Salti al enhavo

Kiu estis doktoro Ignaz Semmelweis?


 Diskonigi

Eblas aŭskulti ĉi tiun artikolon, kiun voĉlegis José Antonio Vergara.

Ekzercon pri tiu ĉi artikolo solvu ĉe !

Ĉirkaŭ la mezo de la 19-a jar-cento, hungara kuracisto, Ignaz Semmelweis (1818-1865), enkondukis en sian malsanulejon simplan agon, kiu savis multegajn vivojn. Li postulis, ke kuracistoj purigu siajn manojn antaŭ ol prizorgi virinojn dum la naskado.

D-ro Semmelweis nuntempe estas konata kiel la “savanto de la patrinoj”. Kiel li malkovris tiun rilaton inter ne-lavado de manoj kaj la alta nombro de virinoj, kiuj mortis post la nasko?

Semmelweis laboris en malsanulejo en Vieno. Tie estis du akuŝo-fakoj, kiuj laŭvice akceptis naskontajn virinojn ĉiun duan tagon. Semmelweis rimarkis, ke multe pli da virinoj mortas pro post-akuŝa febro en la unua fako, kie laboras studentoj de medicino, ol en la dua, kie praktikas estontaj akuŝistinoj. Ĉar tiu granda diferenco en la morto-kvanto estis konata de la publiko, gravedaj virinoj petegis akcepton en la duan fakon. Pro timego kelkaj virinoj eĉ preferis akuŝi surstrate, anstataŭ veni en la unuan fakon. Montriĝis, ke tiuj virinoj, kiuj naskis surstrate, malofte malsaniĝis pro post-akuŝa febro. Malĝojigis doktoron Semmelweis la tro oftaj mortoj en la medicina fako, kaj li deziris malkovri la klarigon. 

Li do esploris la diferencojn inter la du fakoj, esperante trovi la kaŭzon, kial pli da novaj patrinoj mortas en la unua fako. Tamen, tiu esploro ne donis utilajn rezultojn. Nur en 1847 li komencis kompreni la klarigon. Lia kolego kaj bona amiko Jakob Kolletschka estis neintence pikita de skalpelo dum dissekcado de kadavro, kaj bedaŭrinde li mortis tuj poste pro infekto. Semmelweis rimarkis, ke temas pri simila infekto al tiu, kiu mortigas tiom da virinoj ĵus naskintaj. Tial Semmelweis supozis, ke ekzistas ligo inter kadavra infekto kaj post-akuŝa febro. Laŭ lia ideo, la medicinaj studentoj post dissekcado de kadavroj transportas surmane “kadavrajn erojn” en la akuŝejon, kaj tiel infektas la virinojn. Ĉar la akuŝistinoj en la dua fako ne okupiĝas pri kadavroj, en ilia fako okazas malpli da mortoj.

Kompreninte tion, Semmelweis devigis la medicinajn studentojn lavi la manojn antaŭ ol ekzameni la akuŝontajn virinojn. Sekve de tiu ago la morto-procentaĵo en la unua akuŝo-fako multe malpliiĝis: de 18% ĝi falis al malpli ol 2%.

Malgraŭ tiu brila rezulto, la malkovro de la hungara kuracisto ne estis akceptata. Ĉar la tiama scienco ne konis la ekziston de mikroboj, la kuracista komunumo ne kredis je lia teorio kaj mokis lin kiel malraciulon. Sekve de tio, oni maldungis lin de la Viena malsanulejo, kaj li devis translokiĝi al Budapeŝto por trovi laboron.

Dum jaroj Semmelweis devis batali kontraŭ siaj kolegoj por konvinki ilin pri sia malkovro. Sekve, li komencis suferi pro mensaj problemoj. Fine, li estis internigita en frenezulejo, kie li estis forte batata de gardistoj. Li mortis du semajnojn poste pro la malsano, kontraŭ kiu li batalis dum sia tuta profesia vivo. Kia malĝoja ironio!

Laurent Ramette

  • Ŝati 9
  • Dankon 1

Laurent Ramette estas franca esperantisto, iama tradukisto kaj nuntempe juristo. Li loĝas en Luksemburgo, kie li laboras en la Tribunalo de la Eŭropa Unio. Krom pri sia fako li aparte interesiĝas pri literaturo, kinarto, politiko kaj internaciaj rilatoj.


  • akuŝistino: virino, kiu profesie helpas aliajn virinojn dum ili naskas.
  • akuŝo: naskado
  • dis-sekcado: distranĉado de homa aŭ besta korpo esplor-cele.

2028027559_Dissekcadowkp.thumb.jpg.c4e71736deba30edae167b9d45b490c3.jpg

                                                     Foto: Wikipedia / Allen Lew CC BY 2.0

  • febro: malsana stato, kiam la korpo tro varmiĝas.
  • gardisto: homo kun la tasko defendi lokon aŭ homon kontraŭ atakoj.
  • graveda: portanta idon interne de sia korpo; naskonta.

103436927_Gravedapxb.png.268f6070a05527a7604d7023cc5234b5.png

  • infekto: malsano kaŭzata de eniro de malsanigaj eroj en la korpon. 

1620268755_Infektowkp.jpg.878755aa4b9100b6887907b7b4d424c6.jpg

                                            Foto: Wikipedia / Marc CAT CC BY-SA 3.0

  • ironio: okazaĵo, kiu ŝajnas kiel malbela ŝerco.
  • jar-cento: cent-jara periodo, ekzemple de la jaro 1800 ĝis 1899.
  • kadavro: korpo de mortinta homo aŭ besto.

1009621866_Kadavrowkp.thumb.jpg.3d121d3ed4f5216a209026ca5930c828.jpg

                                                   Foto: Wikipedia / Ralf Roletschek FAL

  • kolego: homo kun la sama profesio aŭ membro de la sama asocio.
  • komunumo: societo bazita sur komuneco de vivo kaj interesoj; grupo de homoj kune vivantaj kaj kun komunaj interesoj.
  • maldungi: forigi el la ofico aŭ laborejo.
  • malkovri: esti la unua, kiu ekvidas aŭ ekkonas ion, ĝis tiam nekonatan. 
  • malraciulo: homo, kiu agas surbaze de sen-sencaj konsideroj, anstataŭ sur inteligenta pensado kaj saĝa juĝado.
  • medicino: scienco pri sano, malsano kaj kuracado.
  • mikrobo: treege malgranda kaj simpla vivulo. 

545922599_Mikrobo2wkp..thumb.jpg.49828be7399229c9ace5d928dc54a670.jpg

  • procentaĵo: kvanto esprimata aŭ esprimebla per centonoj (%).
  • skalpelo: tre akra tranĉileto uzata de kuracistoj.

1103397385_Skalpelopx.png.5c5fac9a3cca2011a1700123a5d8f8d1.png

  • teorio: scienca klarigo pri konataj faktoj, kiu kapablas doni ĝustan solvon ankaŭ en novaj situacioj.

 

 Diskonigi


Uzanta eĥosono

Rekomendataj komentoj

La aldono de ekzerco surbaze de la teksto estas tre bona ideo.

La bildoj de infekto, dissekcado kaj kadavro estas tiel frapantaj  ke mi certe neniam forgesos tiujn ĉi vortojn

Redaktite de Catalin V
  • Ŝati 3
Ligo al komento
share_externally

Kia vere malĝoja ironio!
Kiel stulta, la kuracista komunumo, ne rimarki ke kuracistoj devas lavi siajn manojn antaŭ ol ekzameni la akuŝontajn virinojn, precipe post dissekcado de kadavro.

Nuntempe, ni ne povas imagi kuracistojn ne lavantajn manojn antaŭ la ekzamenado de paciento. Kiel la tempoj ŝanĝiĝis.

Interesa artikolo, dankon!

  • Ŝati 2
Ligo al komento
share_externally



Aliĝu al la diskutado!

Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. Se vi jam havas konton, ensalutu nun por afiŝi uzante ĝin.

Gasto
Aldoni komenton

×   Algluita kiel riĉa teksto.   Alglui plat-tekste

  Estas permesate nur 75 emoĝioj.

×   Via ligilo estas aŭtomate enkorpigita.   Montri kiel ligilo

×   Via antaŭa enhavo estas reenmetita.   Malplenigi redaktilon

×   Ne eblas rekte alglui bildojn. Alŝutu aŭ enmetu bildojn per URL.


×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, uea.facila uzas kuketojn. Legu nian Privatecan politikon por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por esti uzanto de la retejo.