Salti al enhavo

Dancu por la paco!


 Diskonigi

Ĉu vi volas danci por la paco? Ĉu vi konas dancistojn, profesiajn aŭ ne, esperantistajn aŭ ne, kiuj pretos danci por la paco?
 
Okaze de la Internacia Tago de Paco, en la 21-a de septembro 2024, grupo de Ne-Registaraj Organizaĵoj (NRO) prezentos programon en Parizo. Ĉiu NRO en tiu grupo, same kiel UEA, estas kunlaboranta asocio de Unesko

UEA ĉi-jare estas grava gvidanto de la planata programo, kiu interalie enhavos kolekton de du-minutaj filmetoj montrantaj dancojn por la paco.

Se vi volas kontribui per du-minuta filmeto de via danco por la paco, bonvolu aliĝi per ĉi tiu retejo:
 
https://danse-paix2024.org/eo/
 
Bonvolu diskonigi tiun ĉi informon al ĉiuj, kiuj povus esti interesataj, esperantistoj aŭ ne. Filmado de du-minuta danco estas facila afero, kiu ne postulas vojaĝon nek grandajn elspezojn. La gvidantoj preparas eventon en septembro, en Parizo, kiam interalie oni prezentos la ricevitajn filmetojn.

  • Ŝati 2
  • Ami 1
  • Malŝati 1

  • aliĝi: aldoniĝi, almetiĝi, membriĝi, aparteniĝi al, iĝi partoprenanto en io.
  • evento: aparta, sufiĉe grava okazaĵo.
  • kun-laboranta: laboranta kun alia organizaĵo pri komunaj projektoj.
  • ne-registara organizaĵo: organizaĵo, kiu ne apartenas al la ŝtato kaj ties regantoj, sed ricevas sian monon de alia fonto.
  • parto-preni: esti unu el la homoj aŭ asocioj, kiuj kune faras ion.
  • UEA: Universala Esperanto-Asocio.
  • Unesko: Organizaĵo de UN por Edukado, Scienco kaj Kulturo.
     

 Diskonigi


Uzanta eĥosono

Rekomendataj komentoj

Ne estas komentoj por montri.



Aliĝu al la diskutado!

Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. Se vi jam havas konton, ensalutu nun por afiŝi uzante ĝin.

Gasto
Aldoni komenton

×   Algluita kiel riĉa teksto.   Alglui plat-tekste

  Estas permesate nur 75 emoĝioj.

×   Via ligilo estas aŭtomate enkorpigita.   Montri kiel ligilo

×   Via antaŭa enhavo estas reenmetita.   Malplenigi redaktilon

×   Ne eblas rekte alglui bildojn. Alŝutu aŭ enmetu bildojn per URL.


×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, uea.facila uzas kuketojn. Legu nian Privatecan politikon por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por esti uzanto de la retejo.