Salti al enhavo

Asocio de Verduloj Esperantistaj


 Diskonigi

Projekto Mazingira: fosado de baseno por teni pluvakvon

Eblas aŭskulti ĉi tiun artikolon, kiun voĉlegis Patrick Morando.

Ni estas homoj kiuj interesiĝas pri ekologio kaj politiko. Kvarono de la membroj de AVE (Asocio de Verduloj Esperantistaj) estas ankaŭ membroj de verdaj politikaj partioj. Ni sendas al nia membraro ĉiu-semajnan retan bultenon AVE-Novaĵoj.

Ni kunlaboras kun partioj, kies nomoj ofte enhavas la vorton Verda (en la nacia lingvo), ĉar la verda koloro estas la koloro de la naturo kaj de la espero. Ni informas niajn partiojn, ke Esperanto estas facila kaj neŭtrala lingvo por internacia komunikado, kaj tradukas por ili gravajn tekstojn: ekzemple la Tutmonda Asocio de Verdaj Partioj prezentis sian programon en 12 lingvoj, inter ili Esperanto.

1016135428_AVEverdaagado.thumb.jpg.7af33153587f1ac9ca7d82d83c7eac5e.jpg

Membroj de AVE prezentas Esperanton ĉe internacia kunveno de Tutmonda Asocio de Verdaj Partioj (Global Greens), Liverpolo, 2017

Kompreneble ni ankaŭ montras la ideojn de Verdaj Partioj al niaj samideanoj de la Esperanto-Movado. Kelkaj interesiĝas pri ekologio.

Krom tio ni havas praktikan agadon. UN (Unuiĝintaj Nacioj) faris liston de 17 celoj por daŭri-pova evoluo, ali-vorte por formo de ekonomia evoluado, kiu ne foruzas la naturajn rimedojn bezonotajn ankaŭ de estontaj generacioj. Ni agadas kun samideanoj en kelkaj afrikaj landoj (nuntempe en Tanzanio, Burundo kaj Kongo) por subteni ilian agadon ne nur per konsiloj, sed ankaŭ per mono.

1. Ni subtenas plurajn orfojn aŭ duon-orfojn, pagante iliajn lernejajn aŭ universitatajn kotizojn. Ni faras tion en la vilaĝaro Salama en nord-okcidenta Tanzanio kadre de la projekto Mazingira-Salama, kaj kunlabore kun la Societo de Bona Volo en Goma, DR Kongo. Krome, ni – kune kun aliaj – kolektis monon por la konstruado de nova mezlernejo en Marambeka, Tanzanio.

Klasĉambro.jpg

Lernejo en la Esperanto-Centro de ANEB, Rumonge, Burundo, subtenata de AVE

AVE infanvartejo 2.jpg

2. Kadre de la projekto Mazingira, ni partoprenis en agado por fosi putojn en pluraj vilaĝoj en Tanzanio. Ni ankaŭ zorgas, ke la homoj en du urboj en DR Kongo (Kalima kaj Bukavu) havu bonkvalitan, puran trink-akvon.

3. AVE subtenas la plantadon de arboj en pluraj afrikaj regionoj – por vidi la detalojn bonvolu rigardi nian retejon. En Afriko oni ofte kuiras per fajro el lignokarbo. Por produkti lignokarbon oni forhakas arbojn, sed se la arboj ne estas replantitaj, tio povas havi seriozajn sekvojn. Sen arboj, pezaj pluvoj pli facile povas forporti la teron. Tial necesas saĝe uzi la arbarojn. Krome, la folioj de grandaj arboj protektas la grundon sube de la tro forta sun-brilo. Sub tiuj arboj la homoj povas planti legomojn por nutri siajn infanojn. Tial plantado de arboj estas alia grava agado de AVE.

Manfred Westermayer
 

  • Ŝati 4

Manfred Westermayer estas germana esperantisto, amanto de la naturo. Li komencis lerni Esperanton en 1980, kaj estas sekretario de AVE ekde 1991. Nun emerito, li antaŭe laboris kiel kemiisto. Kun sia edzino kaj multaj aliaj, li aktivis por fondi la Verdan Partion en Germanujo.


  • baseno: larĝa fosaĵo por teni akvon, ekzemple por trinkado, lavado, naĝado kaj tiel plu.

1495564485_Basenopx..jpg.25bf326062ae557d3e5e25bb937096d4.jpg

  • bulteno: revuo aŭ alia informilo de asocio, kiu aperas pli-malpli regule.
  • ekologio: scienco pri la rilatoj de la vivantaj estaĵoj inter si kaj kun sia medio.
  • for-haki: for-tranĉi arbon, aŭ parton de arbo, kun la celo forigi ĝin.

305157216_Forhakipx..jpg.a0831001665565c5f4ca7f3e476047db.jpg

  • generacio: tuto de la homoj pli-malpi samaĝaj, vivantaj dum la sama tempo-periodo.
  • grundo: la supraĵo de la tero.

1482329586_Grundopx..jpg.15ce6764b19b0db47edaeb254c9c9740.jpg

  • kunlabori: okupiĝi kune pri iu komuna laboro.
  • ligno-karbo: ligno bruligita sen-aere por forigi akvon kaj aliajn maltaŭgajn aĵojn, kiuj kaŭzas fumon.

97021405_Lignokarbopx..jpg.a04154f4fe869fb5f7c5e07418b9e72f.jpg

  • mez-lernejo: lernejo por infanoj ekde 11 aŭ 12 jaroj ĝis 14 aŭ 16 jaroj; la preciza aĝo estas malsama en malsamaj landoj.
  • nutri: doni al vivanta estaĵo la manĝaĵojn necesajn por la vivo.

1926775599_Nutripx..jpg.3d9594be156e671e8d73cae2ec5b38bb.jpg

  • orfo: infano, kies gepatroj jam mortis.
  • partio: grupo da homoj kun samaj politikaj aŭ sociaj opinioj.
  • parto-preni: esti unu el la homoj, kiuj kune faras ion.
  • protekti: defendi kontraŭ danĝeroj.
  • puto: tre profunda sed malvasta truo fosita en la tero, kiu entenas akvon.

1074396685_Putopx..jpg.54bf9c0b0418a7476810540d01b978f6.jpg

  • sam-ide-ano: homo kun la sama ideo, esperantisto.
  • societo: grupo de homoj, kiuj regule renkontiĝas kun komuna celo.
  • sub-teni: helpi homon, asocion, projekton, politikon aŭ simile, por ke ĝi sukcesu.
     

 Diskonigi


Uzanta eĥosono

Rekomendataj komentoj

Ne estas komentoj por montri.



Aliĝu al la diskutado!

Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. Se vi jam havas konton, ensalutu nun por afiŝi uzante ĝin.

Gasto
Aldoni komenton

×   Algluita kiel riĉa teksto.   Alglui plat-tekste

  Estas permesate nur 75 emoĝioj.

×   Via ligilo estas aŭtomate enkorpigita.   Montri kiel ligilo

×   Via antaŭa enhavo estas reenmetita.   Malplenigi redaktilon

×   Ne eblas rekte alglui bildojn. Alŝutu aŭ enmetu bildojn per URL.


×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, uea.facila uzas kuketojn. Legu nian Privatecan politikon por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por esti uzanto de la retejo.