Salti al enhavo

Tri esperantismoj post la venko de la angla


 Diskonigi

Momento el la 100-a Universala Kongreso en 2015

Eblas aŭskulti ĉi tiun artikolon, kiun voĉlegis Jouko Lindstedt.

Ekzercon pri tiu ĉi artikolo solvu ĉe !

La angla ja ne estas la sola interlingvo uzata en la mondo. Sed se Esperanto estus uzata kaj instruata egale vaste kiel la angla nuntempe, ni certe rigardus tion kiel venkon de nia lingvo, eble eĉ kiel la finan venkon. Krome, komputilaj traduksistemoj fariĝas pli kaj pli efikaj. Pro kiaj motivoj ni tamen plu okupiĝas pri Esperanto? Mi priskribos tri motivarojn, tri specojn de esperantismo. Sed unue mi priskribos la de-iran punkton, la iaman esperantismon en la Bulonja Deklaracio.

0. Bulonja esperantismo

La Bulonja Deklaracio (1905) estas historie la plej grava komuna idea dokumento de la Esperanto-movado. Ĝi estis akceptita dum la Unua Universala Kongreso de Esperanto ĉe Bulonjo-sur-Maro, Francujo. Laŭ ĝi, “La Esperantismo estas penado disvastigi en la tuta mondo la uzadon de lingvo neŭtrale homa”. Iuj esperantistoj plu kredas, ke per simpla decido (ekzemple de la Unuiĝintaj Nacioj) eblus elekti Esperanton kiel la internacian lingvon, same kiel la grandaj ŝtatoj estus povintaj principe fari tian decidon en 1905. Sed la plej multajn esperantistojn nuntempe motivas aliaj specoj de esperantismo:

1. Lingvopolitika esperantismo

La lingvopolitika esperantismo celas kunigi sin kun movadoj por multlingveco kaj defendado de malplimultaj lingvoj. La tradicia parolado pri "la monda lingva problemo” ŝanĝiĝis al novspeca parolado pri "lingvaj problemoj". La ideo, ke ĉiuj lingvoj estas egalaj, bone konformas al la bulonjaj ideoj. Sed okazis grava idea ŝanĝo: en la bulonja esperantismo, la multlingveco estis ĉefe malhelpo por la homaro, kaŭzanta malpacon inter nacioj – ne estis tasko de la esperantistoj defendi ĝin.

2. Kultura esperantismo

La kultura esperantismo celas riĉigi la Esperantan kulturon – literaturon, muzikon kaj diversajn enretajn filmetojn. Eĉ se la iama celo de la Esperanta literaturo estis montri, ke la lingvo estas plenvalora kaj funkcianta arta esprimilo, tiaj eksteraj celoj ne plu estas tiom gravaj. La Esperanta kulturo estas celo en si mem, same kiel kulturoj ligitaj al aliaj lingvoj. Ĝi estas afero de "la Esperanta komunumo", dum la lingvopolitika esperantismo estas afero de "la Esperanto-movado". 

3. Homarana esperantismo – la interna ideo

La "interna ideo" de Esperanto estas, laŭ Zamenhof, “frateco kaj justeco inter ĉiuj popoloj”. Tia homarana esperantismo estas ŝatata, sed samtempe ĝi estas rompebla, ĉar ĝin povas devojigi la natura amo de la esperantistoj al sia propra nacio. En diversaj historiaj tempoj, ankaŭ nuntempe, iuj esperantistoj subtenis sian landon, kiam ĝi atakis popolon de alia lando. De la ĝenerala principa "homarana esperantismo" estas longa vojo al personaj moralaj decidoj en la konkretaj malpacoj de nia malsimpla mondo. Esperantismo ne estas tuteca morala sistemo.

Jouko Lindstedt

  • Ŝati 6
  • Dankon 1

Jouko Lindstedt estas finno, eksa universitata profesoro pri slavaj lingvoj. Li estas esperantisto ekde la jaro 1969 kaj patro de tri denaskaj parolantoj de Esperanto.


  • deklaracio: grava publika sciigo pri iu temo.
  • homarana: konsideranta sin membro de la tuta homaro.
  • inter-lingvo: lingvo uzata inter homoj, kiuj ne povas interkompreniĝi per siaj gepatraj lingvoj. 
  • komunumo: societo bazita sur komuneco de vivo kaj interesoj; grupo de homoj kune vivantaj kaj kun komunaj interesoj.
  • malplimulto: malpli granda homgrupo interne de regiono aŭ lando, kiu diferencas de la ĉefa parto de la loĝantaro pro malsama deveno, religio, lingvo aŭ simile.
  • morala: aganta kun la celo esti bona homo; rilata al la principoj de bono kaj malbono.
  • motivi: doni kialon aŭ celon por ies agado.
  • motivo: tio, kio igas iun agi aŭ opinii en difinita maniero; kialo.
  • sub-teni: helpi homon, asocion, projekton, politikon aŭ simile, por ke ĝi sukcesu.
  • tuteca: tia, ke ĝi entenus kaj klarigus ĉion.
     

 Diskonigi


Uzanta eĥosono

Rekomendataj komentoj

Ege interesa kaj klara analizo pri la nuntempaj aliroj al nia lingvo, pri la celoj kaj motivoj de la parolantoj.

Dankon, mi planas uzi la artikolon (en tiu ĉi kaj en ĝia originala formo) por debato dum baldaŭ okazonta progresiga kurso.

  • Ŝati 3
Ligo al komento
share_externally

Brave! Mi tralegis la universalan analizon de esperantismo en la kurta artikolo. Ĉio estas vera. Bedaŭrinde. Sed la lasta frazo “mortigis” min: Esperantismo ne estas tuteca morala sistemo.» Kiel maldolĉe por mi legi tiujn vortojn! Mi eklernis Esperanton relative antaŭnelonge, sed dum mia antaŭa vivo mi aŭskultis pri esperantistoj kaj esperanta frateco nur admirindajn opiniojn, eĉ mi legis pri kelkaj eventoj dum la Dua Mondmilito, kiam esperantistoj de kontraŭbatalantaj armeoj helpis unu la alian. Jes, nun estas alia morala situacio en la mondo, ne nur en Esperantujo... Tre domaĝe.

  • Ŝati 1
Ligo al komento
share_externally

antaŭ 50 minutoj, Tatiana-Sageto diris:

Brave! Mi tralegis la universalan analizon de esperantismo en la kurta artikolo. Ĉio estas vera. Bedaŭrinde. Sed la lasta frazo “mortigis” min: Esperantismo ne estas tuteca morala sistemo.» Kiel maldolĉe por mi legi tiujn vortojn! Mi eklernis Esperanton relative antaŭnelonge, sed dum mia antaŭa vivo mi aŭskultis pri esperantistoj kaj esperanta frateco nur admirindajn opiniojn, eĉ mi legis pri kelkaj eventoj dum la Dua Mondmilito, kiam esperantistoj de kontraŭbatalantaj armeoj helpis unu la alian. Jes, nun estas alia morala situacio en la mondo, ne nur en Esperantujo... Tre domaĝe.

La homarana esperantismo enhavas tre valorajn principojn. Ĝi tamen ne estas "tuteca morala sistemo", ĉar al la plej multaj moralaj demandoj en nia vivo ĝi ne respondas. Ĝi ne anstataŭas la moralajn sistemojn proponatajn de diversaj religioj aŭ de diversaj nereligiaj moralfilozofioj. Neniu diras "mi ne plu sekvas la instruon de kristanismo / islamo / sekulara humanismo, ĉar mi fariĝis esperantisto". Ekzemple, ĉu estas ĝuste flugi al kongreso, kvankam tio damaĝas la klimaton? Kiam estas ĝuste partopreni en militanta armeo kiel soldato kaj kiam ne? Tiajn demandojn la homarana esperantismo ne rekte respondas.

  • Ŝati 1
Ligo al komento
share_externally



Aliĝu al la diskutado!

Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. Se vi jam havas konton, ensalutu nun por afiŝi uzante ĝin.

Gasto
Aldoni komenton

×   Algluita kiel riĉa teksto.   Alglui plat-tekste

  Estas permesate nur 75 emoĝioj.

×   Via ligilo estas aŭtomate enkorpigita.   Montri kiel ligilo

×   Via antaŭa enhavo estas reenmetita.   Malplenigi redaktilon

×   Ne eblas rekte alglui bildojn. Alŝutu aŭ enmetu bildojn per URL.


×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, uea.facila uzas kuketojn. Legu nian Privatecan politikon por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por esti uzanto de la retejo.