Salti al enhavo

Dek konsiloj por sukcesi
kaj atingi viajn celojn en la vivo


 Diskonigi

Eblas aŭskulti ĉi tiun artikolon, kiun voĉlegis Derek Roff.

Jen konsiloj, kiujn mi trovis tre valoraj en mia vivo. Mi esperas ke la ideoj utilos ankaŭ al vi.

1. Alvenu ĝustatempe ĉe via laborejo, anstataŭ malfrui kiel kutime.

2.  Apartigu vin de negativaj kaj streĉitaj homoj, ĉar streĉo estas malsano facile transdonebla.

3. Traktu kun homoj, kiuj povas alporti al vi pli: tio estas kun homoj, kiuj estas pli kapablaj ol vi.

4. Konstruu amikecajn rilatojn kun tiuj, kiuj jam estas tie, kie vi volas esti.

5. Estu pacienca kaj konsekvenca en tio, kion vi volas fari, kaj estu preta pagi la prezon por atingi ĝin.

6.  Havu tre klaran celon, kaj klare difinu viajn celojn.

7.  Antaŭ ol vi decidos rezigni, rigardu la vojon jam trakuritan.

8.  Sciu, ke neniu venko povas esti gajnita sen kontraŭeco nek batalado.

9. Via deziro sukcesi devas esti pli granda ol la timo pri malsukceso.

10. Memoru, ke la plej sukcesaj homoj spertis fiaskojn en iu momento en sia vivo.

La plej grava afero estas via kapablo leviĝi kaj daŭrigi la batalon post ĉiu falo.

Multaj homoj diros al vi, ke viaj planoj ne funkcios. Estas via elekto, ĉu aŭskulti ilin. Sed memoru ĉi tion: negativa menso neniam donos al vi pozitivan konsilon. Ne lasu homojn kun malforta spirito konvinki vin.

Homoj, kiuj vere sukcesas, havas timojn, dubojn kaj zorgojn, kaj tamen ili ne permesas al tiuj sentoj haltigi ilin.

Honoré Sebuhoro
 

  • Ŝati 5
  • Ami 4
  • Dankon 2

Honoré Sebuhoro loĝas en DR Kongo. Li estas fondinto de la klubo Verda Stelano-Klubo, kaj instruas Esperanton en mezlernejo. Legu pli pri li en la rubriko Niaj legantoj.


  • fiasko: plena malsukceso.
  • konsekvenca: aganta laŭ maniero, kiu havas sencon, kaj nature sekvas el antaŭaj agoj.
  • negativa: nea, malakcepta, malkonsenta, malpermesa, malfaciliga, minusa.
  • pacienca: kapabla trankvile atendi. 
  • pozitiva: jesa, akcepta, permesa, konsenta, plusa, ĝusta, certa.
  • rezigni: forlasi iun esperatan aŭ deziratan celon; decidi ne plu fari ion, uzi ion.
     

 Diskonigi


Uzanta eĥosono

Rekomendataj komentoj



Aliĝu al la diskutado!

Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. Se vi jam havas konton, ensalutu nun por afiŝi uzante ĝin.

Gasto
Aldoni komenton

×   Algluita kiel riĉa teksto.   Alglui plat-tekste

  Estas permesate nur 75 emoĝioj.

×   Via ligilo estas aŭtomate enkorpigita.   Montri kiel ligilo

×   Via antaŭa enhavo estas reenmetita.   Malplenigi redaktilon

×   Ne eblas rekte alglui bildojn. Alŝutu aŭ enmetu bildojn per URL.


×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, uea.facila uzas kuketojn. Legu nian Privatecan politikon por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por esti uzanto de la retejo.