Salti al enhavo

Pri aŭstralia birdo, la melopsitako


 Diskonigi

Eblas aŭskulti ĉi tiun artikolon, kiun voĉlegis Simone Schumacher.

En Aŭstralio vivas malgranda birdo, kiu estis eksportata al ĉiuj partoj de la mondo ekde la dek-oka jarcento: la melopsitako. Tiu birdeto jam vivis en Aŭstralio antaŭ du milionoj da jaroj, do multe pli frue ol la indiĝenoj. Tamen ili kunvivis dum 50 000 ĝis 70 000 jaroj; indiĝenaj pentraĵoj atestas pri tio.

La eksportado de melopsitakoj daŭris ĝis la jaro 1894, kiam tiu komerco estis malpermesita.

En la angla ĝia nomo estas budgerigar, kaj tio povus esti indiĝena vorto. Sed neniu scias, precize kion ĝi signifas. Ĉu “bona birdo” aŭ “bona manĝo / bongusta regalado”? Tiu lasta subkomprenigas, ke la indiĝenoj ĝin manĝis, sed tio tute ne estas certa.

La indiĝenoj observis melopsitakojn por scii pri la vetero kaj la kreskado de herboj. La birdo fariĝis grava indikilo pro siaj nekredeblaj kapabloj: ĝi povas percepti pluvon 100 kilometrojn for kaj povas flugi 500 kilometrojn en unu tago. 

Sciencistoj en la Universitato de Vieno esploras ĝiajn eksterordinarajn kapablojn distingi kaj imiti sonojn. Ĝi povas fari tion same aŭ eĉ pli sukcese ol homoj.

La ĉarmo de tiu birdo venas de ties kapablo imiti. En la 1950aj jaroj melopsitako nomita Sparky Williams povis ripeti 583 vortojn kaj 8 infanpoemetojn. En La Libro Guinness de rekordoj el la jaro 1995 estas menciita Puck, kiu sukcesis lerni 1728 vortojn.

Melopsitakoj ne nur ripetas vortojn, sed esploroj montras, ke ili povas kompreni tiujn vortojn en kunteksto. Ili ankaŭ povas kalkuli ĝis 6.

Ili tiom dolĉe kaj ame traktas unu la alian, ke foje oni nomas ilin am-birdoj. En Svislando estas leĝe malpermesate posedi nur unu.

Multaj famaj homoj havis sian melopsitakon: Churchill, Marylin Monroe, eĉ Stalin, kiu ĉiumatene “parolis” kun sia birdo.

Kvankam daŭre ekzistas kluboj por ŝatantoj de melopsitakoj, ŝajnas ke nuntempe malpli da homoj interesiĝas pri ili: ĉu pro la televido, pro la Intereto, aŭ pro la fakto, ke la domoj ne plu estas same grandaj kiel antaŭe. Tamen melopsitako kun la nomo Disko ricevis pli ol 18 milionojn da rigardoj en Jutubo en 2019.

Franciska Toubale
 

Redaktite de Anna

  • Ŝati 3

Franciska Toubale estas francdevena aŭstralia esperantistino. Ŝi instruas Esperanton en- kaj ekster-lande, kaj ĉiusemajne ŝi elsendas unu-horan programon en Esperanto en la plej granda multkultura radio de Aŭstralio 3ZZZ.


  • atesti: certigi fakton, ĉar oni mem vidis aŭ spertis ĝin. 
  • distingi: rekoni la diferencon inter pluraj similaj aferoj.
  • eksporti: elporti komercaĵojn al alia lando.
  • ekster-ordinara: tre speciala.
  • indiĝeno: praloĝanto; homo, kies antaŭuloj jam loĝis en loko, antaŭ ol postaj homoj ekloĝis en tiu sama loko.
  • indiki: montri; doni bezonatan informon.
  • Jutubo (YouTube): populara retejo por alŝuto kaj rigardado de filmetoj.
  • kun-teksto: la ĉirkaŭa teksto; la ĉirkaŭa situacio.
  • mencii: diri kelkajn vortojn pri io aŭ iu.
  • percepti: scio, kiun ni ekhavas pri la ekstera mondo pere de niaj kapabloj vidi, aŭdi, tuŝi, gustumi ktp.
  • regali: doni bonan manĝaĵon aŭ trinkaĵon (aŭ ion alian bonan kaj plezurigan).
  • rekordo: plej supera rezulto iam ajn atingita, kutime en sportaj konkursoj, sed ankaŭ en aliaj aferoj.
  • Vieno: la ĉefurbo de Aŭstrujo.
     

 Diskonigi


Uzanta eĥosono

Rekomendataj komentoj

Ne estas komentoj por montri.



Aliĝu al la diskutado!

Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. Se vi jam havas konton, ensalutu nun por afiŝi uzante ĝin.

Gasto
Aldoni komenton

×   Algluita kiel riĉa teksto.   Alglui plat-tekste

  Estas permesate nur 75 emoĝioj.

×   Via ligilo estas aŭtomate enkorpigita.   Montri kiel ligilo

×   Via antaŭa enhavo estas reenmetita.   Malplenigi redaktilon

×   Ne eblas rekte alglui bildojn. Alŝutu aŭ enmetu bildojn per URL.


×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, uea.facila uzas kuketojn. Legu nian Privatecan politikon por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por esti uzanto de la retejo.