Salti al enhavo

Aprila ŝerco


 Diskonigi

Junulino rikoltas freŝajn spagetojn en la 1-a de aprilo. Foto: Wikipedia / Robert Couse-Baker CC BY 2.0

Eblas aŭskulti ĉi tiun artikolon, kiun voĉlegis Pierre Grollemund.

Ekzercon pri tiu ĉi artikolo solvu ĉe !

La 1-a de aprilo estas tago, kiam en multaj landoj tra la mondo, oni faras ŝercojn kontraŭ siaj geamikoj. Ankaŭ gazetoj kaj televidaj kanaloj ŝerce anoncas nekredeblajn novaĵojn. Foje tio povas havi malagrablajn sekvojn!

En Francio estas aparta maniero festi la aprilan ŝerco-tagon. Infanoj ŝatas fiksi paperan fiŝon al la dorso de alia homo, sen ke tiu rimarku tion. Tial en la franca oni nomas tion Poisson d’avril (fiŝo de aprilo). Tre ŝatata ŝerco de infanoj!

729908250_800px-Petit_garon_de_6_ans_et_demi__victime__dun_poisson_davril.thumb.jpeg.654b7c462bc7517be2acc13e4816a3d2.jpeg                                                             Foto: Wikipedia / Benoît Prieur

Malveraj novaĵoj

En la 1-a de aprilo, gazetoj kaj televidaj kanaloj ŝerce prezentas malverajn novaĵojn. Jen kelkaj ekzemploj:

En la 1-a de aprilo 1957 la brita novaĵ-servo BBC aperigis filmeton pri la rikoltado de spagetoj en Svislando. Ĝi montris kamparanojn, kiuj ŝajnas rikolti freŝajn spagetojn el la branĉoj de arboj. BBC baldaŭ ricevis multajn petojn de homoj, kiuj deziris mem kreskigi spageto-arbon. La postan tagon oni klarigis en la novaĵ-programo, ke la filmo estis fakte ŝerco.

En la 60-aj jaroj, en regiono kie estis grava flughaveno de la franca armeo, la militistaj aviadiloj ĝenis la loĝantojn per konstanta bruado. En la 1-a de aprilo ĵurnalo anoncis, ke sciencisto ĵus kreis silentigilon por militistaj aviadiloj! Aperis eĉ foto (kiu tamen estis falsita). La ĝojo de la lokaj loĝantoj daŭris nur unu tagon… 

En la 1-a de aprilo 1999, la brita radio-servo BBC anoncis al siaj aŭskultantoj, ke anstataŭ la brita nacia himno God save the queen (Dio defendu la reĝinon), oni estonte kantos la eŭropan himnon en la germana lingvo. Protestoj alvenis amase al la radio-stacio.

En la 1-a de aprilo 2000, la ĉiutaga pri-sporta ĵurnalo A Bola en Portugalio informis siajn legantojn, ke ilia lando perdis la rajton organizi la Eŭropajn ĉampion-ludojn de pied-pilkado en 2004! Vera ŝoko por la legantoj… ĝis la morgaŭo!

En la 1-a de aprilo 2002, kanada inform-servo Bourque Newswatch anoncis falsan novaĵon pri eksiĝo de la kanada ministro pri financaj aferoj. Pro transpreno de tiu novaĵo fare de brita financa gazeto, la valoro de la kanada dolaro malaltiĝis je 32 centonoj.

Ĉi-jare, en 2024, ankaŭ la Esperanta retejo Libera folio aperigis ŝercan artikolon en la 1-a de aprilo. Laŭ tiu artikolo Donald Trump, la eksa prezidanto de Usono, lige kun sia elekto-kampanjo postulis, ke eksterlandaj firmaoj pagu por la internacia uzo de la angla lingvo. Kelkaj esperantistoj efektive kredis, ke temas pri serioza artikolo, ĝis oni atentigis ilin pri la dato.

Ĉu ankaŭ vi?

Ĉu ankaŭ vi iam praktikis tiun kutimon de la aprila ŝerco? Kiel plenkreskulo, ĉu vi ankoraŭ nun ŝatas fari tiajn ŝercojn, anoncante malveraĵon al kredemuloj?

Anoj de la Esperanto-klubo
de Saint-Etienne kaj Le Puy

  • Ŝati 4
  • Ami 1

Klubo Esperanto de Saint-Etienne kaj Le Puy en Velay ekzistas de la jaro 1904. Ĝi partoprenis en kelkaj Universalaj Kongresoj kaj jam kvin el ĝiaj membroj aliĝis al la Eŭropa Kongreso de Esperanto en Strasburgo , Francujo (majo 2024).


  • armeo: la tuta militistaro de ŝtato.

710458845_Armeopx.jpg.a81f93edf895213281e0d2df8c895dce.jpg

  • branĉo: la ligna parto de arbo, tamen ne la ĉefa parto kiu kreskas el la tero, sed ties pli maldikaj dividaĵoj, kiuj tenas la foliojn.

bird-8132549_640.jpg.8cee80515bcb44f67e78f97153635b1b.jpg

  • ĉampion-ludo: sport-konkurso kun la celo eltrovi la ludanton aŭ ludantaron, kiu gajnas super ĉiuj aliaj.
  • dolaro ($): mon-unuo en Usono, Kanado, Aŭstralio kaj kelkaj aliaj landoj.

612264242_Dolarokanadapx.png.c9a3e1e91dd9a376ec2658c8485c9d8c.png

  • falsi: prezenti malveran aferon tiel ke ĝi ŝajnu vera.
  • fare de: farita de.
  • financa: rilata al la monaj rimedoj de organizaĵo aŭ de homo, aŭ al la stato de la enspezoj kaj elspezoj.
  • firmao: asocio kun komerca celo.
  • himno: kanto, en kiu oni esprimas respekton kaj amon al iu idealo, al Dio, aŭ al sia lando.
  • ĵurnalo: ĉiutaga gazeto.

1705106605_urnalo.jpg.50fb9dd2ee1edb30a07adc6fd744e836.jpg

  • kampanjo: laŭplana agado por realigi difinitan celon.
  • kanalo: la vojo por dissendi la programojn de difinita radia, televida, aŭ reta organizaĵo.
  • ministro: estro de unu el la fakoj de ŝtata regado.
  • protesto: kontraŭstaro kontraŭ afero, kiun oni opinias nejusta aŭ neakceptebla.
  • rikolti: preni fruktojn aŭ plantojn, kiujn oni kreskigis, por manĝi, uzi aŭ vendi ilin.

590428311_Rikoltipx.jpg.4e04f73bc9efa9c89cb1d3ffaf49b964.jpg

  • spagetoj: tre konata itala manĝaĵo, konsistanta el longaj, maldikaj pastaĵoj.

162866428_Spagetojpx.jpg.363901c1aeef8564a7b5a518a3affa95.jpg

  • ŝoko: subita, neatendita okazaĵo, kiu trafas forte kaj malagrable.
     

 Diskonigi


Uzanta eĥosono

Rekomendataj komentoj

Ne estas komentoj por montri.



Aliĝu al la diskutado!

Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. Se vi jam havas konton, ensalutu nun por afiŝi uzante ĝin.

Gasto
Aldoni komenton

×   Algluita kiel riĉa teksto.   Alglui plat-tekste

  Estas permesate nur 75 emoĝioj.

×   Via ligilo estas aŭtomate enkorpigita.   Montri kiel ligilo

×   Via antaŭa enhavo estas reenmetita.   Malplenigi redaktilon

×   Ne eblas rekte alglui bildojn. Alŝutu aŭ enmetu bildojn per URL.


×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, uea.facila uzas kuketojn. Legu nian Privatecan politikon por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por esti uzanto de la retejo.