Salti al enhavo

Oomoto


 Diskonigi

Eblas aŭskulti ĉi tiun artikolon, kiun voĉlegis Luna Silva.

Ekzercon pri tiu ĉi artikolo solvu ĉe !

Oomoto estas japana religio, naskiĝinta en 1892, kiam malriĉa kamparanino DEGUĈI Nao komencis transdoni mesaĝojn de Dio. La spiritaj gvidantoj de la movado ĉiam estas virinoj interne de la familio Deguĉi. 

Poste tamen ankaŭ unu viro ekhavis gravan postenon en la movado. DEGUĈI Onisaburo estis la edzo de la dua spirita gvidantino, kaj li simpatiis la internan ideon de Esperanto. Li estis la homo, kiu enkondukis Esperanton en Oomoton antaŭ cent jaroj. Onisaburo skribis, “Esperanton mi intencas disvastigi ne nur enlande, sed ankaŭ eksporti inverse en la direkto de la naskiĝlando de d-ro Zamenhof tra Orienta Azio”. Kiel entuziasma li estis! Ĉi tian entuziasmon montris ankaŭ sinsekvaj Spiritaj Gvidantinoj de Oomoto.

Por disvastigi Esperanton estis fondita la Esperanto-Populariga Asocio (EPA) en 1923. EPA ofte sendas reprezentantojn al Universalaj Kongresoj (UK) de Esperanto, kie ĝi okazigas fakan kunsidon de Oomoto. La plej konata kontribuo de Oomoto al la Esperanta movado estas la Premio Onisaburo Deguĉi. La premio estas monpremio donata al la plej meritaj projektoj kaj agantoj, kiuj utiligas Esperanton kiel gravan rimedon por monda paco kaj la feliĉo de la homaro. UEA (Universala Esperanto-Asocio) administras la premion, kiu estas aljuĝata en la lasta tago de la UK. La monon por la premio donacas Oomoto.

En la sanktejo de Oomoto en la urbo Kameoka, troviĝas Esperanta monumento kun la teksto: “Unu Dio, Unu Mondo, Unu Interlingvo”.

280260185_EsperantaMonumento.thumb.jpg.34d932abac4ff5d8383bc506b7da2226.jpg

Unu Dio simbolas interreligian agadon. Unu Mondo signifas mond-federan movadon. Kaj Unu Interlingvo estas kompreneble Esperanto. Oomoto celas unuigi la homaron trans la diferencoj de religioj, landlimoj, kaj lingvoj. 

Por pacigi la mondon, la diservo Uta-festo estas tre grava por Oomoto. Dum tiu festo, oni prezentas japan-stilajn poemojn, kaj preĝas al Dio por la paco de la mondo kaj por la feliĉo de la homaro.

Kurskunvenoj por lerni nian lingvon interrete aŭ surloke estas ofte organizataj de EPA. Ĝi okazigas en Koreio kaj en Japanio Internacian Renkontiĝon de Esperanto. Fine de ĉiu jaro ĝi okazigas Transjaran Kurskunvenon.

En septembro 2023 okazis la 100-jara Memor-evento de la Fondiĝo de EPA en la centra sidejo de Oomoto en Kameoka, Japanio. Ĉeestis 79 eksterlandaj vizitantoj el 19 landoj, kaj 251 japanoj. Kadre de la Memorevento, la 3-a Esperanta Utafesto okazis. 527 japan-stilaj poemoj estis kolektitaj el 24 landoj. S-ino Margaret Zaleski-Zamenhof interrete prelegis pri la temo “Esperanto kaj familio Zamenhof”, kaj d-ino Katalin Kováts surloke gvidis du-horan Esperanto-kurson per rekta metodo.

OKUŬAKI Toŝiomi
 

  • Ŝati 5
  • Ami 2

OKUŬAKI Toŝiomi estas japana esperantisto. Li loĝas en Kameoka kaj laboras kiel ĝenerala sekretario de EPA (Esperanto-Populariga Asocio). Li sukcese okazigis la 100-jaran Memor-eventon de la Fondiĝo de EPA pasintjare.


  • administri: prizorgi la funkciadon de organizaĵo aŭ de konto.
  • d-ino = doktorino.
  • d-ro = doktoro.
  • eksporti: elporti komercaĵojn al alia lando.
  • entuziasma: kun granda, emocia ŝato pri iu afero.
  • evento: aparta, sufiĉe grava okazaĵo.
  • federa: aganta kun la celo kunigi plurajn ŝtatojn, asociojn aŭ organizaĵojn en unu grupo por komuna celo.
  • inverse: turnite en mala, kontraŭa pozicio aŭ direkto.
  • kun-sido: kunveno, kiam grupo de homoj, ekzemple membroj de asocio aŭ komerca organizaĵo, renkontiĝas por diskutadi kaj por fari proponojn aŭ decidojn.
  • monumento: konstruaĵo aŭ ŝtona artaĵo konstruita memore al grava homo aŭ okazaĵo.

2017010632_Monumento(Herzberg).thumb.jpg.fea0230a09b989f10b650a5e1a8c4f27.jpg

  • posteno: ofico, laborfunkcio.
  • reprezentanto: homo parolanta aŭ aganta nome de iu alia homo, hom-grupo, asocio aŭ organizaĵo.
  • sidejo: ĉefa oficejo de organizaĵo.
  • simboli: elvoki aŭ prezenti ion alian (ekzemple la signo $ simbolas monon).
  • simpatii: senti ŝaton al iu homo aŭ idealo, pro simileco de sentoj, gustoj, opinioj kaj tiel plu.
  • s-ino = sinjorino.
  • stila: en la aparta maniero, laŭ kiu estas prezentata verko, artaĵo, vesto aŭ simile.
  • utao: japana poezia formo.
     

 Diskonigi


Uzanta eĥosono

Rekomendataj komentoj



Aliĝu al la diskutado!

Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. Se vi jam havas konton, ensalutu nun por afiŝi uzante ĝin.

Gasto
Aldoni komenton

×   Algluita kiel riĉa teksto.   Alglui plat-tekste

  Estas permesate nur 75 emoĝioj.

×   Via ligilo estas aŭtomate enkorpigita.   Montri kiel ligilo

×   Via antaŭa enhavo estas reenmetita.   Malplenigi redaktilon

×   Ne eblas rekte alglui bildojn. Alŝutu aŭ enmetu bildojn per URL.


×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, uea.facila uzas kuketojn. Legu nian Privatecan politikon por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por esti uzanto de la retejo.