Salti al enhavo

Ĉiu aktivado

Tiu fluo aŭtomate ĝisdatiĝas

  1. Hodiaŭ
  2. Gravas memori, ke la homaro atingis siajn nunajn sukcesojn per interfamilia kunlaboro. Malsame al leonoj aŭ goriloj – kiuj, kvankam sukcesaj kiel familiaj unuoj, vivas egoisme malamante aliajn familiojn – la homa familio devas baziĝi sur solidareco kaj reciproka subteno… alivorte, humaneco. https://vicentesales.wordpress.com/mallonga-historio-de-la-malhumaneco/
  3. Hieraŭ
  4. En 1993 Unuiĝintaj Nacioj proklamis la 15-an de majo Internacia Tago de Familioj. La celo de tiu tago estas atentigi pri la sociaj, ekonomiaj kaj aliaj praktikaj influoj, kiuj tuŝas familiojn. Krome, sen la kunlaboro de familioj, ne eblos realigi la celojn de UN rilate al daŭripova evoluigo. Okaze de la Internacia Tago de Familioj, UEA sendis mesaĝon al UN. Jen la teksto de la mesaĝo, lingve simpligita por la legantoj de uea.facila. Oni povas legi la originalan tekston en la Gazetara Komuniko de UEA n-ro 1230. Mesaĝo de UEA okaze de la Internacia Tago de Familioj, la 15-an de majo 2025 La temo de la ĉi-jara Internacia Tago de Familioj estas "Familio-celaj politikoj por daŭripova evoluigo". Per tiu temo, Unuiĝintaj Nacioj instigas la registarojn de la mondo inviti la kunlaboron de familioj por trakti la gravajn problemojn de la nuna mondo. Ekzemploj de tiaj problemoj estas teknologia transformado, la moviĝo de kamparo al urboj, migrado, kaj klimata ŝanĝiĝo. Ĝenerale, familioj transdonas valorojn al siaj gefiloj. Tial ni bezonas, ke familioj transdonu valorojn kiel socian justecon, daŭripovecon, konservadon de la naturo, prizorgon de la klimato, kaj aliajn gravajn aferojn por nia komuna estonteco. Krome, kompreneble, familioj konservas kaj disvastigas lingvojn, kaj transdonas ilin al siaj infanoj. Samtempe kun ekonomia evoluigo devas okazi ankaŭ socia evoluigo. Necesas elradikigi malriĉecon, kaj certigi bonan laboron kaj egalajn ŝancojn por ĉiuj. Ni ne povas konstrui pli bonan mondon por ĉiuj sen justeco kaj egala partopreno de ĉiuj homoj kaj popoloj. Por atingi tion, lingvoj gravas, ne nur por bone komuniki al la familioj de la mondo, sed, pli signife, por aŭskulti tiujn familiojn: lingvoj estas por paroli, sed ankaŭ por aŭskulti. Mondaj registaroj devas aŭskulti la popolojn de la mondo per tutmonda interparolado kun internaciaj organizoj, neregistaraj organizoj, kaj komercaj kaj civitanaj organizoj, por kunlabora agado. Neniu restu malantaŭe en nia tutmonda vojaĝo al daŭripova evoluigo. Per Esperanto ni transdonas, ene de niaj familioj kaj inter malsamaj familioj, la valorojn de solidareco, kompreno kaj estimo por aliaj popoloj. En pluraj renkontiĝoj tra la mondo, ĉiutage parolantoj de la Internacia Lingvo Esperanto kultivas toleremon kaj respekton. Ni unuiĝu por konstrui tiun pli bonan mondon por ĉiuj.
  5. Anna

    Nantes

    La Interasocia kongreso de Esperanto en Francio okazos en Nantes, de la 7-a ĝis la 9-a de junio 2025. La temo estas Vojaĝoj, kaj ni proponos interalie retrovi Jules Verne, kiu estis aktiva subtenanto de Esperanto, kaj sekvi la paŝojn de Lucien Péraire, kiu travojaĝis la mondon bicikle inter la jaroj 1928-1932 dank’ al Esperanto. Vi povos ankaŭ sperti “le Voyage à Nantes” (la vojaĝo en Nanto en Esperanta versio) kun eksterordinaraj maŝinoj kaj nuntempaj artaĵoj. Via restado povos komenciĝi per ekskurso ĉe la bordo de Atlantiko kaj daŭri per vizito de la kasteloj ĉe la Luar’ rivero. Programo La ĉefaj elementoj de la kongresa programo, tago-post-tagon: kursoj, prelegoj, spektakloj, ekskursoj, renkontiĝoj, ktp. Vidu ĉi tie la ĉiutagan programon. Aliĝilo Por aliĝi, bonvolu elŝuti la formularon disponeblan sur ĉi tiu paĝo, kompletigu ĝin kaj poste resendu ĝin al Espéranto-France kun via pago.
  6. Pasinta semajno
  7. Estimata Ursula Grattapaglia, Mi ĵus legis vian artikolon pri Bona Espero kaj volas elkore danki vin pro la detala kaj tuŝa priskribo de tiu mirinda loko. Via rakonto pri la evoluo de la bieno ekde 1957 ĝis hodiaŭ estas vere inspira! Precipe imponis min via persona sindediĉo – vi planis resti unu jaron, sed fine restis kvindek jarojn! Tia profunda kaj longdaŭra engaĝiĝo por helpi la lokan komunumon, eduki infanojn kaj konstrui vivon en tiu fora regiono estas eksterordinara. La fruktoj de via laboro kun via karmemora edzo Giuseppe videblas en la multaj homoj, kiuj ricevis edukadon kaj nun aktivas kiel profesiuloj en la regiono. La maniero, kiel Esperanto nature fariĝis komunikilo en Bona Espero, estas bela ekzemplo de la praktika valoro de la Internacia Lingvo – ne nur kiel lern-objekto, sed kiel vera ponto inter diversaj kulturoj dum kunlaborado. Dankon pro via sindonema laboro dum tiom da jaroj kaj pro la diskonigo de tiu grava peco de Esperanto-historio. Kun sincera admiro, Ahmad Mamduhi
  8. Ekde 1957 en Brazilo ekzistas la bieno Bona Espero, kie Esperanto estas normala komunikilo inter la loĝantoj. La bieno situas en la regiono Chapada dos Veadeiros, en la centro de Brazilo. Ĝi estis kreita de grupo da esperantistoj el la marborda urbo Recife, kiuj volis vivi en kampara komunumo kaj samtempe helpi la lokan popolon. La fondintoj de Bona Espero serĉis lokon kun multaj akvofontoj, agrabla klimato, kaj sur la alt-ebenaĵo. Post longa serĉado, ili aĉetis terenon de mil hektaroj. La regiono en 1957 estis malriĉa, kaj multaj el ĝiaj loĝantoj ne kapablis legi kaj skribi. Tie ses kuraĝuloj konstruis la bienon Bona Espero, produktante grandparte siajn proprajn manĝaĵojn. Dum multaj jaroj ili laboris sen elektra energio, sen asfaltitaj vojoj, sen malsanulejo aŭ sociaj servoj. La fondintoj de Bona Espero ankaŭ konstruis tie lernejon, kie dum la jaroj ili instruis centojn da infanoj. Hodiaŭ la infanoj, kiujn ili instruis, estas aktivaj profesiuloj en la regiono – teknikistoj, instruistoj, advokatoj, agrikulturistoj, komercistoj kaj aliaj. Ili ne forgesis Bonan Esperon, kaj daŭre reiras por viziti ĝin. La sukcesojn de Bona Espero ni povas danki al internacia kunlaboro. Ekde 1966 la fondintoj invitis esperantistojn veni el la tuta mondo por labori volontule, kaj multaj faris tion. La unuaj eksterlandanoj, kiuj kuraĝis ekloĝi en la brazila savano, estis mia familio en 1973. Tre baldaŭ ni komprenis la vastegan amplekson de la taskoj: edukado, dom-konstruado, ter-kultivado kaj prizorgado de dekoj da infanoj, bovinoj kaj ĉevaloj. Ni venis por vivi en tiu loko dum unu jaro, sed ni restis kvindek jarojn, konstruante domojn kaj instruante infanojn. En 1975, dum la Universala Kongreso en Kopenhago, ni montris filmetojn por allogi pliajn volontulojn. Sekve multaj esperantistoj venis por resti kelkajn monatojn en Bona Espero, kaj poste disvastigis informojn pri ĝi en siaj propraj landoj. Tio certigis longedaŭran partoprenon kaj kulturan riĉiĝon por ĉiuj, precipe por la brazilaj infanoj. Nuntempe la brazila ŝtato edukas infanojn en novaj lernejoj, kaj Bona Espero ne plu faras tiun laboron. Anstataŭe ĝi kunlaboras kun universitatoj en Brasília kaj Goiânia en kursoj pri diversaj fakoj inkluzive de Esperanto. Ĉu la infanoj lernis Esperanton? Ni ne instruis ĝin formale, sed dum multaj jaroj volontuloj el diversaj landoj uzadis Esperanton en Bona Espero, en la kuirejo, en la legomejo, kaj dum ĉiuj aliaj agadoj. Ĉiuj aŭdadis la lingvon, kaj la infanoj nature lernis paroli Esperanton tre bone. Tamen ili ne lernis skribi ĝin. Kelkaj nun lernas skribi Esperanton per Duolingo. La Internacia Lingvo en Bona Espero ne estis lern-objekto, sed nepra ilo por komunikado inter laborantoj el diversaj nacioj, dum ili okupiĝis pri edukado kaj agrikulturaj laboroj. Ursula Grattapaglia
  9. Virgxini

    En mia vilaĝo

    Korŝira historio.
  10. Virgxini

    Mikronovelo

    Dankon Rico, Bela mikronovelo! Virĝini
  11. Pli frue
  12. Anna

    Kial Burno?

    La UK (Universala Kongreso) okazos ĉi-jare en la urbo Brno, Ĉeĥio. Brno estas la nomo de tiu urbo en la ĉeĥa lingvo, sed ĝis lastatempe ĝi ne havis ĝenerale akceptitan Esperantan nomon. Ĉu la ĉeĥa nomo povus funkcii en Esperanto sen ŝanĝi la literumon? Tio estis la demando, kiun renkontis la organizantoj de la UK pasintjare. Membroj de la LKK (Loka Kongresa Komitato) en Ĉeĥio kontaktis UEA, kiu diskutis tiun demandon kun la Akademio de Esperanto. Ni esploru la demandon, kaj kiel niaj kleruloj respondis al ĝi. Kial Brno prezentas problemojn? Estas pluraj kialoj. Unue, en Esperanto ĉiu silabo devas enhavi vokalon, sed en la unua silabo de Brno mankas vokalo. Tial Brno neniel povas esti plene Esperantigita nomo. (En la ĉeĥa lingvo la litero r povas funkcii kiel vokalo, do Brno tamen estas facile elparolebla por ĉeĥoj.) Due, kvankam estas akcepteble uzi fremdlingvajn loknomojn en Esperanto kiam Esperanta formo ne ekzistas, necesas zorge atenti la uzon. La urbo Brno estas akceptebla en Esperanto kiel fremdlingva formo, sed kiel oni nomu la loĝantojn? La formo Brno-anoj estas akceptebla, ĉar oni rekonas, ke Brno estas fremdlingva nomo. Sed oni ne rajtas diri *brnanoj, aldonante Esperantan finaĵon al fremdlingva radiko. Kaj kiel oni formu la adjektivon en Esperanto? *Brna ne estas akceptebla vorto en Esperanto. Do estas plej konvene, ke ekzistu Esperanta nomo. Trie, la UK-urbo tradicie havas Esperantan nomon; kiam mankas tia nomo, UEA decidas pri ĝi. Ekzemple en 2015 la UK okazis en Lillo (Lille, Francio) kaj en 2019 en Lahtio (Lahti, Finnlando). Kiun Esperantan nomon elekti por Brno? Ĝia nomo en diversaj naciaj lingvoj estas sama kiel la originala Brno, sed ekzistas aliaj formoj en pluraj lingvoj. Tial ne estis evidente al la kleruloj en UEA kaj en la Akademio, kion fari. Ekzemple, en la germana ĝi estas Brünn, en la latina Bruna, en la jida Brin, en la albana Bërno. La akademianoj konsideris formojn kun aliaj vokaloj, ekz. Barno, Berno, Birno, Borno kaj Burno. Berno jam estas Esperanta nomo de la svisa urbo Bern, do ne taŭgas por Brno. Oni konsideris Bruno, sed ĝi estas ofta vira nomo, kaj bruno estas koloro. Burno ne havas tiajn malavantaĝojn, kaj ĝia elparolo sufiĉe similas al la nacilingva elparolo de Brno. Tial finfine la rekomendo de la Akademio estis Burno. La ĉefa problemo pri la nova Esperanta nomo de Brno estas, ke Burno ne estas tuj rekonebla. Tial en kongresaj informiloj foje aperas la du nomoj kune: “Burno (Brno)”. Kompreneble kiam oni aĉetas bus-, trajn- aŭ flug-bileton al la kongresurbo ĉi-jare, oni uzu la nacilingvan formon Brno! Bonan vojaĝon al Burno (Brno)! Ruth Kevess-Cohen
  13. Anna

    Angiloj

    Kiam unue ekaperis uea.facila, ni utiligis artikolon jam aperintan en Juna amiko. Jen ili: https://uea.facila.org/artikoloj/legaĵoj/falo-kaj-resaltado/ https://uea.facila.org/artikoloj/legaĵoj/vespertoj/ Tiam mi interkonsentis kun la redaktoro, ke mi uzu ankaŭ aliajn artikolojn el Juna amiko. Sed poste uea.facila havis sufiĉe da propraj materialoj, kaj ni ne plu uzis tiujn de Juna amiko.
  14. Ahmad Mamduhi

    Angiloj

    Kara Anna, Koran dankon pro via afabla respondo. Jes, mi certe faros tion. Kio pri ILEI-revuoj (Juna Amiko kaj IPR)? Ĉu kun ili vi aŭ viaj kolegoj havis tian kunlaboron, kian vi havis kun Kontakto? Laŭ mi, via retejo indas temiĝi en ĉiuj koncernaj periodaĵoj. Ĉian bonon, Amike, Ahmad
  15. Mi ne komprenas la artikolon. Ĉu referendumo estas demokratia ilo?? Kompreneble jes! Sed ĝi estas nur tio: ilo. Mi konsentas kun la finaj ideoj de la artikolo: devas esti kondiĉoj por ke referendumo estu konsiderata valida. Sed tiel pridubi la tutan koncepton aspektas strange al mi. Laŭ mi, la ekzemploj en la artikolo ne montras problemojn pri referendumoj mem, sed pri popola informado. La ilo, doni voĉon al la popolo kaj respekti ĝian voĉdonon, ja estas demokratia. Sed se la homoj ne havas bonan informon pri la demando, la konsekvencoj, k.t.p., tiam ja estas problemo, sed la ilo restas sama. Plue, referendumo ne subite fariĝas maldemokratia, ĉar oni ne ŝatas la rezulton. Homoj kaj popoloj rajtas decidi por si mem, erari, malpravi, ŝanĝi decidon, k.t.p.
  16. Anna

    Angiloj

    Kara Ahmad, Tre bela ideo. Ĉu vi volas proponi ĝin al la redaktoroj de revuoj Esperanto kaj Kontakto? Cetere, en Kontakto jam aperas facillingvaj artikoloj, kunlabore kun la redaktoroj de uea.facila. Post aperigo en Kontakto ili aperas ankaŭ en ĉi tiu retejo. Vidu ekzemple tiujn artikolojn: https://uea.facila.org/artikoloj/legaĵoj/drako-inter-okcidento-kaj-oriento-r433/ kaj https://uea.facila.org/artikoloj/legaĵoj/la-sezonoj-laŭ-indonezia-vidpunkto-r405/ Kore, Anna
  17. Ahmad Mamduhi

    Angiloj

    Mi elkore dankas al Carolyn Thomas-Nedzelsky pro tiel interes(vek)a artikolo. Kiam mi legis retmesaĝon de kara prof. Humphrey Tonkin reage al la artikolo, en kiu li skribis pri prelego "en la Internacia Somera Universitato de la UK de Esperanto iam en la 1960aj jaroj pri la temo 'La eŭropa angilo tute ne frajas'…." mi respondis al li jene: "Danke al via mesaĝo, mi povis trovi la artikolon (https://scienca-revuo.info/article/1416), kiu prezentiĝis en la brusela Somera Univesitato en1960 (http://www.gazetoteko.com/aliaj/espe654.pdf) kiel menciite en la revuo Esperanto - majo 1960, n-ro 654 (5), p. 96." Mi tutkore dankas al UEA kaj s-ino Anna Lowenstein, la ĉefa zorganto de la retejo, pro vere utila kaj efika retejo uea.facila ankaŭ por lernantoj kaj instruistoj de Esperanto. Jen mia propono por fari eĉ pli utiligebla la riĉan, varian kaj interesan enhavon de la retejo: en la revuo Esperanto kaj/aŭ Kontakto ekestu rubriko kun titolo simila al "uea.facila", "uea.facila kaj ni" aŭ "Kio nova ĉe uea.facila?". Tiurubrike oni ade kaj ĉiel prezentu la retejon kaj ĝian - ankaŭ pedagogian - enhavon. Ekzemple, ĉiunumere oni resume menciu enhavon de kelkaj aperintaj artikoloj kaj/aŭ filmetoj.
  18. Anna

    Angiloj

    Neniu scias kiel angiloj reproduktiĝas. La eŭropa angilo (Anguilla anguilla) estis ofta besto en la sen-salaj riveroj de Eŭropo. Tamen, dum jarcentoj neniu iam ajn vidis angilojn seks-kuniĝi, nek trovis iliajn ovojn. La greka filozofo Aristotelo en la 4-a jarcento antaŭ nia epoko supozis, ke angiloj devenas de lumbrikoj. La antikvaj britoj kredis, ke haroj el la vostoj de ĉevaloj fariĝas angiloj. Pro la Scienca Revolucio de la 17-a jarcento, sciencistoj komencis postuli pli profundan esploradon pri la deveno de bestoj. Ne plu sufiĉis kredi la dirojn de Aristotelo. Bonaj sciencistoj observu la mondon por klarigi ĝiajn misterojn. Tamen, ne estis facile por la novaj sciencistoj klarigi la ekeston de angiloj. En 1777, Carlo Mondini el la itala urbo Bolonjo trovis unu-solan angilon kun ovarioj. Pliaj angiloj kun ovarioj estis trovitaj en 1824 kaj 1850. Tamen por krei vivon, ne sufiĉas nur ovarioj. Necesas ankaŭ la alia duono: testikoj. Dekoj da sciencistoj distranĉis milojn da angiloj, serĉante ties testikojn. En 1874, preskaŭ jarcenton post la trovo de ovarioj, pola fakulo Szymon Syrski sukcesis trovi la testikojn de unu-sola angilo en Triesto, Italio. Tamen, pli fama ol Syrski estis juna sciencisto, kiu venis al Triesto en 1876 por certigi la trovaĵon. Tiu juna sciencisto nomiĝis Sigmund Freud. Li distranĉis 400 angilojn, sed neniam sukcesis trovi aliajn testikojn. Tial li forlasis la naturajn sciencojn por okupiĝi pri psikanalizado. Kvankam oni sukcese montris, ke angiloj ja posedas ovariojn kaj testikojn, ankoraŭ neniu vidis ovojn de angiloj, nek trovis la lokon, kie ili naskiĝas. Angilidoj estas travideblaj; tial estas malfacile kapti ilin en la vasta maro. Komence de 1907, dana biologo Johannes Schmidt fiŝkaptis tra la Atlantika Maro por trovi pli kaj pli junajn angilojn. Antaŭ ol atingi sian plenkreskan formon, angilidoj komencas sian vivon kiel travideblaj, malgrandegaj vermoj, nomataj “vitraj angiloj”. Vitraj angiloj. Foto de Wikipedia / Uwe Kils - https://en.wikipedia.org/wiki/Image:Glasseelskils.jpg, CC BY-SA 3.0. Dum dek sep jaroj Schmidt vojaĝis, kaptante pli kaj pli malgrandajn ¨vitrajn angilojn¨. Fine, en Sargasa Maro (regiono de norda Atlantiko), li trovis angilidojn malpli ol unu centimetron longajn. Tiel Schmidt trovis la lokon, kie naskiĝas la eŭropa angilo. Angiloj estas dezirata manĝaĵo en la landoj ĉirkaŭ Mediteraneo kaj precipe en Japanio. Sed la nombro de angiloj rapide falas ekde la 80aj jaroj, verŝajne pro troa fiŝkaptado kaj poluado de la maroj. Nun sciencistoj kaj bredistoj provas kresikigi angilojn en artefaritaj bredejoj. Tamen, tiel misteraj fiŝoj ne estas facile trakteblaj. Post kaptado, ili bezonas specialajn manĝojn kaj prizorgadon dum unu jaro, ĝis ili estos sufiĉe grandaj por kuirado. Pro la daŭra valoro de angilaĵo, por bredistoj tiu laboriga prizorgado indas. Per la progreso de la scienco kaj obseda studado, la homaro scias pli kaj pli pri angiloj. Nun, scienco estas bezonata por savi la angilojn. Carolyn Thomas-Nedzelsky
  19. Krom kursoj, ekzistas ankaŭ unuopaj rete atingeblaj instruistoj ĉe servoj kiel italki punkto com kaj aliaj. Via persona instruisto povas esti ne tre multekosta, sed tre efika helpanto en lernado de la internacia lingvo.
  20. Tre klara kaj bonprononca parolado
  21. Ĉu vi iam demandis vin, kiel eblas plej efike lerni Esperanton? Mia respondo estas simpla: iru al Esperanto-renkontiĝo aŭ simila evento! Mia nivelo de Esperanto tre multe kreskis, kiam mi partoprenis mian unuan renkontiĝon. Tio okazis en Francio, en la kastelo Greziljono. Esperantistoj posedas tiun kastelon, kaj organizas tie Esperantajn aranĝojn. Mi multege ŝatis la bibliotekon, kie oni trovas plurajn centojn da Esperanto-libroj. Sed mi ne volas paroli al vi nur pri la kastelo Greziljono, ĉar vi verŝajne ne loĝas en Eŭropo! Tio ne gravas, ĉar Esperantaj eventoj ne okazas nur en Eŭropo, feliĉe! Unu el la plej bonaj iloj por serĉi kaj trovi eventojn, estas la retejo eventaservo.org. Multaj specoj de eventoj ekzistas. Unue, estas la lokaj eventoj. Ili ĝenerale okazas regule, ekzemple ĉiumonate. Due, kursoj kun instruistoj. Foje necesas pagi, foje ne. Iri al kursoj estas tre bona maniero lerni la lingvon, sed ne ĉiuj ŝatas fari tion. Mi persone plej ŝatas lerni lingvojn en kunteksto, do per libroj kaj filmoj, aŭ per parolado kun amikoj dum renkontiĝoj. Trie, estas naciaj renkontiĝoj, kiuj kutime okazas ĉiujare. Kaj kvare, estas internaciaj renkontiĝoj, kiuj foje okazas ĉiujare, foje malpli ofte. Kelkaj eventoj celas ĉefe gejunulojn, dum aliaj estas por familioj, aŭ por homoj de ĉiuj aĝoj. Aliaj havas apartan temon, ekzemple sciencon aŭ muzikon. La plej granda renkontiĝo de Esperanto-parolantoj estas la Universala Kongreso (UK). Fine de julio 2025, ĝi okazos en Burno, Ĉeĥio. Kutime partoprenas 1000 ĝis 2000 homoj, foje pli. La plej granda renkontiĝo por junaj esperantistoj estas la Internacia Junulara Kongreso (IJK). Kutime partoprenas 200 ĝis 400 junuloj. En 2025, ĝi okazos en aŭgusto en Cisarua, Indonezio. Tio estas la unua fojo, ke IJK okazas en tiu lando. Jen unika ŝanco por tiuj, kiuj loĝas en Azio! Mi volas kuraĝigi ĉiujn legantojn de uea.facila informiĝi pri la venontaj eventoj, ĉar inter tiuj aranĝoj certe estas kelkaj, kiuj povus interesi vin! Mi mem aktivas en la organiza teamo de FESTO kiel komunikisto. En aŭgusto 2025 tiu evento okazos en Francio kun koncertoj kaj muziko, do ĉefe por junuloj. Mi ankaŭ helpos anonci la eventon JES, kiu okazas jarfine. Fine de 2025 ĝi okazos en Germanio, kaj daŭros ĝis la komenco de 2026. Ĝi estas la plej bela maniero por festi la Novan Jaron kun amikoj! Se vi neniam partoprenis Esperanto-eventon, mi esperas, ke inter tiuj multaj proponoj vi trovos ion, kio interesos vin! Lulu Testudo
  22. Anna

    Saint-Etienne

    Kiam komenciĝis la pandemio en 2020, nia loka esperantista klubo de Saint-Etienne, Francio, ne plu povis kunveni regule en sia kutima kunvenejo kiel antaŭe. Ni decidis ŝanĝi niajn kutimojn kaj organizi retan renkontiĝon ĉiu-ĵaŭde vespere. Tiu decido montriĝis vere oportuna, ĉar: 1. Ĝi donis al ni manieron daŭrigi la vivon de nia grupo. Sen tio certe estus mortinta nia asocio. 2. Ĝi ebligis partoprenon al membroj, kiuj loĝas dise, en kamparo aŭ en fora urbo. Tiel povis partopreni homoj el Saint-Etienne, Le Puy kaj ĉirkaŭaĵoj. 3. Ĝi instigis nin pripensi la enhavon de niaj kunvenoj, precipe rilate al instruado kaj lernado. Necesis trovi tempon dum niaj renkontiĝoj por pluraj malsimilaj aktivaĵoj: legi / traduki / verki… kaj aŭskulti ion en Esperanto. Ne ĉion ĉi ni povis fari ĉiu-semajne en niaj unu-horaj kunvenoj, evidente! Ni rimarkis, precipe pro tiu nova maniero renkontiĝi per interreto, ke ni bezonas trejni niajn orelojn, t.e. la aŭd-komprenon. Kaj tial ni multe uzis tekstojn de uea.facila! Ni trovis la retejon ege oportuna kaj uzebla, kvankam en la komenco ni renkontis teknikajn malfacilaĵojn. Ni devis lerni, kiel montri paĝojn de uea.facila sur la ekrano. uea.facila multe helpis nin pri aŭskulta kompreno, sed ankaŭ pri eniro en la mondon kaj kulturon de Esperanto. Pierre Grollemund
  23. Anny Joanice Nizigiyimana, 26-jara burunda esperantistino, ricevis premion de la prezidanto de Burundo, Evariste Ndayishimiye, dum la festado de la Internacia Virina Tago. Anny Joanice estas membro de Universala Esperanto-Asocio (UEA) ekde 2023. Kune kun Mana Brinson el Kongo, en 2024 ŝi reprezentis la asocion ĉe konferenco de Unuiĝintaj Nacioj (UN) en Najrobo, Kenjo, pri la Civila Socio (ali-vorte pri tiu parto de la socio, kiu estas nek ŝtata, nek komerca). Poste ŝi fariĝis membro de UN-komisiono pri la sama temo, kie ŝi plu reprezentas UEA. Krome, ŝi estas la vicprezidanto de la Asocio de Komercaj Virinoj de Burundo (AFAB) kaj direktoro kaj fondinto de la firmao Innovation Plus Plus. Grava parto de ŝia agado konsistas el antaŭenigo de virina entreprenado. Ŝi celas helpi aliajn virinojn venki la defiojn, kiuj malhelpas ilian ĉeeston en la komerca mondo. Joanice estas reprezentantino de faka asocio en Burundo, Esperantista Virina Asocio en Afriko (EVAA), kaj ŝi partoprenis la 2-an Afrikan Kongreson de Virinoj (2-a AKVo) en Aruŝo, tuj antaŭ la 109-a Universala Kongreso de Esperanto (UK). Poste ŝi partoprenis ankaŭ en la UK, al kiu ŝi kontribuis plur-aspekte, ĉefe pri temoj ligitaj al virina agado. En intervjuo al la revuo Akeza Joanice komentis, ke la ĉefa malfacilaĵo por virinoj en Burundo estas ricevi financadon. “Ĉar ni ne havas garantiojn, ni ne povas peti bankan prunton. Krome mankas informoj [...] Sed aldone virinoj ne estas kuraĝigataj entrepreni aferojn, kaj tio baras junajn burundajn virinojn. [...] Ni devas alkutimigi junulinojn fari esplorojn, trovi la informojn kaj la ŝancojn eniri la merkaton, interretumi, iri al lokoj, kie ili renkontos aliajn junulinojn, kiuj jam okupiĝas pri entreprenado,” ŝi diris. De la prezidanto de Burundo ŝi ricevis monpremion pro sia laboro por la antaŭenigo de virinaj entreprenistoj. Tiu premio estis rekono de ŝia kontribuo al la disvolviĝo de bonaj kondiĉoj por virinoj en la lando. La Esperanto-Klubo de Buĵumburo okupiĝas pri projekto “Konstrui la kapablon de lernantoj, precipe knabinoj, fariĝi instruistoj”, gvidata de Joanice kun Najma Hassan. Komence de 2025 tiun projekton elektis la Afrika Komisiono de UEA por ricevi subvencion. La projekto celas rapide trejni tridek estontajn instruistojn, precipe knabinojn, por servi en baza edukado kaj ankaŭ instrui Esperanton. UEA varme gratulas al Anny Joanice Nizigiyimana pro la meritoplene ricevita premio, kun espero, ke ŝi povos multe pli kontribui al la mondo, al virinoj, al Esperanto. UEA planas plu subteni ŝian agadon. Por subteni la programojn de UEA donacu al la diversaj fondaĵoj de la Asocio. Aparte gravaj por la laboroj de Joanice estas la fondaĵoj Afriko, Informado kaj Eduko. Gazetaraj Komunikoj de UEA N-ro 1222 2025-03-21
  1. Ŝarĝi pli da aktivado
×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, uea.facila uzas kuketojn. Legu nian Privatecan politikon por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por esti uzanto de la retejo.