Enhavo
Nia privateca politiko priskribas kiel ni uzas informojn pri vi.
Privateca sciigo
uea.facila estas retejo, kiujn administras volontuloj. Ili ricevas subtenon de la Universala Esperanto-Asocio (Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ, Rotterdam, Nederlando).
1. Kiujn informojn ni havas pri vi?
Kiam vi iĝas membro de ĉi tiu retejo, vi donas al ni vian retpoŝtadreson. Vi uzas tion por ensaluti. Nia sistemo vidas la adreson, kiun uzas via retumilo ('IP-adreso').
2. Kiel ni uzas viajn informojn?
Ni ne mem uzas viajn informojn. Nia retejo bezonas vian retpoŝtadreson por doni al vi personan konton kaj sendi al vi informojn, kiujn vi per ĝi petas. Ni ne donos viajn personajn detalojn al iu ajn alia.
3. La rajto peti viajn informojn
Vi rajtas vidi, kiujn privatajn informojn pri vi ni havas. Vi ricevos ilin en dosiero en formato XML. Bonvolu kontakti nin, se vi deziras, ke ni sendu al vi tion. Ni faros nian plej bonan respondi ene de sep tagoj.
4. La rajto esti forgesita
Vi rajtas peti, ke ni forigu vian konton kaj viajn personajn informojn. Bonvolu kontakti nin, se vi deziras, ke ni faru tion.
5. Kuketoj
Kuketoj estas malgrandaj dosieroj, kiujn retejoj sendas al via komputilo. Ili estas uzataj por igi retejojn funkcii pli bone kaj doni al uzantoj pli bonan sperton. Ni ne uzas kuketojn, kiuj sekvas vin en la interreto.
Eblas igi vian retumilon ne akcepti kuketojn. Vi rajtas decidi fari tion (serĉu en la interreto por ekscii kiel fari), sed sciu, ke nia retejo ne bone funkcios (eble tute ne funkcios), se vi faros tion.
6. Aliaj retejoj
En nia retejo troviĝas ligiloj al aliaj retejoj. Kiam vi vizitos alian retejon, necesas kontroli ĉe ĝi, kion oni faras kun viaj personaj detaloj.
7. Kiel kontakti nin
Bonvolu kontakti nin, se vi havas demandojn pri privateco aŭ la informoj, kiujn ni havas pri vi.