Salti al enhavo

La Montesoria instru-metodo kaj Esperanto


 Diskonigi

Eblas aŭskulti ĉi tiun artikolon, kiun voĉlegis Maurizio 'Rico' Giacometto.

Maria Montessori (1870 – 1952) estis fama itala edukistino. Ŝi fondis lernejon en Romo en 1907 (‘La domo de la infanoj’), kiu estis tre malsimila al la kutimaj lernejoj.

Ŝi rimarkis kiel diligente infanoj ekzercas sin por akiri kapablojn de memregado, moviĝo, manipulado de objektoj, kaj sin-esprimo. Ŝi kreis sistemon de edukado, kun la celo helpi tiun memedukadon per provizado de allogaj eduk-materialoj, en medio kreita por libera uzado fare de sendependaj junaj lernantoj.

La baza konvinko de la Montesoria eduk-sistemo estas, ke malsamaj homoj lernas diversmaniere. Infanoj ne ĉiuj maturiĝas je la sama rapideco, kaj tial en la Montesoriaj lernejoj oni ne atendas, ke ĉiuj infanoj estos pretaj por la sama leciono samtempe.

Edukistoj laŭ la Montesoria sistemo opinias, ke instruado de leciono je la malĝusta tempo vere malutilas, ĉar la juna infano havas sian propran internan motivon por lerni, kiun oni ne devas anstataŭigi per eksteraj instigo kaj premado. Kiel floroj, infanoj bezonas ‘malfermi’ sin.

Montesoriaj lernejoj havas klasĉambrojn por infanoj proksimume 3-6 jaraĝaj, 6-9 jaraĝaj kaj 9-12 jaraĝaj. Malofte ankaŭ pli aĝaj infanoj lernas en Montesoriaj lernejoj. Miksitaj aĝoj permesas, ke la pli junaj infanoj lernu per la ekzemplo de la pli aĝaj, dum ili ĉiuj uzas la komunumajn rimedojn por akiri kompetentecon kaj komprenon per siaj propraj klopodoj.

Oni provizas la infanojn per lerte faritaj kaj allogaj lerno-materialoj por efika memedukado pri legado kaj skribado, matematiko, geografio, historio, sciencoj, arto kaj tiel plu. Nur fremdlingva edukado ĝenerale estas malsukcesa en Montesoriaj lernejoj, ĉar la instruado ne vere sekvas la Montesorian sistemon. Ofte alvenas ekstera lingvo-instruisto, kiu instruas la saman lecionon al ĉiuj dum la leciona horo, kaj tiam foriras. Ĉi tiu aspekto de lingvo-instruado bedaŭrinde malsimilas al la kernaj penso kaj metodo de Montessori.

Neniu miras, ke la lernejanoj ne sukcese lernas fremdajn lingvojn, ĉar tio estas normala situacio en la kelkaj landoj, kie la Montesoria sistemo estas sufiĉe disvastiĝinta, kiel ekzemple en Aŭstralio. 

Sed eble ekzistas pli bona solvo ene de la metodo Montesoria: la simpleco kaj ordeco de Esperanto igas nian lingvon ideala por memlernado. Se oni volas montri al infanoj, ke sukcesa regado de dua lingvo eblas, Esperanto estas la natura kaj plej bona elekto. 

Se iu lingvo estas lernebla per la Montesoria metodo, tiu lingvo certe estas Esperanto.

Penny Vos
 

  • Ŝati 4
  • Ami 1

Penny Vos estas aŭstralia instruisto sperta pri la Montesoria sistemo. Ŝi lernis Esperanton dum instruado, kaj helpas aliajn fari same. Ŝi estas la verkinto de instruilo por unulingvaj instruistoj de bazlernejanoj, Talking to the Whole Wide World, nun tradukita en tri lingvojn krom la angla kaj Esperanto. La kreado de Montesoria Esperanto-lernilaro estas ŝia nuntempa defio.


  • diligente: tre laboreme, konstante kaj zorge laborante. 
  • geografio: scienco pri nia Tero, pri ĝia aspekto kaj pri ĝiaj regionoj kaj landoj.
  • instigo: aktiva premado al iu homo, por ke tiu faru ion.
  • kerno: la centra kaj plej grava parto de io.
  • kompetenta: kapabla bone fari sian laboron, havante la necesajn sciojn, konojn kaj spertojn.
  • manipuli: funkciigi per la mano.
  • matematiko: scienco pri nombroj kaj formoj, kaj ties propraĵoj.
  • matura: atinginta sian plenan kreskadon, forton, kapablon; plene evoluinta.
  • motivo: tio, kio igas iun agi aŭ opinii en difinita maniero; kialo.
  • provizi: aranĝi, ke iu aŭ io ricevu ĉion bezonatan.
  • sendependa: memstara, funkcianta sen la neceso ricevi permeson aŭ helpon de iu aŭ io alia.
     

 Diskonigi


Uzanta eĥosono

Rekomendataj komentoj

Ne estas komentoj por montri.



Aliĝu al la diskutado!

Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. Se vi jam havas konton, ensalutu nun por afiŝi uzante ĝin.

Gasto
Aldoni komenton

×   Algluita kiel riĉa teksto.   Alglui plat-tekste

  Estas permesate nur 75 emoĝioj.

×   Via ligilo estas aŭtomate enkorpigita.   Montri kiel ligilo

×   Via antaŭa enhavo estas reenmetita.   Malplenigi redaktilon

×   Ne eblas rekte alglui bildojn. Alŝutu aŭ enmetu bildojn per URL.


×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, uea.facila uzas kuketojn. Legu nian Privatecan politikon por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por esti uzanto de la retejo.