Salti al enhavo

Retoso 2024


 Diskonigi

Retoso estas reta kunveno de TEJO (Tutmonda Esperantista Junulara Organizo), organizata de gejunuloj por gejunuloj. Ĝi okazos inter la 26-a kaj la 29-a de Aprilo 2024.

Dum la unua reta IJK (Internacia Junulara Kongreso) en 2020, partoprenis multaj junaj esperantistoj el landoj, kiuj ne ofte partoprenas en normala ĉeesta IJK. Tio montris, ke estas grave daŭre okazigi retajn eventojn ankaŭ post la pandemio, por ke junaj esperantistoj el la tuta mondo ekkonu unu la aliajn kaj kontribuu al Esperantujo.

La nomo Retoso estas kunmetaĵo de la vortoj reto kaj etoso, kaj tiuj du vortoj montras, kia evento ĝi estas. Ĝi estas internacia evento, senpaga por ĉiuj, plena je programeroj kiel prelegoj, diskut-rondoj, labor-grupoj, liberaj babil-rondoj, koncertoj, kaj ludoj.

Retoso 2024 estas organizata de entuziasmaj gejunuloj el Barato, Italio, Argentino, Francio, Indonezio kaj Ĉinio. Ni faras nian eblon, por ke la evento estu alirebla por homoj de ĉiuj landoj. 

Ni invitas partoprenantojn mem prezenti programerojn. Oni povas proponi programeron pri sia kulturo, rakonti pri sia hobio, fari prezenton pri la fako pri kiu oni studas aŭ laboras, aŭ organizi komunajn ludojn kaj babilrondojn. Ni bonvenigas ĉiu-specajn programerojn. Se vi proponos programeron, vi rajtos ankaŭ elekti per kiu platformo vi deziras prezenti ĝin. Vi povas proponi programeron per https://mallonge.net/programo-retoso2024.

Ĉi-foje estos nova speco de programero kun la nomo Fulm-prelego, kiu daŭros ne pli ol 15 minutojn. Estas multaj novuloj, kiuj havas ion interesan por rakonti al aliaj partoprenantoj, sed iom hezitas aŭ sentas sin ne pretaj por fari programeron dum unu tuta horo. La Fulmprelegoj ĉefe celas allogi tiajn novulojn.

Retoso estas okazo por amuziĝi, lerni kaj renkontiĝi kun geamikoj en Esperantujo! 

Vi povas aliĝi ĉe https://mallonge.net/aligxu-al-retoso2024

Pliajn informojn vi trovos ĉi tie: https://retoso2024.tejo.org/.

Se vi jam aliĝis, ni invitas vin al nia grupo ĉe Telegramo: [https://t.me/+WGq2Ad13YeuCvhUJ]. Tie vi jam povos interagi kun aliaj Retosanoj!

Snehaĝa Venkatesh
 

  • Ŝati 2

Snehaĝa Venkatesh el Barato estas vic-prezidanto de TEJO kaj ĉeforganizanto de Retoso 2024.


  • aliĝi: aldoniĝi, almetiĝi, membriĝi, aparteniĝi al, iĝi partoprenanto en io.
  • alirebla: donanta al la homoj la eblecon iri al ĝi, aŭ la rajton viziti ĝin.
  • al-logi: logi la deziron aŭ la intereson de la homoj, por ke ili venu.
  • Barato: alia nomo de Hindujo.
  • bon-venigi: akcepti ĵus alvenintan homon aŭ novan aferon en maniero afabla kaj kor-gajiga.
  • ĉe-esta: estanta tie en la loko, kie io okazas.
  • entuziasma: kun granda, emocia ŝato pri iu afero.
  • Esperantujo: la Esperanta mondo.
  • etoso: ĝenerala sento, kiun la ĉirkaŭaĵo prezentas al la ĉeestantoj.
  • evento: aparta, sufiĉe grava okazaĵo.
  • heziti: ne esti certa; ne scii, ĉu fari aŭ ne fari; ne kuraĝi.
  • hobio: ŝat-okupo; okupo, kiun oni faras dum sia libera tempo por la propra plezuro.
  • koncerto: muzika prezento.

43015038_Koncertopx..jpg.2de54dfb8a2b5091ecdf210fa786b6eb.jpg

  • pandemio: tutmonda malsano.
  • parto-preni: esti unu el la homoj, kiuj kune faras ion.
  • platformo: (en komputado) retejo, kiu ebligas al siaj uzantoj interagi kaj dividi enhavon (ekzemple filmetojn) kun la aliaj uzantoj.
  • Telegramo: tuj-mesaĝilo per kiu eblas senpage sendi voĉmesaĝojn, bildojn, filmetojn kaj ĉiajn dosierojn.

 Diskonigi


Uzanta eĥosono

Rekomendataj komentoj

Ne estas komentoj por montri.



Aliĝu al la diskutado!

Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. Se vi jam havas konton, ensalutu nun por afiŝi uzante ĝin.

Gasto
Aldoni komenton

×   Algluita kiel riĉa teksto.   Alglui plat-tekste

  Estas permesate nur 75 emoĝioj.

×   Via ligilo estas aŭtomate enkorpigita.   Montri kiel ligilo

×   Via antaŭa enhavo estas reenmetita.   Malplenigi redaktilon

×   Ne eblas rekte alglui bildojn. Alŝutu aŭ enmetu bildojn per URL.


×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, uea.facila uzas kuketojn. Legu nian Privatecan politikon por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por esti uzanto de la retejo.