Salti al enhavo

Mojoseco kaj muziko: Muzaiko

Eblas aŭskulti ĉi tiun artikolon, kiun voĉlegis Derek Roff

Tiel sonas la enkonduka muziko de la ret-radia kanalo Muzaiko, kaj ĝi ĝuste esprimas, kion Muzaiko elsendas tage kaj nokte: mojosecon.

Kio estas mojoseco? Mojosa estas vorto kreita de la esperantista junularo, kaj ĝi konsistas el la komencliteroj de la vortoj Moderna Jun-Stila. Tio esprimas la stilon de la kanalo Muzaiko, kiu 24-hore ĉiutage elsendas Esperantan muzikon kaj aliajn programerojn en Esperanto el la tuta mondo: novaĵojn, informojn, raportojn, kaj multe pli.

En Muzaiko volontule kunlaboras multaj Esperanto-parolantoj, ĉu rekte kontribuante, ĉu konsentante ke ilia jam kreita elsendo aŭdiĝu ankaŭ en Muzaiko. Tiel la aŭskultantoj ricevas kaj povas ĝui varian Esperantan enhavon. 

Aldone al tio, Muzaiko ankaŭ utilas por lerni Esperanton. Kunlaborante, kunkreante elsendojn en Esperanto, vi mem povas plibonigi vian Esperanto-nivelon. Ĉu vi timas, ke via Esperanto ne estas sufiĉe bona? Tio ne gravas: estas multaj manieroj por helpi Muzaikon. Eblas ekzemple prizorgi ĝiajn retpaĝon kaj servilon, enmeti ĝiajn programerojn kaj munti programojn. Farante tion vi plibonigos vian nivelon de Esperanto, dum vi kunkreos Muzaikon.

Se vi interesiĝas pri tiu projekto kaj deziras kune agadi kaj labori kun homoj el la tuta mondo, sendu retmesaĝon al Muzaiko aŭ aliĝu al ĝia retlisto.

Mojoseco kaj muziko: Muzaiko! 
 

La tekston kune verkis volontuloj de Muzaiko.

  • al-doni: doni aŭ diri ion plian, krom tio, kion oni jam donis aŭ diris. 
  • el-sendi: dissendi programon per radio, televido aŭ Interreto.
  • kanalo: la vojo por dissendi la programojn de difinita radia, televida, aŭ reta organizaĵo.
  • munti: kunmeti la diversajn partojn de programo, filmo, maŝino aŭ simile, por ke ĉio estu en la ĝusta loko.
  • stilo: la aparta maniero, laŭ kiu estas prezentata verko, artaĵo, vesto aŭ simile.
  • varia: ne ĉiam sama; divers-speca.
  • volontulo: homo, kiu proponas sin por plenumi taskon aŭ fari laboron, plej ofte sen-page.
     

  • Ŝati 2
  • Dankon 1


Uzanta eĥosono

Rekomendataj komentoj

Ne estas komentoj por montri.



Aliĝu al la diskutado!

Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. Se vi jam havas konton, ensalutu nun por afiŝi uzante ĝin.

Gasto
Aldoni komenton

×   Algluita kiel riĉa teksto.   Alglui plat-tekste

  Estas permesate nur 75 emoĝioj.

×   Via ligilo estas aŭtomate enkorpigita.   Montri kiel ligilo

×   Via antaŭa enhavo estas reenmetita.   Malplenigi redaktilon

×   Ne eblas rekte alglui bildojn. Alŝutu aŭ enmetu bildojn per URL.


×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, uea.facila uzas kuketojn. Legu nian Privatecan politikon por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por esti uzanto de la retejo.