Salti al enhavo

Aliĝu al la Virtuala Kongreso ĝis la 26-a de julio!


 Diskonigi

Ĉu vi volas partopreni en la Virtuala Kongreso de Esperanto (VK)? Tiu kongreso okazos inter la 1-a kaj 8-a de aŭgusto, kadre de la Monda Festivalo de Esperanto (MondaFest’ 2020).

La VK utiligos ĉiajn teknikajn rimedojn por rekrei la specialan etoson de niaj kongresoj, kun libera babilejo, renkontiĝaj ĉambroj, disdividiĝo en malgrandajn diskutgrupojn kaj riĉan elekton de prelegoj.

La VK havos viglan virtualan programon dum ok tagoj, dum proksimume ses horoj tage, ekde la 12:00 UTC. Ĝi prezentos popularajn programerojn de la tradicia Universala Kongreso. Inter tiuj estos Internacia Kongresa Universitato (IKU), Scienca Kafejo, Tago de Lernado, Akademio de Esperanto, Aŭkcio, kaj “La estraro respondas”. 

Krome la programo antaŭvidas plurajn artajn kaj kulturajn momentojn. Anstataŭ la kutima Internacia Arta Vespero, okazos “Internacia Arta Aranĝo”. Se vi opinias, ke vi povus kontribui al tio, skribu nun al la Virtuala Kongresa Komitato.

Okazos eĉ la tradicia Ekskursa Tago, tiel ke oni povos elekti ekskursojn al pluraj famaj turismaj vidindaĵoj de la mondo, kun lokaj esperantistaj ĉiĉeronoj. Anstataŭ la kongresa bankedo, estos speciala programero pri tutmonda kuir-arto. Pli da informoj troviĝas ĉe uea.org/gk/885. Detala programo aperos baldaŭ.

Por aliĝi al la kongreso, vi devos plenskribi la retan aliĝilon. Por individuaj membroj de Universala Esperanto-Asocio kaj la junulara asocio TEJO (Tutmonda Esperantista Junulara Organizo), la aliĝo estos senpaga, se vi faros tion ĝis la 26-a de julio. Post tiu dato, necesos pagi malgrandan kotizon.

Se vi ne jam estas membro de UEA por 2020, eblas membriĝi samtempe dum vi plenskribas la aliĝilon por la VK. Se vi faros tion, necesos pagi malgrandan aliĝ-kotizon krom la membro-kotizo.

Se vi deziras aliĝi al la Virtuala Kongreso sen membriĝi en UEA, tio eblas. La aliĝkotizo estas 50 eŭroj ĝis la 26-a de julio kaj 75 eŭroj post tiu dato: vk.mondafest.net/nur-vk/.

La VK estas granda kaj multekosta projekto, kaj tial UEA estos tre kontenta ricevi subtenajn donacojn por kontribui al ĝia realigo. Ĉiuj donacoj estos tre bonvenaj. Ĉiuj, kiuj donacos pli ol 50 eŭrojn, fariĝos oficialaj Subtenantoj de la Virtuala Kongreso, kaj iliaj nomoj aperos (se ili konsentos pri tio) en la retejo, kie okazos la VK. UEA antaŭdankas ĉiujn subtenantojn.

Ne maltrafu la unuan Virtualan Kongreson!

Redaktite de Anna

  • Ŝati 3
  • Ami 1

  • akademio: asocio de verkistoj, artistoj, sciencistoj aŭ simile, kiuj renkontiĝas por interŝanĝi ideojn.
  • aliĝi: aldoniĝi, almetiĝi, membriĝi, aparteniĝi al, iĝi partoprenanto en io.
  • aŭkcio: publika vendado, kie tiu, kiu proponas la plej altan prezon, gajnas la vendatan objekton.
  • bankedo: festa manĝo kun multaj partoprenantoj, ofte en speciala okazo. 
  • ĉiĉerono: gvidisto, kiu montras la vidindaĵojn de loko al vizitantoj; gvidisto por turistoj.

Tour_Guide.jpg.02a3c928ce12d21f5538e845a55a29a6.jpg           Foto@ Si Griffiths/Wikimedia CC BY-SA 3.0

  • estraro: la grupo de homoj, kiuj direktas la agadon de asocio aŭ alia organizaĵo.
  • etoso: ĝenerala sento, kiun la ĉirkaŭaĵo prezentas al la ĉeestantoj.
  • eŭro (€): la mon-unuo uzata en multaj eŭropaj landoj.

2071643200_Eropx..jpg.c4a8a078cf0d4e40c6a3b9863700558f.jpg

  • festivalo: granda festa kunveno ofte kun aparta temo, ekz. pri arto, filmo, muziko aŭ simile.
  • individua: unuopa, kiel unu aparta membro de grupo. 
  • oficiala: leĝe akceptita de iu grava persono aŭ oficejo, kiu havas la rajton decidi pri tiu afero.
  • parto-preni: esti unu el la homoj, kiuj kune faras ion.
  • proksimume: ne precize, ĉirkaŭ, pli-malpli.
  • sub-tena: helpanta homon, asocion, projekton, politikon aŭ simile, por ke ĝi sukcesu.
     

 Diskonigi


Uzanta eĥosono

Rekomendataj komentoj



Aliĝu al la diskutado!

Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. Se vi jam havas konton, ensalutu nun por afiŝi uzante ĝin.

Gasto
Aldoni komenton

×   Algluita kiel riĉa teksto.   Alglui plat-tekste

  Estas permesate nur 75 emoĝioj.

×   Via ligilo estas aŭtomate enkorpigita.   Montri kiel ligilo

×   Via antaŭa enhavo estas reenmetita.   Malplenigi redaktilon

×   Ne eblas rekte alglui bildojn. Alŝutu aŭ enmetu bildojn per URL.


×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, uea.facila uzas kuketojn. Legu nian Privatecan politikon por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por esti uzanto de la retejo.