. Sed Franciska ne aprobus punon pli drastan. Mia fratino estis ĉiam pli pardonema ol mi. Pensante pri vi ĉiam, La virino, kiun vi konis kiel Diana Myrtis Smith
  7. Antibiotikoj: la mirinda kuracilo Imagu vivi en la jaro 1800: simpla infekto ĉe fingro povus mortigi vin. Eĉ malgranda vundo povus esti mortiga. La kuracistoj ofte estas senpovaj. Oni uzas rimedojn kiel hirudojn, sorĉojn, herbojn, aŭ oni fortranĉas brakon pro simpla infekto. La malkovro de bakterioj okazis nur en la malfrua 19-a jarcento. Louis Pasteur kaj Robert Koch pruvis, ke iuj malsanoj estas kaŭzitaj de nevideblaj estaĵoj: bakterioj. Antaŭ tiuj pruvoj, oni kredis, ke infektoj disvastiĝas pro “malbona aero”. La unua antibiotiko ne estis penicilino… sed arseniko! En 1909, Paul Ehrlich malkovris arsenikan kunmetaĵon por kuraci gravan seksan malsanon. Ĝi estis venena, sed pli bona ol nenio. Tiam ĝi ŝajnis brila rimedo, ĉar ĝi kapablis trafi nur la malsanon kaj ne la malsanulon. La malkovro de penicilino de Alexander Fleming La skota kuracisto Alexander Fleming hazarde malkovris penicilinon en 1928, kiam li forgesis labor-telereton kun bakterioj sur tablo en sia laboratorio. Formiĝis sur la telereto verda ŝimo, kaj li rimarkis, ke bakterioj en kontakto kun tiu ŝimo mortis. Tiu verda ŝimo estis Penicillium notatum. Tiu malkovro estis la bazo por la unua efika kuracilo kontraŭ bakterioj: ĝi ŝanĝis la kuracadon de infektoj kaj savis milionojn da vivoj, precipe en la batalkampoj de la Dua Mond-milito. Vincenzo Tiberio, la forgesita antaŭulo Jam 33 jarojn antaŭ Fleming, la itala kuracisto Vincenzo Tiberio faris similan malkovron, kiu tamen restis nekonata. Li naskiĝis en malgranda vilaĝo en 1869, kaj fariĝis kuracisto de la itala mar-armeo. Li iam rimarkis, ke la ŝimoj troveblaj en akvo-putoj povas kuraci intestajn infektojn, kaj en 1895 li verkis sciencan artikolon por prezenti tiun malkovron. Bedaŭrinde lia laboro ne ricevis atenton, ĉefe pro la lingva baro. Aperinte nur en la itala, la artikolo neniam atingis la internacian sciencan komunumon. Tiu mirinda malkovro estus povinta ŝanĝi la historion de medicino, sed restis kaŝita en la paĝoj de itala armea revuo. Kiel funkcias antibiotikoj? Bakterioj estas apenaŭ videblaj vivantaj estaĵoj. Ili manĝas, kreskas, multobliĝas. Antibiotikoj mortigas ilin aŭ malhelpas ilian multobliĝadon en diversaj manieroj: Antibiotikoj kiel beta-laktamoj blokas la konstruadon de la ĉela muro de bakterioj. Tetraciklinaj antibiotikoj blokas la produktadon de proteinoj de bakterioj. Antibiotikoj kiel kinolonoj kaj sulfamidoj malhelpas la produktadon de RNA. Polimiksinoj (alia kategorio de antibiotikoj) kaŭzas misfunkciadon de la ĉela membrano. Sed atentu: antibiotikoj utilas kontraŭ bakterioj, sed ili tute ne efikas kontraŭ virusoj, ĉar virusoj havas malsaman strukturon ol bakterioj. Multaj oftaj malsanoj, eĉ ordinara malvarmumo, estas kaŭzataj de virusoj. Antibiotikoj ne helpas kontraŭ ili. Antibiotika rezisto Antibiotikoj estas vere efikaj, tamen ili ne nepre sukcesas mortigi ĉiujn bakteriojn. Kelkaj postvivas kaj lernas kiel rezisti kontraŭ atakoj. Tiuj postvivantoj kapablas transdoni sian reziston al aliaj bakterioj. Tial la koncerna antibiotiko ne plu funkcias kontraŭ tiuspeca bakterio. Pli ol 1,2 milionoj da homoj mortas ĉiujare pro rezistaj infektoj. Estonteco de antibiotikoj Novaj antibiotikoj povos veni el novaj fontoj: sciencistoj serĉas en la profundo de la maro, en la Arkta tero... Eĉ en la veneno de iuj bestoj ili povus malkovri novan antibiotikon. Oni esploras ankaŭ la virusojn nomatajn bakteriofagoj: virusoj kiuj atakas bakteriojn, kiel etaj spertaj mortigistoj. Estas tre grave, ke ni ne uzu antibiotikojn sennecese, kaj ĉiam finu la kuracadon. Nur per limigo de la kvanto de antibiotikoj ellasataj en la akvon, aeron kaj teron oni povas esperi, ke ne tro da bakterioj fariĝos rezistaj al antibiotikoj. Luigi Fraccaroli Debora Rossetti
  8. Infanoj Ĉirkaŭ Afriko estas esperantista ne-registara organizaĵo (NRO). Ĝi sukcesis ricevi rajtigon instrui Esperanton kiel laŭvolan fakon en mez-lernejoj en la regiono Mono en Benino. Ĝi ankaŭ organizas enkondukan trejnadon pri lego-kapablo en iuj beninaj naciaj lingvoj. La rajtigon donis la instanco, kiu zorgas pri edukado kaj lernejoj en tiu regiono. La kursoj komenciĝis dum la lerneja jaro 2023-2024 ĉe la por-knabina lernejo en Lokossa, kaj la postan jaron aldoniĝis ŝtata mezlernejo en Lokossa, sudokcidente en Benino. La lernejanoj povis studi ne nur Esperanton, sed krome du naciajn lingvojn de Benino: la minan kaj la fonuan. Premio-ceremonioj okazis en decembro 2025 ĉe la du lernejoj, gvidataj de reprezentantoj de la regiona direktoro pri edukado kaj metia trejnado. 88 gejunuloj ĉe la du lernejoj ricevis atestilon pri partopreno en la kursoj, kaj dudek el la plej lertaj lernantoj ricevis premiojn. La premioj estis kajeroj diversaj, skribiloj, krajonoj, matematikaj ilaroj kaj similaj. Oni ankaŭ disdonis kalendaretojn el la franca Esperanto-kastelo Greziljono, kaj diversajn Esperantaĵojn (ekzemple glumarkojn kaj revuojn) el la Interkultura Centro en la germana urbo Herzberg. La lernejestro salutas la ĉeestantaron kaj prezentas la eventon. La premioj estas ekspoziciataj sur la apuda tablo. La premio-ceremonio estis grava okazo por instigi la lernantojn, kaj ankaŭ por informi la multajn ĉeestantojn kaj la ĝeneralan publikon pri Esperanto. Grupa foto Se vi deziras subteni la projekton, kaj por ricevi pliajn informojn, bonvolu kontakti nin ĉe: GBADAMASSI Latifou BP 302 Lokossa (Mono) Respubliko Benino Retadresoj: latifougbadamassi[ĉe]yahoo.fr kaj infanojcxirkauxafriko[ĉe]gmail.com Latifou Gbadamassi
  9. La Virtuala Kongreso de UEA okazis la unuan fojon en 2020, la jaro de la pandemio, kaj tuj montris sian valoron. Ne ĉiuj povas vojaĝi al la Universala Kongreso, sed ĉiuj povas partopreni virtuale. La Virtuala Kongreso, aŭ VK, jam fariĝis regula evento en la Esperanto-kalendaro. Ĉi-jare aliĝis 1407 kongresanoj el 90 landoj. Jen komento de Fida Amatullah el Indonezio, kiu ĵus partoprenis en sia unua VK. Mi partoprenis en VK por plibonigi mian parol-kapablon en Esperanto. Mi dubis komence, ĉu mi ĝuos la eventon, ĉar estas pli malfacile ekhavi rilaton kun alia homo virtuale ol per kunestado en la reala vivo. En VK, mi povis paroli kun diversaj generacioj. Mi bedaŭras, ke mi ne petis iliajn konsilojn pri la vivo. Tamen interparolado kun pli aĝaj homoj varmigis mian koron. Mi parolis kun alia komencanto, maljunulino el Francujo. Ŝi transdonis al mi siajn Esperantajn lerno-materialojn. Tio estis tre mojosa, ĉar kvankam ŝi jam estas maljuna, ŝi ankoraŭ lernas novan lingvon. Multaj personoj povis paroli plurajn lingvojn, kaj tio estis tre bela afero. Kelkaj kongresanoj volis lerni mian lingvon, la indonezian, kaj kelkaj povis eĉ paroli ĝin bone. Mi volis partopreni en la babilejo por krokodiloj, sed ne multaj homoj ĉeestis, kaj ĉiuj parolis en malsamaj lingvoj, do la situacio estis malfacila. En aliaj okazoj, tre multaj homoj ĉeestis samtempe en la sama vidbabilejo. Do, ne ĉiuj havis la ŝancon paroli. La VK havas la kutimajn aranĝojn, kiuj okazas ankaŭ dum la ĉeesta Universala Kongreso. En la unua tago okazis la Movada Foiro, kiam Landaj kaj Fakaj Asocioj prezentis sian agadon al la kongresanoj. Estis kompreneble la Malfermo (kaj en la lasta tago la Fermo), kiun vi povas spekti ĉi tie. Estis prelegoj pri la plej diversaj temoj, estis prezentoj de libroj kaj revuoj, koncertoj, kaj ĉio alia, kio kutime okazas dum kongreso. Kvar horoj dum la lasta tago estis dediĉitaj al virina agado, kun serio de aranĝoj de, por, kaj pri virinoj. Grava parto de ĉeesta kongreso, eble la plej grava parto, ne estas la prelegoj kaj organizitaj programeroj, sed la libera babilado kun aliaj esperantistoj el ĉiuj mondopartoj. En VK, tio eblis. Pluraj virtualaj ĉambroj estis rezervitaj kiel babilejoj, kaj kutime oni ankaŭ proponis temon, ekzemple “verkado”, “vojaĝemuloj”, “instruado” kaj simile. Temis pri libera babilado ĉirkaŭ la temo, sen organizanto. Iuj spacoj ricevis la nomojn “kafejo”, “manĝejo” kaj “koridoro”, kie oni povis renkonti konatojn kaj resti por babili, same kiel en la reala vivo. Do, eĉ virtuale eblis ĝui ĉiujn belajn spertojn de ĉeesta kongreso. Anna Lowenstein Fida Amatullah
  10. La kristnaska vespermanĝo estas tre grava en Pollando. En mia lando, tiu religia kaj familia festo estas plena de kutimoj kaj tradicioj. Kelkaj el ili devenas de antaŭ-kristanaj tempoj. Poste, kristanismo akceptis plurajn malnovajn kredojn kaj donis al ili novajn signifojn. Unu el la ekzemploj de tiaj antaŭ-kristanaj kutimoj estas fojno, kiun laŭ pola tradicio oni metas sub blankan tablotukon antaŭ la kristnaska vespermanĝo. Nuntempe oni diras, ke ni faras tion memore al la fojno sur kiu kuŝis la novnaskita Jesuo, sed iam oni faris tion por certigi riĉan rikolton en la alvenanta jaro. La tradiciaj kristnaskaj pladoj estas malsamaj en diversaj regionoj de Pollando, sed ĉie sur la kristnaska tablo estas pladoj faritaj el semoj de papavo. En la regiono, kie mi loĝas, en Supra Silezio, ni faras dolĉaĵon el papavaj semoj, mielo, akvo aŭ lakto, kaj seka pano. La plado enhavas multe da sekigitaj vinberoj kaj nuksoj, do ĝi estas tre dolĉa kaj vere bongusta. En aliaj regionoj de Pollando oni faras nudelojn kun papavsemoj, papavseman supon, aŭ simple kukojn kun papavsemoj. Eble ne ĉiuj scias, kial papavaj semoj ludas gravan rolon dum la speciala kristnaska vespermanĝo. Papavo iam estis tre simbola planto. Pro la multegaj semoj, kiuj troviĝas en la “kapeto” de papavo, ĝi iĝis simbolo de abundeco kaj riĉeco. Oni kredis, ke ĝiaj semoj manĝataj dum la kristnaska vespermanĝo donos al ĉiuj familianoj bonan rikolton kaj riĉecon en la sekva jaro. Krome, papavsemoj havas apartan efikon. Preparitaj laŭ speciala maniero, ili povas kaŭzi profundan sonĝon aŭ sentojn similajn al tiuj post uzo de drogo. Tial papavo estis konsiderata kiel ligilo inter la mondoj de vivantaj kaj de nevivantaj homoj. Kaj iam oni kredis, ke dum la kristnaska vespero spiritoj vizitas nian mondon. Tial la rolo de papavsemoj estis faciligi al nevivantoj trovi la ĝustan vojon al la postvivejo, por ke ili ne ĝenu homojn surtere. Kaj fine ankoraŭ unu interesaĵo: pro sia ligo kun profunda, kvazaŭ-morta sonĝo, papavo-semujoj estas prezentataj sur tomboŝtonoj, kiel simbolo de la morto. Ewa Caban Fotoj: Papavosemujo kun semoj: keith ellwood, CC BY 2.0 <https://creativecommons.org/licenses/by/2.0>, Wikimedia Commons Kristnaska kuko: Klischka, CC BY-SA 4.0 <https://creativecommons.org/licenses/by-sa/4.0>, Wikimedia Commons Tomboŝtono montranta papavo-semujojn: Zala, CC BY-SA 4.0 <https://creativecommons.org/licenses/by-sa/4.0>, Wikimedia Commons
  11. Vinilkosmo estas la plej grava eldonejo de Esperanto-muziko. Kune kun EUROKKA (Esperanto-Universala Rok-Organizo, Kolektiva Komunik-Asocio) ĝi zorgis pri la muzika programo por la Virtuala Kongreso (VK) de Esperanto. Nun ĝi kunlaboras kun UEA (Universala Esperanto-Asocio) por venki seriozan problemon: granda parto de la Esperantaj kantoj povus malaperi de la ĉefaj muzik-platformoj – sed per via helpo ni povos certigi, ke tio ne okazos! Post dek tri jaroj da kunlaborado, la interreta distribuanto de Vinilkosmo decidis ne renovigi kontrakton, kiu finiĝos jam en februaro 2026. Se nenio estos farita, Esperantaj kantoj malaperos el Spotify, Deezer, YouTube Music, Apple Music, kaj aliaj servoj. Tio estos serioza bato por nia kulturo kaj por ĉiuj, kiuj malkovras Esperanton per muziko. EUROKKA nun provas fari kontrakton kun alia distribuanto, sed ne eblos al ĝi sola kovri la novajn kostojn por tio. Dum la malfermo de la 6-a VK, UEA lanĉis specialan kampanjon – Donac’ al VK – kun la celo kolekti 2 000 € por Vinilkosmo. Tiuj donacoj estos ne nur dank-esprimo de UEA al Vinilkosmo, sed ankaŭ aktiva maniero por certigi, ke Esperanta muziko povu daŭre aŭdiĝi en Interreto. Se vi deziras kontribui al tiu kampanjo, vi povas fari tion per pago al la VK-fonduso. Nova epoko por Esperanto-muziko! La Donac’ al VK enkondukas alian gravan novaĵon: Vinilkosmo lanĉis sian tute novan muzikplatformon la 12-an de decembro 2025. Samtempe aperis nova albumeto La nova ĝardeno de la nov-ĵaza bando Vojaĝo! Nepre spektu tiujn filmetojn: Pri la nova platformo: https://youtu.be/nLAnwM6HuLQ Pri la albumeto La nova ĝardeno: https://youtu.be/zvcTHiuePL8 Pri EUROKKA/Vinilkosmo: https://dai.ly/x9ksbu2 Via Donac’ al VK estos donaco ankaŭ al Vinilkosmo okaze de tiu grava atingo! Fonto: Gazetara Komuniko de UEA n-ro 1272 (2025-12-10)
  12. Ĉu vi konas salamandrojn? Ili estas malgrandaj bestoj kun longaj korpo kaj vosto kaj senhara haŭto, kiuj apartenas al klaso amfibioj. Ofta speco de salamandro en Eŭropo estas la fajro-salamandro, kiu vivas en arbaroj. Oni povas renkonti fajro-salamandrojn en montaraj regionoj, proksime al riveretoj. Ili estas bestoj aktivaj ĉefe dum la nokto. Dumtage ili restas kaŝe en ombraj lokoj: sub ŝtonoj aŭ en arbo-trunkoj. Tamen povas okazi, ke dum pluvo ili forlasas siajn kaŝejojn. Salamandroj estas tre belaj. Iuj havas nigran haŭton kun flavaj aŭ oranĝ-koloraj makuloj. La koloroj sendas mesaĝon al malamikoj de salamandroj: “Ne manĝu min, mi estas venena”. Efektive, se salamandro estas atakata, ĝi defendas sin kovrante sian haŭton per veneno. En Pollando salamandroj estas leĝe protektataj bestoj. En la pasinteco, homoj opiniis, ke la flavaj makuloj sur la haŭto de salamandro similas al fajro. En diversaj regionoj de Eŭropo, oni kredis, ke salamandroj naskiĝas kaj vivas en fajro. Kial? Ni imagu preparadon de fajro. Por fari ĝin oni portas arbo-trunkojn el arbaro. Povas okazi, ke interne, inter branĉoj aŭ en truoj, estas kaŝitaj salamandroj, kiujn la homoj ne rimarkis. Kiam ekbrulas la lignaĵoj, salamandroj rapidege elkuras por savi sin. Al observantoj tio povus aspekti, kvazaŭ la bestoj subite ekestus en fajro. Tial en arto salamandroj iĝis unu el la simboloj de fajro. Sed ne nur de tio. Tiu besto ĉirkaŭata de flamoj ofte simbolas ankaŭ grandajn forton kaj reziston. Kun tia signifo salamandroj aperas en blazonoj. Ekzemple salamandro sub krono, staranta inter flamoj, estis la persona signo de Francisko la 1-a (1494-1547), reĝo de Francio. https://commons.wikimedia.org/wiki/File:Chateau_de_Blois_11.jpg CC BY 2.0 Ankaŭ sur la blazono de la itala urbo Salsomaggiore Terme aperas salamandro inter flamoj. En la jaro 2025 okazis tie la Itala Kongreso de Esperanto. Partoprenantoj de la kongreso povis vidi salamandrojn ĉiutage – sur la muro de la urbodomo, sur la kongresaj nom-ŝildoj, eĉ sur ĉiu urba rubujo. MostEpic, CC BY-SA 4.0 <https://creativecommons.org/licenses/by-sa/4.0>, pere de Wikimedia Commons Ewa Caban
  13. Anna

    La riparo

    La sekva rakonto unue aperis en Short Stories in Esperanto volume 2. Ĝi estas iom simpligita por uea.facila. La riparo Son’. Son’. Son’. La sono estas ritma kaj malrapida, je la sama ritmo kiel la likvo, kiu cirkulas en via korpo. Ĉu intence? Ekfunkcias viaj vid-sensiloj. Lumo trafas la plafonon de la ĉambro, kaj pli da lumo eliĝas el travidebla panelo sur la muro. Tiu lumo havas alian fonton. Ĝian nomon vi ne memoras. Vi kuŝas sur io malmola. Vi rimarkas temperaturon malsaman je dek gradoj inter la surfaco kaj viaj tuŝ-sensiloj. Kiam la temperaturo estas malpli alta… kiel oni nomas tion? Malvarma. Jen la vorto. Malvarma. La surfaco estas malvarma. Ĉio estas malvarma. Vi provas movi vin, sed la meĥanismo ne funkcias. “Bone, vi vekiĝis.” La voĉo apartenas al viro. Vi konas ĝin, iel. Serĉado ĉe via interna malmola disko redonas la nomon Rikardo. La voĉo apartenas al Rikardo. Kiu li estas? Via memoro enhavas multajn bildojn, kiuj rilatas al tiu nomo. Lia vizaĝo alproksimiĝas al viaj vid-sensiloj. La anguloj de lia buŝo turniĝas supren por malkaŝi tute regulajn, nenature blankajn dentojn. “Ni estis tre maltrankvilaj pri vi. Kiel vi fartas?” Vi malfermas la buŝon. El-iras sonoj miksitaj kaj sen-ordaj. Ili ne similas al la respondo, kiun vi planis doni. Rikardo kuntiras la brovojn. Li ne povas kompreni vin. Li prenas de ie malgrandan lampon kaj lumigas per ĝi viajn vid-sensilojn. Li krias al iu, kiu staras malantaŭ li: “Io misas, alportu la ilojn por riparo.” Tint’. Tint’. Tint’. Viaj aŭd-sensiloj rimarkas, ke sono fortiĝas kaj malfortiĝas. La malvarma surfaco saltetas. Vi aŭdas la tintadon de metalo. Rikardo premas unu flankon de via kapo. Klakas io. Io sonas kiel alta krio. Frap’. Zum’. Prem’. Pli da zumado. Pli da premo. De tiam, sonado. Malklara sonado. La lumoj malfortiĝas. Vi malfermas viajn okulojn kaj vidas la sunradiojn, kiuj en-venas. Vi kuŝas sur lito sub mola, peza litkovrilo. Kiel vi atingis tiun lokon? La lasta afero, kiun vi memoras, estas la sonado de la kuireja horloĝo. Pensado dolorigas vian kapon. Vi ĝemas iomete. “Vi vekiĝis denove.” Estas Rikardo. Li ridetas al vi. “Kio okazis?” Vi apenaŭ sukcesas el-igi vian voĉon. “Vi falis. Via kapo frapiĝis kontraŭ io.” “Tio klarigas, kial mi havas kapdoloron.” Vi rigardas al la skatolo, kiu sidas sur la tableto. “Bone, ke vi trovis la kurac-aferojn. Ĉu estis multe da sango?” “Ne, sango ne estis.” Li prenas la skatolon kaj komencas paŝi malantaŭen. “Ĉi tio necesas nur okaze de bezono. Mi formetos ĝin kaj verŝos por vi glason da akvo.” Li turniĝas por el-iri. Tro rapide. Li trafas la muron kaj faligas la skatolon. Iloj falas sur la plankon… ŝraŭbiloj, marteleto, elektro-mezurilo, kaj divers-specaj ŝraŭboj kaj ŝraŭbingoj. Myrtis Smith
  14. Alexandra naskiĝis en Francio en 1868. Ŝiaj gepatroj estis liber-pensuloj. La familio transloĝiĝis al Belgio kiam ŝi estis kvar-jara. Kiel junulino ŝi multe vojaĝis en Eŭropo. Ĉe la muzeo Guimet en Parizo ŝi ekinteresiĝis pri la aziaj artoj kaj kulturoj. Kiam ŝi havis 21 jarojn, ŝi konvertiĝis al budhismo. En Parizo ŝi studis Sanskriton kaj la tibetan lingvon, kaj poste en Bruselo ŝi studis muzikon kaj kantadon. En 1895 ŝi vojaĝis al la tiama Hindo-Ĉinio por fariĝi oper-kantistino ĉe la operejo de Hanojo, kaj efektive ŝi estis tie la ĉefa kantistino ĝis 1897. Eblas diri, ke ŝi estas "feministo" en epoko, kiam virinoj ankoraŭ ne esperis havi la samajn rajtojn, kiujn havis viroj. Dum la jaroj 1897 ĝis 1900, ŝi kuraĝis vivi kun amanto, muzikisto, kun kiu ŝi tamen ne edziniĝis. Ŝi finfine edziniĝis en 1904 al la ĉefa inĝeniero de la tuniziaj fervojoj, Philippe Néel, kiam ŝi kantis ĉe la operejo de Tunizo. Ŝia edzo bone komprenis ŝian neordinaran karakteron, kaj ĝin akceptis. Ŝi instruis en la pariza universitato Sorbonne, verkis artikolojn, kaj en 1911, ŝi, 43-jara, decidis forvojaĝi al Barato por studi budhismon. Ŝi diris al sia edzo, ke ŝi revenos post 19 monatoj, sed finfine ŝi revenis nur post 14 jaroj. En Barato ŝi gastis en pluraj budhismaj monaĥejoj, kaj en unu el ili ŝi renkontis junan monaĥon, Aphur Yongden, kiu tiam havis 15 jarojn. Li gvidis ŝin dum ŝiaj esploroj, kaj poste en 1929 ŝi adoptis lin kiel filon. Kun Yongden ŝi multe vojaĝis kaj renkontis plurajn religiajn gvidantojn. Ili vizitis monaĥejojn, kaj ankaŭ pasigis iom da tempo en kaverno, kie ŝi profundiĝis en la budhismajn instruojn. Ŝi decidis viziti Tibeton, kiu tiutempe estis lando malpermesata al eksterlandanoj. Ŝin gvidis Aphur Yongden. Ŝi vestis sin kiel almoz-petanton kaj kaŝe vivis du jarojn en Lasao, la ĉefurbo de Tibeto. Post du jaroj, oni malkovris, ke ŝi estas nek viro, nek aziano, nek almozpetanto ... ĉar ŝi regule lavis sin. Tial ŝi estis tro "pura" por esti vera almozpetanto! Ŝi verkis interesajn librojn kaj artikolojn pri tiu lando, kiun neniu en Eŭropo konis. Ŝi multe korespondis kun sia edzo; kvankam ili preskaŭ neniam vivis kune, ili tenis bonajn amikajn rilatojn inter si. Dum 37 jaroj ili interŝanĝis leterojn ĝis lia morto en 1941. Tiuj leteroj sufiĉis por plenigi plurajn kofrojn. En 1946 ŝi revenis al Francio kun sia adoptita filo, Aphur Yongden, sed en 1955 ankaŭ li mortis tre subite. Alexandra pluvivis kaj daŭrigis sian verkadon dum preskaŭ 14 jaroj, ĝis ŝi mem mortis 100-jara en 1969. Renée Triolle
  15. Pri Ibn al-Shatir aŭ al-Ŝatir estas artikolo en la Esperanta Vikipedio. Pro via komento mi ĵus aldonis ligilon ĉe lia nomo en la supra artikolo. Pri Al-Tusi ne estas artikolo en Esperanto, sed mi trovas en la anglalingva Vikipedio, ke vivis pluraj islamaj kleruloj kun tiu nomo. Supozeble temis pri Sharaf al-Din al-Tusi, matematikisto kaj astronomiisto, kiu vivis en la 12-a jarcento. Pri Koperniko estas ligilo al la artikolo pri li en la Esperanta Vikipedio. Sed vi pravas, ke li povus esti la temo de interesa artikolo por uea.facila. Mi serĉos aŭtoron.
×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, uea.facila uzas kuketojn. Legu nian Privatecan politikon por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por esti uzanto de la retejo.