Salti al enhavo

Ĉu vi volas helpi en Aruŝo?


 Diskonigi

La laboro de volontuloj estas tre grava por asocioj kiel UEA kaj ankaŭ por la Universala Kongreso. 

Nun la 109-a Universala Kongreso de Esperanto (UK) serĉas volontulojn. La kongreso okazos en Aruŝo, Tanzanio, de la 3-a ĝis la 10-a de aŭgusto 2024. Se vi volas kunlabori kiel volontulo, anoncu vin pere de ĉi tiu formularo.

Subvencioj por partopreni la UK-on estas haveblaj danke al la Fondaĵo “Partoprenu UK-on” de UEA. Pere de ĝi UEA povas subteni ĉefe la aliĝ-kotizojn de kelkaj kongresanoj. En kelkaj kazoj UEA subvencios ankaŭ la kostojn de loĝado kaj manĝado, prefere en la plej malaltaj kategorioj. Nur en esceptaj okazoj ĝi povos subvencii ankaŭ la vojaĝkostojn. Homoj el iu ajn lando, kiuj deziras volontuli kaj bezonas tian helpon, povas kandidatiĝi por ricevi subvencion.

La kondiĉoj por peti subtenon de “Partoprenu UK-on” estas:

1.    esti preta ricevi kaj realigi taskojn rilate al la kongreso antaŭ, dum kaj post la UK;
2.    esti individua membro de UEA;
3.    plenigi la formularon ĝis la limdato.

ATENTU! La limdato por plenigi la formularon estas la 19-a de februaro 2024.

En pasintaj UK-oj volontuloj helpis ĉefe pri fotado, filmado, kaj teknika aŭ organiza helpo en prelegejoj. Ankaŭ la Libroservo de UEA bezonas helpantojn, sed la taskoj povas esti tre variaj. En la formularo listigu la taskojn, pri kiuj vi kapablus helpi.

UEA antaŭdankas al kandidatoj pro la interesiĝo, kaj varme invitas donacemulojn kontribui al la Fondaĵo “Partoprenu UK-on”. Tiel vi helpos diversigi nian plej gravan kongreson, kaj ebligos al homoj partopreni, kiuj ĝis nun tute ne povis fari tion.

Aparte en 2024 la Fondaĵo “Partoprenu UK-on” kaj Fondaĵo Afriko estos gravaj por certigi la ĉeeston de granda nombro da aktivuloj el Afriko mem.

UEA, nome de la esperantistoj de la tuta mondo, kore dankas tiujn volontulojn, kiuj pretas doni sian tempon dum la UK. Ni dankas ankaŭ tiujn donacintojn, kiuj kontribuis aŭ kontribuos al la Fondaĵo “Partoprenu UK-on” kaj al Fondaĵo Afriko, por aparte subteni la partoprenon de afrikaj esperantistoj en la unua Universala Kongreso en Afriko.

Fonto: Gazetara Komuniko de UEA, n-ro 1152 (2024-01-29)

  • Ŝati 1

  • aliĝo: aldoniĝo, almetiĝo, membriĝo.
  • ĉe-esto: estado en la loko, kie io okazas.
  • escepta: aparta, konsiderenda kiel ne-normala afero.
  • formularo: dokumento, en kiun oni skribas la necesajn detalojn por fari peton aŭ sendi informojn.

Formularo.jpg.48fae3b34eb222793dcfff4b56b8df8e.jpg

  • individua: unuopa, persona, kiel unu aparta membro de grupo.
  • kandidatiĝi: proponi sin por iu ofico, aŭ por iu konkurso aŭ elekto.
  • kunlabori: okupiĝi kune pri iu komuna laboro.
  • lim-dato: lasta dato por iu agado, post kiu ĝi ne plu eblos.
  • parto-preni: esti unu el la homoj, kiuj kune faras ion.
  • pere de: per.
  • realigi: fari ion, por ke ĝi fariĝu reala, anstataŭ resti nur ideo.
  • sub-teni: helpi homon, asocion, projekton, politikon aŭ simile, por ke ĝi sukcesu.
  • subvencio: monhelpo por projekto.
  • UEA: Universala Esperanto-Asocio
  • varia: ne ĉiam sama; divers-speca.
  • volontulo: homo, kiu proponas sin por plenumi taskon aŭ fari laboron, plej ofte sen-page.


 

 Diskonigi


Uzanta eĥosono

Rekomendataj komentoj

Ne estas komentoj por montri.



Aliĝu al la diskutado!

Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. Se vi jam havas konton, ensalutu nun por afiŝi uzante ĝin.

Gasto
Aldoni komenton

×   Algluita kiel riĉa teksto.   Alglui plat-tekste

  Estas permesate nur 75 emoĝioj.

×   Via ligilo estas aŭtomate enkorpigita.   Montri kiel ligilo

×   Via antaŭa enhavo estas reenmetita.   Malplenigi redaktilon

×   Ne eblas rekte alglui bildojn. Alŝutu aŭ enmetu bildojn per URL.


×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, uea.facila uzas kuketojn. Legu nian Privatecan politikon por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por esti uzanto de la retejo.