Salti al enhavo

Naskiĝis nova asocio de Te-Amantoj


 Diskonigi

Eblas aŭskulti ĉi tiun artikolon, kiun voĉlegis Libuše Hýblová.

Te-amanta Esperantista Organizo bonvenigas vin!

De jarmiloj teo estas grava parto de tradiciaj kulturoj en multaj landoj. Multaj socioj tenas profundajn kulturajn rilatojn kun teo. Teo estas unu el la komunaj iloj, kiuj kunligas tiujn kulturojn.

La 18-an de junio 2020 UEA akceptis novan fakan asocion: tio estis Te-amanta Esperantista Organizo (TEO). Fakte TEO jam ekzistas sen formala asocio de kelkaj jaroj. Naskiĝis urboj de teo – Hangzhou (Ĉinio), Visaginas (Litovio), Nový Jičín (Ĉeĥio), Svitavy (Ĉeĥio), Bjalistoko (Pollando), Bielsko-Biała (Pollando). Funkciis karavanoj de teo, kaj daŭras ekspozicioj de teo tra la mondo.

Te-rikolto kaj -produktado povas esti la plej grava vivrimedo por neriĉaj familioj en multaj landoj. La te-industrio donas laboron al multaj homoj, inter kiuj estas multaj virinoj, en urboj kaj vilaĝoj. Tio estas aparte grava en foraj malriĉaj regionoj.

Krom tio, teo estas utila por la sano. Sciencistoj montris, ke teo havas gravajn kontraŭinflamajn kaj kontraŭoksidajn ecojn. Bonkvalita teo ankaŭ helpas por bona funkciado de la digesta sistemo, koro, haŭto, renoj kaj dentoj.

La 74a Ĝenerala Asembleo de UN ĉi-jare anoncis, ke la 21-a de majo estas Internacia Tago de Teo. Laŭ la prezidanto de la Ĝenerala Asembleo, Tijjani Muhammad Bande,  la te-industrio estas grava fonto de enspezoj por kelkaj el la malplej evoluintaj landoj. Li diris, ke necesas realigi agadojn por ebligi la daŭripovan produktadon de teo.

Nun en pli ol 60 landoj de la mondo oni produktas teon, kaj pli ol du trionoj de la tutmondaj loĝantoj trinkas teon. Sendube, teo estos bona ponto ankaŭ por nia Movado. Fakte tion TEO jam spertis dum la lastaj jaroj. 

TEO invitas vin esti parto de nia tea komunumo. Pri iu ajn demando skribu al la aganta prezidanto de TEO Olga Shiliaeva. Vi trovos TEOn ankaŭ en Fejsbuko, sub la nomo Teamanta Esperantista Organizo (TEO)

TEO deziras al ĉiuj trankviligi vin per bon-odora teo!

Olga Shiliaeva
 

  • Ŝati 1

Olga Shiliaeva estas aganta prezidanto de Teamanta Esperantista Organizo, kaj ĉefa organizanto de la tutmonda ekspozicio “Teo, Amo kaj la mondo” en la urbo Glazov. Ŝi estas universitata instruisto pri ekonomio.
 


  • asembleo: grava kunveno de asocio aŭ alia organizaĵo, kie oni faras decidojn.
  • digesta sistemo: la sistemo interne de la korpo, kiu transformas manĝaĵojn en aĵojn, kiujn la korpo povos utiligi aŭ forigi. 

876032342_Digestasistemowkp..png.a04700b74a72b814c9434786b6eb7ee4.pngIlustraĵo: Wikimedia/ Olek Remesz CC-BY-SA

  • Fejsbuko (Facebook): nomo de retejo, kie la homoj interŝanĝas informojn, opiniojn, fotojn ktp.
  • formala: laŭkutima, laŭregula, laŭleĝa.
  • inflamo: malsana stato de parto de la korpo, kiu spertas varmiĝon, ruĝiĝon kaj doloron.

1557352457_Inflamopx..jpg.182b00598e7dc77056f6e4ae88e95c89.jpg

  • karavano: organizita grupo de kunvojaĝantoj.
  • kontraŭ-oksida: aganta por malrapidigi nedeziratajn efikojn interne de la korpo.
  • reno: interne de la korpo estas du renoj, kiuj purigas la sangon kaj forigas nebezonatajn aĵojn. 

1516521837_Renojwkp..jpg.a1114e708b9d19aa1df7c0286e902dff.jpg

                                    Foto: Vikipedio/Rainer Zenz

  • rikolto: prenado de la fruktoj aŭ plantoj, kiujn oni kreskigis, por uzi aŭ vendi ilin.

1031756250_Rikoltodeteopx..jpg.43ec4a051ca290982558e7d0572cf83b.jpg

  • UEA: Universala Esperanto-Asocio 
  • UN: Unuiĝintaj Nacioj
     

 Diskonigi


Uzanta eĥosono

Rekomendataj komentoj

Ne estas komentoj por montri.



Aliĝu al la diskutado!

Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. Se vi jam havas konton, ensalutu nun por afiŝi uzante ĝin.

Gasto
Aldoni komenton

×   Algluita kiel riĉa teksto.   Alglui plat-tekste

  Estas permesate nur 75 emoĝioj.

×   Via ligilo estas aŭtomate enkorpigita.   Montri kiel ligilo

×   Via antaŭa enhavo estas reenmetita.   Malplenigi redaktilon

×   Ne eblas rekte alglui bildojn. Alŝutu aŭ enmetu bildojn per URL.


×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, uea.facila uzas kuketojn. Legu nian Privatecan politikon por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por esti uzanto de la retejo.