Salti al enhavo

La ovo


 Diskonigi

Eblas aŭskulti ĉi tiun artikolon, kiun voĉlegis Derek Roff.

Kiam mi promenis ĉi-matene, sur la trotuaro mi trovis ovon. “Nekutime”, mi pensis. “Sed tamen.”

Mi ne rimarkus ĝin, krom pro tio, ke ĝi estis brile oranĝ-kolora, kaj zumis.

“Ankaŭ nekutime”, mi pensis. “Sed tamen.”

La ovon mi metis en mian poŝon. Post alveno hejme, mi metis ĝin sur teleron. Kaj subite ĝi saltetis, frakasiĝis, kaj el ĝi grimpis . . . nu . . . estas malfacile diri.

Ia-speca lacerto, kiu tuj grimpis al mia ŝultro kaj trovis komfortan lokon. Nekutime, sed tamen . . .

Ĝi kreskas ĉiutage, kaj nun okupas ambaŭ ŝultrojn. Nekutime, sed . . .

Lee Miller

  • Ŝati 5
  • Ami 2

Lee Miller estas administranto de la grupo “Duolingo (and Other) Esperanto Learners” en Facebook, kaj dum preskaŭ 20 jaroj li aranĝis la instru-programojn por NASK (la usona somera Esperanto-kursaro). Li loĝas en Teksaso, Usono, kun edzino kaj hundo, kaj estas tre aktiva avo. Oni nomas lin “Liĉjo” en Esperantujo, kaj por lernantoj li verkis serion de #LiĉjoRakontoj, kiujn oni trovas en la grupo de Facebook. Lastatempe li verkis kelkajn simplajn rakontojn por novaj lernantoj.
 


  • frakasiĝi: brue disrompiĝi.

683767542_Frakasiipex.thumb.jpg.9b220b3c181967cd04b4c8be04fcd1bc.jpg

  • grimpi: supreniri malfacile, ekzemple sur arbo aŭ monto.

1616238869_Grimpipx..jpg.42ce296e69f9ba1259213460fe48261b.jpg

  • lacerto: kvar-pieda besto malvarm-sanga, kutime sufiĉe malgranda, rapide kuranta.

1494587759_Lacertopx..jpg.bf51e5e7d686f130ab3f749164a94f1f.jpg

  • oranĝ-kolora: laŭ la koloro de oranĝo (frukto), mikso de ruĝa kaj flava.

1644443671_Orankolora.thumb.jpg.894aa5bb10bbc0499fb1f0b4c1a08111.jpg

  • ŝultro: la ŝultro ligas la brakon kun la korpo (ĉe homoj), kaj la antaŭan kruron kun la korpo (ĉe bestoj).

434051907_ultropx.jpg.ea3c16bd1a83236c3efeb254b89019d7.jpg

  • trotuaro: marŝejo, kutime kovrita de grandaj ŝtonoj aŭ alia malmola supraĵo, por pied-irantoj flanke de vojo. 

172034861_Trotuarowkp..thumb.jpg.432f0bd575bcffd738ba15ce4bba97bb.jpg

                                                      Foto: Wikipedia/Lysippos CC BY 3.0

  • zumi: aŭdigi daŭran sonon, precipe la sonon de insektoj; kanteti tra la nazo sen vortoj kaj kun fermita buŝo.
     

 Diskonigi


Uzanta eĥosono

Rekomendataj komentoj



Aliĝu al la diskutado!

Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. Se vi jam havas konton, ensalutu nun por afiŝi uzante ĝin.

Gasto
Aldoni komenton

×   Algluita kiel riĉa teksto.   Alglui plat-tekste

  Estas permesate nur 75 emoĝioj.

×   Via ligilo estas aŭtomate enkorpigita.   Montri kiel ligilo

×   Via antaŭa enhavo estas reenmetita.   Malplenigi redaktilon

×   Ne eblas rekte alglui bildojn. Alŝutu aŭ enmetu bildojn per URL.


×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, uea.facila uzas kuketojn. Legu nian Privatecan politikon por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por esti uzanto de la retejo.