Salti al enhavo
Mallongaj raportoj pri lokaj renkontiĝoj kaj okazaĵoj

Via artikolo ne tuj aperos. Ni faros nian eblon por aperigi ĉiujn ricevitajn informojn ene de 24 horoj.


La studenta klubo de Zaozhuang-a Universitato partoprenas en du-taga foiro de la universitataj asocioj, kie ĝi aktive prezentas Esperanton per ludoj.

Alessandra Madella


En vendredo, la 29-a de Junio, anoj de la Londona Esperanto-klubo (LEK) faris kiel lastan grupan eventon antaŭ la somera paŭzo, komunan piediradon tra la reĝa Parko Grenviĉo (Greenwich Park). La granda parko troviĝas sud-oriente de la urbocentro. Tra ĝi iras la Grenviĉa Meridiano, kiu havas pro konvencio la longitudon nul. Ĝi estas la linio de longitudo kiu iras tra la Observejo de Greenwich. Krom grimpado ĝis la monteto kie troviĝas la fama observejo, LEK-anoj ĝuis la varman someran veteron, panoramojn de la urbego kaj belan sunsubiron.


En la 28-a de majo 2025, sesdek kvar knabinoj ekzameniĝis en Esperanto kaj en du naciaj lingvoj, nome la fonua kaj la mina, ĉe la por-knabina liceo de Lokossa, en sudokcidenta Benino.

La knabino estis ekzamenitaj pri pluraj fakoj. En Esperanto, ili devis trans-skribi nombrojn per vortoj, traduki al Esperanto frazetojn franclingvajn, doni en la franca la signifon de esperantlingve skribitaj vortoj, laŭt-legi la literojn de la Esperanta alfabeto, kaj plenumi aliajn taskojn taŭgajn por komencantoj.
En septembro 2025, kiam komenciĝos la nova lerno-jaro, estos oficiala premio-ceremonio, kaj ĉiuj sukcesintoj ricevos diplomon.
Eventualaj kontribuoj ĉiuspecaj por la daŭrigado de la projekto (mondonacoj, premiaĵoj, esperantaĵoj kaj propagandiloj diversaj, ktp.) estos bonvenaj.

Por pliaj informoj pri la projekto, bonvolu turni vin al:
GBADAMASSI Latifou
BP 302 Lokossa (Mono)
République du Bénin (Afrique de l’Ouest) 
Retadresoj: latifougbadamassi@yahoo.fr kaj infanojcxirkauxafriko@gmail.com

 


Pli ol 800 junaj homoj lernis Esperanton en Vieno
Mi estas Walter Klag, kaj mi naskiĝis en 1949 en Vieno, Aŭstrio. Mia edzino kaj mi lernis Esperanton en 1985. Niaj du infanoj estas denaskaj esperantistoj.
En la jaro 2014 mi decidis oferti unuhoran germanlingvan Esperanto-kurson por tutkomencantoj. Nun mi pendigas jare 3000 varbilojn en kaj antaŭ universitatoj kaj aliloke. La kursoj okazas dufoje monate en kafejo. Ĝis nun (majo 2025) venis 360 personoj, 90% estas junaj inter 15 kaj 30 jaroj.
2024 universitata profesorino invitis min prezenti Esperanton en la kadro de lingvistika prelego la 29-an de majo 2024 en la universitato de Vieno. Venis 30 gestudentoj en la prelegejon kaj ĉirkaŭ 200 aŭskultis rete. La prelego daŭris unu horon, la diskutado 30 minutojn. La ĉeestantoj ricevis papere la 16-paĝan kurson kaj diversajn informilojn, interalie unu ekzempleron de la gazeto Kontakto kaj la esperanto-lingvan kajeron pri la aŭstra urbo Graz [grac]. La prelego estis ripetita la 22-an de majo 2025: 34 ĉeestis, 200 rete partumis.
Walter Klag
 
 
 


En dimanĉo la 25-a de majo, Esperanto aperis en tre populara distra TV-programo en Japanio. La titolo de la programo estas "Kio estas tio? Cent maloftaj pejzaĝoj". La programo estas amuza kaj distra, kaj la direktoroj tre bone kaj pozitive traktis Esperanton.
Tiu programo daŭras de pli ol 15 jaroj. Ĉiufoje oni prezentas nekutimajn aferojn proponitajn de spektantoj. Ili ricevis la informon, ke Esperanto estas uzata en la lerneja kanto de la mezlernejo Satte-Nishi en la gubernio Saitama: “Amu, Laboru, Esperu”. Ĉar la lernantoj tute ne sciis pri Esperanto, la reĝisoroj decidis esplori la nunan situacion de Esperanto. Fama komediisto, unu el ĉefaj gvidantoj de la programo, komentis: “Estas bonege havi lingvon, kiu ne havas landlimojn.”

Aperis intervjuo kun la prezidantino de Japana Esperanto-Instituto, Kitagawa Ikuko. Ĝuste tiam hazarde vizitis la Esperanto-instituton Julian Nagele kaj Maria Shett el Londono. Do, ankaŭ la sceno de interparolado kun s-ino Kitagawa estis elsendita. Oni sukcese montris, ke Esperanto estas vere vivanta lingvo. 


La Interasocia kongreso de Esperanto en Francio okazos en Nantes, de la 7-a ĝis la 9-a de junio 2025.
La temo estas Vojaĝoj, kaj ni proponos interalie retrovi Jules Verne, kiu estis aktiva subtenanto de Esperanto, kaj sekvi la paŝojn de Lucien Péraire, kiu travojaĝis la mondon bicikle inter la jaroj 1928-1932 dank’ al Esperanto.
Vi povos ankaŭ sperti “le Voyage à Nantes” (la vojaĝo en Nanto en Esperanta versio) kun eksterordinaraj maŝinoj kaj nuntempaj artaĵoj. Via restado povos komenciĝi per ekskurso ĉe la bordo de Atlantiko kaj daŭri per vizito de la kasteloj ĉe la Luar’ rivero.
Programo
La ĉefaj elementoj de la kongresa programo, tago-post-tagon: kursoj, prelegoj, spektakloj, ekskursoj, renkontiĝoj, ktp. Vidu ĉi tie la ĉiutagan programon.
Aliĝilo
Por aliĝi, bonvolu elŝuti la formularon disponeblan sur ĉi tiu paĝo, kompletigu ĝin kaj poste resendu ĝin al Espéranto-France kun via pago.


Kiam komenciĝis la pandemio en 2020, nia loka esperantista klubo de Saint-Etienne, Francio, ne plu povis kunveni regule en sia kutima kunvenejo kiel antaŭe.
Ni decidis ŝanĝi niajn kutimojn kaj organizi retan renkontiĝon ĉiu-ĵaŭde vespere. Tiu decido montriĝis vere oportuna, ĉar: 
1. Ĝi donis al ni manieron daŭrigi la vivon de nia grupo. Sen tio certe estus mortinta nia asocio. 
2. Ĝi ebligis partoprenon al membroj, kiuj loĝas dise, en kamparo aŭ en fora urbo. Tiel povis partopreni homoj el Saint-Etienne, Le Puy kaj ĉirkaŭaĵoj. 
3. Ĝi instigis nin pripensi la enhavon de niaj kunvenoj, precipe rilate al instruado kaj lernado.
Necesis trovi tempon dum niaj renkontiĝoj por pluraj malsimilaj aktivaĵoj: legi / traduki / verki… kaj aŭskulti ion en Esperanto. Ne ĉion ĉi ni povis fari ĉiu-semajne en niaj unu-horaj kunvenoj, evidente!
Ni rimarkis, precipe pro tiu nova maniero renkontiĝi per interreto, ke ni bezonas trejni niajn orelojn, t.e. la aŭd-komprenon.  Kaj tial ni multe uzis tekstojn de uea.facila! Ni trovis la retejon ege oportuna kaj uzebla, kvankam en la komenco ni renkontis teknikajn malfacilaĵojn. Ni devis lerni, kiel montri paĝojn de uea.facila sur la ekrano. 
uea.facila multe helpis nin pri aŭskulta kompreno, sed ankaŭ pri eniro en la mondon kaj kulturon de Esperanto.
Pierre Grollemund
 


Subirats (Subirac') estas kataluna municipo/komunumo/civito kun iuj 3000 loĝantoj, ĉirkaŭ unu horon for de Barcelono, en regiono Penedès fama pro siaj vinoj kaj vitejoj. Ĝi konsistas el deko da vilaĝoj, kaj la urbodomo situas en vilaĝo Sankta Paŭlo de Ordalo (Sant Pau d'Ordal). En la sama vilaĝo situis ankaŭ la antikva Hispana Esperanto-Muzeo, fondita de Ludoviko Hernandez Yzal en 1968. En 2020 la heredintoj de Hernandez Yzal donacis la kolekton al la magistrato, kiu translokis ĝin en la lokan arĥivejon de la urbodomo. En 2024 estis inaŭgurita en nova salono de la urbodomo konstanta ekspozicio pri Esperanto, nomata Esperanto-Muzeo de Subirats kaj vizitebla unu tagon monate. La kolekto ankoraŭ estas katalogota, kaj konsistas el pli ol 1000 skatoloj (100 metroj da bretoj) da revuoj, libroj, presaĵoj kaj objektoj.

Promenado laŭ la ŝoseo de la fervoja haltejo ĝis Sankta Paŭlo de Ordalo, tra la kamparo, en Decembro.
Parta vido de la interno de la arĥivejo. Ĉiuj skatoloj apartenas al la kolekto de la Hispana Esperanto-Muzeo.


Saluton al la tuta mondo el Francio
Salins-les-Bains estas urbeto en orienta parto de Francio proksime de svisa landlimo.
La urbo estas konata pro sia sal-farejo (Monda heredaĵo).
Tie de pluraj jaroj funkcias Esperanto-ateliero en la mezlernejo Victor CONSIDERANT.
Tiun ĉi jaron la projekto (vidu suben) enhavas 48 gelernantojn.
Ili lernas Esperanton kaj klopodas por financi sian vojaĝon tra Esperantio.
(vidu sur la foto knabinojn, kiuj deĵoras ĉe nia pico-bufedo).
Amike
Emmanuel DESBRIERES
Projekto 2024-25 de Esperanto ateliero de mezlernejo Victor Considérant de Salins-les-Bains (Jura, Francio)
pri la temo :
« Memoroj kai agoj de virinoj por paco »
La 48 studentoj registritaj en ĉi tiu procezo, komence renkontiĝos kun Micheline CHATEAU, kuratoro, kiu donos al ili la mision porti arkivojn el la Nacia Muzeo de Esperanto de Gray (Haute-Saône, Francio), ĝis la Nacia Biblioteko de Aŭstrio (Esperanto fako) en Vieno, por konservado.
En Vieno, B. TUIDER, la kuratoro kiu ricevos ilin, kaj Franz-Joseph GEIDEL gvidos ilin tra la urbo laŭ la temo de " Vieno kaj
Paco... laŭ la paŝoj de Bertha Von SUTTNER "
Ili tiam vizitos Edvige TANTIN-ACKERMAN kaj Elda DÖRFLER, veraj memoroj de Triesto (Italio), kiuj atestos pri ilia vivo pasigita en tiu ĉi kosmopolita haveno de la vojkruciĝo de lokaj kaj malproksimaj kulturoj, sed ankaŭ la celo de konfliktoj inter aŭstroj, italoj kaj, siatempe, jugoslavoj.
Ili renkontiĝos ankaŭ en Trento (Italio) kun Norma CESCOTTI, esperantistino de preskaŭ 100 jaroj. Ŝi rakontos la historion de sia vivo en ĉi tiu dulingva montara regiono Trentino-Alto Adige / Sudtirolo, sur la vojo al la Brenner-pasejo, pri kiu batalis italaj kaj aŭstraj princoj. Estos okazo ankaŭ por junaj francoj pripensi pri la pasinteco kaj estonteco de Alpaj glaĉeroj kaj mondvarmiĝo.
Survoje, la francaj studentoj vizitos higragan minejon en Idrija (Slovenio), kiu ankaŭ staras en la listo de la Monda Heredaĵo de UNESKO.
Ankaŭ arkitekturo, industrio, ŝtatlimoj kaj daŭripova evoluo estas temoj de tiu vojaĝo.
En ĉi tiu vojago, ili perfektigos sian Esperanton kaj spertos ĝin konkrete diversmaniere.
Ili sendos novaĵojn tra la oficiala retejo de sia mezlernejo, la artikoloj ĉiuj estante dulingvaj franca/ esperanto,
kaj revenante ili prezentos sian aventuron dum la • Muzea nokto • (majo 2025) de la Grande Saline de Salins-les-Bains.
Ekde 2017,  minimume 150 studentoj de ĉi tiu mezlernejo kaj ĉi tiu ateliero regule plurfoje faris videokonferencojn en Esperanto
(vidu Jutuban kanalon de ILEI, sekcio « videajoj de gelernantoj » kaj precipe = Slovenio-Italio 2023) vojaĝis danke al Esperanto en Italio, Slovenio, Kroatio.
hodiaŭ kelkaj parolas Esperanton flue, kaj aktivas en diversaj strukturoj : Verdaj Skoltoj, JEFO,
TEJO...). Lastatempe (julio 2024) tuj post abituriĝon kvar knabinoj estis gastigitaj ĉe esperantistoj per Pasporta Servo dum vojaĝo tra
Eŭropo per trajno knabo instruis Esperanton al junaj infanoj dum somera tendaro. du eniris la Komitaton de esperantista asocio : Amika-rondo, kaj do de Esperanto-France.


Komuna Esperanto-Kongreso de Japanio kaj Koreio
Japana Esperanto-Instituto (JEI) kaj Korea Esperanto-Asocio (KEA) neregule kaj alterne okazigas komunan kongreson. La 1-a Komuna Kongreso okazis en 2011 en Koreio, la 2-a en 2018 en Japanio, kaj la 3-a en la korea urbo Ĝonĝuo (Jeonju) de la 4-a ĝis la 6-a de oktobro 2024.
Al la kongreso aliĝis 269 homoj el 16 landoj. La kongresejo troviĝis en la tereno de la Ĝonĝua Nacia Universitato de Edukado. La salonoj estis bonege ekipitaj per tute modernaj teknikaĵoj, kio multe helpis prelegantojn aŭ programgvidantojn plenumi sian prezenton. 
En la kadro de la Komuna Kongreso okazis ankaŭ la 56-a Korea Kongreso de Esperanto, la 111-a Japana Esperanto-Kongreso kaj la 6-a Esperanto-Forumo inter Shanghai kaj Seulo.  Do, tio buntigis la programon.  
Jen estas la video pri la aranĝo: 
 




Raportas CHOE Taesok
 


Internacia Meditado de Ŭonbulismo
De la 1a ĝis la 4a de oktobro 2024 en la korea urbo Iksano okazis la 18a Internacia Esperanto-Renkontiĝo de Meditado (mallonge IERM), kiun Esperantista Asocio de Ŭonbulismo regule organizas de la jaro 2006. Matene oni meditis kaj preĝis, tage oni prelegis pri diversaj temoj kaj libere rakontis pri siaj spertoj, vespere oni faris 108 riverencojn kun preĝo. La lastan tagon oni ekskursis al la Naŭdraka Bambuejo kaj al la templo Miruksa, unu el la Mondaj Kulturheredaĵoj de Unesko. 
Ĉeestis 25 esperantistoj el 7 landoj. En la inaŭguro enprogramiĝis ceremonio por la ŭonbulaniĝo de d-ro Gabor Markus, kiu fariĝis kredanto de ŭonbulismo. Aparte menciindas, ke en la bambuejo la ĉeestantaro ricevis nekutiman aŭdiencon de la emerita ĉefmajstro (ekleziestro) de ŭonbulismo. Li iam lernis Esperanton kaj daŭre asertas, ke la facillernebla, logika kaj pacocela lingvo Esperanto estu adoptita kiel tutmonda komuna lingvo. Li estas granda subtenanto de la Esperanto-movado de ŭonbulismo. 
La aranĝo finiĝis en tre amika, libera kaj sankta etoso kaj la sekva aranĝo okazos en 23-26 oktobro 2025. 
Jen estas la video pri la aranĝo: 

 


Raportas CHOE Taesok 


COPROFER: Akvo estas vivo
La 1-an de oktobro 2024, COPROFER inaŭguris sian 15-an puton en la vilaĝo Nyatende, en D.R. Kongo. Post longa periodo de trinkakva krizo, Coprofer proponas puton al la loĝantaro de Nyatende. Moses Byamungu, kunordiganto de la asocio, inaŭguris la puton antaŭ grupo de loĝantoj kaj lokaj gvidantoj.


Ĉu vi povas subteni unu el niaj projektoj?
Superrigardo kaj prizorgado de orfaj kaj strataj infanoj; Helpado de indiĝenaj virinoj pri enspezigaj agadoj (tondado kaj kudrado, korbo-farado, mikrokredito por malgrandaj entreprenoj); Esperanto-trejnado; Mediprotektado; Konstruado de putoj por trinkakvo. Kontaktu nin por pliaj detaloj:
+243 971 357 598
coprofer.asbl@gmail.com
mssbyamungu@gmail.com.


Akvo estas vivo
COPROFER per sia projekto "Akvo estas vivo" inaŭguris sian dek-kvaran puton la 18-an de aŭgusto 2024 en la vilaĝo Mulonge en la oriento de Demokratia Respubliko Kongo. "Ni konstruis ĉi tiun puton danke al la donaco de franca donacanto Sarah,” diris Moses Byamungu, kunordiganto de la asocio.
Trinkakvo estas vera problemo en Kongo, precipe dum ĉi tiu periodo de sekeco. Infanoj serĉas akvon piede dum mejloj, kaj foje okazas, ke iu el ili eĉ perdas la vivon. 
COPROFER kaj la loĝantoj de ĉi tiu vilaĝo senfine dankas Sarah pro ŝiaj amo kaj malavareco, kiujn ŝi montris al la vilaĝo Mulonge.
Se ankaŭ vi povas subteni nian agadon, ne hezitu kontakti nin.
 



Akvo estas vivo
Demokratia Respubliko Kongo, unu el la landoj de Centra Afriko, estas lando kun multoblaj problemoj. Manko de trinkakvo estas unu el la plej seriozaj problemoj de la lando. COPROFER, bon-fara asocio, kontraŭbatalas tiun problemon en iuj vilaĝoj en Sud-Kivuo per konstruado de putoj. En la la 24-a de julio 2024, COPROFER inaŭguris en ĉeesto de la vilaĝestro kaj la loĝantaro sian dekduan puton en la vilaĝo Buhozi en teritorio Kabare. COPROFER kaj la loĝantaro de tiu vilaĝo dankas al la partneroj kaj anonimaj donacantoj, kiuj kontribuis al la realigo de tiu ĉi projekto.


Gravan ŝtatan agnoskon ricevis Zsófia Kóródy pro la multflankaj Esperanto-agadoj en Herzberg am Harz - la Esperanto-urbo: La Meritkrucon de Federacia Respubliko Germanio. Al la ĉefkunlaborantino de Esperanto-Centro Herzberg la bela ordeno estis transdonita de la regiona ĉefo s-ro Marcel Riethig el Göttingen en ĉeesto de Christopher Wagner, urbestro de Herzberg, Gerhard Walter kaj Lutz Peters eksurbestroj, Peter Zilvar, prezidanto de Esperanto-Societo Sudharco, lokaj politikistoj, reprezentantoj de regionaj Esperanto-asocioj, klubanoj kaj geamikoj. Por la speciala festevento oni eĉ hisis la Esperanto-flagon antaŭ la urbodomo.


La 28-an de junio 2024, la infanĝardeno "La Espero" en Rumonge, Burundo, festis la sukcesan finon de la lerneja jaro 2023-2024. La ceremonio, plena de ĝojo kaj kuraĝo, spegulis la sukceson kaj kreskon de ĉiuj partoprenantoj dum la lasta lerneja periodo. La infanĝardeno estas funkciigata de Burunda Esperanto-Asocio, kaj tie ĉe la bordo de la lago Tanganjiko la infanoj de Rumonge lernas pri Esperanto.
Ni ĝojas anonci kaj alvoki al ĉiuj la eblon partopreni en speciala projekto ĉe la Esperanto-Centro de Rumonge. Ni serĉas entuziasmajn kaj kapablajn volontulojn, kiuj povas kaj volas kunlabori kun ni por plenumi gravajn taskojn kaj iniciatojn en nia komunumo.
Hassano NTAHONSIGAYE
Foto: infanoj de la infanĝardeno kun instruistino Diane NIYONGENDAKO.


En julio okazis la una somera tendaro en fremdaj lingvoj por infanoj ĉe la Esperanto-muzeo de Zaozhuang, Ĉinio. Dum ses tagoj la gelernantoj, inter la multaj agadoj, iom lernis Esperanton, la anglan, la korean kaj la italan. Instruis s-roj Semio, John Huang el Kanado, Choi Manwon el Koreio kaj mi.
Alessandra Madella


Sabaton, la 6-an de Julio 2024, membroj kaj amikoj de Esperanto-grupo de Reading kaj Oksfordo ĝuis tre belan kaj sukcesan renkontiĝon. Oni kafumis kune en ĉarma kafejo en la urbocentro, kiel kutime dum la monataj renkontiĝoj, sed ĉi-foje oni faris ankaŭ piediradon tra la urbo Reading por malkovri ĝiajn ligojn al famaj britaj verkistoj kiel Charles DIckens, Oscar Wilde, Jane Austen, Michael Bond, T.E. Lawrence kaj aliaj.


Dimanĉon, la 30-an de junio 2024, la membroj de Roma Esperanto-grupo ĝuis la 8-an Roman Festivaleton. La programo estis tre plena. Komence, kelkaj festivalanoj partoprenis en promeno laŭ Monto Aventino (kvartalo de Romo) gvidata de Giorgio Denti. Poste estis prelegoj pri William Auld kaj Marjorie Boulton, krom multaj aliaj prelegoj kaj prezentoj. La amuzega aŭkcio estis gvidata de Paolo Scotti.
 

Prelego dum la Festivaleto

La tre amuza aŭkcio estis gvidata de Paolo Scotti
Ĝuis la Festivaleton pli-malpli 40 homoj. 
Giuseppe Pascucci
 


En la bela urbo Yangzhou, Longarko (ZHANG Changsheng) organizis en la 26-a de majo interesan eventon pri Esperanto kaj la historia Granda Kanalo de Ĉinio. La Granda Kanalo estas la plej longa artefarita kanalo en la mondo, de Pekino al Hangzhou.

 

Prelegis interalie Yu Jianchao kaj Sun Mingxiao. Ardo (HU Guopeng) prelegis pri William Auld kaj Marjorie Boulton, kaj la Esperanto-Muzeo de Zaozhuang prezentis sian riĉan filatelan kolekton. Arko (GONG Xiaofeng) salutis nome de UEA, kaj mi nome de ILEI (Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj).
Alessandra Madella


Liaoning-a Esperanto-Klubo malfermas sian 9-an Kurson kun 60 lernantoj.
Laŭ aldona raporto de S-ro Liu Weijie, tio fakte estas reta kurso en lundo, mardo kaj vendredo. Sur la bildo estas nur lokaj kursanoj, kiuj ĉeestas ankaŭ dimanĉan ĉe-lokan kurson.
Trezoro Huang Yinbao


Esperanto-Kastelo Greziljono
Ni invitas biciklemajn personojn partopreni la biciklistan semajnon de BEMI de la 21-a ĝis la 26-a de aprilo 2024. BEMI estas Biciklista Esperantista Movado Internacia. Jen pli da informoj pri la aranĝo.


La 42-paĝa gvidilo al la urbo Graz (Grac) estas senpage mendebla ĉe la Turisma Oficejo de la regiono Graz. Pli ol 900 jaroj da vivanta historio de la dua plej granda urbo de Aŭstrio. 

Necesas peti ĝin rapide, ĉar la 1-a eldono tre baldaŭ elĉerpiĝos. Jam alvenas mendoj el la tuta mondo.
Leopold Patek


Sukcesa seminario en Aruŝo
31 geesperantistaj aktivuloj de Tanzanio, Burundo, Kenjo, DR Kongo kaj Germanio lertiĝis, sub la gvidado de Francesco Maurelli, Jérémie Sabiyumva, Maria Rosaria Spanò, Costantine S. Mashauri kaj aliaj, pri kongres-organizado, informado, interpretado, turisma gvidado, grupa laboro, merkatiko, krom per prelegoj kaj aktivaĵoj celante prepariĝi por la 109-a Universala Kongreso. La seminario okazis ĉe la Aruŝa Internacia Konferenca Centro (AICC) de la 5-a ĝis la 7-a de januaro 2024. Bonvolu legi pli ĉi tie. 
Adjévi Adjé


×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, uea.facila uzas kuketojn. Legu nian Privatecan politikon por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por esti uzanto de la retejo.