Salti al enhavo

Kiel lerni lingvon? Kiel bebo!


 Diskonigi

Eblas aŭskulti ĉi tiun artikolon, kiun voĉlegis Derek Roff.

Estas malfacile scii la dezirojn de beboj. Ili ne povas paroli, promeni aŭ klarigi pri kio ili pensas. Tamen, novnaskitoj komencas akiri lingvajn spertojn longe antaŭ ol ili komencas paroli. Ili akiras tiujn spertojn tre rapide. Kompare kun plenkreskuloj, beboj kapablas lerni iun ajn lingvon facile.

Per novaj teknologioj kaj esplor-metodoj, sciencistoj nun konstatas, ke beboj kapablas lerni iun ajn lingvon de la mondo. Ili rilatas kun aliaj homoj, aŭskultas kaj observas iliajn movojn tre atente. Tiel ili sukcesas rapide lerni la lingvojn, kiujn ili plej ofte aŭdas.

Ekzistas ĉirkaŭ 6 000 sonoj en ĉiuj lingvoj de la mondo, sed ne ĉiu lingvo uzas ĉiun sonon. Ekzemple, Esperanto kaj la japana havas nur kvin vokalojn. Aliaj lingvoj havas multe pli, ekzemple la sveda havas dek sep vokalojn. Plenkreskuloj povas aŭdi nur la sonojn de la lingvoj, kiujn ili parolas flue. Al japano, ekzemple, la sonoj de la literoj R kaj L sonas simile. Do japano malfacile aŭdas la diferencon inter "rando" kaj "lando".

Esploroj montras, ke ĝis ses monatoj beboj kapablas distingi ĉiujn sonojn de ĉiuj lingvoj de la mondo. Sed post proksimume ses monatoj, la cerbo koncentriĝas pri la plej oftaj sonoj, kiujn ĝi aŭdas. Post tio, infanoj komencas reagi nur al la sonoj de la lingvo, kiun ili aŭdas plej ofte. Simile, pli aĝaj beboj komencas internigi la regulojn de siaj denaskaj lingvoj, ekzemple ili lernas, ke la vorto "manĝo" havas malsaman funkcion ol "manĝi".

Sciencistoj aparte interesiĝas pri la cerboj de homoj, kiuj flue parolas pli ol unu lingvon. Estas malfacile atingi tion post la aĝo de proksimume sep jaroj. Je tiu aĝo, la kapablo rekoni malsamajn sonojn malfortiĝas. Estas pli malfacile enmemorigi novajn sonojn. La cerbo devas multe pli labori por konstrui novajn vortrilatojn.

Por gejunuloj kaj plenkreskuloj, kiuj deziras lerni novajn lingvojn, la esploroj pri beba lingvo-akirado povas doni utilajn konsiletojn. Ekzemple estas preferinde, ke lernantoj parolu la novan lingvon kun realaj homoj, anstataŭ aŭskulti registritajn interparoladojn aŭ lecionojn. Kiam bebo aŭskultas realajn parolantojn, multaj partoj de ĝia cerbo vigle reagas al la sonoj kaj al aliaj agoj de la parolantoj. Laŭ esploroj, kiam beboj televidas, ili rigardas kun granda intereso, sed la cerbo estas aktiva en malpli da lokoj, kaj la aktiveco en tiuj lokoj estas malpli forta. Povas esti, ke la lernado estas malpli efika. Televidado malpli stimulas la cerbon ol interhoma rilatado!

Craig Williams
 

  • Ŝati 8
  • Ami 3

Craig Williams estas nov-zelanda esperantisto. Li estas emerito, kaj antaŭe laboris (ne samtempe!) kiel muzikisto, komputilisto kaj administranto pri propraĵoj.


  • akiri: ekhavi.
  • bebo: tre juna infano.

542474761_Bebopx..jpg.9ff83aa37e1b17b1514f1bc9a33bf6b6.jpg

  • cerbo: tio interne de la kapo, per kio oni pensas.

1583811829_Cerbopx..jpg.666f5c4ebac7e8662e4ea2bb788b924a.jpg

  • distingi: rekoni la diferencon inter pluraj similaj aferoj.
  • koncentriĝi: direkti sian plenan atenton al io.
  • konstati: ekscii, eltrovi, aŭ rimarki ion kiel fakton aŭ kiel gravan informon.
  • proksimume: ne precize, ĉirkaŭ, pli-malpli.
  • reagi: agi responde al ekstera afero.
  • registri: konservi sonojn (voĉojn aŭ muzikon) aŭ filmi okazaĵon por posta reaŭskultado aŭ rigardado.
  • stimuli: plivigligi la aktivecon aŭ mensan staton de iu aŭ io.
  • teknologio: scienco pri la iloj kaj metodoj uzataj en industrio por fabriki diversajn objektojn pli rapide, efike, kaj/aŭ malmultekoste.
  • vokalo: la vokaloj de Esperanto estas A, E, I, O, U.

 Diskonigi


Uzanta eĥosono

Rekomendataj komentoj



Aliĝu al la diskutado!

Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. Se vi jam havas konton, ensalutu nun por afiŝi uzante ĝin.

Gasto
Aldoni komenton

×   Algluita kiel riĉa teksto.   Alglui plat-tekste

  Estas permesate nur 75 emoĝioj.

×   Via ligilo estas aŭtomate enkorpigita.   Montri kiel ligilo

×   Via antaŭa enhavo estas reenmetita.   Malplenigi redaktilon

×   Ne eblas rekte alglui bildojn. Alŝutu aŭ enmetu bildojn per URL.


×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, uea.facila uzas kuketojn. Legu nian Privatecan politikon por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por esti uzanto de la retejo.