Salti al enhavo

Eŭrovizio kaj Esperanto


 Diskonigi

Eŭrovizia Kantokonkurso 2022. Foto: Wikipedika/Michael Doherty CC BY-SA 4.0

Eblas aŭskulti ĉi tiun artikolon, kiun voĉlegis SZILVÁSI László.

La Eŭrovizia kanto-festivalo estas eŭropa kanto-konkurso, kiun oni dissendas per rekta elsendo ĉiujare. Ĉiu partoprenanta lando proponas originalan kanton, kaj oni elektas gajninton per komplika sistemo de voĉdonado. Ĝi estas vaste populara, kun milionoj da spektantoj en kaj ekster Eŭropo. La finalo de la ĉi-jara Eŭrovizia festivalo okazos la 11-an de majo en la urbo Malmö en Svedio. 

Unu el la partoprenontaj landoj, la Respubliko Sanmarino, ne tuj decidis, kiun kanton ĝi prezentos por la konkurso. Tial, en la fino de februaro 2024 oni organizis lokan konkurson por elekti la kanton. Tre interese, unu el la kantoj estis kantata en Esperanto, kun la titolo "Mi sangas sen vi". Kantis ĝin brazila kantisto (nun loĝanta en Rumanio), Sandro Machado.
 
La loka kantokonkurso kompreneble ricevis vastan atenton en la sanmarinaj amas-komunikiloj. La Esperantlingva kanto bedaŭrinde ne atingis la finalon, kaj Sanmarino proponis alian kanton por Eŭrovizio. Kaj tamen, kvankam la Esperanta kanto ne gajnis, tiu okazaĵo ja havas historian signifon: la unuan fojon Esperanta kanto aperis en la kadro de la Eŭrovizia konkurso.

Ni gratulas al Sandro Machado. Kiu lando unue sekvos tiun ekzemplon – kaj kiam? Ni scivole atendas!

Spektu la kanton ĉi tie.

image.png.33198f4d9653d13bcbb21a8d69312f26.png

SZILVÁSI László 
 

  • Ŝati 3

SZILVÁSI László estas plentempa esperantisto, direktoro de la firmao Lingvo-Studio en Hungarujo, kaj gvidanto de la Esperanto-centro eventoj.hu. Li estas ekonomikisto kaj ankaŭ inĝeniero pri elektroniko de aviadiloj, kaj multe agadas por evoluigo de la profesia faka aplikado kaj faka lingvaĵo de Esperanto. 


  • amas-komunikiloj: gazetaro, televido, radio, kaj aliaj sistemoj por prezenti novaĵojn kaj aliajn informojn al la publiko.
  • festivalo: granda festa kunveno, ofte kun aparta temo, ekzemple pri arto, filmo, muziko aŭ simile. 
  • finalo: la fina, decidofara ero en konkurso. 
  • komplika: malsimpla.
  • parto-preni: esti unu el la homoj, kiuj kune faras ion. 
  • rekta elsendo: programo dissendata per radio, televido aŭ Interreto samtempe dum ĝi efektive okazas.
  • respubliko: ŝtato, kies estro ne estas reĝo, sed homo elektita de la popolo. 
  • titolo: nomo de libro, poemo, teatraĵo, aŭ simila verko.
  • voĉdonado: sistemo por esprimi sian opinion (voĉon) pri iu demando aŭ propono, por ke ĝi estu nombrata. 

1673754757_Vodonopx..png.320a9f7ee3ee1f383bda4b46896205e5.png

 Diskonigi


Uzanta eĥosono

Rekomendataj komentoj

Mirinde! Bone! 👏

Esperanto-grupoj devus regule sendi kantojn al la Eŭrovido-kantokonkurso. Miaopinie, ĉi tiu kanto ne atingis la finalon ĉar la kantisto devas atingi tre altajn notojn, kaj kiam li faras tion oni povas aŭdi ke li streĉas la voĉon. Gravas verki kanton kiu konvenas al la voĉo de la kantisto.

Eble oni bezonas teamon de esperantistaj kantverkistoj, kiuj verkas bonan kanton en teamo.
  • Ŝati 3
Ligo al komento
share_externally



Aliĝu al la diskutado!

Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. Se vi jam havas konton, ensalutu nun por afiŝi uzante ĝin.

Gasto
Aldoni komenton

×   Algluita kiel riĉa teksto.   Alglui plat-tekste

  Estas permesate nur 75 emoĝioj.

×   Via ligilo estas aŭtomate enkorpigita.   Montri kiel ligilo

×   Via antaŭa enhavo estas reenmetita.   Malplenigi redaktilon

×   Ne eblas rekte alglui bildojn. Alŝutu aŭ enmetu bildojn per URL.


×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, uea.facila uzas kuketojn. Legu nian Privatecan politikon por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por esti uzanto de la retejo.