Salti al enhavo

La Monda Festivalo de Esperanto komenciĝis!


 Diskonigi

Eblas aŭskulti ĉi tiun artikolon, kiun voĉlegis Patrick Morando.

La Inaŭguro de MondaFest’ 2020, la Monda Festivalo de Esperanto, okazis la 20-an de junio je 12:00 UTC.

La programo daŭris 2:30 horojn kaj eblis spekti ĝin en reala tempo ĉe UEAviva, la kanalo de Universala Esperanto-Asocio (UEA) en Jutubo. Estis paroladoj de Duncan Charters (Prezidanto de UEA), Margaret Zaleski-Zamenhof (ano de la familio Zamenhof), Humphrey Tonkin, Sara Spanò kaj Rakoen Maertens (kiuj okupiĝas pri agado por Esperanto ĉe Unuiĝintaj Nacioj), Orlando Raola (estrarano de UEA pri Kulturo kaj Kongresoj) kaj Jérémie Sabiyumva (estrarano de UEA pri Afriko). La tuton reĝisoris la vicprezidanto de UEA, Fernando Maia.

La inaŭguro ankaŭ enhavis riĉan muzikan programon, kun partopreno de Fransoazo, Kriztoff, jOmO, Manno Montanna kaj Joel Muhire. Por fermi la aranĝon Amira Chun kantis la himnon de Esperanto, “La Espero”, akompanate de la Sankt-Peterburga Simfonia Orkestro, gvidata de Igor Ponomarenko. Tiu ero estis produktita de la esperantisto Jo Haazen kaj de li donacita al UEA en 2019. Eblas spekti ĝin en la jutubkanalo de UEA, UEAviva.

La viv-elsendo okazis en tri platformoj: la retejo MondaFest.net, la jutubkanalo UEAviva, kaj la paĝo de UEA en Fejsbuko. La elsendo en Fejsbuko atingis 6000 homojn dum la unuaj 2:30 horoj, el kiuj 2000 aktive reagis al la elsendo (“ŝatis”, komentis, diskonigis aŭ simple spektis). Nur en Fejsbuko dum la vivelsendado: 130 reagis per “ŝato”, “amo” ktp., 200 diskonigis al aliaj, kaj 1700 efektive spektis ĝin. En Jutubo: 600 homoj spektis realtempe. Kelkaj spektis familie hejme aŭ kun lernantoj. En la retejo ne eblis kalkuli precize, tamen ni povas diri, ke pli ol 2300 homoj spektis realtempe. Tio estis tre bona rezulto!

La postan tagon ni ricevis belan surprizon. Ni vidis, ke la esperantistoj ankoraŭ aktive sekvas la aferon. En la 24 horoj post la inaŭguro pli ol 1700 jam spektis ĝin en UEAviva. La filmeto de la Somera Inaŭguro fariĝis unu el la plej spektataj filmoj de la lastaj kvin jaroj en tiu kanalo, kaj la nombro de abonantoj kreskis je pli ol 200 homoj. En Facebook la filmo de la inaŭguro jam atingis preskaŭ 11 000 homojn, kun pli ol 3100 spektoj. Kaj la paĝo baldaŭ superos 7600 abonantojn.

Por sekvi la aktualan programon kaj novaĵojn de MondaFest’ 2020:
https://MondaFest.net
https://EventaServo.org
https://RevuoEsperanto.Org
Tvitero (https://Twitter.com/UEAviva kaj https://Twitter.com/Revuo_Esperanto)
Fejsbuko (https://Facebook.com/Universala.Esperanto.Asocio)
Jutubo (https://YouTube.com/UEAviva). 

Abonu ankaŭ la Festivalan Kurieron kaj la Gazetarajn Komunikojn de UEA.

Fernando Maia Jr.
 

  • Ŝati 4

Fernando Maia estas brazila esperantisto, vicprezidanto de UEA. Li laboras kiel geologo kaj petrofizikisto en la nacia nafto-kompanio de Brazilo, Petrobras. 


  • akompani: kun-iri, kun-ludi.
  • aktuala: nuntempa.
  • el-sendo: programo dissendata per radio, televido aŭ Interreto.
  • estrarano: membro de la grupo de homoj, kiuj direktas la agadon de asocio aŭ alia organizaĵo.
  • Fejsbuko (Facebook): nomo de retejo, kie la homoj interŝanĝas informojn, opiniojn, fotojn ktp.
  • festivalo: granda festa kunveno ofte kun aparta temo, ekz. pri arto, filmo, muziko aŭ simile.
  • himno: kanto, en kiu oni esprimas respekton kaj amon al iu idealo, aŭ al Dio.
  • inaŭguro: malferma kunveno de kongreso; komenco aŭ malfermo de io nova.
  • Jutubo (YouTube): populara retejo por alŝuto kaj rigardado de filmetoj.
  • kanalo: la vojo por dissendi la programojn de difinita radia, televida, aŭ reta organizaĵo.
  • ktp: kaj tiel plu.
  • kuriero: homo, kies okupo estas rapide porti korespondaĵojn aŭ pakaĵojn. La vorto kuriero ofte estas uzata kiel nomo de gazeto.
  • orkestro: granda grupo de muzikistoj, ludantaj diversajn muzikilojn, sub la gvidado de estro. 

1601911970_Orkestropx..jpg.cdb714ebf3cc47303bfb3949dcef9829.jpg

  • parto-preni: esti unu el la homoj, kiuj kune faras ion.
  • platformo: (en komputado) retejo, kiu ebligas al siaj uzantoj dividi enhavon (ekzemple filmetojn) kun la aliaj uzantoj.
  • reĝisori: direkti la artan produktadon de teatraĵo aŭ filmo.
  • simfonio: granda kaj longa muzikverko por multaj muzikistoj ludantaj kune.
  • spekti: rigardi filmon, teatraĵon, televidan programon aŭ simile.
  • surprizo: miriga kaj neatendita okazaĵo.
     

 Diskonigi


Uzanta eĥosono

Rekomendataj komentoj

Ne estas komentoj por montri.



Aliĝu al la diskutado!

Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. Se vi jam havas konton, ensalutu nun por afiŝi uzante ĝin.

Gasto
Aldoni komenton

×   Algluita kiel riĉa teksto.   Alglui plat-tekste

  Estas permesate nur 75 emoĝioj.

×   Via ligilo estas aŭtomate enkorpigita.   Montri kiel ligilo

×   Via antaŭa enhavo estas reenmetita.   Malplenigi redaktilon

×   Ne eblas rekte alglui bildojn. Alŝutu aŭ enmetu bildojn per URL.


×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, uea.facila uzas kuketojn. Legu nian Privatecan politikon por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por esti uzanto de la retejo.