Salti al enhavo

Ĝemelaj urboj


 Diskonigi

Eblas aŭskulti ĉi tiun artikolon, kiun voĉlegis Derek Roff.

Ĝemeloj estas du homoj, kiuj naskiĝis samtempe de la sama patrino. Ofte (sed ne ĉiam) ili aspektas simile, aŭ eĉ idente.

749854846_emelojpx..jpg.7fa6eb28db0152c69b1961f600223861.jpg

Kaj kio estas ĝemeligo de urboj? Tio estas la starigo de specialaj interrilatoj inter du urboj en malsamaj landoj, kun la celo stimuli kulturajn kaj komercajn interŝanĝojn inter ili. Same kiel ĉe homaj ĝemeloj, ofte estas simileco inter la du ĝemelaj urboj, ekzemple ili estas proksimume same grandaj, havas similan karakteron, havas historiajn kunligojn, produktas similajn produktaĵojn, kaj tiel plu.

Aliaj urboj ne estas ĝemeloj sed partneroj. Tio signifas, ke ili havas rilatojn sen formala kontrakto. Ekzemple Romo estas la ĝemela urbo de Parizo, sed partnera urbo de Berlino, Seulo kaj Montrealo.

Universala Esperanto-Asocio havas komisionon kun la nomo “Komisiono pri ĝemelaj urboj”. Mi respondecas pri tiu komisiono, kaj ankaŭ pri la sam-noma komisiono de la franca landa asocio, Espéranto-France.

Jen kelkaj informoj pri nia agado :

•    Okazis kunsido pri la temo kun la ĝenerala sekretario de UEA.
•    Ni aranĝas kontaktojn inter ĝemelaj kaj partneraj urboj pere de Esperanto, ekzemple inter Romo kaj ĝia ĝemela urbo Parizo, kaj kun ĝiaj partneraj urboj Berlino, Seulo kaj Montrealo. 
•    Ni havas paĝon en Fejsbuko kun la nomo Ĝemelaj Urboj. Tiu paĝo estis kreita de Mireille Grosjean el Svislando (prezidantino de Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj). Mi ricevis de ŝi la taskon vigligi tiun paĝon. Tial mi ofte aperigas tie artikolon kaj fotojn.
•    Ni havas rubrikon pri Ĝemelaj Urboj en UEA-Forumo.

Niaj venontaj planoj estas aperigi novajn artikolojn pri la temo en la retejo de Espéranto-France, kaj pli vigle funkciigi la komisionon de UEA pri ĝemelaj urboj.

Se legantoj de uea.facila havas demandojn pri tiu temo, bonvolu kontakti min, kaj mi respondos al viaj demandoj.

Raymonde Coquisart
 

  • Ŝati 1

Raymonde Coquisart esperantistiĝis en 1973. Ŝi partoprenis plurfoje en la komitatoj de JEFO kaj UFE (Junulara Esperantista Franca Organizo kaj Unuiĝo Franca por Esperanto). Ŝi kunorganizis plurajn landajn kongresojn, kaj karavanojn al Universalaj Kongresoj. Nuntempe ŝi estas komisiito pri ĝemelaj urboj ĉe UEA kaj Espéranto-France, kaj kunlaboranto de Esperanto Info, Le Monde de l'Espéranto kaj Esperanto Aktiv.


  • Fejsbuko (Facebook): nomo de retejo, kie la homoj interŝanĝas informojn, opiniojn, fotojn ktp.
  • formala: laŭkutima, laŭregula, laŭleĝa.
  • forumo: loko, kie oni diskutas pri publikaj aferoj.
  • ĝemelo: unu el du infanoj (aŭ pli ol du), kiuj naskiĝis samtempe de la sama patrino.
  • identa: tute sen diferencoj; tute sama.
  • karaktero: la apartaj ecoj de iu aŭ io.
  • komisiono: malgranda grupo formita interne de pli granda organizaĵo kun la celo plenumi difinitan taskon.
  • kontrakto: skriba interkonsento, laŭleĝe valida.

1501222562_Kontraktopx..jpg.a43c26e30fe057719458a960a02001f8.jpg

  • partnero: kunulo, kunpartoprenanto en ludo, komerca afero aŭ alia projekto.
  • proksimume: ne precize, ĉirkaŭ, pli-malpli.
  • respondeci: zorgi pri plenumado de iu agado kaj respondi al plendoj aŭ aliaj komentoj pri ĝia realigo.
  • stimuli: plivigligi la aktivecon de iu aŭ io, funkciigi ion pli vigle.
     

 Diskonigi


Uzanta eĥosono

Rekomendataj komentoj



Aliĝu al la diskutado!

Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. Se vi jam havas konton, ensalutu nun por afiŝi uzante ĝin.

Gasto
Aldoni komenton

×   Algluita kiel riĉa teksto.   Alglui plat-tekste

  Estas permesate nur 75 emoĝioj.

×   Via ligilo estas aŭtomate enkorpigita.   Montri kiel ligilo

×   Via antaŭa enhavo estas reenmetita.   Malplenigi redaktilon

×   Ne eblas rekte alglui bildojn. Alŝutu aŭ enmetu bildojn per URL.


×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, uea.facila uzas kuketojn. Legu nian Privatecan politikon por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por esti uzanto de la retejo.