Salti al enhavo

Tago de Afriko


 Diskonigi

Eblas aŭskulti ĉi tiun artikolon, kiun voĉlegis Rafa Nogueras.

Adjévi Adjé: Libro pri la Tago de Afriko. Lomeo: Afrika Komisiono de UEA, aŭgusto 2020. 32 paĝoj, 21cm. 

Adjévi Adjé estis la ĉefa organizanto de la Tago de Afriko kadre de MondaFest’ 2020 de UEA en la 23-a de aŭgusto. Por informi pri tiu tago kaj pri la Esperanto-agado en Afriko, li kompilis la libron Libro pri la Tago de Afriko.

En la libro aperas prezentoj pri la membroj de la Afrika Komisiono de UEA, mallongaj raportoj pri la agado de tiu komisiono kaj ankaŭ pri la landaj asocioj, kluboj kaj unuopuloj en Angolo, Benino, Burundo, Centra Afriko, Demokratia Respubliko Kongo, Ganao, Gvineo, Kameruno, Kenjo, Madagaskaro, Senegalo, Tanzanio kaj Togolando. Krome estas la programo de la Tago de Afriko, kaj listo de ĉiuj homoj, kiuj enskribiĝis por partopreni en tiu tago.

Libro pri la Tago de Afriko enhavas ankaŭ informojn pri afrikaj Esperanto-libroj kaj diskoj. La redaktinto skribis: “Cetere, mi devas konfesi, ke ni havis iom da problemoj por elekti la prezentotajn afrikajn artaĵojn. Kial? Ĉar la produktaĵoj pri Afriko kaj de afrikanoj, kvankam relative nekonataj en la Esperanta medio, prezentas multajn allogajn titolojn. Ili ĉiuj estas konindaj, legindaj, aŭskultindaj kaj spektindaj por ĉiuj esperantistoj almenaŭ unu fojon en sia vivo. Tra la hodiaŭa programo ni proponas al vi nur parteton de la afrika kultura heredaĵo kaj aparte malgrandan liston de la afrikaj Esperanto-libroj kaj diskoj, kies plimulto mendeblas ĉe la Libroservo de UEA.”

Kun antaŭparolo de la UEA-estrarano Jérémie Sabiyumva kaj enkonduko de la redaktinto mem, Libro pri la Tago de Afriko estas kolore ilustrita kaj redaktita en simpla stilo per facila lingvaĵo. Se vi interesiĝas pri Esperanto en Afriko, nepre legu ĉi tiun libron, ĉar ĝi helpos al vi pli bone koni la nuntempan afrikan agadon.

La libro estas senpage elŝutebla kiel PDF-dosiero.

Adjévi Adjé

Redaktite de Anna

  • Ŝati 4

Adjévi Adjé estas togolanda esperantisto. Li estas kunordiginto de la Afrika Komisiono de UEA, redaktoro de la bulteno Esperanto en Afriko, kaj eksprezidanto de la Togolanda Esperanto-Asocio (UTE). Li kunorganizis plurajn naciajn kaj internaciajn Esperanto-renkontiĝojn, kaj estis ĉeforganizanto de la 73-a Internacia Junulara Kongreso (IJK) en Aneho, Togolando, en 2017. 


  • demokratio: sistemo de regado, laŭ kiu la tuta popolo elektas siajn politikistojn per voĉdonado.
  • heredaĵo: tio, kion oni laŭleĝe trans-donas post sia morto al siaj gefiloj aŭ al aliaj homoj.
  • ilustri: aldoni desegnaĵojn aŭ bildojn al teksto.
  • komisiono: malgranda grupo formita interne de pli granda organizaĵo kun la celo plenumi difinitan taskon.
  • kompili: kunmeti materialojn el diversaj fontoj.
  • parto-preni: esti unu el la homoj, kiuj kune faras ion.
  • relative: laŭ komparo kun aliaj similaj aferoj.
  • respubliko: ŝtato, kies estro ne estas reĝo, sed elektita persono, tre ofte prezidanto.
  • spekti: rigardi filmon, teatraĵon, televidan programon aŭ simile.
  • stilo: la aparta maniero laŭ kiu artisma afero aspektas aŭ okazas.
  • titolo: nomo de libro, poemo, teatraĵo, aŭ simila verko.
  • UEA: Universala Esperanto-Asocio.
     

 Diskonigi


Uzanta eĥosono

Rekomendataj komentoj



Aliĝu al la diskutado!

Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. Se vi jam havas konton, ensalutu nun por afiŝi uzante ĝin.

Gasto
Aldoni komenton

×   Algluita kiel riĉa teksto.   Alglui plat-tekste

  Estas permesate nur 75 emoĝioj.

×   Via ligilo estas aŭtomate enkorpigita.   Montri kiel ligilo

×   Via antaŭa enhavo estas reenmetita.   Malplenigi redaktilon

×   Ne eblas rekte alglui bildojn. Alŝutu aŭ enmetu bildojn per URL.


×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, uea.facila uzas kuketojn. Legu nian Privatecan politikon por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por esti uzanto de la retejo.