Salti al enhavo

Venu, lernu kaj amuziĝu ĉe NASK!


 Diskonigi

Hans Becklin instruas ekstere dum NASK

Eblas aŭskulti ĉi tiun artikolon, kiun voĉlegis Luna Silva.

NASK estas la Nord-Amerika Somera Kursaro de Esperanto. En multaj jaroj, ĝi estas la plej granda Esperanta aranĝo en Usono.

Por vere lerni ajnan lingvon, estas necese uzi ĝin en ĉiutagaj situacioj. Ĉe NASK, ni tion faras konstante. Kompreneble, ni ankaŭ studas. Ni ĉiam invitas lertajn instruistojn, kiuj povas helpi plenigi truojn en vortprovizo kaj gramatika scio. Sed egale grava estas la ŝanco vivi en Esperanta komunumo dum multaj tagoj. Ni loĝas kune en bela kaj komforta universitato. Ni manĝas kune, babilas kune, kaj ludas kune. Kaj ni uzas Esperanton por ĉio ĉi. Tamen ne maltrankviliĝu - ne ekzistas NASKa polico, kiu punas homojn, kiuj uzas alian lingvon. La etoso estas amika kaj neformala.

En la vesperoj, ni amuziĝas en la “gufujo.” Gufo estas birdo, kiu aktivas ĉefe nokte. Gufujo estas populara parto de multaj Esperanto-aranĝoj. Ĝi estas loko por malstreĉiĝi kaj trinki teon – precipe nokte. Eble nia Usona gufujo surprizos eksterlandanojn. Krom teo, tabloludoj kaj manĝetoj, en la vigla gufujo NASKanoj trovos bilardon, tablo-tenison, kaj eĉ komputilajn ludojn.

Ne nur la organizantoj, sed ankaŭ la lernantoj kontribuas al la eduka kaj amuza etoso de la kursaro. Ĉu vi ŝatas ludi muzikilon? Kunportu ĝin al NASK. Ĉu vi havas interesan ŝatokupon? Montru ĝin al ni. Ĉu vi estas spertulo pri nekutima temo? Rakontu pri tio. Tiaj kontribuoj estas ĉiam ŝatataj.

Partoprenantoj ofte diras, ke la sperto estas bonega, kaj ke ili pli bone regas Esperanton pro la decido veni al NASK. Lernanto en la kurso de 2023 diris, “Mi parolas pli flue. Mi kapablas trovi la ĝustan vorton pli facile. Mi komprenas pli ol antaŭe la signifon de tio, kion mi aŭdas. Mi povas partopreni en konversacioj.” Sed eĉ fluaj parolantoj revenas jaron post jaro por renkonti amikojn kaj sperti la Esperantan kulturon.

En 2024, diversaj niveloj de lingva instruado estos haveblaj. Vince Allison prezentos post-bazan kurson per interreto por tiuj, kiuj volas kroman helpon antaŭ la komenco de la ĉeesta kurso. Kaj ĉeeste en Raleigh, Norda Karolino, Rafa Nogueras kaj Birke Dockhorn gvidos la kursojn je meza kaj supera niveloj.

Venu, lernu, kaj amuziĝu kun ni! Por pli da informo, vizitu nian paĝaron.

Brian Harmon
 

  • Ŝati 5
  • Ami 1

Brian Harmon estas usona esperantisto kaj eks-programisto. Li unue studis ĉe NASK en 2015. Li fariĝis la “help-instruisto” kaj redaktoro de la kursa ĵurnalo, La NASKa Fasko, en 2017. Ĉi-jare li fariĝis la administranto de la kurso, kaj ĝojas renkonti tie novajn kaj malnovajn amikojn.
 


  • bilardo: ludo en kiu oni movas pilkojn sur tablo, frapante ilin per longa ligna ilo.

1817318660_Bilardopex.thumb.jpg.6cb1c941d42b2c61644910fd4cb7744a.jpg

  • ĉe-esta: estanta tie en la loko, kie io okazas.
  • etoso: ĝenerala sento, kiun la ĉirkaŭaĵo prezentas al la ĉeestantoj.
  • gufo: speco de birdo kun grandaj okuloj, kiu plej ofte aktivas nokte; gufujo: trankvila dumnokta trinkejo en Esperantaj junularaj aranĝoj, kie oni trinkas teon kaj babilas.

1825388111_Gufopx..jpg.4b206d615d7da36cef0717af4a626423.jpg

  • komunumo: societo bazita sur komuneco de vivo kaj interesoj; grupo de homoj kune vivantaj kaj kun komunaj interesoj.
  • konversacio: interparolado.

477390957_Konversaciopx..jpg.d0f618acf1139042780ae49ad0723e11.jpg

  • malstreĉiĝi: post periodo, kiam oni forte streĉis la korpajn kaj spiritajn fortojn, ĝui periodon de trankvilo, kiam la korpo kaj menso ne plu devas uzi tiom da energio.
  • ne-formala: natura, hejmeca, amika, afabla, akceptema.
  • parto-prenanto: ĉe-estanto en iu aranĝo.
  • surprizi: mirigi per neatendita okazaĵo.
  • ŝat-okupo: neprofesia agado, kiun oni faras pro plezuro kaj intereso.
  • tablo-teniso: sporto en kiu oni ĵetas pilkon per batilo trans reton streĉitan laŭ la mezo de tablo.

1159557197_Tablotenisopx.jpg.e32d81d3d204b2f2fc6997c66c79361e.jpg

  • vort-provizo: la tuta kvanto de la vortoj, kiujn iu konas kaj kutime uzas.

 Diskonigi


Uzanta eĥosono

Rekomendataj komentoj

Ne estas komentoj por montri.



Aliĝu al la diskutado!

Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. Se vi jam havas konton, ensalutu nun por afiŝi uzante ĝin.

Gasto
Aldoni komenton

×   Algluita kiel riĉa teksto.   Alglui plat-tekste

  Estas permesate nur 75 emoĝioj.

×   Via ligilo estas aŭtomate enkorpigita.   Montri kiel ligilo

×   Via antaŭa enhavo estas reenmetita.   Malplenigi redaktilon

×   Ne eblas rekte alglui bildojn. Alŝutu aŭ enmetu bildojn per URL.


×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, uea.facila uzas kuketojn. Legu nian Privatecan politikon por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por esti uzanto de la retejo.