Salti al enhavo

Sukcesa VEKIĝo de ILEI


 Diskonigi

Eblas aŭskulti ĉi tiun artikolon, kiun voĉlegis Derek Roff.

Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj, pli bone konata kiel ILEI, estas unu el la plej grandaj kaj gravaj Esperantaj fakaj asocioj. 

Ĉi-jare devis okazi ĝia 53-a Kongreso en Kebekurbo, Kanado, sed kompreneble pro la tutmonda epidemio tio ne estis ebla. Anstataŭe de la 25-a ĝis la 31-a de julio okazis VEKI, Virtuala Esperanto-Konferenco de ILEI.

Kun 350 partoprenantoj ĝi estis aparte sukcesa, ĉar ĉe niaj kongresoj kutime renkontiĝas inter 70 kaj 170 personoj. Kun 75 programeroj, spekteblaj en ĉiuj horzonoj, la partoprenantoj povis ĝui buntan programon diversnivelan, de babilado al serioza debatado kaj al universitataj prelegoj. Dek koncertoj plezurigis la partoprenantojn. Pro efika prizorgado de la platformo fare de la slovaka firmao E@I, ĉio funkciis senprobleme kaj pli ol kontentige.

Enhave la konferenco estis fruktodona. Ni diskutis diversajn spertojn de instruistoj, kaj malkovris, ke kontaktoj inter universitatoj daŭre funkcias. Novaj ideoj naskiĝis kaj oni jam komencas realigi ilin. Multaj homoj povis revidi geamikojn, saluti gefratece, kaj babili libere. Brakumoj kaj kisoj vidiĝis surekrane. Do ni povis retrovi konatan kongresan etoson amikan. Aldoniĝis vidbabilejoj, kun aŭ sen preciza temo, kie la ideoj fluis kaj brilis en libera etoso.

ILEI volas rekrei tian etoson en 2021 dum ĝia kongreso en Skotlando. Ni esperas, ke kelkaj vojaĝemaj esperantistoj sukcesos alveni en Edinburgo sen malhelpoj pro la epidemio. Do ni nun planas miksitan kongreson por ebligi la partoprenon de foraj homoj, kiuj ne povos ĉeesti. 

Por fari tion ni bezonos du kompetentajn personojn, kiuj kapablos filmi kaj sendi niajn diskutojn, prelegojn kaj debatojn al la mondo. La estraro de ILEI jam promesis senpagan restadon por tiuj du teknikaj spertuloj. Ĉar ni dissendas tiun alvokon tre frue, iu neesperantisto povus kandidatiĝi nun kaj havos 10 monatojn por lerni Esperanton antaŭ la kongreso en Skotlando.

Ĝis Skotlando la 10-an de julio 2021! Ni retrovu nin per la Reto jam nun tuj kaj regule tra la jaro!

Mireille Grosjean
 

  • Ŝati 3

Mireille Grosjean estas svisa esperantistino, prezidanto de ILEI.


  • bunta: mult-kolora, miks-kolora; kun multaj diversaj aspektoj.
  • debato: diskuto laŭ difinitaj reguloj, ekzemple dum kongreso aŭ eduka aranĝo.
  • epidemio: malsano, kiu facile moviĝas de unu homo al alia kaj atakas samtempe multajn homojn en la sama regiono.
  • estraro: la grupo de homoj, kiuj direktas la agadon de asocio aŭ alia organizaĵo.
  • etoso: ĝenerala sento, kiun la ĉirkaŭaĵo prezentas al la ĉeestantoj.
  • firmao: asocio kun komerca celo.
  • hor-zono: regiono de la mondo, kie ĉiuj lokoj havas la saman horon laŭ la horloĝo.
  • kandidato: homo, kiu proponas sin por iu ofico.
  • kompetenta: kapabla bone fari sian laboron, havante la necesajn sciojn, konojn kaj spertojn.
  • konferenco: renkontiĝo de fakuloj, kiuj diskutas gravajn aferojn rilate al sia fako.
  • parto-preni: esti unu el la homoj, kiuj kune faras ion.
  • platformo: (en komputado) retejo, kiu ebligas al siaj uzantoj interagi kaj dividi enhavon (ekzemple filmetojn) kun la aliaj uzantoj.
  • slovaka: apartenanta al Slovakujo, lando en centra Eŭropo, kun ĉefurbo Bratislavo.
  • spekti: rigardi filmon, teatraĵon, televidan programon aŭ simile.
     

 Diskonigi


Uzanta eĥosono

Rekomendataj komentoj

Ne estas komentoj por montri.



Aliĝu al la diskutado!

Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. Se vi jam havas konton, ensalutu nun por afiŝi uzante ĝin.

Gasto
Aldoni komenton

×   Algluita kiel riĉa teksto.   Alglui plat-tekste

  Estas permesate nur 75 emoĝioj.

×   Via ligilo estas aŭtomate enkorpigita.   Montri kiel ligilo

×   Via antaŭa enhavo estas reenmetita.   Malplenigi redaktilon

×   Ne eblas rekte alglui bildojn. Alŝutu aŭ enmetu bildojn per URL.


×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, uea.facila uzas kuketojn. Legu nian Privatecan politikon por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por esti uzanto de la retejo.