Salti al enhavo

Drops


 Diskonigi

Eblas aŭskulti ĉi tiun artikolon, kiun voĉlegis Katalin Kováts.

Ekzercon pri tiu ĉi artikolo solvu ĉe !

Drops estas lingvolerniga programo, kreita de hungaraj junuloj kaj prizorgata de internacia teamo. La programo celas helpi en lingvo-lernado kaj memorigo de vortoj kaj esprimoj.

En 2018 ĝi estis elektita mondnivele kiel la plej bona lingvolerniga aplikaĵo de la jaro, kaj ĝi ricevis premion ankaŭ pro la bela aranĝo kaj organizado de la paĝoj. 

La nombro de lerneblaj lingvoj rapide kreskas. La programo en 2020 enhavis 35 lingvojn; nun, en 2024 ĝi enhavas 50. Kompreneble inter tiuj lingvoj estas ankaŭ Esperanto. Drops instruas ĉirkaŭ 4500 vortojn pri multaj temoj, kaj ne nur la kutimaj. Ĝi okupiĝas ekzemple ankaŭ pri krim-aferoj, seksa orientiĝo, vojaĝado, kaj medio-protektado.

La teamo ĉiam atente aldonas vortojn pri la plej aktualaj temoj. Ekzemple, en 2020 oni tre rapide aldonis la vortojn, necesajn por paroli pri la kronviruso.

Ĉiu lernanto povas plani sian lernadon, mem elekti kiam lerni kaj ekzerci sin, kaj pri kiuj temoj. La vortoj venas guton post guto. Tial la programo havas la anglan nomon Drops (gutoj).

La vortoj ripetiĝas dum la ekzercado en diversaj manieroj:

  • oni devas rekoni la vortojn el pluraj ilustraĵoj;
  • necesas kompreni la signifon surbaze de aŭditaj informoj; aŭ
  • necesas kunmeti la vortojn el skribitaj silaboj.

Post pluraj ripetoj, oni scias parkere la vortojn. 

Lernanto povas ricevi memorigon ĉiutage per retmesaĝo, por ne forgesi ekzerci sin per la aplikaĵo. Eblas elekti, en kiu horo ĝi alvenu. 

Drops estas uzebla kaj telefone kiel aplikaĵo, kaj komputile. Por lerni per ĝi ne necesas esti konektita al la reto. Por kvin minutoj da taga uzo la programo estas senpaga, sed por pli longa taga ekzercado necesas pagi. 

Katalin Kováts
 

  • Ŝati 11

Katalin Kováts estas hungara esperantistino loĝanta en Nederlando. Ŝi estas fondinto kaj redaktoro de edukado.net, organizanto de la projekto Ekparolu! (geonkloj/genevoj), kaj respondeculo pri Esperantaj ekzamenoj tra la mondo.


  • aktuala: nuntempa.
  • al-doni: doni aŭ diri ion plian, krom tio, kion oni jam donis aŭ diris.
  • aplikaĵo: komputila programo.
  • guto: unu akvero.

632816455_Guto4px.png.cc58326c87f90ebc4af12dd51972c2a8.png

  • ilustraĵo: desegnaĵo aŭ bildo aldonita al teksto.
  • kaj... kaj...: la unua afero estas same grava kiel la dua, kaj oni elparolas la unuan “kaj” same forte kiel la duan.
  • konektita: kunligita elektre aŭ interrete.
  • krimo: grava kontraŭ-leĝa ago.
  • kron-viruso: tre malgranda kaj nevidebla portanto de serioza malsano disvastiĝanta tra la tuta mondo ekde la jaro 2020.

2026173183_Kronvirusopx..jpg.2c878bae611d55d6bc41842fa5178ec4.jpg

  • medio-protektado: defendado de la viv-ĉirkaŭaĵo, ekzemple de la tero kaj arbaroj, riveroj, aero kaj tiel plu, kontraŭ danĝeroj.
  • orientiĝo (seksa): direkto de la seksa interesiĝo.
  • parkere: firme kaj fikse en la memoro, tiel ke eblas rediri ĝin perfekte, eĉ sen helpo de skribita teksto.
  • rekoni: koni iun aŭ ion, ĉar oni jam renkontis lin/ŝin/ĝin pli frue.
  • silabo: parto de vorto, ekzemple la vorto “saluton” havas tri silabojn: sa-lu-ton.
  • teamo: grupo de kunludantoj en sporto aŭ ludo; grupo de homoj, kiuj agas kune por plenumi iun taskon.

1080206275_Teamo-vkpd..thumb.jpg.e98df4c84ebe12b22b8ff8fd7781aba4.jpg

                                                Foto: Vikipedio / SO Jinsu CC BY-SA 4.0


 

 Diskonigi


Uzanta eĥosono

Rekomendataj komentoj

La artikolo estas interesa, ĉar, laŭ mi, vere valoras havi kaj uzi la aplikaĵon. Novaj temoj estas ofte aldonitaj, kaj la metodo "guton past guto" ege bone funkcias por parkerigi novajn vortojn kaj esprimojn. Persone mi pagas ĉiujare por povi ĉiam libere uzi la programon. Kaj esperas ankaŭ foje uzi ĝin por lerni aliajn lingvojn.
Cetere, estas ĉiam agrable aŭdi la voĉon de Katalin! Ankaŭ la ekzerco estas interesa, ĉar ĝi montras kiom oni devas koncentriĝi por memori detalojn necesajn por sukcese respondi al la demandoj.

  • Ŝati 1
  • Ami 1
  • Dankon 1
Ligo al komento
share_externally



Aliĝu al la diskutado!

Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. Se vi jam havas konton, ensalutu nun por afiŝi uzante ĝin.

Gasto
Aldoni komenton

×   Algluita kiel riĉa teksto.   Alglui plat-tekste

  Estas permesate nur 75 emoĝioj.

×   Via ligilo estas aŭtomate enkorpigita.   Montri kiel ligilo

×   Via antaŭa enhavo estas reenmetita.   Malplenigi redaktilon

×   Ne eblas rekte alglui bildojn. Alŝutu aŭ enmetu bildojn per URL.


×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, uea.facila uzas kuketojn. Legu nian Privatecan politikon por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por esti uzanto de la retejo.