
Anna
Mastrumantoj-
Enhaveroj
845 -
Aliĝis
-
Laste vizitis
-
Tagoj kiam gajnis
591
Enhava speco
Artikoloj
Legantoj
Loke
Filmetoj
Kunlaborantoj
Ĉio afiŝita de Anna
-
Tri esperantistoj, Alain Favre, Nicole Margot kaj Stefano Keller, ĉeestis en la 52-a kunsido de la Konsilio de Unuiĝintaj Nacioj pri Homaj Rajtoj, kiel reprezentantoj de Universala Esperanto-Asocio (UEA). La ĉefa temo de la tago, la 10-a de marto 2023, estis: La defioj kaj ŝancoj por certigi al infanoj plenajn rajtojn en la interreta medio: kiel eblos fortigi la leĝan kaj politikan situacion por protekti la rajtojn de infanoj ĉe Interreto. Necesas defendi infanojn kaj gejunulojn kontraŭ pornografiaj retaj publikaĵoj kaj misuzoj, kiuj estas facile atingeblaj en la nuntempa mondo. Plej ofte iliaj gepatroj kaj aliaj plenkreskuloj ne povas kontroli, kion ili rigardas en la reto. Diversaj krimuloj aktivas en la reto. Por tiuj homoj la ĉeesto de multaj infanoj donas ŝancon krei pornografiajn materialojn. Por la infanoj tio povas havi gravajn longe-daŭrajn sekvojn por ilia mensa sano. Dum la kunsido, la ĉeestantoj atentigis, ke estas tre grave pli efike protekti gejunulojn kontraŭ tiaj krimaj misuzoj. La parolantoj estis reprezentantoj de ŝtatoj kaj de ne-ŝtataj organizaĵoj, ankaŭ infanoj kaj gejunuloj. La ĉeestantoj alvokis, por ke estu rigoraj kontroloj kaj agoj kontraŭ tiaj krimuloj. Ankaŭ la interretaj serviloj devus tre rapide enkonduki rigorajn kontrolojn kaj reguligojn de tiuj servoj. La celo estas protekti la junularon kontraŭ tiaj krimaj agoj, kiuj povas detrui vivojn. Unu el la parolantoj menciis la neceson certigi ke la edukado de infanoj okazas en ties gepatra lingvo, interalie por ke ili pli bone komprenu la danĝerojn, kiujn ili povus renkonti en la reta mondo. Post la kunsido la reprezentantoj de UEA informiĝis ĉe la oficejo de UN pri la novaj reguloj por partopreni en aliaj kunsidoj, precipe en tiuj rilataj al lingvaj rajtoj. Ĉar ili nun ricevis la ĉi-jaran enir-permesilon de UN en Ĝenevo, ili povos partopreni dum la tuta jaro en la programo de venontaj eventoj, kaj ankaŭ rajtos kontribui parole. Alain Favre Nicole Margot Stefano Keller
-
Ĉu vi planas iri al la Universala Kongreso en Torino? Se jes, vi povos aŭskulti prelegon de Amri Wandel pri la ebleco kontakti kun ekster-teraj civilizoj. Lia scienca artikolo pri tiu temo vekis grandan interesiĝon de popular-sciencaj gazetoj kaj retejoj, kaj raportoj pri ĝi aperis en dekoj da lingvoj. "Kie estas la ekster-teranoj?" demandis en la jaro 1950 la fama itala-usona sciencisto Enrico Fermi. Tiu demando, nun konata kiel la Paradokso de Fermi, delonge ĝenis astronomojn kaj aliajn sciencistojn, kiuj studas la probablecon trovi alian vivon en la universo. Nun, per mia propra esplorado mi povas doni respondon: la eksterteranoj ja ekzistas, sed ni nur devas doni al ili sufiĉan tempon por rimarki nin kaj kontakti nin. De pli ol 70 jaroj oni serĉis solvojn al la Paradokso de Fermi. Povus esti, ke ni estas la sola civilizo, sed tio ne estas kontentiga klarigo, ĉar nia galaksio havas centojn da miliardoj da planedoj similaj al nia Tero. Ne havas sencon pensi, ke nur sur nia planedo aperis vivo kaj inteligenteco. En la jaro 2017 astronomoj malkovris misteran objekton, iom similan al kometo, sed ĝi venis de ekster nia sun-sistemo. La objekto, kiu ricevis la nomon “Oumuamua”, estis longa kaj mallarĝa kaj plirapidiĝis kiam ĝi forlasis la sunsistemon. Tial kelkaj astronomoj demandis, ĉu ĝi povas esti spac-ŝipo de alia civilizo. (Artikolo pri Oumuamua jam aperis en uea.facila.) Pro tio kaj pro longa raporto pri Ne-Identigitaj Flugantaj Objektoj (NIFOj), kiun Usono publikigis en 2019, mi faris novan esploron pri la malnova Paradokso de Fermi. Mia propra esploro proponas novan klarigon: ke la eksterteranoj ja povus ekzisti, sed ke plej verŝajne ili ankoraŭ ne rimarkis nin, kaj eble tial nin ankoraŭ ne kontaktis. Planedoj kun simila biologio kiel la nia povas esti tre oftaj en la universo, kaj inteligentaj specioj studantaj ilin ne multe atentus unu plian verdan vivantan mondon. Sed eble ili ja serĉus mondon kun inteligentaj estaĵoj. La sola ebleco malkovri nian civilizon de astronomiaj distancoj estas per radio-elsendoj. Tamen la homaro komencis produkti radio-elsendojn antaŭ malpli ol cent jaroj. Dum tiu tempo ili povis vojaĝi malpli ol cent lum-jarojn for de la Tero. Tio estas nur eta parto, malpli ol miliardono, de nia galaksio. Tamen, en la estonteco, kiam niaj radio-ondoj atingos pli grandajn distancojn, eble iu civilizo ricevos ilin kaj decidos sendi respondon aŭ eĉ spacŝipon. La konkludo de mia esploro estas, ke Oumuamua plej verŝajne ne estas fremda spacŝipo, kaj same la NIFOj ne venas de ekster-tera civilizo. Nur post centoj aŭ miloj da jaroj estos pli bona ŝanco, ke atingos nin mesaĝo aŭ spacŝipo de alia civilizo. La projekto SETI (Serĉo de ekstertera inteligenteco) sensukcese serĉas signojn de ekstertera inteligenteco de pli ol 60 jaroj. Astronomoj parolas pri la Granda Silento. Ĉu iam la Granda Silento finiĝos per la Granda Saluto? La demando, kiun neniu povas respondi, estas kiam. Amri Wandel Por pli da informoj pri tiu temo, aŭskultu la intervjuon kun Amri Wandel ĉe Esperanta Retradio. La teksto de la intervjuo troviĝas ĉe la sama paĝo.
-
Ĉiuj scias, ke kruela ideologio – la naziismo – regis en Germanio dum la jaroj 1933-1945 de la pasinta jarcento. Ĝi kaŭzis grandajn suferojn kaj persekutojn en tuta Eŭropo, kaj kondukis al la Dua Mondmilito kun dekoj da milionoj da mortintoj. Tamen, nekredeble, preskaŭ la tuta loĝantaro de la lando akceptis tiun teruran ideologion: nur kelkaj memstaraj personoj kuraĝis kontraŭstari ĝin. Unu el ili estis Teo Jung. Dum tiu periodo, Teo Jung (1892-1986) estris en la germana urbo Kolonjo malgrandan presejon, kie li eldonadis la gazeton Heroldo de Esperanto. Li mem fondis tiun gazeton en 1920, kaj ĝi fariĝis la plej legata tutmonda periodaĵo en la internacia lingvo. Krome, li aperigis gravajn literaturajn librojn, originale aŭ traduke en Esperanto, kreis kaj gvidis lokajn Esperanto-societojn, kaj instruis la lingvon. Por Teo Jung, Esperanto estis plej efika rimedo por krei interhoman fratecon kaj pacon. Ĉio fluis senprobleme en lia vivo, ĝis la nazioj akiris la povon: ili unue atakis la pacan internaciismon de Esperanto, poste en 1935 entute malpermesis ĝin. Iun tagon du homoj en la uniformo de Gestapo, la tre timata sekreta polico, eniris la presejon de Teo Jung kaj ordonis al li tuj ĉesi okupiĝi pri Esperanto. Li ne perdis tempon, sed rapide pakis kelkajn havaĵojn; la postan tagon li sidis kun sia edzino en vagonaro direkte al Nederlando, kie Esperanto estis libera. Teo Jung komencis novan vivon en Nederlando, kie li denove eldonis sian gazeton. Bedaŭrinde, baldaŭ la germana armeo invadis la pacan Nederlandon kaj ankaŭ tie persekutis Esperanton. Teo Jung jam la duan fojon ĉion perdis. Li kaj lia familio vivis ĝis la fino de la milito en premaj kondiĉoj. Kiam finfine revenis la paco, Teo Jung rajtis reveni al Kolonjo por tie la trian fojon rekomenci sian vivon, sed li preferis resti en sia nova lando por tie denove eklabori por Esperanto. Pli vigle ol antaŭe refloris la gazeto kaj la eldonado de libroj en la internacia lingvo. Li plu aktivis por Esperanto, vizitante ĉiujn Universalajn Kongresojn. La gazeto ĉiam apogis la ĉefan asocion Universala Esperanto-Asocio, precipe kiam ĝi prezentis petskribon pri Esperanto al la Unuiĝintaj Nacioj. (Pli da informoj pri la petskribo aperas en la artikolo “La heroo de Montevideo”.) Per fajraj artikoloj li defendis UEA, kiam ĝi estis fuŝe akuzata dum la periodo de McCarthy en Usono. Antaŭ ol emeritiĝi, en 1961, li transdonis la gazeton Heroldo al nova eldonantino, Ada Fighiera-Sikorska, kiu daŭrigis lian laboron dum pliaj 34 jaroj. Entute, de 1920 ĝis 1961, malgraŭ la persekutoj kaj interrompoj de la milito, aperis ĉirkaŭ mil numeroj de Heroldo de Esperanto redaktitaj de Teo Jung. Gian Carlo Fighiera
-
La ĉi-suba artikolo unue aperis en la retejo de Ĉina Radio Internacia. Ĝi estas mallongigita kaj simpligita por uea.facila. En 2022 la Usona Mon-farejo lanĉis ambician kvar-jaran programon de specialaj moneroj. Speciala serio de kvaron-dolaroj honoras la artajn, edukajn kaj politikajn kontribuojn kaj atingojn de usonaj virinoj el diversaj etnaj devenoj. Malfermis la unuan jaron la afrik-usona poetino Maya Angelou (1928-2014). Sekvis Sally Ride (1951-2012), kiu en 1983 iĝis la unua usona virina kosmonaŭto. Wilma Mankiller (1945-2010) estis la unua ĉefino de la ĉeroka nacio, kaj Nina Otero-Warren (1881-1965) estis hispan-usona virino, kiu batalis por la virina voĉdon-rajto. En oktobro 2022 aperis la atendita kvarondolaro de la ĉin-usona aktorino Anna May Wong (1905-1961), kiu tiel iĝis la unua azi-devena homo sur usona monero. Kiam ŝi eklaboris, filmoj estis ankoraŭ silentaj. Poste ŝi laboris ankaŭ en son-filmoj, kaj ĉe televido, teatro kaj radio. Ŝi ĉiam batalis por pli ofta prezentado de azi-devenaj aktoroj en filmoj, kaj precipe por ke iliaj roloj estu pli realismaj kaj variaj. Alessandra Madella
-
La 15-an de februaro, 2023, okazis, ŝajne, unika evento en la kultura Esperanto-vivo. Estis surscenigita de profesia teatro la verko originale kreita en Esperanto kaj poste tradukita al nacia lingvo. La unua prezento okazis en Arta Centro “Teatro de Peruckij” en Odeso. Temas pri la teatraĵo Rigardu, antaŭ ol salti de Harold Brown (1925 – 2004). Harold Brown estis angla verkisto, eseisto kaj verkisto de teatraĵoj, kiu dum la lastaj 19 jaroj de sia vivo loĝis en Svedio. Li verkis en la angla, la sveda kaj Esperanto. Lia verkaro Eduko danĝera aperis en Svedio en la jaro 2006. El la verkoj de lia libro mi elektis traduki ĝuste tiun teatraĵon, ĉar ĝi estas vigla kaj ironie humura. Mi volonte tradukis ĝin laŭ interkonsento kun lia vidvino, Kerstin Rohdin. Sakuntala
-
Ni esperantistoj estas ĉiuj inteligentaj, ĉu ne? La decido lerni la internacian lingvon montras ja pripenseman sintenon. Sed ĉu vi scias, ke la lernado kaj uzado de fremda lingvo povas plialtigi la mensajn povojn? Kiam oni uzadas fremdan lingvon, la pensomaniero ŝanĝiĝas, kaj oni povas iĝi pli racia kaj pli saĝa! La fremdlingva efiko Esploristoj observis kaj studis la diferencon en percepto kaj reago pro uzado de fremda lingvo. Laŭ ilia esploro, la uzado de fremda lingvo kondukas al pli raciaj kaj malpli emociaj reagoj. Ĝi kaŭzas iom da “emocia distanciĝo”, kiu ebligas pli pripenseman konsideradon pri la aktuala situacio. Tion la esploristoj nomas la “fremdlingva efiko”. La lernado de fremda lingvo plibonigas la kapablon distingi emociajn nuancojn. Ĝi ebligas pli bone reguligi siajn proprajn emociojn kaj sekve plibonigi sian kapablon fari decidojn. Pensu kaj koncentriĝu Lernante, parolante aŭ skribante fremdan lingvon, ofte necesas multe cerbumi. Ni batalas mense, ni parkerigas novajn vortojn kaj serĉas la lernitajn vortojn en la memoro. Ni devas elpensi frazojn, traduki ideojn en vortojn, serĉi multajn anstataŭajn esprimojn. Ofte oni devas simpligi siajn pensojn kaj ideojn, kaj ĝustigi sian parolon laŭ sia pli malgranda vortlisto. Oni penas pensi per la nova lingvo anstataŭ per la denaska lingvo. Entute, oni laboregas mense. Per tiu klopodo, oni plivastigas la mensajn kapablojn. Lernante fremdan lingvon oni lernas akrigi sian koncentriĝon, oni lernas intence moviĝi inter du taskoj, samtempe tenante informojn en la menso. Krome oni ekzercas sian memoron. Sciencaj esploroj konfirmas tion. En esploro farita en 2014, sciencistoj komparis grupojn de gejunuloj. Tiuj, kiuj scipovis du lingvojn, havis pli bonajn rezultojn en testoj pri koncentriĝado kompare kun tiuj, kiuj scipovis nur unu lingvon. Tio same validis, ĉu ili lernis la duan lingvon denaske aŭ kiel infanoj aŭ kiel junuloj. Mondrigardo Uzado de fremda lingvo evoluigas tutmondan sintenon. Oni ekpensas alie kaj vidas per “novaj okuloj”, ĉar oni kvazaŭ naĝas en alia kulturo. Tiel oni perdas siajn antaŭjuĝojn. Akceptu necertecon Fremdaj lingvoj ofte enhavas vortojn, kiujn ne eblas traduki precize. Tio helpas nin pli bone rekoni la nuancojn en nia propra lingvo, sed ankaŭ esti pli akceptemaj pri neprecizeco. Kiam oni parolas fremdan lingvon, oni ofte trovas sin en situacioj, en kiuj oni ne perfekte komprenas ĉiun vorton. Tiel oni alkutimiĝas al tiaj situacioj, kaj lernas trakti ilin trankvile, eĉ kiam iuj aferoj ne estas absolute klaraj. Tio estas dezirinda kapablo en sociaj rilatoj, kaj ankaŭ por tiuj, kiuj okupiĝas pri ia krea laboro. Ni lernu Esperanton Se la lernado de dua lingvo estas bona por la menso, estas eĉ pli bone se la dua lingvo ankaŭ kunigas la homaron. Ni lernu Esperanton por progresigi mondajn unuecon, pacon kaj fratecon, kaj samtempe por fariĝi pli raciaj, saĝaj kaj inteligentaj! Craig Williams Fontoj: 1. Keysar, B., Hayakawa, S.L. and An, S.G. (2012), ‘The Foreign-language Effect: Thinking in a Foreign Tongue Reduces Decision Biases’, Psychological Science 2. Costa, A., Foucart, A., Arnon, I., Aparici, M. and Apesteguia, J. (2014), ‘“Piensa” Twice: On the Foreign Language Effect in Decision Making’, Cognition, 130(2), 236–54 3. Caldwell-Harris, C.L. (2015), ‘Emotionality Differences between a Native and Foreign Language: Implications for Everyday Life’, Current Directions in Psychological Science, 24(3), 214–19. 4. Wanjek, C. (2014), 'Learning a New Language at Any Age Helps the Brain', https://www.livescience.com/46048-learning-new-language-brain.html 5. Robson, D. (2019). 'The Intelligence Trap: Revolutionise your Thinking and Make Wiser Decisions', Hodder & Stoughton 6. Thompson, A. (12 December 2016), ‘How Learning a New Language Improves Tolerance’, The Conversation: https://theconversation.com/how-learning-a-new-language-improves-tolerance-68472 7. Pavlenko, A. (2014), 'The Bilingual Mind', Cambridge University Press
-
Strange! Mi ĵus rigardis, sed fakte mi ne vidas tiun problemon, pri kiu vi skribis.
-
Eble ne ĉiuj legantoj komprenas la esprimon "inter citiloj", kiun la voĉleganto aldonis dum la laŭtlegado. Citiloj estas tiuj malgrandaj signetoj: " ". Do, kiam la leganto legis esprimon kun citiloj, li aldonis la vortojn "inter citiloj".
-
La japanan esperantistinon HASEGAWA Teru (Verda Majo), 長谷川 テル (1912-1947), la naciistaj regantoj de Japanio konsideris perfidulo. Ŝi ekloĝis en Ĉinio kune kun sia ĉina edzo Liu Ren. Post ŝia morto la ĉina registaro dum multaj jaroj silentis pri ŝi, malgraŭ la forta subteno, kiun ŝi donis al la rezisto de la ĉinoj kontraŭ la japanaj invadantoj per artikoloj en Esperanto kaj per radio-elsendoj en la japana. Naskiĝinte la 7-an de marto 1912 en la gubernio Yamanashi, ŝi en 1929 ekstudis en la Virina Altlernejo de Nara. Pro siaj maldekstraj opinioj ŝi en septembro 1932 estis portempe arestita kaj fine forigita el la altlernejo. En somero 1931 Teru komencis lerni Esperanton, per kiu ŝi ligis kontakton unue kun maldekstraj literatur-amantoj en Japanio, poste ankaŭ kun ĉinaj esperantistoj. En 1935 ŝi kontribuis al la ŝanhaja revuo La Mondo per artikolo pri la stato de la virina movado, precipe la subpremo de virinoj en la japana socio. Pro ilia komuna interesiĝo pri Esperanto kaj literaturo ŝi ekkonis Liu Ren, ĉinan studenton en Tokio. La du geedziĝis en aŭtuno 1936 – sekrete, ĉar Teru timis la malaprobon de siaj gepatroj. Liu Ren reiris al Ĉinio en marto 1937, kaj Teru sekvis lin en aprilo al Ŝanhajo. La urbo nelonge poste estis atakita de la japana armeo. Teru tuj decidis subteni la viktimojn de la invado. Verkante en Esperanto ŝi ne nur aprobis la “justan reziston” de la ĉinoj, sed ankaŭ klopodis instrui al siaj “japanaj fratoj”, ke ilia malamiko ne estas la ĉina popolo, sed la japana imperiismo. En radio-elsendoj ŝi fortege atakis la propran, japanan registaron. En japanaj gazetoj ŝi pro tio estis atakata kiel “dolĉ-voĉa naci-perfidulino”. Pro la milito Teru kaj ŝia edzo devis plurfoje ŝanĝi sian loĝlokon, ĉiam per la helpo de esperantistoj. Uzante la plumnomon Verda Majo, ŝi regule verkis artikolojn por la revuo Heroldo de Ĉinio. Ĉe la sama eldonejo aperis ankaŭ ŝia traduko de la kontraŭmilitisma romano Vivantaj soldatoj de Ishikawa Tatsuzō, kaj ŝia aŭtobiografio En Ĉinio batalanta (1945). La familio, kun intertempe du infanoj, ekloĝis en Jiamusi, Manĉurio, la hejmlando de Liu Ren. Kiam la tria ido estis naskota, Teru eksciis, ke kiam Liu edziĝis kun ŝi, li jam havis ĉinan edzinon. Ŝi ne plu deziris naski. Sekve de abortigo ŝi malsaniĝis, kaj mortis la 10-an de januaro 1947. Tri monatojn poste mortis pro malsano ankaŭ Liu Ren. En la postmilita Japanio, esperantistoj tuj komencis teni viva la memoron pri Verda Majo. Iom post iom preskaŭ ĉiuj ŝiaj verkoj estis tradukitaj en la japanan; aperis pluraj japanlingvaj libroj pri la vivo de Hasegawa Teru. En 1979 la revuo El Popola Ĉinio komencis aperigi artikolojn pri ŝi, kaj en aŭgusto de tiu jaro ŝiaj filo kaj filino vizitis Japanion. Filmo komune produktita de japanoj kaj ĉinoj, kun la titolo La sopiranta stelo, prezentis ŝian vivon. Ĝi estis montrita en la japana televido en 1980, poste ankaŭ en Ĉinio. En 1982 Ĉina Esperanto-Eldonejo en Pekino publikigis la 500-paĝan kolekton Verkoj de Verda Majo. La postan jaron la geedzoj estis enterigitaj en la “tombejo de martiroj” en Jiamusi. Sur la tomboŝtono aperis la vortoj “Batalanto por internaciismo Verda Majo”. En 1983 aperis ĉinlingva memorlibro pri ŝi. Ulrich Lins
-
Unesko unue, kaj poste Unuiĝintaj Nacioj, deklaris la 21-an de februaro Internacia Tago de la Gepatra Lingvo. La propono venis unue de la registaro de Bangladeŝo, ĉar tie en 1952 okazis granda manifestacio por protesti kontraŭ la forigo de la gepatra lingvo kaj ĝia anstataŭigo per la oficiala lingvo. Tiu manifestacio venis al sanga fino pro perforta agado de la polico. Tio estis terura okazaĵo, kiu montras la gravecon de la problemo por ordinaraj homoj. Imagu, ke morgaŭ matene via televido kaj la instruisto de viaj infanoj en la lernejo komencus paroli lingvon, kiun vi ne konas. Universala Esperanto-Asocio (UEA) verkis deklaron por Internacia Tago de la Gepatra Lingvo 2023, kiun ĝi prezentis al Unuiĝintaj Nacioj. Ĉi tie ne aperas la precizaj vortoj de la deklaro, sed iom simpligita kaj mallongigita versio. La Internacia Tago de la Gepatra Lingvo estis kreita por emfazi la gravecon de la gepatra lingvo en instruado en lernejoj. Infanoj lernas plej bone per lingvo kiun ili plene komprenas, sed tro ofte ili ricevas instruadon en alia lingvo, kiun ili pli malbone aŭ eĉ tute ne komprenas. Rezulte, ili malmulton lernas, perdas interesiĝon pri studado, kaj ne povas bone funkcii en la moderna mondo. Lastatempa studo de la Monda Banko konstatis, ke preskaŭ 37% (procentoj) de lernantoj en landoj de malalta aŭ meza enspezo estas instruata en lingvo, kiun ili ne komprenas. Lingvaj rajtoj kaj la rajto al edukado estas forte ligitaj. Ni memorigas pri la tri principoj de Unesko rilate al lingvo kaj edukado: - Instruado en gepatraj lingvoj; - Multlingva edukado en ĉiuj niveloj; - Interkultura edukado. Tiuj principoj celas samtempe konstrui altkvalitan edukadon kaj antaŭenigi pacajn sociojn kun plena respekto inter ties membroj. Kiel asocio, kiu laboras por la solvo de lingvaj problemoj en internaciaj rilatoj kaj faciligo de internacia komunikado, Universala Esperanto-Asocio aliĝas al la al-voko de Unesko, ke ĉiuj landoj favoru konservadon kaj protektadon de ĉiuj lingvoj uzataj de la popoloj de la mondo. Inter tiuj estas la indiĝenaj lingvoj, kiujn oni aparte atentas en la nuna Jardeko de Indiĝenaj Lingvoj. Kompreneble ĝi ankaŭ memorigas pri la rolo de Esperanto, kiel neŭtrala lingvo por egaleca rilatado inter homoj kun malsamaj gepatraj lingvoj. En tiu kampo la internacia lingvo Esperanto funkcias kiel grava garantianto de ĉies lingvaj rajtoj ĉie en la tuta mondo. Renato Corsetti
-
Tio estas tre interesa informo! Mi jam pensis, ke esperantistoj devus mem krei kurson laŭ la modelo de Duolingo (aŭ espereble pli bona!) La problemo estas, ke Duolingo nun estas vaste konata. Ĉu nova similspeca kurso povus atingi same grandan publikon?
-
Laŭ la budhisma religio, kiu estas la plej konata en Ĉinujo, la Lanterna Festo okazas la 15-an tagon de la unua monato laŭ la luna kalendaro. Dum la unua kaj 15-a tagoj de ĉiu monato oni devas manĝi nur vegetarajn manĝaĵojn. Laŭ la taoisma religio, kiu estas la dua plej praktikata religio en Ĉinujo, la 15-a tago de ĉiu monato estas Komenciĝo-Tago. Estas tri gravaj komenciĝo-tagoj, kiuj estas ankaŭ naskiĝtagoj de iuj dioj. La unua komenciĝo-tago (la 15-a tago de la unua monato laŭ la luna kalendaro) nomiĝas上元: Unua Komenciĝo. La 15-a tago de la sepa monato estas 中元: Meza Komenciĝo. La 15-a tago de la deka monato estas 下元: Lasta Komenciĝo. La homoj dum tiuj tri tagoj preĝas. La 2-a tago kaj 16-a tago de ĉiu monato estas Reciprokeco-tago, kiam komercistoj preĝas kaj regalas siajn laboristojn. La lasta Reciprokeco-tago, en la 16-a tago de la dekdua monato, estas speciala okazo, kiam la estroj de firmaoj regalas ĉiujn laboristojn. Oni diras, ke se dum tiu vespermanĝo la kapo de kokaĵo montras al la direkto de iu ajn laboristo, tiu homo perdos la laboron en la venonta jaro. Kiam mi estis infano, homoj ekstere promenadis kun diversaj lanternoj, kiujn ili mem faris. Oni povis fari lanternon el lad-skatolo (ofte uzita antaŭe por laktopulvoro), al kiu oni alfiksis najlon en la bazo. Tiam oni metis kandelon sur la najlon, kaj pendigis la lanternon de bastono per ŝnuro. Infanoj ĝoje kun la memfaritaj lanternoj promenadis tra la vilaĝa strato. Tio estas agrabla memoro. Nuntempe en nia lando oni aĉetas belegajn multekostajn lanternojn. Oni eĉ uzas flug-robotojn por kunporti lumetojn, kiuj formas diversajn desegnojn en la vespera ĉielo. Foto: Kaohsiung en 2022 Homoj ankaŭ manĝas gluecajn riz-bulojn. Tiu manĝaĵo havas la saman nomon kiel la tago mem: 元宵 (jŭanŝoa), kiu origine signifas “vespero de Komenciĝo-tago”. Foto: Wikipedia/Leechunfoo CC BY-SA 3.0 Divenado estas populara ludo dum la Lanterna Festo. Ekzemple: Divenu: Besto, nigra, nordo, kio estas tio? Kolhararo, dentoj, rajdi, kio estas tio? Landano, kiu certe estas riĉulo ĉar havas multon por manĝi, kio estas tio? (La solvoj estas testudo, ĉevalo kaj japano, ĉu vi ĝuste divenis?) La novjara ferio finiĝas en la 15-a tago. Post tiu tago komenciĝas nova labor-jaro. Liru Chen
-
En la mondo de Esperanto estas multegaj asocioj. Asocioj turismaj, politikaj, religiaj, kaj tiel plu. Ekzistas ankaŭ profesiaj asocioj. Ekzemple, ILEI (instruistoj) aŭ IFEF (fervojistoj). Oni nomas ilin fakaj asocioj. En la fako de konstruado kaj arkitekturo, ekzistas de la jaro 1993 la asocio TAKE: Tutmonda Asocio de Konstruistoj Esperantistaj. Ĝi celas kunigi esperantistajn konstruistojn ĉie en la mondo. Sed ĝi havas ankaŭ duan celon: provizi la esperantistan publikon per teknikaj legaĵoj. Tial estas necese eldoni revuon. Dum kelkaj jaroj aperis revuo La domo. Poste inter 2005 kaj 2015 aperis ĉiujare nova revuo kun la nomo Jar-kolekto de TAKE. Nuntempe ĝi plu aperas sub la simpla nomo Konstruado. Legi revuon pri konstruado donas multajn avantaĝojn. Ĝi ne nur prezentas la malnovajn kaj modernajn teknikojn de konstruado. Samtempe la leganto povas perfektiĝi en Esperanto, legante tekstojn kun multaj ilustraĵoj. De la komenco Konstruado sukcesis ricevi artikolojn de arkitektoj, masonistoj, tegmentistoj, klimatizistoj, izoladistoj kaj ventolistoj el diversaj landoj. El kiuj landoj? Ĉefe el Eŭropo, sed ankaŭ el Brazilo, Japanio, D.R. Kongo kaj Ĉilio. TAKE konstante strebas allogi novajn kunlaborantojn. En TAKE laboras grupo, kiu okupiĝas pri kreado de terminoj en Esperanto rilate al konstruado. En 2002 sub la gvido de Jan Werner ĝi eldonis la libreton Terminaro de betono kaj de betonistaj laboroj (2-a eldono en 2016). La terminoj aperas ankaŭ en la angla, germana kaj ĉeĥa lingvoj, sed la difinoj estas nur en Esperanto. Se vi volas scii pli pri TAKE, vizitu nian retejon. Pierre Grollemund
-
Sabaton la 21-an de januaro, la ĝemelaj urboj Romo kaj Parizo organizis sian 5-an legoklubon. Tiuokaze ni invitis italan poeton Tiberio Madonna paroli pri siaj verkoj. Dudek kvar samtempaj partoprenantoj povis legi poemojn de Tiberio Madonna, kiu afable disponigis ilin en sia blogo http://pomojverdaj.blogspot.com. La plimulto de la partoprenantoj jam legis liajn poemojn, tiel ke ni povis interese debati pri kiel, kial, de kiam Tiberio verkas. Ni pasigis longan tempon per lia poemo premiita de la Belarta Konkurso de UEA "Renkonto kun la trompo", kiu estas ne tuj komprenebla sen eta klarigo. Tamen eĉ sen klarigo, tiu premiita poemo aparte kortuŝas legantojn! Ni parolis pri poemo verkita omaĝe al Paula Silas, pri lia fabelo "Historio de ĉapelo", kaj pluraj aliaj poemoj. Ni pasigis bonegan literaturan momenton en agrabla kaj amika etoso. Ni ĉiuj deziras al Tiberio la plej grandan sukceson pri estontaj verkoj ! Nia legoklubo estis registrita de Debora Rossetti. Jen jutuba ligilo : https://youtu.be/ShNl6oAp9hg Amike, Mark Ĵiro
-
Kvankam Mastodono jam ekzistis antaŭ unu jaro, ĝi fariĝis pli vaste konata nur kiam la homoj komencis forlasi Tviteron. Sed mi mem tute ne komprenas la teknikan klarigon pri RSS-fluo ktp.
-
初一早,初二早,初三睡到飽…中國俗語 En la unua tago vekiĝu frue. Ankaŭ en la dua tago vekiĝu frue. Sed en la tria tago dormu bone ĝis malfrue. (Ĉina diraĵo.) La Nov-jara Festo estas la plej ŝatata festo de infanoj en Ĉinujo. Infanoj ricevas ruĝajn kovertojn, kiuj enhavas monon. Krom tio, plenkreskuloj afable traktas infanojn dum la festo, kiu estas la komenco de nova jaro. Antaŭ Novjaro oni purigas sian domon, kaj purigas aŭ forĵetas malnovajn kaj rompitajn aĵojn. Oni opinias, ke novjare oni volas komenci per bona nova sperto. Sed la aĵoj, kiuj ne estas forĵetitaj antaŭ Novjaro, estas konsiderataj trezoroj. Dum mia infaneco mia patrino diris al ni: “Ne forĵetu aĵojn dum Novjaro, ĉar vi ĵetos trezorojn el via hejmo.” Mia patrino eĉ ne permesis al ni balai dum Novjaro. Nuntempe, la publikaj purigistoj ĉesas kolekti rubaĵojn dum la unuaj tri tagoj de Novjaro. La Novjara Festo okazas en printempo. Tial oni nomas ĝin Printempa Festo (春節, chun jie [ĉun ĝie]). En 2023, la Novjara Festo laŭ la suna kalendaro estos la 22-a de januaro. Ĉinoj ŝatas la ruĝan koloron, ĉar oni kredas, ke ĝi kunportas bonŝancon. Sur ruĝaj paperoj, la homoj verkas kaj skribas bon-aŭgurajn frazojn. La ruĝaj paperoj nomiĝas “vers-paroj”. Antaŭ Novjaro, oni forigas la malnovajn vers-parojn de la antaŭa jaro. Anstatataŭe oni pendigas novan vers-paron ĉe ambaŭ flankoj de la pordo. Foto: Wikimedia / N509FZ CC BY-SA 4.0 La vespero antaŭ Novjaro havas la nomon “vespero de forigo” 除夕(chu xi [ĉu si]). La familio sidas kune en rondo. Homoj manĝas manĝaĵojn, kiuj portos bonŝancon: legomojn, fiŝojn, kukojn, kiuj signifas longvivecon, monon, prosperon. La homoj kredas, ke tiel ili konservas unu jaron por siaj gepatroj, tiel ke iliaj gepatroj povu longigi la vivon. Maljunuloj disdonas ruĝajn kovertojn al infanoj. La tutan vesperon oni ludas aŭ babilas ĝis la unua tago de Novjaro. Homoj dum la Novjara Festo vizitas geamikojn, aŭ vizitas templon por preĝi por bona sorto. Ili gratulas unu la alian por aŭguri bonŝancon. La dua tago de la Novjara Festo estas la tago de filinoj. Edziniĝintaj virinoj revenas al sia gepatra hejmo kun la edzo. La bogepatroj regalas siajn bofilojn en tiu tago. Oni diras, ke la tria tago estas la geedziĝa tago de musoj. En tiu tago la homoj vekiĝas malfrue, kaj tial ili ne ĝenas la musojn. Nuntempe laŭ ŝtata leĝo oni ferias almenaŭ kvin tagojn, kaj rekomencas sian laboron en la kvina tago de Novjaro. Tamen dum Novjaro multaj ĉinoj ferias dum du semajnoj. Homoj dum tiu duona monato bondeziras unu al la alia. En la 15-a tago de la unua monato okazas la Lanterna Festo. Post la Lanterna Festo, la nova jaro komenciĝas. Liru Chen
-
Kiu estas la unua tago de la semajno? Tio dependas de la lando kie vi loĝas. Se vi loĝas en Ameriko, aŭ en iuj landoj de Afriko aŭ Azio, la semajno komenciĝas dimanĉe. Se vi loĝas en Eŭropo, Aŭstralio, aŭ en aliaj landoj de Afriko kaj Azio, la semajno komenciĝas lunde. Kaj en kelkaj partoj de Mez-oriento, la semajno komenciĝas sabate. Kiun ajn tagon oni konsideras kiel la unuan de la semajno, tra la tuta mondo la semajno havas sep tagojn. Kial? Nia kompreno pri tempo baziĝas plejparte sur la movoj de la planedoj, la luno kaj steloj. Nia jaro egalas al unu rondiro de la Tero ĉirkaŭ la suno. Ni nun scias, ke jaro daŭras 365 tagojn, 5 horojn, 48 minutojn kaj 46 sekundojn. Nia monato malprecize sekvas la movojn de la luno ĉirkaŭ la Tero. Nia tago egalas al unu plena rotacio de la Tero ĉirkaŭ sia akso. Al kio rilatas la sep-taga semajno? 365 ne estas egale dividebla per sep. La monatoj ne havas 28 tagojn. Organizi niajn tagojn en grupoj de sep ne havas sencon. Ni devas danki la babilonanojn pro nia septaga semajno. Babilono troviĝas en la nuntempa Irako, kaj dum du jarmiloj antaŭ nia epoko, ĝia kulturo regis tra la tuta regiono. La babilona koncepto pri tempo influis la persojn, la grekojn kaj la romanojn. Poste ĝi disvastiĝis tra Eŭropo, kaj ankoraŭ pli poste tra la tuta mondo. La babilonanoj dividis siajn 28-tagajn luno-monatojn en kvar egalajn partojn po sep tagoj. Unu tago estis elektita por ĉiu el la sep plej videblaj objektoj en la ĉielo: la Suno, la Luno, kaj la kvin ĉefaj planedoj videblaj per la nuda okulo (Merkuro, Venuso, Marso, Jupitero kaj Saturno). Dum la postaj jarmiloj, la kalendaro travivis multajn ŝanĝojn. En nia moderna mondo, la jaro baziĝas sur la suno, ne la luno; kaj la superjaro (kaj supersekundo) estas ĝustigitaj laŭ la ŝanĝoj en la tera rotacio. La homa menso povus esti kialo. Studoj montras, ke nia mallonge-daŭra memoro povas teni mezume nur sep erojn (plus aŭ minus du, depende de la homo). La numero sep ankaŭ havas religian aŭ magian signifon en kelkaj kulturoj. Kvankam septaga semajno ne perfekte rilatas al la movoj de la steloj, ĝi fariĝis la ritmo de nia mondo. Ni planas nian vivon ĉirkaŭ la semajno. Laŭ la ritmo de la semajno ni scias kiam labori, kiam preĝi, kiam ludi, kaj kiam ripozi. La septaga semajno ŝajnas esti unu afero pri kiu la tuta mondo konsentas. Do eble la numero sep efektive estas magia. Ĝuu ĉi tiun senpagan kalendaron 2023 de uea.facila. Bonvolu noti, ke ĝia semajno komenciĝas lunde laŭ ISO 8601 (International Organization for Standardization: Internacia Organizaĵo por Normigado en Ĝenevo, Svislando). Myrtis Smith
- 1 komento
-
- 10
-
-
Dimanĉon: Du homoj, viro kaj virino, sidas en kafejo. – Mi certas, diras la virino. – Vi certas pri kio? demandas la viro. – Ke ne estis ŝtuparo inter la du domoj. – Kiu ŝtuparo? La virino rigardas al la viro nekontente. Post eta paŭzo ŝi diras: – Ĉu vi aŭskultis, kion mi ĵus rakontis al vi? Mi diris, ke hodiaŭ, irante al mia laborejo, mi rimarkis, ke estas malgranda ŝtuparo inter la du domoj, kiuj staras fronte al mia propra domo, aliflanke de la strato. – Nerimarkinda afero, ĉu? – Sed tiu ŝtuparo tute ne estis tie hieraŭ! Mi certas, ke estis nur herbejo tie, eble kelkaj floroj, sed nenio pli. Lundon: – Ĝi grandiĝis, asertas la virino. La ŝtuparo grandiĝis. Nun, ĝi estas longa ŝtuparo, kiu iras malsupren ĝis iu malhela loko fermita per nigra pordo. – Tio ne eblas. Oni ne konstruas ŝtuparon en nur unu tago. Vi sendube konfuziĝis. Mardon: Ambaŭ homoj staras fronte al la du domoj. – Vidu, jen la ŝtuparo, montras la virino. Mi ne mensogis. Hodiaŭ ĝi iras eĉ pli profunden ol hieraŭ. – Nu… estas ŝtuparo, vi pravas, konsentas la viro. Sed ĝi ŝajnas al mi tute normala ŝtuparo, kiu iras malsupren al ia kelo konstruita sub la grundo. Kaj tiu kelo havas pordon por fermi ĝin. Tute normale. Merkredon: – La pordo malfermiĝis, ekkriis la virino. Ĉi tiun matenon, mi vidis ke la pordo estas malfermita. Malantaŭ ĝi estas tre malhela loko, iom timiga. Mi ne sukcesis vidi, kio estas tie, sed kredeble estas io nenormala. – Mi petas vin, nepre ne provu eniri la kelon. Ĝi estas privata. Vi ne rajtas fari tion. – Sed mi devas scii, kio estas malantaŭ tiu pordo. Mi certas, ke mi malkovros ion strangan. Ĵaŭdon: La viro atendas la virinon en la kafejo. Bedaŭrinde, ŝi ne aperas. Vendredon: Maltrankvila, la viro provas voki la virinon telefone plurajn fojojn dum la tago, sed neniu respondas. Sabaton: La viro staras fronte al la du domoj, kiujn li jam vidis antaŭ kelkaj tagoj, kiam la virino montris ilin al li. Li gapas al la spaco inter ili, ne kredante kion li vidas. Inter la du domoj, videblas nur herbejo kaj flor-bedoj. Ŝtuparo tute ne plu estas. Philippe Nader (Filipo)
-
La plejmulto el la homoj infektitaj de la viruso, kiu kaŭzas la malsanon KOVIM-19 resaniĝas dum la sekvaj unu aŭ du semajnoj. Tamen, estas iuj homoj, kiuj spertas sanproblemojn dum pluraj monatoj. En la grupo de malsaniĝintoj kun aĝo de 18 ĝis 64 jaroj, 20% spertas almenaŭ unu longe-daŭran malsanon, kiu eble estas kaŭzita de kovimo. Tiu procento pliiĝas al 25% en la grupo de homoj 65-jaraj kaj pli aĝaj. Tiaj longedaŭraj medicinaj problemoj estas nomataj postkovima malsano aŭ longedaŭra kovimo. Multaj homoj, kiuj spertas postkoviman malsanon, jam suferis pro alia serioza malsano kiam ili infektiĝis, aŭ jam havis iun longedaŭran problemon. Tamen ĉiu, kiu iam estis infektita de la kovima viruso, povas sperti postkoviman malsanon, eĉ se tiu homo antaŭe ne havis simptomojn. Postkovima malsano estas malfacile rekonebla, ĉar ĝi povas konsisti el diversaj simptomoj, aŭ eble ĉar la trafitaj homoj ĉiuokaze havas aliajn sanproblemojn. Krome, la simptomoj povas foje malaperi kaj reaperi. Oftaj simptomoj estas: Laceco, kiu malhelpas la ĉiutagan vivon; Prema spirado; Pli rapide batanta koro; Malrapida pensado; Problemoj por dormi; Stomako-doloroj; Artiko-doloroj. Alia problemo, kiun la homoj povas sperti, estas damaĝo al diversaj organoj, inkluzive de la koro, pulmoj, renoj, haŭto kaj cerbo. Sekve de tiu damaĝo, estas risko, ke povus aperi kromaj sanproblemoj kiel diabeto, koraj malsanoj, aŭ misfunkciado de la nervo-sistemo. Ne ekzistas testoj por longedaŭra kovimo. Kompare al aliaj malsanoj, kovimo estas tre nova. Esploristoj konstante klopodas lerni pli pri ĝi, kaj pri ĝia longedaŭra efiko. Kion vi mem povas fari por protekti vin? La plej bona maniero estas entute ne infektiĝi. Vakciniĝu. Lavu viajn manojn ofte. En riskaj situacioj ne tro proksimiĝu al aliaj homoj, kaj portu maskon. Myrtis Smith
-
La Esperanta Duolingo: ĉu la fino de la cifereca fatamorgano? La sekvanta artikolo unue aperis en revuo Esperanto n-ro 1373 en novembro 2022, p.223. Ĝi estas simpligita kaj mallongigita por uea.facila. En junio 2022, Duolingo anoncis ke ĝi ne finpretigos kaj enretigos la ĉinan version de la lernilo alportinta tiom da espero al esperantistoj. La ekonomia sistemo de la retejo evoluis kaj ĝi ne plu akceptos volontulan laboron. Saman seniluziiĝon travivis la komunumo, kiam la retejo Ipernity en la fino de 2018 simple forviŝis preskaŭ 15 TB da datumoj. Dum la jaroj 2010-aj, esperantistoj vaste kontribuis al tiu retejo, precipe en la muzika kampo. Granda parto de tiu produktado en unu nokto perdiĝis. De longaj jaroj multaj esperantistoj laŭdas la “liberan” ciferecan mondon kaj forlasas la tradiciajn mediojn. Ja unua-vide tio havas kelkajn sendubajn avantaĝojn: eblas tuj tutmonde atingi vastan publikon, eblas memstare komenci ian ajn projekton. Sed ĉu ili vere komprenis la ekonomian bazon kaj la riskojn de tiu cifereca mondo? La ellaborado de tiuj retejoj estas ege kosta, precipe se plurlingvaj. Ilia programado postulas konstantan ĝisdatigon. Duolingo, kiel la aliaj ŝajne senpagaj servoj, estas firmao kiu celas kreadon de profito. Tiaj firmaoj komencas per “volontula laboro”, sed poste transiras al alia sistemo. Duolingo evoluigis sian instru-sistemon danke al senpagaj laborantoj, kiuj kreis kursojn en multaj lingvoj. Tiel ili kontribuis al kreo de pozitiva bildo de la firmao kaj al la elpensado de taŭga lernilo. Sed hodiaŭ Duolingo nuligas la ĉinlingvan kurson de Esperanto, ĉar ĝi estonte ne estos alirebla el Ĉinio kaj tial ne alportos pagantajn uzantojn. La samon oni devas iam ajn atendi de YouTube kaj similaj, kie esperantistoj investis grandajn energion kaj laboron. Baldaŭ tiuj retejoj ne plu gastigos senpage filmetojn spektatajn de nur dekoj aŭ nur centoj da homoj jare. Nur Wikipedia, kiu fariĝis fondaĵo, ne apartenas al tiu sistemo. Estas facile kompreni, kial Wikimedia EO (Esperanto) petis en la lasta, montreala Universala Kongreso sian aliĝon al UEA kiel faka asocio. Tiu paŝo montras, ke por resti daŭri-pova, necesas konstanta kunlaboro inter la novaj agad-rimedoj kaj la tradicia movado. Nediskutebla restas la fakto ke la cifereca mondo estas modernigo, kiun la Esperanto-mondo devas kiel eble plej rapide efektivigi. Oni tamen ne kredu, ke ĝi estas senpaga, kontraŭe ĝi kreas novajn kostojn. En la hodiaŭa mondo, kie ekonomio kaj profit-dono estas la ĉefa celo, alternativaj movadoj kiel la esperantista devas defendi sin kontraŭ la risko malaperi en la ciferecan nigran truon. Tial la plifortigo de kunlaborado en kaj kun UEA estas absolute necesa. Pascal Dubourg Glatigny
-
Ankaŭ mi neniam aŭdis pri ĝi antaŭ ol legi la artikolon de Myrtis. Eble en Usono ĝi estas pli konata.
-
Dankon pro la informo! Tamen la ligilo ne funkcias.
-
La Movado por Civitanaj Rajtoj estis politika movado en Usono de 1954 ĝis 1968, kiu agadis kontraŭ la diskriminacio pro raso. Kvankam sklaveco en Usono finiĝis jam en 1865, la vivo estis ankoraŭ tre malfacila por multaj nigraj usonanoj (nomataj afrik-usonanoj). Por ili estis malfacile trovi laboron, edukiĝi en universitato, aĉeti domon, eĉ esti servataj en restoracio. Danke al la agado de la Civitan-rajta Movado finfine ekestis leĝoj, laŭ kiuj ne plu estis permesate trakti homojn malegale pro ilia haŭt-koloro. La Civitanrajta Movado ankaŭ naskis novan ferion: Kvanzaon (Kwanzaa). La vorto Kwanzaa venas de la esprimo matunda ya kwanza en la svahila lingvo, kiu signifas "unuaj fruktoj". Multaj el la tradicioj de Kvanzao estas bazitaj sur rikolto-festoj en diversaj afrikaj kulturoj. Kvanzao estis kreita en 1966 de Maulana Karenga, profesoro pri afrik-rilataj studoj. (Afrik-rilataj studoj okupiĝas ĉefe pri la historio, kulturo kaj politiko de afrik-devenaj popoloj ekster Afriko, kaj ankaŭ en Afriko mem.) D-ro Karenga deziris starigi kutimon laŭ kiu afrik-usonanoj povos festi siajn proprajn atingojn. La ferio festas afrikan kulturon kaj antaŭenigas unuecon en la afrik-usona komunumo. Ĝi okazas de la 26-a de decembro ĝis la 1-a de januaro ĉiujare. Dum Kvanzao, homoj flamigas kandelojn en kinara (kandelingaro), montras tradician afrikan arton, kaj pripensas la sep gvidajn principojn, aŭ Nguzo Saba, de la festo. Tiuj principoj estas jenaj: umoja (unueco); kujichagulia (decidado pri la propra vivo); ujima (komunaj laborado kaj respondeco); ujamaa (kooperativa ekonomio); nia (celo); kuumba (kreado); imani (fido). Kvanzao ne estas religia festo, sed okazo por pripensi la pasintecon kaj antaŭĝoji pri la estonteco. Ĝi ofte estas festata per renkontiĝoj inter amikoj kaj familioj, kiuj kune manĝas kaj ĝuas muzikon, dancadon, kaj aliajn kulturajn tradiciojn. Myrtis Smith
-
Magia pensomaniero estas praa pensomaniero. Ĝi estas la kredo, ke senrilataj okazaĵoj estas ligitaj pro supernatura influo, kvankam inter ili mankas iu ajn efektiva kaŭza rilato. Magia pensado enhavas la ideon, ke la propraj pensoj povas influi la eksteran mondon. Ĝi baziĝas sur la ĉiopovo de deziro, kaj estas tute ne-racia. Magia pensado estas la espero ŝanĝi nunajn aŭ venontajn okazaĵojn per supernatura influo. Oni provas kontentigi siajn dezirojn aŭ eviti malbonaĵojn per sia propra mensa forto. Ĝia celo estas eviti la timon de antaŭvidata okazaĵo, la timegon de necerteco pri la estonteco. Magia pensado estas paŝo en la evoluo de ĉiu homo: tre junaj infanoj kredas, ke plenkreskuloj havas la kapablon plenumi iliajn dezirojn aŭ trankviligi iliajn suferojn. Poste, ili mem plu uzos ĝin, esperante, ekzemple ke ilia instruisto subite malsaniĝos, ke ilia malzorgemo ne havos postsekvon, ke neniu vidos kion ili faris, ke la nedezirata hundo iĝos kato, kaj simile. Magia pensado povas esti ne-konscia ĉe plenkreskuloj same kiel ĉe junaj infanoj. Foje ĝi reaperas eĉ ĉe ekvilibraj plenkreskuloj, kiam ili sentas sin en sen-espera situacio. Ni ĉiuj kelkafoje mense ordonas, ekzemple: "Ne falu, ne falu!", aŭ "Tiu akcidento ne estu tro grava!" kaj simile. Gravas distingi inter magia pensado kaj pozitiva aŭ bildiga pensado. Homo povas instigi sin mem per memkuraĝigo, mensa preparado por tasko, mem-hipnoto, ripetado de mantroj, ktp. Eblas ankaŭ peti aliajn homojn nin instigi: subtenantojn, sam-teamanojn, kunlaborantojn, familion, vivkunulon, ktp. Tiu konscia kaj libervola trejnado de la menso helpas realigi la proprajn celojn. Temas pri mensaj kaj emociaj teknikoj, kiuj permesas al homoj superi siajn normalajn limojn por atingi celojn, konvinkojn, kaj idealojn, kiuj ŝajnas neatingeblaj sen tia ekzercado de pozitiva pensado. Kompreneble la homa menso ne kapablas magie aŭ supernature influi la eksteran mondon. Nekonscia, magia pensado povas esti ege danĝera, kiam ĝi celas kontentigi fortan deziron. Ekzemple kiam homoj, pro sia mensa komforto, preferas pensi, ke serioza malsano kiel kronviruso jam finiĝis, kvankam ankoraŭ dekoj da homoj mortas ĉiutage en ilia lando kaj miloj tra la mondo. En simila maniero, kiam venas la vintra malvarmo, la homoj konvinkas sin, ke plivarmiĝado de la klimato ne vere okazas, kvankam varmegaj someroj pli kaj pli suferigas nin de multaj jaroj. En tia okazo magia pensado estas danĝera, ĉar ĝi influas la pensojn, decidojn, agojn kaj komprenadon de la situacio. Tio estas tute nekonscia. Tiaj homoj serĉas nur opiniojn, kiuj plifortigas kaj validigas la proprajn opiniojn. Ili legas librojn, aŭskultas programojn, vizitas retejojn aŭ kuniĝas kun homoj, kiuj konsentas kun tio, kion ili mem volas kredi. Tiel, ili nekonscie misinformas sin. Magia pensado estas uzata de reklamistoj same kiel de politikistoj, sed ankaŭ de dubindaj religiaj grupoj, teroristoj kaj simile, por influi la publikon. Tial necesas aŭskulti opiniojn kontraŭajn al la propraj, kaj resti atenta pri homoj, kiuj akceptas nek diskutadon, nek malsamajn aŭ kontraŭajn opiniojn... Kris Kezer
-
La 17-an de decembro okazis la Zamenhof-festo en Sidnejo, Aŭstralio. Krom esperantistoj venis ankaŭ studentino de la universitato de Sidnejo, kiu verkis antaŭ ne longe artikolon pri la Esperanto-domo. Ŝi venis kun pluraj aliaj studentoj. Ni babilis kaj ni iomete manĝis interalie verd-stelajn biskvitojn. Poste Rainer Kurz prelegis pri rifuĝintoj en Germanio. Sekvis ludo kaj puzlo-konkurso. Ŝajnas al mi, ke ĉiuj ege ĝuis tiun sperton. Nicole Else