Salti al enhavo

Parizo / Romo

Jen eta raporto pri nia dua babilrondo de ĝemelaj urboj Parizo kaj Romo.

Ĝis 13 homoj partoprenis en ĝi samtempe, aparte menciindas ke 3 parizanoj kaj 2 romanoj ĉeestis. Ni ĝuis ankaŭ la partoprenadon de germano, koreino, bulgarino, sviso kaj franco (nepariza). Kelkaj homoj ne sukcesis paroli pro teknikaj kialoj.

Ni agrable babilis pri kuirarto dum 1 horo kaj duono kaj planis nian venontan kunvenon.

Sabaton la 3an de oktobro je la 18a, ni planas paroli pri unuiĝo.

Unuiĝo de popoloj, landoj, esperantistoj ... la 3a de Oktobro estas la datreveno de la oficiala Germana Unuiĝo (1990), jen bela okazo paroli pri unuiĝo, Unuiĝintaj Nacioj (75a datreveno) kaj ĉiaj unuiĝoj.

Marc Giraud

  • Ŝati 2



Uzanta eĥosono

Rekomendataj komentoj

Pliaj informoj de Marc Giraud:

Sabaton la 3an de Oktobro okazis la tria babilrondo de la ĝemelaj urboj Parizo kaj Romo. Ĝis 20 homoj samtempe partoprenis, sed entute eble 25. La partoprenantoj venis de Francio, Italio (ĉefe de la ĝemelaj urboj) Germanio, Suda Koreio, Ĉeĥio, Usono, Svisio kaj Peruo.

Tiu babilrondo temis pri ĉiaj unuiĝoj, ni plezure ĝuis elstaran ĉeeston de 2 koreinoj kiuj parolis al ni pri dezirinda unuiĝo de Koreioj.

La venonta babilrondo okazos sabaton la 7an de Novembro je la 18a kaj temos pri muziko!

Kunhavigi tiun ĉi komenton


Ligo al komento
share_externally



Aliĝu al la diskutado!

Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. Se vi jam havas konton, ensalutu nun por afiŝi uzante ĝin.

Gasto
Aldoni komenton

×   Algluita kiel riĉa teksto.   Alglui plat-tekste

  Estas permesate nur 75 emoĝioj.

×   Via ligilo estas aŭtomate enkorpigita.   Montri kiel ligilo

×   Via antaŭa enhavo estas reenmetita.   Malplenigi redaktilon

×   Ne eblas rekte alglui bildojn. Alŝutu aŭ enmetu bildojn per URL.


×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, uea.facila uzas kuketojn. Legu nian Privatecan politikon por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por esti uzanto de la retejo.