Salti al enhavo

Virina agado en Benino


 Diskonigi

Eblas aŭskulti ĉi tiun artikolon, kiun voĉlegis Derek Roff.

En decembro 2023, la ne-registara organizaĵo ‘’Infanoj ĉirkaŭ Afriko’’ ricevis oficialan permeson instrui Esperanton, kiel ne-devigan lernobjekton, en ŝtataj mezlernejoj.

Laŭ miaj spertoj, en Afriko ĝenerale kaj precipe en Benino, novaj esperantistoj konsistas el viroj kaj virinoj en egalaj nombroj. Bedaŭrinde, en la daŭro de la lernado, la nombro de esperantistinoj iom post iom malkreskas, tiel ke finfine malpli da virinoj atingas la altajn nivelojn. Rezulte, la valo inter lertaj viroj kaj lertaj virinoj en la Benina Esperanto-movado estas tro granda.

Kun la celo iomete plenigi tiun truon, la liceo por knabinoj en la urbo Lokossa estas elektita por eksperimenti virinan agadon. Oni serĉas instruiston por gvidi Esperantajn kursojn en la liceo dum la naŭ monatoj de la lernojaro. Ĉar la agado celas ankaŭ propagandi Esperanton per lokaj lingvoj, estas bezonataj du fakuloj pri du lokaj lingvoj.

IMG-20240303-WA0012.jpg.72f2eb80d81f5acc8753c2951a12749a.jpg

Evidente necesos pagi la instruistojn, kaj krome estos pliaj kostoj por fotokopiado de lernomaterialoj kaj simile. La buĝeto por la tuta afero estas 700 eŭroj, el kiuj mi mem kontribuos 200. Ni invitas esperantistojn sendi monhelpon por financi tiun projekton.

Por pliaj informoj pri la agado, bonvolu skribi al mi.

Latifou Gbadamassi
 

  • Ŝati 4
  • Malŝati 1

Latifou Gbadamassi estas prezidanto de Asocio de Beninaj Esperantistoj. Li esperantistiĝis en 1989 kaj instruas Esperanton de longe en lerneja kaj universitata medioj. Latifou ĉeestis diversajn internaciajn Esperanto-aranĝojn eksterafrike, kaj membras en la Komitato de UEA de multaj jaroj.


  • buĝeto: detala kalkulo de la necesaj kostoj por plenumi iun projekton. 
  • deviga: tia, ke oni nepre devas fari ĝin.
  • eksperimenti: fari provon kun la celo vidi, kia estos la rezulto.
  • eŭro (€): la mon-unuo uzata en multaj eŭropaj landoj.

228727079_Eropx..jpg.240dd0ae2646493dfaeee568ece05c1a.jpg

  • evidente: klare, tiel ke oni facile vidas aŭ komprenas ĝin.
  • financi: havigi mon-rimedojn (por iu agado).
  • liceo: supera lernejo, ĉe la plej alta ŝtupo de la lerneja sistemo antaŭ la universitato. 
  • ne-registara organizaĵo: organizaĵo, kiu ne apartenas al la ŝtato kaj ties regantoj, sed ricevas sian monon de alia fonto.
  • oficiala: laŭregule akceptita de iu grava persono aŭ oficejo, kiu havas la rajton decidi pri tiu afero.
  • propagandi: aktive labori por disvastigi ideon, ekzemple politikan opinion aŭ idealon kiel Esperanto.
  • valo: malpli alta loko inter montoj; malmonto.

1446017527_Valopx..jpg.4d72a635df1b4e39fa339f6badefe06d.jpg
 

 Diskonigi


Uzanta eĥosono

Rekomendataj komentoj

Latifou petas min aldoni la informon, ke se iu deziras skribi al li, lia retadreso estas: latifougbadamassi @ yahoo.fr

Se iu deziras kontribui al tiu projekto per monhelpo, la konto ĉe UEA estas: gbla-e.

Ligo al komento
share_externally



Aliĝu al la diskutado!

Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. Se vi jam havas konton, ensalutu nun por afiŝi uzante ĝin.

Gasto
Aldoni komenton

×   Algluita kiel riĉa teksto.   Alglui plat-tekste

  Estas permesate nur 75 emoĝioj.

×   Via ligilo estas aŭtomate enkorpigita.   Montri kiel ligilo

×   Via antaŭa enhavo estas reenmetita.   Malplenigi redaktilon

×   Ne eblas rekte alglui bildojn. Alŝutu aŭ enmetu bildojn per URL.


×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, uea.facila uzas kuketojn. Legu nian Privatecan politikon por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por esti uzanto de la retejo.