Salti al enhavo

Guangzhou

Renkontiĝo de samideanoj el urboj Guangzhou kaj Zhongshan, Shantou ankaŭ Foshan

Bonvenon al vi el Klubo Kapoko!                     

Advokato Zhang, esperantisto en Kantono, speciale aĉetis kvin-stelan apartamenton, por ke ni havu aktivejon por nia agado. Advokato Zhang nomis la apartamenton Klubo Kapoko. La floro de la kapok-arbo estas la urba floro de Guangzhou, tial Guangzhou estas nomita Kapok-urbo. 

Cg-4rFW1gZaIbtSiAAMHDcMkhLYAAKqzQHdgiAAAwcl502_mh1598581055423.jpg.cdb01d1e6d048f53f178a0793625e91e.jpg

La 26a de julio estas Esperanto-Tago, kaj Klubo Kapoko estis plena de Esperanta etoso. Ni dek unu esperantistoj ĉeestis feston en nia klubejo, por festi la 133-an datrevenon de la eldono de la Unua Libro de Esperanto en 1887.

Sanktabeno el Chengdu ĉeestis nian feston. Li parolas tre flue kun energio.

Unue la majstro de Klubo Kapoko esprimis sian bonvenigon. Poste Saŭkio parolis. Li salutis al d-ro Zamenhof, kaj al kolegoj kiuj faris kaj kontribuis multon por nia afero.

Ĉiuj babilas libere kaj interŝanĝas salutojn. Dum la festado ni realigis la planon de Katalin Kováts el edukado.net: Ekparolu!

Ni legis la tradukon de Guozhu laŭte kiel omaĝon al la veterana esperantisto.

Veterana esperantisto Fu Li prezentis tri librojn de Wang Chongfang al la Klubo Kapoko.

595184490_DingkajZhang.thumb.jpg.56f22ac57cdb7dee73355155468b5be2.jpg

Instruisto Ding Shihui kaj advokato Zhang, la posedanto de la klubejo

Instruisto Ding el Zhongshan alportis memoraĵon pri la 17a Komuna Seminario. Dense skribitaj estas subskriboj de esperantistoj el Ĉinio, Japanio kaj Koreio. 

Liang Naikeng venis el Foshan, li kantis Esperante.

Juna esperantistino Suno kantis belsone: Valso por amikoj.

Kiam estimata instruisto Saŭkio partoprenas Esperantajn agadojn, li neniam forgesas surhavi la insignon de Esperanto, la verdan stelon. 

1179841335_Sakio.thumb.jpg.638b2305bf56d36e4eb4f31da336f68d.jpg

Saŭkio diris al Zhang, la posedanto de la apartamento: "Ni atendas Ekparolu en venonta Esperanto-kunveno. Ne forgesu la komencan ideon kaj daŭre marŝu antaŭen. Esperanto helpas konstrui tutmondan komunumon."

Tiu kvin-stela aktivejo bonvenigas esperantistojn el la tuta mondo.

Wu Hanping (Harpina)
 

  • Ŝati 2



Uzanta eĥosono

Rekomendataj komentoj

Kara kaj respekta Anna, 
Saluton! 
Kungranda ĝojo mi ricevis la perfektan raporton de vi malfrue nokte je 02:59. 

Vi kiel redaktoro, donas bonan ekzemplon, meritas Facile redakti la rubrikon. Elstara redaktoro estas la plej respektata.
Vi indas laŭdegon. Ne estas por faka Anna pli granda.  Ĉu vi povas publikigi mian laŭdon por vi?
Via profesia sindediĉo kaj ĝustatempaj raportoj donis al mi  plejbonan impreson. Mi elkore admiras vian virton, Vi redaktas multajn retpoŝtojn el la tuta mondo ĉiutage. Respekta Anna faras penigan laboron. 
Akceptu miajn bondezirojn!
Sincere Harpina

  • Dankon 1

Kunhavigi tiun ĉi komenton


Ligo al komento
share_externally



Aliĝu al la diskutado!

Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. Se vi jam havas konton, ensalutu nun por afiŝi uzante ĝin.

Gasto
Aldoni komenton

×   Algluita kiel riĉa teksto.   Alglui plat-tekste

  Estas permesate nur 75 emoĝioj.

×   Via ligilo estas aŭtomate enkorpigita.   Montri kiel ligilo

×   Via antaŭa enhavo estas reenmetita.   Malplenigi redaktilon

×   Ne eblas rekte alglui bildojn. Alŝutu aŭ enmetu bildojn per URL.


×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, uea.facila uzas kuketojn. Legu nian Privatecan politikon por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por esti uzanto de la retejo.