Artikola fluo
Konkurso “Vikio amas ZEO-jn”
Vikio estas mallongigo de Vikipedio, tio estas grandega kolekto de informaj artikoloj en Interreto, kreita de siaj uzantoj. Ĉiu ajn rajtas kontribui al Vikipedio.
ZEO estas mallongigo de Zamenhof/Esperanto-Objekto. Tiun nomon ni donas al ĉiu loko, strato, monumento aŭ alia objekto, kiu memorigas pri L. L. Zamenhof aŭ pri la lingvo Esperanto. ZEO-j estas gravaj por la Esperanto-komunumo, ĉar ili tiras la atenton de ekstera publiko al nia lingvo. Ili ankaŭ montras, ke Esperanto ricevis oficialan rekonon. Sed ZEO-j ankaŭ efikas interne de la Esperanto-movado, ĉar ili povas krei senton de komuna identeco inter la parolantoj. Multaj esperantistoj ja ŝatas viziti la konatajn ZEO-jn aŭ fotiĝi apud statuo de Zamenhof. Farante tion, ili trovas “fizikan Esperantujon”, kiu anstataŭas la mankon de oficiala teritorio. Artikolo pri ZEO-j jam aperis en uea.facila.
En Vikipedio vi trovos diversajn listojn de ZEO-j, foje kun fotoj de la koncernaj monumentoj, sed ili ne estas kompletaj, kaj por multaj mankas aktualaj fotoj. Tial la asocio Vikimedio Esperanto (VMEO), faka asocio kunlaboranta kun UEA, organizis la konkurson “Vikio amas ZEO-jn”. La celo estas instigi la al-ŝuton de fotoj al Vikipedio, kun premiado de la plej bonaj. La konkurso disvolviĝas dum la tuta monato julio 2026, kiam oni ankaŭ festas la Tagon de Esperanto. La reguloj, konsiloj kaj premioj troviĝas en la jena ligilo.
Inter la subtenantaj organizaĵoj troviĝas UEA, kiu disdonos premiojn al la plej bonaj fotoj laŭ kontinentoj. Ankaŭ la Fondaĵo Esperanto de Hispanio premios fotojn de ZEO-j en hispanlingvaj landoj. Oni invitas ankaŭ al aliaj organizaĵoj proponi premiojn.
La konkurso estas malfermita ankaŭ al neesperantistoj kaj pro tio la reguloj aperas nun en pluraj lingvoj. Esperantistoj estas invitataj kreskigi la nombron de lingvoj. Volontuloj bonvolu kontakti la organizantojn ĉe la Komisiono de UEA por ZEO-j ĉe la adreso: zeoj@uea.org.
UEA invitas ĉiujn parolantojn de Esperanto, kaj ankaŭ neesperantistajn amikojn, partopreni en la konkurso, alŝutante fotojn, precipe se ne jam ekzistas aliaj pri la sama ZEO. UEA kuraĝigas volontulojn uzi la okazon por aktualigi kaj plibonigi la listojn pri ZEO-j en la tuta mondo kaj por disvastigi la ZEO-jn ene de nia movado kaj ekster ĝi.
La konkurso “Vikio Amas ZEO-jn” kongruas kun la strategio AKIRI de UEA, precipe en la kampo Kunlaborado. Se vi deziras subteni la laboron de UEA, la plej bona maniero por fari tion estas per membriĝo aŭ donacado.
ESPERANTISTO
KuriPorKONGO
EsperRadio: kvar jaroj da frateco
La celo estis krei retejon, kie Esperanto povos flugi libere kvazaŭ “per flugiloj de facila vento”, por atingi homojn en ĉiu angulo de la Tero.
EsperRadio estas ne nur simpla podkasto aŭ persona blogo. Ĝi havas viglan kaj buntan teamon de spertuloj, kiuj laboras kune por proponi altkvalitajn programerojn. La personaro ĉiam kreskas, kaj ĉiu membro alportas sian sperton.
Laura Brazzabeni, kiel sperta raportisto, vojaĝas (virtuale kaj ankaŭ reale) por rakonti al ni pri la plej gravaj esperantistaj eventoj tutmonde. Ŝi ankaŭ informas pri la internaciaj tagoj anoncataj ĉiujare de UN kaj aliaj internaciaj instancoj. Ekzemploj estas Internacia Tago de Tradukado, Internacia Tago de Amikeco, Tago de Eŭropo, kaj aliaj.
Nicola Morandi per sia rubriko Stelesperanto gvidas nin tra la misteroj de astronomio, rigardante la stelojn tra niaj okuloj.
Clarissa Sabatini per sia programero Intronaŭtoj invitas nin al profunda trankvilo per gvidata meditado.
Larisa Odenchuk montras al ni, ke per Esperanto eblas fari ankaŭ manlaborojn. Ŝi instruas al ni la belecon de la japana arto origamio.
Claudia Maggi, por la amantoj de literaturo, laŭtlegas librojn en Esperanto. Tio estas bonega maniero malkovri novajn verkistojn kaj samtempe plibonigi nian kapablon kompreni parolatan Esperanton.
Malgosia Komarnicka, la plej nova membro de la teamo, en sia rubriko rakontas fascinajn historiojn pri famaj esperantistaj virinoj, de la komenco de la movado ĝis la nuntempo.
EsperRadio havas ankaŭ alian celon: disvastigi nian lingvon inter ne-esperantistoj en Italio. Tial la elsendoj estas ne nur en Esperanto. La teamanoj ofte uzas ankaŭ la italan lingvon. Kial? Ĉar ili volas klarigi niajn kulturon kaj idealojn al homoj, kiuj ankoraŭ ne parolas la lingvon, sed estas scivolemaj.
Ĝi estas vera ponto inter malsamaj mondoj. Ne gravas, ĉu vi estas sperta esperantisto aŭ nur komencanto, EsperRadio havas ion por vi. Ni invitas vin aŭskulti, lerni kaj festi kun ni la daŭran sukceson de tiu ĉi mirinda projekto. Ĉiujn elsendojn vi trovos en la sociaj retejoj Facebook kaj YouTube simple serĉante la nomon “EsperRadio”.
Aŭskultu EsperRadion, la fratecan radion!
Zorgu pri viaj muskoloj – Du minutoj da medicino
ILEI: instruistoj, edukado kaj Esperanto
ILEI estas faka asocio de Universala Esperanto-Asocio. Ĝi kunigas instruistojn, edukistojn, studentojn, lernantojn kaj amikojn de Esperanto el multaj landoj.
La celo de ILEI estas subteni la instruadon de Esperanto kaj helpi interkulturan edukadon. La asocio laboras por bona kunlaboro inter homoj el malsamaj landoj kaj kulturoj. Ĝi havas landajn sekciojn kaj membrojn en multaj partoj de la mondo.
ILEI eldonas gravajn revuojn. Ĝia ĉefa revuo estas IPR (Internacia Pedagogia Revuo), kiu enhavas fakajn artikolojn kaj novaĵojn pri edukado. Alia tre ŝatata revuo estas Juna Amiko, kiu estas verkita en facila lingvaĵo kaj estas tre utila por lernantoj kaj novaj esperantistoj.
Inter la plej gravaj agadoj de ILEI estas ĝia ĉiujara kongreso. Tie okazas Simpozio (universitat-nivela konferenco), seminarioj, prelegoj, diskutoj kaj renkontiĝoj. Partoprenantoj povas interŝanĝi spertojn, fari novajn kontaktojn, kaj ricevi ideojn por sia propra laboro en kluboj, lernejoj kaj kursoj.
En 2026 la kongreso de ILEI okazos ĉe la Universitato de Zaozhuang, Ĉinio, de la 10-a ĝis la 17-a de julio. Ĉinio estas unu el la plej grandaj esperoj por la Esperanto-movado. La historio de Esperanto en Ĉinio estas tre riĉa, kaj jam delonge ĝia instruado en lernejoj kaj universitatoj ricevas ŝtatan subtenon. Jen ekzemplo-dona afero!
La kongresa loko estas tute speciala: ĝi estas la sidejo de la plej granda Esperanto-muzeo de Azio. Krome, tie studentoj povas sekvi kvar-jaran universitatan stud-programon pri Esperanto. La temo de la Kongreso estas: “Eduki profesiajn esperantistojn kaj protekti Esperanto-kulturon.” La temo de la Simpozio estas: “Plialtigi lingvan konscion”.
ILEI ankaŭ aranĝas konkurson por la plej bonaj instruistoj de Esperanto, kun subteno de TEJO kaj de la organizaĵo edukado.net. Alia grava agado estas la Premio La Torre, donata por la plej bona esplor-raporto en la kampo de edukado. Per tiaj premioj ILEI montras, ke instruado kaj esplorado meritas publikajn dankon kaj respekton.
ILEI organizas retajn kursojn pri Esperanto en diversaj landoj pere de la projekto EToSo. La registraĵoj de la kursoj estas spekteblaj en nia jutuba kanalo “Esperanto + Edukado ILEI”.
Se vi estas instruisto, studento aŭ amiko de Esperanto, ILEI estas taŭga asocio por vi. Ĝi helpas konservi nian lingvon kiel vivantan ilon por edukado kaj amikeco.
Por pliaj informoj vizitu nian retejon. Tie vi trovas novaĵojn kaj detalojn pri la agadoj, formularon por membriĝi, kaj ankaŭ retpoŝtan adreson, al kiu vi povas skribi por starigi demandojn aŭ proponojn.
Alessandra Madella
Johann Schleyer kaj la Dia tasko
Johann Martin Schleyer en 1908
Laŭ lia propra informo, dum sendorma nokto en la 1870-aj jaroj aperis al li anĝelo en sonĝo, kiu ordonis al li “krei universalan lingvon por unuigi la homaron”. Tio – laŭ li – estis Dia deziro, kaj li estos la Dia ilo. En 1879 Schleyer publikigis sian lingvon Volapük (Volapuko en Esperanto) kaj tiel plenumis tiun Dian taskon.
Schleyer bonege parolis la anglan kaj ankaŭ estis granda entuziasmulo pri la ĉina lingvo. Fascinis lin la mallongeco de ĉinaj vortoj, kaj ankaŭ la son-sistemo de la ĉina lingvo. Li do havis la ideon, krei lingvon kun laŭ-eble nur unu- aŭ du-silabaj vortoj, sen multaj konsonantoj. La vortojn mem li prenis el la angla. Tiel ekestis vortoj kiel vol (mondo, laŭ la angla world) kaj pük (paroli/lingvo, laŭ la angla speak). La simpleco de la ĉina gramatiko tamen fascinis Schleyer-on malpli ol ĝia sonsistemo – tiurilate lia lingvo restis tre latineca. Tial Volapük havas kvin kazojn, same kiel la latina. La genitivon ekzemple oni markas per la finaĵo -a; vola do signifas “de la mondo”. La nomo Volapük signifas “Lingvo de la mondo”.
Schleyer estis tre diktatoreca rilate al sia lingvo: kvankam ekzistis lingva akademio de Volapük (Kadäm Volapüka), li mem tenis la “kopirajton” pri sia lingvo. Finfine ĉiun decidon, ekzemple pri novaj vortoj, faris li mem; la Akademio ne rajtis fari tion sen lia konsento. Tiu fakto, kaj ankaŭ la malfacila gramatiko, gvidis al malkresko de la Volapuka movado post la komenca entuziasmo. Tamen pro manko de konkuranto, en la 1880-aj jaroj ĝi havis pli ol 100 000 parolantojn.
La Akademio de Volapuko ĉ. 1887 (Bildarchiv Austria)
Verŝajnas, ke Zamenhof konis (aŭ eĉ mem lernis) Volapukon kaj sciis pri ties malavantaĝoj. Li do bazis sian propran lingvon sur la latina kaj faciligis la gramatikon. Kaj pli grave: li rezignis pri ĉia kopirajto, kaj diris, ke Esperanto apartenas al sia parolantaro. Per la apero de Esperanto komenciĝis la malkresko de Volapük. Post la morto de Schleyer estis ankoraŭ provoj reformi kaj savi la lingvon, sed sensukcese.
Volapük havas tamen gravan signifon en la historio de planlingvoj, kaj danke al interreto ĝi denove kresketas pro intereso de lingvo-entuziasmuloj.
Fabelo pri Vuk
Mortis brila kaj vortludema lingvisto Probal Dasgupta
Probal naskiĝis en Kolkato, la 19-an de Septembro 1953. Lia patro estis historiisto kaj lia patrino estis socia psikologo kaj verkisto. Probal studis lingvosciencon en Kolkato kaj Puneo en Barato. Li doktoriĝis pri tiu fako ĉe la Universitato de Novjorko, en Usono. Tie li studis sian gepatran lingvon, la bengalan.
Li instruis lingvosciencon en pluraj barataj universitatoj. Dum sia laboro en Universitato de Hajderabado, kie mi estis studento, li informis min pri Esperanto. Li mem estis esperantisto de-longe. Tiun lingvon li lernis jam kiam li estis 14-jaraĝa. Ekde 1967 li estis aktiva esperantisto. Kiam li estis 17-jaraĝa, li korespondis kun la fama Esperanto-verkisto Kolomano (Kálmán) Kalocsay por diskuti malsimplajn problemojn de tradukado.
En 1980 Probal laboris kiel volontulo preskaŭ la tutan jaron ĉe la Centra Oficejo de UEA. Reveninte al Barato, li kunfondis en 1982 la landan asocion Federacio Esperanto de Barato kaj servis kiel ĝia vicprezidanto. En 1983 li membriĝis en la Akademio de Esperanto. Li estis ĝia vicprezidanto de 2001 ĝis 2016, kaj ĝia prezidanto ekde 2016 ĝis sia morto. Probal estis la prezidanto de Universala Esperanto-Asocio de 2007 ĝis 2013.
Probal kontribuis plurmaniere dum sia longa agado en la Esperanto-movado. Li estis verkisto, tradukisto kaj redaktoro. Li verkis pli ol dek librojn kaj centojn da artikoloj en la angla, bengala, franca, kaj kompreneble en Esperanto. En ĉiuj el tiuj lingvoj oni konsideris lin sufiĉe malfacila verkisto! El la bengala li tradukis en Esperanton poemojn de la fama barata verkisto Rabindranath Tagore. Krome, li tradukis du romanojn kaj la membiografion de sia patrino, Manashi Dasgupta. Kaj uzante Esperantajn tradukojn li bengaligis kroatan infan-romanon, svedan teatraĵon, kaj finnan romanon.
Pro siaj diversspecaj kontribuoj Probal ricevis plurajn gravajn premiojn. Inter ili estis la ŝtata premio Vidyasagar-Dinamoyee en 2021, kiu estis unuafoje aljuĝita al esperantisto. Malgraŭ tiuj gravaj atingoj, Probal restis sufiĉe modesta. En la universitato, li estis tre amikema kun studentoj. Multaj memoras longajn kaj amuzajn babiladojn kun li. Ĉar li legis tiom multe, la temoj de tiuj babiladoj estis diversaj. Instruistoj kaj studentoj de pluraj fakoj amikiĝis kun li. Li mankos al multaj kaj ene de Esperantujo, kaj ekster ĝi.
La fia Komedio
La Akademio de Esperanto
La unua lingva organizaĵo kun tiu tasko estis fondita en 1905 sub la nomo Lingva Komitato; poste ĝi evoluis, kaj en 1948 ĝi estis rekonstruita sub la nuna nomo. Ĝi laboras per sekcioj kaj komisionoj; la plej aktivaj sekcioj estas tiuj pri la ĝenerala vortaro, faka vortaro, literaturo kaj kontrolado de lerniloj. Komisiono nun aktiva estas tiu pri la historio de la Akademio mem. Ekzistas ankaŭ lingva konsultejo, al kiu ĉiu ajn povas sin turni por ricevi klarigojn pri lingvaj demandoj.
Multaj esperantistoj erare supozas, ke la Akademio mem elpensas novajn vortojn en Esperanto. Tamen tio ne estas ĝia tasko; fakte la Akademio nur aprobas kaj oficialigas vortojn, kiuj jam pruvis sian utilon en la praktika uzado. Tial estas la esperantistaro mem, kiu ekuzas novajn vortojn. Nur post multaj jaroj da praktika uzado, la Akademio oficialigas ilin.
La rezultoj de la laboro de la Akademio estas decidoj, rekomendoj, konsiloj, kelkfoje ankaŭ malrekomendoj. Tiuj rezultoj estas komunikataj publike per la ĉefaj Esperanto-gazetoj kaj per la reto. La Akademio ankaŭ atribuas premion, laŭ propono de la literatura sekcio. Tiun premion, kun la titolo “Laŭro de la Akademio”, ĝi atribuas al verko, kiu forte kontribuas al la kulturo de Esperanto: ĝi povas esti originala aŭ tradukita, poezia aŭ proza.
La Akademio havas principe 45 membrojn. Je ĉiu tria jaro unu triono de la membroj forfalas kaj estas novaj elektoj. La ofic-periodo por ĉiu elektito estas 9 jaroj, 6 jaroj aŭ 3 jaroj, depende de la voĉoj ricevitaj ĉe la elektado. La elektantoj estas la membroj de la Akademio mem. Ne estas limo pri la nombro da sinsekvaj oficperiodoj. Por esti kandidato necesas esti prezentita de almenaŭ kvin akademianoj el tri malsamaj lingvoj.
Je ĉiu tria jaro estas renovigita la estraro, konsistanta el prezidanto, du vicprezidantoj kaj sekretario. Ekde 1948 la prezidantoj estis du francoj, kaj po unu nederlandano, skoto, germano, brazilano, brito, svedo, baratano. Tiu diverseco montras, kiom internacia estas la kontribuo de la Akademio al la kontrolado de la evoluigo de la lingvo.
En ĉiuj universalaj kongresoj de Esperanto, la ĉeestantaj akademianoj sin prezentas al la publiko kaj respondas al ĝiaj demandoj. Venu ankaŭ vi!
Ŝnuroj
EsKu 82 Zsofia Korody
Leonardo Sciascia denove vivas en Esperanto
Al ĉiu la sia Leonardo Sciascia, trad. Carlo Minnaja. FEI, Milano, 2026. 82 paĝoj, 230 mm. ISBN 978-88-96582-32-9. Prezo 15€.
Ĉu vi ŝatas legi bonajn krim-romanojn kun profunda mesaĝo? Se jes, vi certe ĝuos la verkojn de la fama itala verkisto Leonardo Sciascia (1921-89). Lastatempe du el liaj plej famaj libroj aperis en Esperanto danke al la elstara traduklaboro de Carlo Minnaja.
La du verkoj estas La tago de la noktuo (Il giorno della civetta) kaj Al ĉiu la sia (A ciascuno il suo). Ambaŭ libroj estas tre gravaj en la itala literaturo, ĉar ili parolas pri justeco, socio kaj la vero.
Por festi tiun ĉi kulturan atingon, okazis speciala prezentado en Racalmuto, la naskiĝurbo de la verkisto en Sicilio. La renkontiĝo okazis la 27an de marto en la sidejo de Fondazione (Fondaĵo) Sciascia, loko plena de historio kaj literaturo.
La evento estis tre signifa pro la partoprenantoj. Ĉeestis la tradukinto Carlo Minnaja, kaj Laura Brazzabeni, la prezidantino de Itala Esperanto-Federacio (FEI). Tre speciala gasto estis Vito Catalano, la nepo de Leonardo Sciascia, kiu rakontis interesajn detalojn pri sia avo.
La evento ne estis nur por la homoj ĉeestantaj en la salono. Ĝi okazis hibride, kio signifas, ke multaj homoj povis sekvi la prelegojn per interreto. Bonega novaĵo estas, ke la tuta prezentado estis registrita. Tial eĉ tiuj, kiuj ne povis partopreni tiun tagon, povos spekti la diskuton poste kaj lerni pli pri la tradukado de tiuj gravaj verkoj.
Matene, antaŭ la oficiala prezento, okazis bela renkontiĝo kun studentoj kaj instruistoj de loka lernejo. La gejunuloj montris grandan intereson pri Esperanto, kaj malkovris kiel ilia sam-urbano, Sciascia, nun povas esti legata en la tuta mondo. Tio estis bela maniero ligi la lokan tradicion kun la internacia kulturo.
Se vi volas malkovri la mondon de Sciascia en nia lingvo, vi povas facile trovi la librojn. Ili estas aĉeteblaj ĉe la reta servo de Itala Esperanto-Federacio.
Legante tiujn librojn, vi ne nur ĝuos bonan literaturon, sed ankaŭ subtenos kulturan interŝanĝon per Esperanto.
Esperanto apartenas al la aŭstra kulturo!
Sed kio estas nemateria kultura heredaĵo? Heredaĵo estas tio, kion oni laŭleĝe transdonas al siaj gefiloj aŭ aliaj posteuloj post la morto, aŭ male, kion oni mem ricevis de la propraj gepatroj aŭ antaŭuloj. Heredaĵo kutime estas materia (konkreta) aĵo, ekzemple domo, mono, riĉaĵoj kaj simile.
Unesko, la Organizaĵo de UN por Edukado, Scienco kaj Kulturo, agnoskis multajn materiajn heredaĵojn en la mondo. Inter tiuj estas famaj preĝejoj kaj aliaj konstruaĵoj, historiaj urboj, arĥeologiaj restaĵoj, sed ankaŭ tre belaj naturaj lokoj kaj vidindaĵoj, kiel arbaroj, lagoj kaj tiel plu. Tiaj lokoj venis al ni el la pasinteco, kaj la nuntempaj homoj havas la devon prizorgi ilin kaj konservi ilin por postaj generacioj.
Kaj do, kio estas nemateriaj heredaĵoj? Tiuj estas la praktikoj, esprimoj, scioj kaj kapabloj, kiujn popolo transdonas de unu generacio al la posta tra la jarcentoj. Ili povas temi ekzemple pri parolaj tradicioj, muziko kaj dancado, ritoj kaj festivaloj, tradiciaj scioj kaj metioj.
Kiel skribite supre, la Aŭstra Komisiono de Unesko formale agnoskis Esperanton kiel parton de la nemateria kultura heredaĵo de Aŭstrujo. Laŭ la vicprezidanto de UEA, Seán Ó Riain, estrarano pri Eksteraj Rilatoj, tio estas brila novaĵo. Ĝi tute kongruas kun la laborplano AKIRI de UEA por la Esperanto-movado. Post Pollando (2014) kaj Kroatujo (2019), Aŭstrujo estas la tria lando, kiu faris ĉi tiun paŝon, kiu estas tre grava pro pluraj kialoj.
Laŭ Ó Riain, unu el la ĉefaj antaŭjuĝoj de kontraŭuloj de Esperanto estas, ke (laŭ ili) “ĝi ne havas kulturon”. Ĉi tiu formala agnosko de la kultureco de Esperanto fare de tri landoj montras, ke tiu antaŭjuĝo estas senbaza. La agnosko havas praktikajn sekvojn ankaŭ ĉe Eŭropa Unio. Estonte la Eŭropa Komisiono subtenos Esperanton same kiel ĝi subtenas aliajn neoficialajn lingvojn, kiel ekzemple la katalunan, la eŭskan, la bretonan kaj tiel plu.
UEA dankas ĉiujn aŭstrajn kaj ne-aŭstrajn esperantistojn, kiuj kontribuis al tiu frapa sukceso. La Estraro de UEA esperas, ke esperantistoj en aliaj landoj klopodos atingi similan nacian agnoskon, precipe en najbaraj landoj, sed ankaŭ en aliaj kontinentoj. “Kiu lando donos nian sekvan sukceson? Ek al laboro!” invitas Ó Riain.
Speciala kunveno pri tiu agnosko okazos dum la 111-a Universala Kongreso en Graco. Ĉu vi jam aliĝis al la kongreso? Se ne, vi povas fari tion ĉe la retejo de UEA!
Chaplin utiligas Esperanton
La Deklaracio de Bulonjo
En tiu periodo, Zamenhof preparis la lanĉon de Hilelismo. Tiel li nomis sian projekton fondi neŭtralan religion kun “neŭtrala popolo”, kiu parolus “neŭtrale-homan lingvon”. Tiun projekton li private sendis jam en 1901 al multaj judoj en Rusujo. Antaŭ ol publikigi Hilelismon, Zamenhof deziris, ke Esperanto iĝu tute sendependa de sia fondinto, ali-vorte de li mem. Li volis certigi, ke la ideoj kaj agadoj de individuaj esperantistoj, eĉ de Zamenhof mem, ne malhelpos ĝian disvastiĝon.
Tial, por la renkontiĝo en Bulonjo, Zamenhof preparis tekston de publika deklaro, kiu klarigos la esencon de Esperantismo al la mondo. Dum la kongreso, 32-homa komitato diskutis kaj korektis lian tekston. En la lasta tago ili prezentis ĝin al la tuta kongresanaro, kiu akceptis ĝin per granda aplaŭdo. Ankoraŭ nun tiu teksto, nomata Deklaracio pri la esenco de la Esperantismo, estas konsiderata grava kaj valida.
Ĝi ne mencias la deziron pri monda paco, sed klarigas, ke la celo de Esperanto ne estas entrudi sin “en la internan vivon de la popoloj”. Ĝi difinas Esperantismon “penado disvastigi la uzadon de lingvo neŭtrale homa”. Laŭ la Deklaracio: “ĉiu alia ideo aŭ espero, kiun tiu aŭ alia esperantisto ligas kun la Esperantismo, estos lia afero tute privata, por kiu la Esperantismo ne respondas”.
Tamen “neŭtrale-homa” lingvo ne estas simple neŭtrala lingvo, kaj “popolo” aŭ “nacio” ne havas ĉi tie la sencon de “lando” aŭ “regno”. Unu el la funkcioj de la lingvo, laŭ la Deklaracio, estis “servi kiel paciga lingvo de publikaj institucioj en tiuj landoj, kie diversaj nacioj batalas inter si pri la lingvo”.
Por kompreni kiel poste evoluis la Esperantismo, legu la statuton de Universala Esperanto-Asocio (UEA). Laŭ la statuto, la celo de UEA estas “agadi por la solvo de la lingva problemo en internaciaj rilatoj kaj faciligi la internacian komunikadon”. (Notu, ke ĝi mencias nur internaciajn rilatojn, ne interpersonajn.) Tamen laŭ la teksto de la Deklaracio, esperantistoj ne estas simplaj reprezentantoj de siaj registaroj. Ili ne povas esti indiferentaj al la demando, kiu lingvo estu uzata inter civitanoj de mult-lingvaj regnoj kiel Rusujo aŭ Hispanujo.
Sekve, la Deklaracio ne tute malplenigas la Esperantismon de ĉia politika enhavo. Ĝi restas ligita al ia ideo pri absoluta justeco inter individuoj preter la limoj de landoj kaj de naciaj identecoj. Tial la angla lingvo ne povus esti la komuna lingvo de eŭropanoj, kaj same la hispana, ekzemple, ne estus vere komuna al ĉiuj hispanujanoj. Eble tiu estas la “interna ideo” de Esperantismo, kiu kaŭzis kritikojn kaj eĉ persekutojn fare de ekstremaj naciistoj. Bedaŭrinde ŝajnas, ke tiuj naciistoj pli bone komprenis la internan ideon ol multaj esperantistoj mem.
Kiu velas sur mar'
Malcedi
Ĉu vi legas bitlibrojn?
En artikolo ĵus aperinta en uea.facila estis informo pri la agado de la usona landa asocio, Esperanto-USA, kiu starigas novan eldonejon kun la nomo Guteto. Kadre de tiu agado, E-USA samtempe lanĉas esploron pri la uzo de bitlibroj. La celo estas malkovri la lego-kutimojn de esperantistoj, kaj ekscii pli pri ties uzo de bitlibroj. La enketilon pretigis la teamo de Esperanto-USA. La teamo ricevis helpon de la gvidantoj de aliaj eldonejoj de Esperanto-bitlibroj kiel Flandra Esperanto-Ligo (FEL), Esperanto-Asocio de Britio (EAB), kaj Mondial.
La celo estas atingi almenaŭ 1000 personojn el kiel eble plej diversaj lokoj tra la mondo. La demandilo enhavas 16 demandojn, kaj la teamo de Esperanto-USA petas, ke oni plenigu la enketilon, kiun oni trovas en la retpaĝo de la asocio. La respondojn oni sendu ĝis la 31-a de majo 2026.
La rezultoj espereble donos informplenan alrigardon al la nuna ag- kaj pens-maniero de esperantistoj rilate al bitlibroj. La konkludoj aperos en la formo de artikolo kaj grafikaĵo en la retejo de la nova Eldonejo Guteto en junio.
Krom subteni usonajn verkistojn, la eldonejo celos eldoni klasikaĵojn de la Esperanta kultura heredaĵo el la fruaj jaroj de la dudeka jarcento. Ĝi eldonos ankaŭ edukmaterialojn por lernantoj de la lingvo.
La projekto Guteto kongruas kun la laborplano AKIRI de UEA por la jaroj 2025 ĝis 2030. Tiu laborplano celas inter-alie fortigi la Esperantan kulturon, aktive subtenante la kreadon, disvastigon kaj ĝuadon de altkvalitaj materialoj por riĉigi nian komunumon. Tial UEA alvokas al ĉiuj esperantistoj plenigi la enketilon.
Menstrua ciklo klarigita
Eldonejo Guteto
Guteto eldonos novajn originalajn verkojn kaj edukmaterialojn por anglalingvaj lernantoj, kaj ankaŭ reeldonos klasikajn verkojn. La nova iniciato rekte subtenas la celojn de Esperanto-USA, kiuj estas progresigi la instruadon kaj diskonigon de Esperanto en Usono. Pli vaste, ĝi volas proponi facile haveblajn verkojn por ĉiuj, de komencantoj ĝis spertuloj.
La projekton evoluigas Esperanto-USA kunlabore kun verkistino Stela Besenyei-Merger. “Multege da aferoj entuziasmigas min rilate al la projekto,” ŝi diris. “Ni volas faciligi la aliron al la klasika Esperanta literaturo. Imagu la novajn diskutojn, sciojn kaj amikecojn, kiuj formiĝos danke al komuna legosperto. Laŭ mia ideo, pro la evoluo de Guteto homoj ekhavos la kutimon regule legi en Esperanto.”
Ŝi parolis ankaŭ pri la inspiro malantaŭ la projekto: “Per la nomo Guteto ni memoras la laboron de Morojo. Morojo – ali-nome Myrtle R. Douglas – estis aktivulino en la usona Esperanto-movado dum la 30-aj jaroj, kaj samtempe en la frua scienc-fikcia kulturo.  Ŝi mem eldonis malgrandajn gazetojn, kiuj invitis al kunlaborado kaj instigis al legado en Esperanto. Tiel ŝi kreeme kuraĝigis la legantojn aktive partopreni. Ŝia plej konata gazeto nomiĝis Guteto. Mi esperas, ke Eldonejo Guteto estos same instiga por ni ĉiuj.”
“Per Guteto, ni celas alporti la eldonlaboradon de Esperanto-USA en la 21-an jarcenton,” diris Brandon Sowers, la prezidanto de Esperanto-USA. “Ni povas uzi bitlibrojn por pli facile havigi altkvalitan Esperantan literaturon al legantoj tra la mondo, sen malhelpoj kiel sendado, stokado, aŭ doganoj. Ni volas konstrui eldonejon, kiu samtempe konservas nian kulturan heredaĵon kaj subtenas la evoluon de nova literaturo.”
Por ekscii pli pri la projekto kaj malkovri novaĵojn kaj venontajn eldonaĵojn, vizitu la retpaĝon de Guteto.
Brandon plu klarigas: “Kunlabore kun la jam ekzistantaj eldonejoj de Esperanto-literaturo, ni deziras kontribui al la riĉigo de la Esperanto-kulturo per nia nova eldonprojekto de bitlibroj.
“Ni okupiĝos pri usonaj verkistoj, kiuj verkas originale en Esperanto. Ni eldonos ankaŭ edukajn materialojn por anglalingvaj Esperanto-lernantoj. Per reeldonado de klasikaĵoj, ni certigos, ke denove estos haveblaj la plej gravaj libroj de nia kultura heredaĵo. Jen entuziasmiga nova periodo en la vivo de Esperanto-USA!”
La unua projekto de Eldonejo Guteto estos aperigi kolekton de sciencfikciaj noveloj. Se vi deziras ricevi la plej lastajn informojn pri la evoluado de tiu ĉi eldonprojekto, necesas nur enskribi vian retadreson en la paĝon de Esperanto-USA. Tiel vi ricevos ĉiujn novaĵojn rekte en via leterkesto.
Brandon Sowers
Bona Esperanto por la ĉiutaga vivo
Provu vin antaŭ la ekzamenoj!
KER signifas Komuna Eŭropa Referenc-kadro. Tio estas unuecigita ekzamena sistemo laŭ internaciaj normoj. La Esperantaj KER-ekzamenoj jam okazis en multaj landoj de la mondo, kaj en ĉiuj kontinentoj. Se vi estas unu el la jamaj 2888 sukcesintoj, gratulojn. Se vi ankoraŭ ne trapasis KER-ekzamenon, nun venis la tempo por fari tion!
Kompreneble vi volas scii, el kio konsistas la ekzamenoj.
Do, jen la respondo: La kompleta ekzameno havas du partojn: skriban teston kaj parolan parton, kiu havas du sub-partojn. Tiuj estas: testo pri aŭskulta kompreno, kaj intervjuo. Dum la intervjuo vi dum 20-25 minutoj konversacias kun du ekzamenantoj pri ĝeneralaj temoj. Necesas ankaŭ priskribi bildon kaj ludi rolon en realisma situacio.
Kiam vi sukcese ekzameniĝis pri ambaŭ partoj, vi trapasis la kompletan ekzamenon. Tamen vi rajtas trapasi nur la skriban aŭ nur la parolan parton.
La teamo de edukado.net en tri manieroj helpas vin rilate la ekzamenojn.
Unu estas la programo Ekparolu! Per tio vi povas havi senpagajn konversaciojn kun spertaj esperantistoj, kiujn oni nomas "geonkloj".
La retejo organizas ankaŭ komunajn preparlecionojn por la ekzamen-kandidatoj.
La tria helpo estas la prov-testoj. La retejo donas eblon solvi ekzamen-testojn kaj tiel vi povas decidi, kiu nivelo taŭgas por vi. Vi povas vidi la taskojn kaj ricevi spertojn pri la uzo de la reta ekzamenejo. Tio gravas kiam vi planas ekzameniĝi rete, komputile el via hejmo, sed utilas ankaŭ se vi volas trapasi paperan ekzamenon dum iu Esperanto-aranĝo. Ĉiujare ekzistas pluraj ebloj ekzameniĝi rete aŭ ĉeeste. Kontrolu la kalendaron de la ekzamenoj.
La provtestoj en du apudaj niveloj (ekz. B1 kaj B2, aŭ B2 kaj C1) estas senpagaj. Necesas peti ilin per formularo. Vi povas solvi ilin kiam ajn tio konvenas al vi, sed necesas certiĝi, ke vi havas sufiĉan tempon por solvi la taskojn: B1 skriba daŭras du horojn, B2 tri horojn, C1 kvar horojn. La aŭdkomprenaj testoj estas ĉ. 30-35 minutojn longaj. Ĉiun teston eblas provi nur unufoje. Post la fino de la testo la kunlaborantoj de edukado.net kontrolas la testojn, donas poentojn, kaj skribas ankaŭ konsilojn. Post tio estas vere facile elekti la ĝustan nivelon kaj pretiĝi al la ekzameniĝo. La plimulto de la homoj, kiuj antaŭ la ekzameno solvis provtestojn, poste sukcese trapasis sian ekzamenon.
Se ankaŭ vi volus provi, ne atendu tro longe, ĉar la unuaj ekzamenoj okazos jam komence de junio.
Se vi bezonas pliajn klarigojn, skribu mesaĝon al ĉi tiu adreso.
Lerno-materialoj por infanoj en Kongo
La infanoj loĝas en la urbo Goma, DRK (Demokratia Respubliko Kongo), ĉe la landlimo kun Ruando. Goma estas en la provinco Norda Kivuo. La du provincoj Norda kaj Suda Kivuo estas en danĝera milita situacio de pli ol unu jaro. La bankoj restas fermitaj kaj mankas polica servo por protekti la loĝantojn. La vivo estas tre malfacila.
Ekzistas tie malgranda loka bonfara organizaĵo kun la nomo Solidarité Bonne Volonté (Solidareca Bon-volo), sub la gvido de esperantisto Alphonse Waseka Kamango. Tiu organizaĵo nun estas en partnera aranĝo kun projekto en Aŭstralio: SchoolKits for Congo (Lerniloj por Kongo). La aŭstralia agado estas aŭspiciita de la nacia sekcio de internacia bonfara asocio Rotary (Rotario).
En Aŭstralio, la projekto Lerniloj por Kongo al-logas centojn da volontuloj, kiuj helpas subteni la infanojn en Kongo. Tion ili faras per volontula laboro ĉe sportaj aranĝoj en Aŭstralio, kie ili pakas ilarojn kaj disdonas akvon kaj medalojn.
Kontraŭ tiu laboro, la organizantoj de la sportaj aranĝoj donacas monon por helpi infanojn en Kongo. Ĉiu volontulo laboras sufiĉe por donaci al unu aŭ du infanoj dorsosakon kun lernomaterialoj.
La ricevita mono estas sendita al Kongo, kie ĝi estas uzata por aĉeti ŝtofojn kaj aliajn materialojn por kudrado de fortaj dorsosakoj kaj lernejaj vestaĵoj. Oni aĉetas ankaŭ lernejajn ilojn, ekzemple kajerojn, skribilojn, liniilojn kaj tiel plu. Krome oni pagas la membrojn de la kudro-teamo.
La kudroteamo konsistas el patrinoj de infanoj kies edukado estas financata jam de multaj jaroj per kunlaborado inter Solidareca Bonvolo kaj la aŭstralia projekto Mama Wimbi. En 2018 la aŭstralia asocio Lerniloj por Kongo decidis trejni la patrinojn pri kudrado, kaj la asocio SewAid International (Kudrohelpo Internacia) provizis ilin per bela laborejo en Goma kaj elektraj kudromaŝinoj. Du el tiuj estas grandaj industriaj maŝinoj, kiuj povas pritrakti la pezan ŝtofon necesan por kudri bonkvalitajn dorsosakojn.
Kiam la kudroteamo disdonas la lernejajn kompletojn en malriĉaj lernejoj kaj orfejoj, oni fotas la okazon por danki la aŭstraliajn volontulojn kaj sportajn asociojn, kiuj financis ilin. La organizantoj en Aŭstralio ofte ricevas belajn dankleterojn de siaj volontuloj, kiuj ĝojas pro tiu ŝanco subteni la infanojn en Kongo. Ili daŭre revenas por helpi plu.
Post nur kelkaj tagoj, la aŭstraliaj organizantoj de Lerniloj por Kongo komencos novan, sed longe planitan agadon. Bonfarantoj de la asocio Rotario en Honkongo sendos donace la materialojn por fari 1000 lernejajn kompletojn. Laŭplane, tio estonte okazos ĉiujare.
Post la alveno de tiu grandega donaco, la mono el Aŭstralio ne plu devos esti uzata por aĉeti ŝtofon kaj lernilojn. Oni uzos ĝin por pli bone pagi la kudroteamon, tiel ke la patrinoj povu mem subteni siajn familiojn per sia propra laboro.
Por vidi bildojn, bonvolu viziti la konton de SchoolKits for Congo ĉe Instagram.