Salti al enhavo

Anna

Mastrumantoj
  • Enhaveroj

    972
  • Aliĝis

  • Laste vizitis

  • Tagoj kiam gajnis

    808

Ĉio afiŝita de Anna

  1. Ni estas homoj kiuj interesiĝas pri ekologio kaj politiko. Kvarono de la membroj de AVE (Asocio de Verduloj Esperantistaj) estas ankaŭ membroj de verdaj politikaj partioj. Ni sendas al nia membraro ĉiu-semajnan retan bultenon AVE-Novaĵoj. Ni kunlaboras kun partioj, kies nomoj ofte enhavas la vorton Verda (en la nacia lingvo), ĉar la verda koloro estas la koloro de la naturo kaj de la espero. Ni informas niajn partiojn, ke Esperanto estas facila kaj neŭtrala lingvo por internacia komunikado, kaj tradukas por ili gravajn tekstojn: ekzemple la Tutmonda Asocio de Verdaj Partioj prezentis sian programon en 12 lingvoj, inter ili Esperanto. Membroj de AVE prezentas Esperanton ĉe internacia kunveno de Tutmonda Asocio de Verdaj Partioj (Global Greens), Liverpolo, 2017 Kompreneble ni ankaŭ montras la ideojn de Verdaj Partioj al niaj samideanoj de la Esperanto-Movado. Kelkaj interesiĝas pri ekologio. Krom tio ni havas praktikan agadon. UN (Unuiĝintaj Nacioj) faris liston de 17 celoj por daŭri-pova evoluo, ali-vorte por formo de ekonomia evoluado, kiu ne foruzas la naturajn rimedojn bezonotajn ankaŭ de estontaj generacioj. Ni agadas kun samideanoj en kelkaj afrikaj landoj (nuntempe en Tanzanio, Burundo kaj Kongo) por subteni ilian agadon ne nur per konsiloj, sed ankaŭ per mono. 1. Ni subtenas plurajn orfojn aŭ duon-orfojn, pagante iliajn lernejajn aŭ universitatajn kotizojn. Ni faras tion en la vilaĝaro Salama en nord-okcidenta Tanzanio kadre de la projekto Mazingira-Salama, kaj kunlabore kun la Societo de Bona Volo en Goma, DR Kongo. Krome, ni – kune kun aliaj – kolektis monon por la konstruado de nova mezlernejo en Marambeka, Tanzanio. Lernejo en la Esperanto-Centro de ANEB, Rumonge, Burundo, subtenata de AVE 2. Kadre de la projekto Mazingira, ni partoprenis en agado por fosi putojn en pluraj vilaĝoj en Tanzanio. Ni ankaŭ zorgas, ke la homoj en du urboj en DR Kongo (Kalima kaj Bukavu) havu bonkvalitan, puran trink-akvon. 3. AVE subtenas la plantadon de arboj en pluraj afrikaj regionoj – por vidi la detalojn bonvolu rigardi nian retejon. En Afriko oni ofte kuiras per fajro el lignokarbo. Por produkti lignokarbon oni forhakas arbojn, sed se la arboj ne estas replantitaj, tio povas havi seriozajn sekvojn. Sen arboj, pezaj pluvoj pli facile povas forporti la teron. Tial necesas saĝe uzi la arbarojn. Krome, la folioj de grandaj arboj protektas la grundon sube de la tro forta sun-brilo. Sub tiuj arboj la homoj povas planti legomojn por nutri siajn infanojn. Tial plantado de arboj estas alia grava agado de AVE. Manfred Westermayer
  2. Retoso estas reta kunveno de TEJO (Tutmonda Esperantista Junulara Organizo), organizata de gejunuloj por gejunuloj. Ĝi okazos inter la 26-a kaj la 29-a de Aprilo 2024. Dum la unua reta IJK (Internacia Junulara Kongreso) en 2020, partoprenis multaj junaj esperantistoj el landoj, kiuj ne ofte partoprenas en normala ĉeesta IJK. Tio montris, ke estas grave daŭre okazigi retajn eventojn ankaŭ post la pandemio, por ke junaj esperantistoj el la tuta mondo ekkonu unu la aliajn kaj kontribuu al Esperantujo. La nomo Retoso estas kunmetaĵo de la vortoj reto kaj etoso, kaj tiuj du vortoj montras, kia evento ĝi estas. Ĝi estas internacia evento, senpaga por ĉiuj, plena je programeroj kiel prelegoj, diskut-rondoj, labor-grupoj, liberaj babil-rondoj, koncertoj, kaj ludoj. Retoso 2024 estas organizata de entuziasmaj gejunuloj el Barato, Italio, Argentino, Francio, Indonezio kaj Ĉinio. Ni faras nian eblon, por ke la evento estu alirebla por homoj de ĉiuj landoj. Ni invitas partoprenantojn mem prezenti programerojn. Oni povas proponi programeron pri sia kulturo, rakonti pri sia hobio, fari prezenton pri la fako pri kiu oni studas aŭ laboras, aŭ organizi komunajn ludojn kaj babilrondojn. Ni bonvenigas ĉiu-specajn programerojn. Se vi proponos programeron, vi rajtos ankaŭ elekti per kiu platformo vi deziras prezenti ĝin. Vi povas proponi programeron per https://mallonge.net/programo-retoso2024. Ĉi-foje estos nova speco de programero kun la nomo Fulm-prelego, kiu daŭros ne pli ol 15 minutojn. Estas multaj novuloj, kiuj havas ion interesan por rakonti al aliaj partoprenantoj, sed iom hezitas aŭ sentas sin ne pretaj por fari programeron dum unu tuta horo. La Fulmprelegoj ĉefe celas allogi tiajn novulojn. Retoso estas okazo por amuziĝi, lerni kaj renkontiĝi kun geamikoj en Esperantujo! Vi povas aliĝi ĉe https://mallonge.net/aligxu-al-retoso2024. Pliajn informojn vi trovos ĉi tie: https://retoso2024.tejo.org/. Se vi jam aliĝis, ni invitas vin al nia grupo ĉe Telegramo: [https://t.me/+WGq2Ad13YeuCvhUJ]. Tie vi jam povos interagi kun aliaj Retosanoj! Snehaĝa Venkatesh
  3. Anna

    Aprila ŝerco

    La 1-a de aprilo estas tago, kiam en multaj landoj tra la mondo, oni faras ŝercojn kontraŭ siaj geamikoj. Ankaŭ gazetoj kaj televidaj kanaloj ŝerce anoncas nekredeblajn novaĵojn. Foje tio povas havi malagrablajn sekvojn! En Francio estas aparta maniero festi la aprilan ŝerco-tagon. Infanoj ŝatas fiksi paperan fiŝon al la dorso de alia homo, sen ke tiu rimarku tion. Tial en la franca oni nomas tion Poisson d’avril (fiŝo de aprilo). Tre ŝatata ŝerco de infanoj! Foto: Wikipedia / Benoît Prieur Malveraj novaĵoj En la 1-a de aprilo, gazetoj kaj televidaj kanaloj ŝerce prezentas malverajn novaĵojn. Jen kelkaj ekzemploj: En la 1-a de aprilo 1957 la brita novaĵ-servo BBC aperigis filmeton pri la rikoltado de spagetoj en Svislando. Ĝi montris kamparanojn, kiuj ŝajnas rikolti freŝajn spagetojn el la branĉoj de arboj. BBC baldaŭ ricevis multajn petojn de homoj, kiuj deziris mem kreskigi spageto-arbon. La postan tagon oni klarigis en la novaĵ-programo, ke la filmo estis fakte ŝerco. En la 60-aj jaroj, en regiono kie estis grava flughaveno de la franca armeo, la militistaj aviadiloj ĝenis la loĝantojn per konstanta bruado. En la 1-a de aprilo ĵurnalo anoncis, ke sciencisto ĵus kreis silentigilon por militistaj aviadiloj! Aperis eĉ foto (kiu tamen estis falsita). La ĝojo de la lokaj loĝantoj daŭris nur unu tagon… En la 1-a de aprilo 1999, la brita radio-servo BBC anoncis al siaj aŭskultantoj, ke anstataŭ la brita nacia himno God save the queen (Dio defendu la reĝinon), oni estonte kantos la eŭropan himnon en la germana lingvo. Protestoj alvenis amase al la radio-stacio. En la 1-a de aprilo 2000, la ĉiutaga pri-sporta ĵurnalo A Bola en Portugalio informis siajn legantojn, ke ilia lando perdis la rajton organizi la Eŭropajn ĉampion-ludojn de pied-pilkado en 2004! Vera ŝoko por la legantoj… ĝis la morgaŭo! En la 1-a de aprilo 2002, kanada inform-servo Bourque Newswatch anoncis falsan novaĵon pri eksiĝo de la kanada ministro pri financaj aferoj. Pro transpreno de tiu novaĵo fare de brita financa gazeto, la valoro de la kanada dolaro malaltiĝis je 32 centonoj. Ĉi-jare, en 2024, ankaŭ la Esperanta retejo Libera folio aperigis ŝercan artikolon en la 1-a de aprilo. Laŭ tiu artikolo Donald Trump, la eksa prezidanto de Usono, lige kun sia elekto-kampanjo postulis, ke eksterlandaj firmaoj pagu por la internacia uzo de la angla lingvo. Kelkaj esperantistoj efektive kredis, ke temas pri serioza artikolo, ĝis oni atentigis ilin pri la dato. Ĉu ankaŭ vi? Ĉu ankaŭ vi iam praktikis tiun kutimon de la aprila ŝerco? Kiel plenkreskulo, ĉu vi ankoraŭ nun ŝatas fari tiajn ŝercojn, anoncante malveraĵon al kredemuloj? Anoj de la Esperanto-klubo de Saint-Etienne kaj Le Puy
  4. La angla ja ne estas la sola interlingvo uzata en la mondo. Sed se Esperanto estus uzata kaj instruata egale vaste kiel la angla nuntempe, ni certe rigardus tion kiel venkon de nia lingvo, eble eĉ kiel la finan venkon. Krome, komputilaj traduksistemoj fariĝas pli kaj pli efikaj. Pro kiaj motivoj ni tamen plu okupiĝas pri Esperanto? Mi priskribos tri motivarojn, tri specojn de esperantismo. Sed unue mi priskribos la de-iran punkton, la iaman esperantismon en la Bulonja Deklaracio. 0. Bulonja esperantismo La Bulonja Deklaracio (1905) estas historie la plej grava komuna idea dokumento de la Esperanto-movado. Ĝi estis akceptita dum la Unua Universala Kongreso de Esperanto ĉe Bulonjo-sur-Maro, Francujo. Laŭ ĝi, “La Esperantismo estas penado disvastigi en la tuta mondo la uzadon de lingvo neŭtrale homa”. Iuj esperantistoj plu kredas, ke per simpla decido (ekzemple de la Unuiĝintaj Nacioj) eblus elekti Esperanton kiel la internacian lingvon, same kiel la grandaj ŝtatoj estus povintaj principe fari tian decidon en 1905. Sed la plej multajn esperantistojn nuntempe motivas aliaj specoj de esperantismo: 1. Lingvopolitika esperantismo La lingvopolitika esperantismo celas kunigi sin kun movadoj por multlingveco kaj defendado de malplimultaj lingvoj. La tradicia parolado pri "la monda lingva problemo” ŝanĝiĝis al novspeca parolado pri "lingvaj problemoj". La ideo, ke ĉiuj lingvoj estas egalaj, bone konformas al la bulonjaj ideoj. Sed okazis grava idea ŝanĝo: en la bulonja esperantismo, la multlingveco estis ĉefe malhelpo por la homaro, kaŭzanta malpacon inter nacioj – ne estis tasko de la esperantistoj defendi ĝin. 2. Kultura esperantismo La kultura esperantismo celas riĉigi la Esperantan kulturon – literaturon, muzikon kaj diversajn enretajn filmetojn. Eĉ se la iama celo de la Esperanta literaturo estis montri, ke la lingvo estas plenvalora kaj funkcianta arta esprimilo, tiaj eksteraj celoj ne plu estas tiom gravaj. La Esperanta kulturo estas celo en si mem, same kiel kulturoj ligitaj al aliaj lingvoj. Ĝi estas afero de "la Esperanta komunumo", dum la lingvopolitika esperantismo estas afero de "la Esperanto-movado". 3. Homarana esperantismo – la interna ideo La "interna ideo" de Esperanto estas, laŭ Zamenhof, “frateco kaj justeco inter ĉiuj popoloj”. Tia homarana esperantismo estas ŝatata, sed samtempe ĝi estas rompebla, ĉar ĝin povas devojigi la natura amo de la esperantistoj al sia propra nacio. En diversaj historiaj tempoj, ankaŭ nuntempe, iuj esperantistoj subtenis sian landon, kiam ĝi atakis popolon de alia lando. De la ĝenerala principa "homarana esperantismo" estas longa vojo al personaj moralaj decidoj en la konkretaj malpacoj de nia malsimpla mondo. Esperantismo ne estas tuteca morala sistemo. Jouko Lindstedt
  5. Anna

    Liaoning

    Liaoning-a Esperanto-Klubo malfermas sian 9-an Kurson kun 60 lernantoj. Laŭ aldona raporto de S-ro Liu Weijie, tio fakte estas reta kurso en lundo, mardo kaj vendredo. Sur la bildo estas nur lokaj kursanoj, kiuj ĉeestas ankaŭ dimanĉan ĉe-lokan kurson. Trezoro Huang Yinbao
  6. Anna

    Oomoto

    Oomoto estas japana religio, naskiĝinta en 1892, kiam malriĉa kamparanino DEGUĈI Nao komencis transdoni mesaĝojn de Dio. La spiritaj gvidantoj de la movado ĉiam estas virinoj interne de la familio Deguĉi. Poste tamen ankaŭ unu viro ekhavis gravan postenon en la movado. DEGUĈI Onisaburo estis la edzo de la dua spirita gvidantino, kaj li simpatiis la internan ideon de Esperanto. Li estis la homo, kiu enkondukis Esperanton en Oomoton antaŭ cent jaroj. Onisaburo skribis, “Esperanton mi intencas disvastigi ne nur enlande, sed ankaŭ eksporti inverse en la direkto de la naskiĝlando de d-ro Zamenhof tra Orienta Azio”. Kiel entuziasma li estis! Ĉi tian entuziasmon montris ankaŭ sinsekvaj Spiritaj Gvidantinoj de Oomoto. Por disvastigi Esperanton estis fondita la Esperanto-Populariga Asocio (EPA) en 1923. EPA ofte sendas reprezentantojn al Universalaj Kongresoj (UK) de Esperanto, kie ĝi okazigas fakan kunsidon de Oomoto. La plej konata kontribuo de Oomoto al la Esperanta movado estas la Premio Onisaburo Deguĉi. La premio estas monpremio donata al la plej meritaj projektoj kaj agantoj, kiuj utiligas Esperanton kiel gravan rimedon por monda paco kaj la feliĉo de la homaro. UEA (Universala Esperanto-Asocio) administras la premion, kiu estas aljuĝata en la lasta tago de la UK. La monon por la premio donacas Oomoto. En la sanktejo de Oomoto en la urbo Kameoka, troviĝas Esperanta monumento kun la teksto: “Unu Dio, Unu Mondo, Unu Interlingvo”. Unu Dio simbolas interreligian agadon. Unu Mondo signifas mond-federan movadon. Kaj Unu Interlingvo estas kompreneble Esperanto. Oomoto celas unuigi la homaron trans la diferencoj de religioj, landlimoj, kaj lingvoj. Por pacigi la mondon, la diservo Uta-festo estas tre grava por Oomoto. Dum tiu festo, oni prezentas japan-stilajn poemojn, kaj preĝas al Dio por la paco de la mondo kaj por la feliĉo de la homaro. Kurskunvenoj por lerni nian lingvon interrete aŭ surloke estas ofte organizataj de EPA. Ĝi okazigas en Koreio kaj en Japanio Internacian Renkontiĝon de Esperanto. Fine de ĉiu jaro ĝi okazigas Transjaran Kurskunvenon. En septembro 2023 okazis la 100-jara Memor-evento de la Fondiĝo de EPA en la centra sidejo de Oomoto en Kameoka, Japanio. Ĉeestis 79 eksterlandaj vizitantoj el 19 landoj, kaj 251 japanoj. Kadre de la Memorevento, la 3-a Esperanta Utafesto okazis. 527 japan-stilaj poemoj estis kolektitaj el 24 landoj. S-ino Margaret Zaleski-Zamenhof interrete prelegis pri la temo “Esperanto kaj familio Zamenhof”, kaj d-ino Katalin Kováts surloke gvidis du-horan Esperanto-kurson per rekta metodo. OKUŬAKI Toŝiomi
  7. Anna

    ... sed hejme plej ĉarme

    Dankon pro la ligilo. Mi tre ĝuis la rakonton, kaj certe legos aliajn el la sama volumo. Tamen tiu ligilo utilas nur por anglalingvanoj. Por amantoj de scienc-fikcio ekzistas en Esperanto la serio Sferoj. http://literaturo.esperanto.net/novel/novlibr/sfer.html La iniciatinto de tiu serio estis ĝuste Liven Dek, la verkinto de la supra rakonto. Ne ĉiuj numeroj de Sferoj estas ankoraŭ troveblaj, sed kelkajn oni povas aĉeti de la libroservo de UEA, ekzemple ĉi tiun: https://katalogo.uea.org/katalogo.php?inf=4585
  8. Anna

    Virina agado en Benino

    Latifou petas min aldoni la informon, ke se iu deziras skribi al li, lia retadreso estas: latifougbadamassi @ yahoo.fr Se iu deziras kontribui al tiu projekto per monhelpo, la konto ĉe UEA estas: gbla-e.
  9. Anna

    Virina agado en Benino

    En decembro 2023, la ne-registara organizaĵo ‘’Infanoj ĉirkaŭ Afriko’’ ricevis oficialan permeson instrui Esperanton, kiel ne-devigan lernobjekton, en ŝtataj mezlernejoj. Laŭ miaj spertoj, en Afriko ĝenerale kaj precipe en Benino, novaj esperantistoj konsistas el viroj kaj virinoj en egalaj nombroj. Bedaŭrinde, en la daŭro de la lernado, la nombro de esperantistinoj iom post iom malkreskas, tiel ke finfine malpli da virinoj atingas la altajn nivelojn. Rezulte, la valo inter lertaj viroj kaj lertaj virinoj en la Benina Esperanto-movado estas tro granda. Kun la celo iomete plenigi tiun truon, la liceo por knabinoj en la urbo Lokossa estas elektita por eksperimenti virinan agadon. Oni serĉas instruiston por gvidi Esperantajn kursojn en la liceo dum la naŭ monatoj de la lernojaro. Ĉar la agado celas ankaŭ propagandi Esperanton per lokaj lingvoj, estas bezonataj du fakuloj pri du lokaj lingvoj. Evidente necesos pagi la instruistojn, kaj krome estos pliaj kostoj por fotokopiado de lernomaterialoj kaj simile. La buĝeto por la tuta afero estas 700 eŭroj, el kiuj mi mem kontribuos 200. Ni invitas esperantistojn sendi monhelpon por financi tiun projekton. Por pliaj informoj pri la agado, bonvolu skribi al mi. Latifou Gbadamassi
  10. Mi ĝojas, ke vi trovas la artikolon interesa, kaj la retejon utila!
  11. Se vi volas mem aldoni ĝin, certe Renato ne kontraŭstaros!
  12. Bonŝance ili ne estas vortoj, kiujn vi bezonos tre ofte!
  13. Ĉirkaŭ la mezo de la 19-a jar-cento, hungara kuracisto, Ignaz Semmelweis (1818-1865), enkondukis en sian malsanulejon simplan agon, kiu savis multegajn vivojn. Li postulis, ke kuracistoj purigu siajn manojn antaŭ ol prizorgi virinojn dum la naskado. D-ro Semmelweis nuntempe estas konata kiel la “savanto de la patrinoj”. Kiel li malkovris tiun rilaton inter ne-lavado de manoj kaj la alta nombro de virinoj, kiuj mortis post la nasko? Semmelweis laboris en malsanulejo en Vieno. Tie estis du akuŝo-fakoj, kiuj laŭvice akceptis naskontajn virinojn ĉiun duan tagon. Semmelweis rimarkis, ke multe pli da virinoj mortas pro post-akuŝa febro en la unua fako, kie laboras studentoj de medicino, ol en la dua, kie praktikas estontaj akuŝistinoj. Ĉar tiu granda diferenco en la morto-kvanto estis konata de la publiko, gravedaj virinoj petegis akcepton en la duan fakon. Pro timego kelkaj virinoj eĉ preferis akuŝi surstrate, anstataŭ veni en la unuan fakon. Montriĝis, ke tiuj virinoj, kiuj naskis surstrate, malofte malsaniĝis pro post-akuŝa febro. Malĝojigis doktoron Semmelweis la tro oftaj mortoj en la medicina fako, kaj li deziris malkovri la klarigon. Li do esploris la diferencojn inter la du fakoj, esperante trovi la kaŭzon, kial pli da novaj patrinoj mortas en la unua fako. Tamen, tiu esploro ne donis utilajn rezultojn. Nur en 1847 li komencis kompreni la klarigon. Lia kolego kaj bona amiko Jakob Kolletschka estis neintence pikita de skalpelo dum dissekcado de kadavro, kaj bedaŭrinde li mortis tuj poste pro infekto. Semmelweis rimarkis, ke temas pri simila infekto al tiu, kiu mortigas tiom da virinoj ĵus naskintaj. Tial Semmelweis supozis, ke ekzistas ligo inter kadavra infekto kaj post-akuŝa febro. Laŭ lia ideo, la medicinaj studentoj post dissekcado de kadavroj transportas surmane “kadavrajn erojn” en la akuŝejon, kaj tiel infektas la virinojn. Ĉar la akuŝistinoj en la dua fako ne okupiĝas pri kadavroj, en ilia fako okazas malpli da mortoj. Kompreninte tion, Semmelweis devigis la medicinajn studentojn lavi la manojn antaŭ ol ekzameni la akuŝontajn virinojn. Sekve de tiu ago la morto-procentaĵo en la unua akuŝo-fako multe malpliiĝis: de 18% ĝi falis al malpli ol 2%. Malgraŭ tiu brila rezulto, la malkovro de la hungara kuracisto ne estis akceptata. Ĉar la tiama scienco ne konis la ekziston de mikroboj, la kuracista komunumo ne kredis je lia teorio kaj mokis lin kiel malraciulon. Sekve de tio, oni maldungis lin de la Viena malsanulejo, kaj li devis translokiĝi al Budapeŝto por trovi laboron. Dum jaroj Semmelweis devis batali kontraŭ siaj kolegoj por konvinki ilin pri sia malkovro. Sekve, li komencis suferi pro mensaj problemoj. Fine, li estis internigita en frenezulejo, kie li estis forte batata de gardistoj. Li mortis du semajnojn poste pro la malsano, kontraŭ kiu li batalis dum sia tuta profesia vivo. Kia malĝoja ironio! Laurent Ramette
  14. La Eŭrovizia kanto-festivalo estas eŭropa kanto-konkurso, kiun oni dissendas per rekta elsendo ĉiujare. Ĉiu partoprenanta lando proponas originalan kanton, kaj oni elektas gajninton per komplika sistemo de voĉdonado. Ĝi estas vaste populara, kun milionoj da spektantoj en kaj ekster Eŭropo. La finalo de la ĉi-jara Eŭrovizia festivalo okazos la 11-an de majo en la urbo Malmö en Svedio. Unu el la partoprenontaj landoj, la Respubliko Sanmarino, ne tuj decidis, kiun kanton ĝi prezentos por la konkurso. Tial, en la fino de februaro 2024 oni organizis lokan konkurson por elekti la kanton. Tre interese, unu el la kantoj estis kantata en Esperanto, kun la titolo "Mi sangas sen vi". Kantis ĝin brazila kantisto (nun loĝanta en Rumanio), Sandro Machado. La loka kantokonkurso kompreneble ricevis vastan atenton en la sanmarinaj amas-komunikiloj. La Esperantlingva kanto bedaŭrinde ne atingis la finalon, kaj Sanmarino proponis alian kanton por Eŭrovizio. Kaj tamen, kvankam la Esperanta kanto ne gajnis, tiu okazaĵo ja havas historian signifon: la unuan fojon Esperanta kanto aperis en la kadro de la Eŭrovizia konkurso. Ni gratulas al Sandro Machado. Kiu lando unue sekvos tiun ekzemplon – kaj kiam? Ni scivole atendas! Spektu la kanton ĉi tie. SZILVÁSI László
  15. Anna

    Drops

    Drops estas lingvolerniga programo, kreita de hungaraj junuloj kaj prizorgata de internacia teamo. La programo celas helpi en lingvo-lernado kaj memorigo de vortoj kaj esprimoj. En 2018 ĝi estis elektita mondnivele kiel la plej bona lingvolerniga aplikaĵo de la jaro, kaj ĝi ricevis premion ankaŭ pro la bela aranĝo kaj organizado de la paĝoj. La nombro de lerneblaj lingvoj rapide kreskas. La programo en 2020 enhavis 35 lingvojn; nun, en 2024 ĝi enhavas 50. Kompreneble inter tiuj lingvoj estas ankaŭ Esperanto. Drops instruas ĉirkaŭ 4500 vortojn pri multaj temoj, kaj ne nur la kutimaj. Ĝi okupiĝas ekzemple ankaŭ pri krim-aferoj, seksa orientiĝo, vojaĝado, kaj medio-protektado. La teamo ĉiam atente aldonas vortojn pri la plej aktualaj temoj. Ekzemple, en 2020 oni tre rapide aldonis la vortojn, necesajn por paroli pri la kronviruso. Ĉiu lernanto povas plani sian lernadon, mem elekti kiam lerni kaj ekzerci sin, kaj pri kiuj temoj. La vortoj venas guton post guto. Tial la programo havas la anglan nomon Drops (gutoj). La vortoj ripetiĝas dum la ekzercado en diversaj manieroj: oni devas rekoni la vortojn el pluraj ilustraĵoj; necesas kompreni la signifon surbaze de aŭditaj informoj; aŭ necesas kunmeti la vortojn el skribitaj silaboj. Post pluraj ripetoj, oni scias parkere la vortojn. Lernanto povas ricevi memorigon ĉiutage per retmesaĝo, por ne forgesi ekzerci sin per la aplikaĵo. Eblas elekti, en kiu horo ĝi alvenu. Drops estas uzebla kaj telefone kiel aplikaĵo, kaj komputile. Por lerni per ĝi ne necesas esti konektita al la reto. Por kvin minutoj da taga uzo la programo estas senpaga, sed por pli longa taga ekzercado necesas pagi. Katalin Kováts
  16. Antaŭ 40 jaroj mi finstudis ĉe la armea universitato kaj iĝis oficiro. Samtempe en la sama universitato mi eklaboris kiel la administranto de la soldato-lernantoj. Tiam mi estis juna kaj lernema, kaj en liberaj tagoj mi ŝatis viziti librovendejon. Iutage mi estis en la librovendejo. Tiutempe, en Ĉinio oni vendis la librojn tiamaniere: la librovendistoj staris malantaŭ longa vendotablo. Dorse de la vendistoj staris la libro-bretoj, sur kiuj estis dismetitaj diversfakaj libroj. Libroaĉetanto ne havis la rajton libere preni kaj foliumi tiujn librojn, sed devis peti la vendiston transdoni la libron, kiun la aĉetanto deziris vidi. En tiu tago mi vidis sur la librobreto iun libron, sur kies titolpaĝo estis skribita en la ĉina lingvo: 世界语文选. Tiuj vortoj signifas en Esperanto: “Elektitaj artikoloj en Esperanto”. Interesite, mi petis la vendistinon transdoni al mi la libron, kaj foliumis ĝin. En la libro ĉiuj artikoloj estis verkitaj en iu fremda lingvo, kiun mi tute ne konis. Foliumante mi rimarkis, ke la libro entute havas tri volumojn. Mi supozis, ke en la aliaj volumoj estas la ĉinlingvaj artikoloj, kiuj eble prezentas al mi, kia estas tiu lingvo. Do, mi petis la vendistinon transdoni al mi la duan volumon. Tamen ankaŭ en la dua libro mi ne trovis la ĉinan prezentaĵon pri la lingvo. Mi ree petis la vendistinon doni al mi la trian. Tiam ŝi subite koleriĝis kaj demandis min senpacience: “Kial vi fojon post fojo petas tiujn samlingvajn librojn, kiujn vi tute ne komprenas? Ĉu vi vere scipovas la lingvon?” Sub ŝiaj vortoj mi klare aŭdis ŝian opinion, ke mi certe ne scipovas kaj ne komprenas ĉi tiun strangan lingvon, sed nur ĝenas ŝin denove kaj denove! Samtempe ankaŭ mi koleretiĝis pro ŝia nefervora servado, kaj mi tuj diris al ŝi per forta voĉo: “Donu al mi ĉiujn tiujn librojn! Mi aĉetu! Mi ilin aĉetos!”. Kaj mi aĉetis ĉiujn tri volumojn. Kunportante la librojn mi revenis al mia loĝejo ĉe la universitato. La jaro estis 1983, antaŭ 40 jaroj. En tiu jaro mi komencis lerni Esperanton kaj fariĝis esperantisto. Ĝis nun mi neniam forlasis nian karan lingvon. Karilo (Liu Minghui)
  17. NASK estas la Nord-Amerika Somera Kursaro de Esperanto. En multaj jaroj, ĝi estas la plej granda Esperanta aranĝo en Usono. Por vere lerni ajnan lingvon, estas necese uzi ĝin en ĉiutagaj situacioj. Ĉe NASK, ni tion faras konstante. Kompreneble, ni ankaŭ studas. Ni ĉiam invitas lertajn instruistojn, kiuj povas helpi plenigi truojn en vortprovizo kaj gramatika scio. Sed egale grava estas la ŝanco vivi en Esperanta komunumo dum multaj tagoj. Ni loĝas kune en bela kaj komforta universitato. Ni manĝas kune, babilas kune, kaj ludas kune. Kaj ni uzas Esperanton por ĉio ĉi. Tamen ne maltrankviliĝu - ne ekzistas NASKa polico, kiu punas homojn, kiuj uzas alian lingvon. La etoso estas amika kaj neformala. En la vesperoj, ni amuziĝas en la “gufujo.” Gufo estas birdo, kiu aktivas ĉefe nokte. Gufujo estas populara parto de multaj Esperanto-aranĝoj. Ĝi estas loko por malstreĉiĝi kaj trinki teon – precipe nokte. Eble nia Usona gufujo surprizos eksterlandanojn. Krom teo, tabloludoj kaj manĝetoj, en la vigla gufujo NASKanoj trovos bilardon, tablo-tenison, kaj eĉ komputilajn ludojn. Ne nur la organizantoj, sed ankaŭ la lernantoj kontribuas al la eduka kaj amuza etoso de la kursaro. Ĉu vi ŝatas ludi muzikilon? Kunportu ĝin al NASK. Ĉu vi havas interesan ŝatokupon? Montru ĝin al ni. Ĉu vi estas spertulo pri nekutima temo? Rakontu pri tio. Tiaj kontribuoj estas ĉiam ŝatataj. Partoprenantoj ofte diras, ke la sperto estas bonega, kaj ke ili pli bone regas Esperanton pro la decido veni al NASK. Lernanto en la kurso de 2023 diris, “Mi parolas pli flue. Mi kapablas trovi la ĝustan vorton pli facile. Mi komprenas pli ol antaŭe la signifon de tio, kion mi aŭdas. Mi povas partopreni en konversacioj.” Sed eĉ fluaj parolantoj revenas jaron post jaro por renkonti amikojn kaj sperti la Esperantan kulturon. En 2024, diversaj niveloj de lingva instruado estos haveblaj. Vince Allison prezentos post-bazan kurson per interreto por tiuj, kiuj volas kroman helpon antaŭ la komenco de la ĉeesta kurso. Kaj ĉeeste en Raleigh, Norda Karolino, Rafa Nogueras kaj Birke Dockhorn gvidos la kursojn je meza kaj supera niveloj. Venu, lernu, kaj amuziĝu kun ni! Por pli da informo, vizitu nian paĝaron. Brian Harmon
  18. Anna

    Baugé-en-Anjou

    Esperanto-Kastelo Greziljono Ni invitas biciklemajn personojn partopreni la biciklistan semajnon de BEMI de la 21-a ĝis la 26-a de aprilo 2024. BEMI estas Biciklista Esperantista Movado Internacia. Jen pli da informoj pri la aranĝo.
  19. Anna

    La ovo

    Kiam mi promenis ĉi-matene, sur la trotuaro mi trovis ovon. “Nekutime”, mi pensis. “Sed tamen.” Mi ne rimarkus ĝin, krom pro tio, ke ĝi estis brile oranĝ-kolora, kaj zumis. “Ankaŭ nekutime”, mi pensis. “Sed tamen.” La ovon mi metis en mian poŝon. Post alveno hejme, mi metis ĝin sur teleron. Kaj subite ĝi saltetis, frakasiĝis, kaj el ĝi grimpis . . . nu . . . estas malfacile diri. Ia-speca lacerto, kiu tuj grimpis al mia ŝultro kaj trovis komfortan lokon. Nekutime, sed tamen . . . Ĝi kreskas ĉiutage, kaj nun okupas ambaŭ ŝultrojn. Nekutime, sed . . . Lee Miller
  20. Anna

    Graz

    La 42-paĝa gvidilo al la urbo Graz (Grac) estas senpage mendebla ĉe la Turisma Oficejo de la regiono Graz. Pli ol 900 jaroj da vivanta historio de la dua plej granda urbo de Aŭstrio. Necesas peti ĝin rapide, ĉar la 1-a eldono tre baldaŭ elĉerpiĝos. Jam alvenas mendoj el la tuta mondo. Leopold Patek
  21. Pli verŝajne balaibalan-anoj, ĉu ne?
  22. La laboro de volontuloj estas tre grava por asocioj kiel UEA kaj ankaŭ por la Universala Kongreso. Nun la 109-a Universala Kongreso de Esperanto (UK) serĉas volontulojn. La kongreso okazos en Aruŝo, Tanzanio, de la 3-a ĝis la 10-a de aŭgusto 2024. Se vi volas kunlabori kiel volontulo, anoncu vin pere de ĉi tiu formularo. Subvencioj por partopreni la UK-on estas haveblaj danke al la Fondaĵo “Partoprenu UK-on” de UEA. Pere de ĝi UEA povas subteni ĉefe la aliĝ-kotizojn de kelkaj kongresanoj. En kelkaj kazoj UEA subvencios ankaŭ la kostojn de loĝado kaj manĝado, prefere en la plej malaltaj kategorioj. Nur en esceptaj okazoj ĝi povos subvencii ankaŭ la vojaĝkostojn. Homoj el iu ajn lando, kiuj deziras volontuli kaj bezonas tian helpon, povas kandidatiĝi por ricevi subvencion. La kondiĉoj por peti subtenon de “Partoprenu UK-on” estas: 1. esti preta ricevi kaj realigi taskojn rilate al la kongreso antaŭ, dum kaj post la UK; 2. esti individua membro de UEA; 3. plenigi la formularon ĝis la limdato. ATENTU! La limdato por plenigi la formularon estas la 19-a de februaro 2024. En pasintaj UK-oj volontuloj helpis ĉefe pri fotado, filmado, kaj teknika aŭ organiza helpo en prelegejoj. Ankaŭ la Libroservo de UEA bezonas helpantojn, sed la taskoj povas esti tre variaj. En la formularo listigu la taskojn, pri kiuj vi kapablus helpi. UEA antaŭdankas al kandidatoj pro la interesiĝo, kaj varme invitas donacemulojn kontribui al la Fondaĵo “Partoprenu UK-on”. Tiel vi helpos diversigi nian plej gravan kongreson, kaj ebligos al homoj partopreni, kiuj ĝis nun tute ne povis fari tion. Aparte en 2024 la Fondaĵo “Partoprenu UK-on” kaj Fondaĵo Afriko estos gravaj por certigi la ĉeeston de granda nombro da aktivuloj el Afriko mem. UEA, nome de la esperantistoj de la tuta mondo, kore dankas tiujn volontulojn, kiuj pretas doni sian tempon dum la UK. Ni dankas ankaŭ tiujn donacintojn, kiuj kontribuis aŭ kontribuos al la Fondaĵo “Partoprenu UK-on” kaj al Fondaĵo Afriko, por aparte subteni la partoprenon de afrikaj esperantistoj en la unua Universala Kongreso en Afriko. Fonto: Gazetara Komuniko de UEA, n-ro 1152 (2024-01-29)
  23. Kiu estis la unua homo, kiu diris, ke eblas krei artefaritan lingvon? Laŭ esperantistaj fontoj, tiu homo estis René Descartes [Rene’ Dekart], fama franca filozofo, kiu skribis tion en 1629. Sed 49 jarojn pli frue, en 1580, islama klerulo, Mehmed Muhiddin, jam kreis tian lingvon. Laŭ la turkoj, Mehmed estis turko, sed la persoj konsideras lin perso, ĉar lia familio devenis el la fama urbo Ŝirazo en Persujo (la nuna Irano). En la persa li nomiĝas Moḥyi Moḥammad Golšani [Mohji Mohamad Golŝani]. Ĉiuokaze, kiam li estis 24-jara li iris al Egiptujo por loĝi ĉe sia frato, kiu estis grava oficisto de la sultana administra sistemo. Tiutempe, la turka imperio estis tre grava kaj vigla, kaj kulture tre evoluinta. En tiu jarcento, ĝi estis regata de la sultano Sulejmano, kiun la eŭropanoj nomis Sulejmano la Mirinda, kaj la islamanoj nomis la Leĝo-faranto. Sulejmano kreis brilan, islaman socion, en kiu kleruloj konis tri lingvojn: la turkan pro la leĝoj, la persan pro la literaturo, kaj la araban pro la religio. Ĝuste sur tiuj lingvoj Mehmed bazis sian pra-Esperanton, kiun laŭ li ankaŭ la nekleruloj povos facile lerni. Kvankam la vortoj estis prenitaj el la tri menciitaj lingvoj, la sistemo havas interesajn similecojn kun Esperanto. Ĉio baziĝas sur neŝanĝeblaj radikoj, ekzemple bar- = "sci-". Per tiu radiko oni faras la verbon baram = "scii". La prefikso ki- = "ejo", tial kibar = "lernejo". La sufikso -nak = -eg-, tial barnak = "saĝulo" [iu, kiu scias multon], kaj ekzistis ankaŭ la mala sufikso -ka por -et-: barka = “iometo da scio”. Same kiel en Esperanto, ekzistis sufikso por ilo, tio estis -ak, ekzemple kav- = "fermi" kaj kavak = "ŝlosilo". La similecoj iĝas ankoraŭ pli rimarkindaj, se ni rigardas la verbojn: bar [simpla radiko] = "sciu", baram = "scii", barar = "scias", baras = "sciis". Kaj (ne falu el via seĝo!) Mehmed metis en sian lingvon ankaŭ la ekvivalenton de nia -iĝ-, terura por komencantoj, en la formo z. Ekzemple, hadram = “bati,” had = “batu!”, hadrar = “li batas,” hadzar “li estas batata/batiĝas”. La radiko bal- rilatas al la morto, do balam = “mortigi,” balzam = “morti.” Kaj eĉ (Dio helpu nin!), estas la akuzativo, kiun oni markis per la sono -r. Kaj nun vi scias preskaŭ ĉion necesan por paroli la balaibalanan. Vi devas nur atenti pri kelkaj aferoj tipaj de la ŝemidaj lingvoj. Ekzemple por esprimi la negativon, Zamenhof nature uzis la literon N, same kiel en la eŭropaj lingvoj, ekzemple en la vortoj “ne”, “neniu”, “nenio”. Sed Mehmed Muhiddin nature esprimis la negativon per la litero L. La vorto “ne” estas la en la araba kaj lo en la hebrea. Sekve labar = “ne sciu!”, labaras = li ne sciis,” labarar = “li ne scias.” Laŭ la kreinto de la balaibalana, la araba estas la plej bona lingvo. Tial li elektis la samajn vokalojn kiel en la araba, t.e. a, i, u, sed same kiel en la araba, ili povis esti kaj longaj kaj mallongaj. Kiel ni jam montris, bar signifas “sciu!” Sed kun longa vokalo ĝi iĝas bār = “scio, informo.” Do la longa ā havas interalie la funkcion de nia substantiva finaĵo -o. Zamenhof ne konis la balaibalanan kaj Mehmed Muhiddin, alinome Moḥji Moḥamad Golŝani, ne konis nian internacian lingvon. Sed multfoje ili pensis laŭ la sama maniero. Renato Corsetti kaj Ahmad Mamduhi
  24. Louis de Beaufront kaj la granda perfido Louis de Beaufront (1855-1935) estis franca esperantisto en la frua periodo de la lingvo. Li estis tiel grava kaj respektata aganto de la Esperanta movado ekde la unuaj jaroj de la lingvo, ke oni povas konsideri lin la “dua patro de Esperanto”. Sed en la jaro 1908 li subite malkaŝis sian transiron al projekto de alia internacia lingvo, kiun laŭdire li mem kreis. Beaufront lernis Esperanton tre frue. Jam en 1889 lia nomo aperis en la Adresaro de la esperantistoj, unu el nur ses loĝantaj en Francujo. (Pli ol 90% de la 1000 homoj listigitaj en tiu adresaro loĝis en Rusujo.) Beaufront sukcesis konvinki kapablajn kaj influajn homojn subteni la lingvon, kaj li treege kontribuis al la kresko de la movado en Francujo. En 1898 li fondis la francan Esperanto-asocion, kaj samtempe li verkis plurajn valorajn instruajn libretojn pri la lingvo. Liaj rilatoj kun Zamenhof estis oftaj kaj proksimaj, sed ne ĉiam tre bonaj. Al Zamenhof tre gravis la “interna ideo” de la lingvo. Tamen Beaufront, same kiel multaj aliaj okcidentanoj, volis insisti ĉefe pri la praktikaj flankoj de internacia lingvo por la progresigo de komerco kaj sciencoj. Ankaŭ kun aliaj gravuloj de la franca Esperanto-movado la rilatoj de Beaufront ne ĉiam estis brilaj. Cetere lia enigma personeco ne plaĉis al ĉiuj. Beaufront mensogis pri pluraj punktoj de sia vivo, unuavice pri siaj nomo kaj socia rango. Li ŝajnigis esti markizo, kvankam li naskiĝis de malriĉa lavistino kaj de nekonata patro. Lia vera nomo estis Louis Chevreux, laŭ la nomo de la patrino. Li mem kreis legendon ĉirkaŭ sia vivo, pri vojaĝoj en Hindujo, angla avino, studoj, lingvaj konoj, perdo de ĉiuj posedaĵoj dum ŝipa katastrofo... Li restis fraŭlo dum la tuta vivo kaj vivtenis sin kiel instruisto por la infanoj de diversaj familioj. La plej enigma parto de lia vivo koncernas lian partoprenon en la naskiĝo de la lingvo Ido. Serioza internacia laborgrupo, la “Delegacio por alpreno de internacia helplingvo”, studis diversajn proponojn pri internacia lingvo, kun la celo elekti la plej taŭgan. Beaufront estis la reprezentanto de la Esperanto- movado, kun la tasko prezenti kaj defendi Esperanton. En 1907 la Delegacio alprenis decidon, ke Esperanto estas la plej bona kandidato... se oni faros ŝanĝojn en la lingvo laŭ la linioj de iu kandidata lingvoprojekto nomata “Ido”. La esperantistoj ne konsentis fari tiujn ŝanĝojn, kiuj estis tro grandaj kaj koncernis ne nur la vortprovizon, sed ankaŭ la tutan gramatikon. Poste Beaufront malkaŝis, ke li mem estas la aŭtoro de Ido. Kaj la Delegacio elektis la lingvon Ido. Ni nun scias, ke la vera patro de Ido estis Louis Couturat, franca logikisto, kiu estris la Delegacion. Sed Couturat, laŭ la reguloj de tiu delegacio, ne rajtis prezenti sian propran projekton. Pro la alta prestiĝo de Beaufront inter la esperantistoj, Couturat preferis ŝajnigi, ke Beaufront mem kreis tiun lingvon. Li esperis, ke tial multaj esperantistoj transiros al Ido. Efektive tio okazis, sed la plejmulto ŝokiĝis pro la perfido de Beaufront kaj daŭre subtenis Esperanton. Marc Bavant Noto: En ĉi tiu artikolo, laŭ la franca kutimo, ni mallonge nomas la sinjoron nur Beaufront. En la Esperanto-movado oni konas lian nomon ankaŭ sub la formo de Beaufront, aŭ De Beaufront.
×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, uea.facila uzas kuketojn. Legu nian Privatecan politikon por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por esti uzanto de la retejo.