Salti al enhavo

Anna

Mastrumantoj
  • Enhaveroj

    974
  • Aliĝis

  • Laste vizitis

  • Tagoj kiam gajnis

    813

Ĉio afiŝita de Anna

  1. La 81-a Hispana Kongreso de Esperanto okazis en la tre bela andaluzia urbo Sevilo, nomata perlo de Andaluzio. Post Madrido, Barcelono kaj Valencio ĝi estas la kvara plej granda urbo en la lando. Trafluas ĝin la rivero Guadalquivir. Sevilo estas fama pro flamenko-danco, virbovo-bataloj kaj aliaj tradiciaj festoj. La Katedralo de Sevilo, 130 metrojn longa kaj 76 metrojn larĝa, estas la tria plej granda en Eŭropo kaj kvara plej granda en la mondo. Tre bela estas ankaŭ la reĝa palaco Alcázar, unu el la plej antikvaj en Eŭropo. La ĉef-placo Plaza de España estas belega duon-cirkla historia monumento. Alia grava monumento estas la Torre del Oro (Ora Turo), en kiu troviĝas la muzeo pri maraj aferoj. En Sevilo oni trovas monumentojn el la romia, araba kaj eŭropa historio de la urbo, krom multaj parkoj, muzeoj kaj aliaj belaĵoj. Dum la kongreso tamen ne estis sufiĉe da tempo por vidi ĉion vidindan – precipe se oni deziris ankaŭ ĉeesti la kongreson. La kongresa temo estis: "Komprenemo inter popoloj". Pri tiu temo prelegis je la fino de la kongreso la prezidanto de Universala Esperanto-Asocio, Duncan Charters. Al la kongreso aliĝis pli ol cent kvindek esperantistoj el pli ol dudek landoj. La kongreson partoprenis la prezidanto de UEA kun sia edzino, kaj ankaŭ la ĝenerala direktoro Martin Schäffer kun sia familio. La kongreso okazis en la andaluzia sidejo de la Ĝenerala Unio de Laboristoj. La kongreso estis sukcesa kun bona etoso. Koran dankon al la organizantoj pro tiu agrabla evento. Liba Gabalda
  2. Ĉiuj esperantistoj scias la bazajn faktojn pri la vivo de Zamenhof: ke li estis okulisto, ke lia bopatro pagis la presadon de la unua libro pri Esperanto, kaj ke li mortis pro kor-malsano. Sed malmultaj esperantistoj scias, ke Zamenhof ankaŭ inventis skribmaŝinon. Kial Zamenhof kreis skribmaŝinon? Ĉu la inventaĵo diras al ni ion pri la pensado de Zamenhof? Por respondi tiajn demandojn, necesas esplori kelkajn detalojn. Kiel oni povas vidi per la bildo, ĝi ne estis normala skribmaŝino kun klavaro. Tiutempe ekzistis pluraj specoj de skribmaŝinoj, sed la plejmulto estis tre grandaj kaj multekostaj. En la 1880-aj jaroj aperis la “indekso-skribmaŝino”, kiu estis malpli granda kaj peza, kaj tial kostis malpli. Oni elektis literon el indekso per indikilo, kaj tiam premis klavon por presi la literon surpapere. Ĝi funkciis en maniero simila al tiuj manaj maŝinetoj, kiujn oni ankoraŭ nun uzas por fari etikedojn. La indekso-skribmaŝino “Mignon” el la jaro 1924 Foto: Wikipedia / Spurzem CC BY-SA 2.0 de Sed en la tajpilo de Zamenhof, anstataŭ elekti literon per indikilo kaj premi klavon, oni uzis unusolan ilon por samtempe elekti kaj presi la literojn. Tiel la tajpisto pli rapide povus labori. La propono de Zamenhof por la patento Zamenhof ankaŭ estis unu el la inventintoj de la moderna tajp-rado. Ĝi estis uzata en malnovaj presiloj kaj en elektraj skribmaŝinoj. La unua tajpilo, kiu uzis ĝin, estis la Victor-tajpilo, farita en Usono en 1889. Du jarojn poste Zamenhof kreis sian skribmaŝinon. Tamen, la patento de Zamenhof estis la unua, kiu klare montris la tajpradon. Moderna imago de la propono de Zamenhof Kiam li inventis sian maŝinon, la homoj jam multe uzis skribmaŝinojn. La problemo estis, ke ili estis tre multekostaj. La entrepreno Remington fabrikis skribmaŝinojn ekde 1874. Baldaŭ multaj aliaj entreprenoj komencis fabriki similajn ilojn. La konkurenco estis tre granda. En 1888 Remington jam fabrikis 15000 tajpilojn monate, kaj ĝi tamen ne povis plenumi ĉiujn mendojn. En 1900 la kosto de granda skribmaŝino egalis al 400 tagoj da laboro. Sed eblis aĉeti indekso-skribmaŝinon kontraŭ nur 25-ono de la prezo de granda maŝino. Profesiaj laborantoj kaj malgrandaj entreprenoj povis aĉeti ilin pli facile. Tiaj maŝinoj estis sukcesaj ĝis la 1920-aj jaroj, kiam la normalaj skribmaŝinoj iĝis malpli kostaj. Ni ne certas, kial Zamenhof inventis tajpilon, sed la ĉefa kialo povus esti liaj problemoj pri mono. Li devis doni monon al sia patro, kiu estis en danĝera situacio. Li iris sola al alia urbo por labori, dum lia edzino Klara iris al la hejmo de siaj gepatroj. Tie naskiĝis ilia filino Sofia. Zamenhof eĉ akceptis monon de sia bopatro. Kiam li prezentis la patenton de la tajpilo en 1891, li diris al amiko, ke li eble ne plu povos labori por Esperanto pro sia terura mon-situacio. Zamenhof eble pensis, ke inventi skribmaŝinon povus solvi liajn problemojn. Sed en decembro 1891, la esperantisto W.H. Trompeter proponis al li salajron por daŭrigi la redaktadon de la gazeto La Esperantisto. Tial lia situacio ne plu ŝajnis tiel senespera. Kvankam la skribmaŝino estis lerte elpensita kaj ekzistis merkato por tia inventaĵo, ŝajnas ke ĝi neniam estis fabrikita. Eble pro la nova pago kiel redaktoro, Zamenhof ne plu devis doni sian tempon al la tajpilo. Kvankam ni ne plene komprenas la celon de Zamenhof, lia elpensaĵo malkaŝas kelkajn aspektojn de la menso, kiu ĝin inventis. Jen du aspektoj: a) Zamenhof montris profundan komprenon pri la monda teknika revolucio. Li vidis, ke estas bezono je simplaj, malmultekostaj maŝinoj, kiujn la plejmulto da homoj povos aĉeti. b) Lia tajpilo estis simpla kaj efika. Ĝi povis fari la samajn aferojn kiel aliaj skribmaŝinoj, sed ĝi bezonis malpli da pecoj. La solvo de Zamenhof, la tajprado, daŭras ankoraŭ hodiaŭ. Ĉu vi rekonas tiujn aspektojn en alia inventaĵo de Zamenhof? Toni Espinosa Pli detala versio de la supra artikolo unue aperis en revuo Esperanto en marto 2023, n-ro 1377, p. 58-59. La artikolo estas mallongigita kaj simpligita.
  3. Anna

    Saint-Etienne

    Libro-festoj okazas en multaj urboj, ekzemple en Berlino, ĉefurbo de Germanio. Sed ankaŭ en pluraj urboj de Francio, kiel Brive [Briv] kaj Saint-Etienne [Sentetjen] Tiu festo estis fondita en 1989, do antaŭ 34 jaroj. La celo estis doni al kiel eble plej granda publiko guston pri legado, kaj inviti aŭtorojn por malkovri iliajn lastajn verkojn. La loĝantoj de Saint-Etienne atendis malpacience la feston, kiu okazis dum la semajnfino de la 13-a ĝis la 15-a de oktobro 2023. Tendoj okupis surfacojn en kvar diversaj placoj. Sur la ĉefa placo (la placo de la urbodomo) granda tendo invitis vizitantojn, kun ĉeesto de 200 aŭtoroj. Sur aliaj placoj, eblis trovi librojn brokante (foje tre malnovajn kaj maloftajn) aŭ literaturon por infanoj kaj junuloj. Oni nepre devis elekti: estis tro da diversaj temoj. Mi interesiĝis pri romanoj kaj precipe pri bildstrioj. German-devena aŭtorino nomiĝas Zelba. Ŝi rakontas multajn amuzajn spertojn en familio. Ŝia desegno-stilo estas simpla kaj alloga. Kiam okazis la falo de la Berlina muro en 1990, ŝi estis knabino kaj praktikis sporton: remadon, same kiel la du junulinoj en ŝia suba ĉarma desegnaĵo. Tiam la du teamoj de orienta kaj okcidenta Germanio devis kunfandiĝi! Zelba: "En la sama boato" Kaj okazis dimanĉon matene la deksepa biciklad-kurado: ekde la alteco 615 metroj la partoprenantoj biciklis supren ĝis la alteco 1201 metroj! La temperaturo jam ekmalvarmiĝis. Pierre Grollemund
  4. Mi ĝojas, ke post la aŭskultado vi ĝisdatigis vian membrecon!
  5. Ĉu vi bedaŭras, ke vi neniam vizitis Universalan Kongreson (UK) de Esperanto? La ĉiujara UK estas la plej granda Esperanto-renkontiĝo, kaj la plej internacia. Certe partopreninda renkontiĝo por ĉiu esperantisto! Ekde 2020 eblas ĉeesti UK-on ankaŭ virtuale! La unua Virtuala Kongreso (VK) okazis en 2020, kiam necesis nuligi la normalan kongreson en Montrealo pro la pandemio. De tiam okazas VK ĉiujare. La unuaj du Virtualaj Kongresoj anstataŭis la ĉeestajn kongresojn, sed la aranĝoj estis tiel sukcesaj, ke oni decidis plu organizi virtualajn kongresojn aldone al la kutimaj UK-oj. La 4-a Virtuala Kongreso de Esperanto okazos en novembro, de la 23-a ĝis la 26-a. Ĝi estas organizata de UEA, kaj teknike realigata de E@I. La muzika programo estos prizorgata de la muzik-eldonejo Vinilkosmo kaj de la faka asocio Eurokka. La temo de la Virtuala Kongreso estos sama kiel tiu de la UK. Ĉi-jare ĉe la 108-a Universala Kongreso de Esperanto okazinta en Torino oni diskutis la temon "Enmigrado – kunfluo de homaj valoroj”. Eblas legi pri tiu temo en la artikolo jam aperinta en uea.facila. Eĉ se vi maltrafis la UK-on, nun vi povos partopreni en la diskutoj pri la kongresa temo ĉe la Virtuala Kongreso en novembro. Aldone al la kongresa temo, estos tre varia programo scienca, kultura kaj movada. Okazos ankaŭ la Virtuala Movada Foiro, kiam amaso da fakaj asocioj prezentos sian agadon. Fakaj asocioj estas tiuj, kiuj okupiĝas pri apartaj fakoj: scienco, religio, ekonomio, socio, kulturo, kaj multaj aliaj. Dum la VK eblos ne nur partopreni en la formala programo, sed ankaŭ renkonti aliajn esperantistojn en virtualaj ĉambroj por babili libere pri ĉiaj temoj. Kelkaj el la ĉambroj estos aparte dediĉitaj al nespertaj esperantistoj, kiuj parolas pli malfacile. Sed espereble post la kvar tagoj de la kongreso, la nespertaj esperantistoj jam sukcesos paroli pli flue ol antaŭe. Ĝis la 13-a de novembro 2023, ĉiuj individuaj membroj de UEA povos aliĝi al la Virtuala Kongreso senpage. (Se vi ne deziras aliĝi al UEA, vi povos partopreni en la VK kontraŭ kotizo de 50 eŭroj – tamen ne indas pagi tiom, ĉar la aliĝo sen membreco kostas pli ol la membrokotizo de UEA.) Se vi ankoraŭ ne estas membro de UEA por 2023, eblas aliĝi samtempe al UEA kaj al la VK per la jena ligilo.
  6. Mi konsentas kun vi, ke subtekstoj estus utilaj - ankaŭ por homoj kiel mi, kiuj havas malbonan aŭdkapablon. Bedaŭrinde uea.facila ne povas mem okupiĝi pri aldono de subtekstoj. Tio dependas de la produktintoj de la filmeto.
  7. Anna

    La fiŝkaptisto

    Estis fiŝkaptisto, kiu iris al la rivero por kapti fiŝojn. Por atingi la riveron, li devis grimpi sur monton por atingi sian laborejon. Li amegis sian laboron, ĉar per ĝi li akiris monon por la bezonoj de sia familio. Kiam li kaptis fiŝojn, li metis ilin en saketon, kiun li portis ĉirkaŭ la koksoj. En la vilaĝo li loĝis en kabano kun siaj edzino kaj knabeto. Kaptinte fiŝojn, li reiris por doni ilin al sia edzino, kiu vendis ilin en la vilaĝo. Ofte li devis vekiĝi tre frue, ĉar tiam estis la plej bona momento por kapti fiŝojn. Antaŭ ol grimpi sur la monton kaj atingi la riveron, li devis krii forte por aŭdi la reagon de la aliaj fiŝkaptistoj. Tiel li povis certiĝi, ke nenio malbona okazis. Ĉiuj fiŝkaptistoj tion faris. Tiu, kiu atingis la riveron antaŭ la aliaj, devis atenti por respondi al la krioj de la aliaj. Neatendite, la fiŝkaptisto tre malsaniĝis. Li ne plu estis kapabla iri al la rivero por fiŝkapti. Sen tiu laboro estis malfacila situacio por lia familio, kiu ne povis aĉeti la necesajn bezonaĵojn. Lia edzino serĉadis kuracilojn sed vane. Ŝi ne sciis kion fari, ĉar ŝia edzo ne plu povis eĉ paroli. La aliaj fiŝkaptistoj rimarkis lian malĉeeston ĉe la kutima laboro, sed ili ne sciis, kio okazas al li. Ankaŭ la knabeto estis maltrankvila pro la malsano de sia patro. Li estis sesjara, kaj devis ĉiam iri en la kampon por paŝti la porkojn kaj kaprojn. Li serĉis naturajn kuracilojn, esperante ke ili resanigos lian patron. Bedaŭrinde tiuj kuraciloj ne estis efikaj. Kiam li iris paŝti, li sidis sub arbo kaj pensis, kion li faru por helpi al sia patro resaniĝi. Longtempe li pensadis pri tio, kaj same lia patrino faris. La edzino de la fiŝkaptisto prenis fiŝhokon de sia edzo. Ŝi ligis ĝin al bastono kaj ĵetis ĝin en la riveron, sed bedaŭrinde ŝi eltiris nur fiŝeton. Ĝi diris al ŝi: “Bonvolu remeti min en la riveron. Mi estas ankoraŭ eta. Atendu ĝis mi kreskos. Tiam mi estos manĝinda, kaj vi povos preni min.” Ŝi respondis: “Mia edzo estas malsana. Kiam mi iris al la vilaĝa maljunulo por peti kuracilojn, li diris al mi, ke vi estas taŭga kuracilo por mia edzo. Do mi ne povas reĵeti vin en la akvon, ĉar mi bezonas vin por la resanigo de mia edzo.” Ŝi iris hejmen kaj kuiris la fiŝon laŭ la konsilo de la vilaĝa maljunulo. Efektive ŝia edzo resaniĝis, kaj ĝojo revenis en la familion. Jean de Dieu Kikako
  8. Al la Telegrama kanalo “Esperanto-novaĵoj” ĵus aliĝis la centa abonanto. Tiu informo aperis la 24-an de septembro en la novaĵretejo La Ondo de Esperanto, sed tuj en postskribo oni aldonis, ke intertempe oni jam atingis la nombron de 101 abonantoj. Tri tagojn post apero de tiu informo, la nombro estis 176. Telegramo estas senpaga tujmesaĝilo por komputiloj kaj poŝtelefonoj. Esperantistoj uzas ĝin por sendi tekstajn kaj voĉajn mesaĝojn, kaj por telefonvoki aŭ videovoki aliajn parolantojn. Eblas sendi per ĝi ĉian enhavon: bildojn, filmetojn, movbildojn, glumarkojn kaj dosierojn. En Telegramo funkcias grupoj, en kiuj esperantistoj interparolas pri diversaj temoj, kaj kanaloj. Kanalo estas unudirekta loko kun mesaĝoj pri difinita temo. Ĉiu kanalo havas specifan temon. Malkiel grupo, kanalo normale ne estas loko por diskuti, sed por informiĝi pri difinita temo. Tamen ĉe la kanalo “Esperanto-novaĵoj” funkcias samnoma grupo/babilejo. La Telegrama kanalo “Esperanto-novaĵoj” estis fondita la 13-an de julio 2023 por diskonigi mallongajn Esperanto-novaĵojn. Do, ĝi atingis cent abonantojn en nur dek tagoj. La plej “amasa” Esperanto-kanalo en Telegramo estas “Esperantaj memeoj” kun 539 abonantoj. Se vi uzas Telegramon kaj vin interesas novaĵoj pri Esperanto kaj ties komunumo, aliĝu al la kanalo “Esperanto-novaĵoj”.
  9. Liru, vi maltrankviligis min! Sed mi nun kontrolis en la reto, kaj estas en ordo. Tiu foto estas en retejo de EPĈ, kaj tiu certe estas Laŭlum! Jen tiu sama foto: http://www.espero.com.cn/old/epch/z06-05e/05e-06/09-5-6-5a.html
  10. Anna

    Kiel formanĝi plaston

    Verŝajne ne al ni persone, sed al niaj posteuloj.
  11. En Pacifiko estas “insulo” el plastaj rubaĵoj. Tiu insulo estas duoble pli granda ol Francujo. En 2020, la industrioj kreis 367 milionojn da tunoj da plasto tutmonde. La plej granda parto estis forĵetita post la uzo, kaj ĉefe finiĝis en la oceanoj. Tie ĝi estas danĝera por la natura vivo. Ofte oni trovas, ke la stomakoj de oceanaj bestoj estas plenaj de malgrandaj pecoj de plasto. Por fabriki plaston, necesas uzi brulmaterialojn, kiuj produktas varmigajn gasojn. Sed plasto estas utila, do estus malfacile ĉesi uzi ĝin entute. Ekzemple, plastaj boteloj estas malpli pezaj ol vitraj boteloj. Tial transporti ilin bezonas malpli da energio, kio kreas malpli da varmigaj gasoj. Tutmonde, diversaj organizaĵoj laboras por malpliigi la kvanton da plastaj rubaĵoj. Recikligado estas la plej ofta solvo. Normale oni pretigas plaston por recikligado en tri paŝoj: 1. Plasto estas kolektita kaj klasigita laŭ la speco; 2. La plasto estas disrompita en malgrandajn pecojn; 3. La dispecigita plasto estas fandita. Poste eblas uzi la fanditan plaston por fabriki novajn aĵojn. Tamen, per tiu metodo eblas recikligi plaston nur kelkajn fojojn. Iom post iom la kvalito de la plasto malboniĝos. Kiam ne eblos plu recikligi ĝin, la plasto estos bruligita aŭ enterigita. Poste tiu plasta rubaĵo malpurigos la subteran akvon. Ni devas repensi kiel fari, uzi, kaj reuzi plaston. Kaj do... renkontu la mikrobojn. Mikroboj estas tre etaj vivantaj estaĵoj, kiuj troviĝas ĉie. Ili estas tro malgrandaj por esti videblaj per la homa okulo. Ili vivas en akvo, tero, kaj aero. Estas milionoj da mikroboj en la homa korpo. Kaj nun, iuj mikroboj evoluis por manĝi plaston. En 2016, sciencisto malkovris novan mikrobon, kiu nomiĝas Ideonella sakaiensis 201-F6. Ĝi povas kreski sur la speco de plasto, kiun oni nomas PET; efektive ĝi manĝas PET. Tiu ne estis la unua mikrobo, kiu manĝas plaston. Ekzistas aliaj, sed ili konsumas multajn aĵojn krom plasto. Ideonella sakaiensis 201-F6 estas speciala, ĉar ĝi evoluis por konsumi nur plaston. Ideonella sakaiensis 201-F6 malkonstruas plaston je molekula nivelo, kaj kreas el ĝi novan plaston de alta kvalito. Tiu plasto estas pli bonkvalita ol plasto recikligita per la normala metodo. Kaj uzi mikrobojn kostas preskaŭ same kiel fari plaston per aliaj metodoj. Estas limoj al la kapablo de la mikroboj. Ili ne manĝas ĉiujn specojn de plasto. Krome, Ideonella sakaiensis 201-F6 estas aktiva nur je preciza temperaturo. Do ĝi ne povas tute solvi nian problemon pri plasto. Nuntempe, ni ankoraŭ devas atenti pri la uzado de plasto, kaj pensi, kio okazos al ĝi poste. Myrtis Smith Fonto: https://www.theguardian.com/environment/2022/feb/05/how-super-enzymes-that-eat-plastics-could-curb-our-waste-problem?s=09
  12. Ĉiu Universala Kongreso havas temon, kiun la partoprenantoj diskutas dum la kongresa semajno. Ĉi-jare en Torino, oni traktis la temon “Enmigrado – kun-fluo de homaj valoroj“. La organizanto de la Kongresa Temo estis Thomas Bormann, germana ĵurnalisto, kiu ofte raportas pri la situacio de rifuĝantoj en Turkujo kaj Grekujo. Granda parto de la 1318 kongresanoj, kiuj venis el 69 diversaj landoj, partoprenis en la kunvenoj pri la Kongresa Temo. Ili ne nur informiĝis pri la problemoj de migrantoj, sed mem spertis la “kunfluon de homaj valoroj”. Ĉar ili ĉiuj parolis kune en Esperanto, sen bezono de interpretistoj kaj tradukistoj, neniaj lingvaj baroj malhelpis ilian rektan interkomunikadon en amika etoso. Iuj esperantistoj raportis pri siaj propraj spertoj kiel migrantoj. La fakto, ke ili jam parolis Esperanton, helpis ilin havi kontaktojn kaj subtenon en la nova lando. Sed kompreneble Esperanto en si mem ne sufiĉas. Migranto nepre devas lerni la nacian lingvon de la koncerna lando, por povi integriĝi en la socion. Fine de la semajno oni publikigis la kongresan rezolucion. En la rezolucio oni notis, ke la gastiganta urbo Torino donas modelan ekzemplon por la integriĝo de migrantoj, kaj precipe rifuĝantoj, en la socion. Sed la kongresanoj konstatis kun zorgo, ke la nombro da rifuĝantoj en la mondo dum la pasinta jaro unuafoje superis 100 milionojn. Krome, pro la klimat-ŝanĝiĝo, pli kaj pli da homoj devos forlasi sian hejmon estonte. Samtempe, la kongresanoj parolis pri la dezirindaj aspektoj de migrado. Efektive migrado estas la bazo por la evoluo de la homaro. Ĝi rezultigas pli riĉan kulturon kaj pli bon-statan socion en la landoj, kie migrantoj ekloĝas. En la rezolucio, la kongresanoj alvokis al la ŝtatoj, kiuj ricevas rifuĝantojn. Tiuj ŝtatoj devus akcepti rifuĝantojn kaj doni al ili la necesan subtenon por starigi memstaran, liberan vivon. Krome necesas certigi, ke ili povu vivi sen lingva diskriminacio kaj sen ajna alia diskriminacio. La kongresanoj konstatis kun zorgo, ke la postuloj de la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj ne estas respektataj en multaj partoj de la mondo. Ili memorigis, ke homaj rajtoj estas universalaj rajtoj, kiuj validas por ĉiuj homoj tutmonde, ankaŭ por migrantoj. La plena teksto de la rezolucio estas legebla en la Gazetara Komuniko de UEA, n-ro 1118, de la 5-a de aŭgusto 2023.
  13. Li Shijun (Esperanta nomo: Laŭlum) estis fama ĉina Esperanta tradukisto kaj verkisto, membro de la Akademio de Esperanto, kaj honora membro de Universala Esperanto-Asocio. Li Shijun naskiĝis en 1923 en la vilaĝo Shatou, en provinco Hebei, norda Ĉinio. En 1939 li eklernis Esperanton. En intervjuo aperinta en 2011 li rakontis, ke por lerni Esperanton, li mane kopiis vortaron. Farante tion li parkerigis multajn vortojn, kaj bone konis frazojn. En 1946 li funkciis kiel sekretario de la nove fondita Chengdu-a Esperanto-Asocio. En 1950 li partoprenis en la preparaj laboroj por la fondo de Ĉina Esperanto-Ligo kaj la gazeto El Popola Ĉinio. Li mem fariĝis vic-ĉefredaktoro de tiu revuo antaŭ sia emeritiĝo. Krome li funkciis kiel vic-ĉefredaktoro de Ĉina Esperanto-Eldonejo kaj ankaŭ de La Mondo, la revuo de Ĉina Esperanto-Ligo. Laŭlum estis elektita kiel membro de la Akademio de Esperanto en 1983, kaj estis reelektita plurajn fojojn ĝis sia morto en 2012 en la aĝo de 89 jaroj. En 2004 li fariĝis honora membro de UEA, kaj en la sama jaro, okaze de la 89-a Universala Kongreso de Esperanto en Pekino, li funkciis kiel la rektoro de la Internacia Kongresa Universitato. Li ricevis plurajn premiojn pro sia agado. En 2003 li ricevis de UEA la Premion Grabowski. En 2010 la Ĉina Tradukista Asocio honoris lin per Dumviva Honora Premio pri Tradukado, kaj en 2011 Ĉina Esperanto-Ligo per Dumviva Honora Premio. Li ĝuis specialan subvencion de la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio pro sia kontribuo al ĵurnalismaj laboroj. Laŭlum tradukis multajn ĉinajn literaturajn verkojn en Esperanton, inter ili la epopean poemaron Aŝma. Parolante pri tiu traduko li diris, ke li milfoje legis la originalan verkon kaj korektis sian tekston, ĝis li estis kontenta pri la lingvaĵo. Aliaj (sed ne ĉiuj) verkoj tradukitaj de Laŭlum estas Aŭtuno en la printempo, Ŭang Guj kaj Li Ŝjangŝjang, Elektitaj ĉinaj antikvaj poemoj ilustritaj, Frosta nokto, Mirrakontoj de Liaozhai, Ĉe akvorando, Romano pri la Tri Regnoj, Pilgrimo al la okcidento, Noktomezo, kaj Kvar generacioj sub la sama tegmento. Li iam diris, ke la arto traduki ne signifas nur ŝanĝi de unu lingvo al alia. La tradukisto ankaŭ devas arte manovri la diversajn kulturojn, kiuj prezentiĝas en la verkoj. Li verkis ankaŭ multajn lernolibrojn kaj aliajn lernilojn, ĉefe por ĉinoj. Chen Ji
  14. Laŭ PMEG la esprimo "ĉi tero" ja povas signifi "ĉi tiu tero" https://bertilow.com/pmeg/gramatiko/e-vortecaj_vortetoj/lokaj/chi.html#i-gsf Tamen, laŭ la klarigo: "Iuj opinias, ke memstara ĉi anstataŭ ĉi tiu(j) estas evitinda (krom eble en poezio)." Efektive, ankaŭ mi konsentas, ke esprimoj kiel "ĉi tero" ĝenerale estas evitindaj, kaj ne rekomendas tion kiel modelon por lernantoj. Tamen ili estas uzeblaj precipe en kanto-tradukoj, en kiuj ofte necesas iom tordi la kutiman lingvouzon pro la neceso enpremi tro da silaboj en verson kun fiksita ritmo.
  15. Kiu rajtas voĉdoni en Luksemburgo? Luksemburgo estas eta lando, kiu troviĝas inter Belgio, Francio kaj Germanio. Pro la alta enlanda produktado kaj malgranda nombro da loĝantoj, Luksemburgo estas unu el la plej riĉaj landoj en la mondo. Tiu floranta ekonomio altiras multajn eksterlandajn laboristojn. Iuj venas ĉiutage el la tri najbaraj landoj, aliaj loĝas en la lando mem. Sekve de tio la proporcio de alilandanoj en la tuta loĝantaro konstante kreskas. En 2011 38% de la loĝantaro estis alilandanoj, kaj en 2022 tiu proporcio atingis 47%. Kompreneble stariĝas la demando pri integriĝo en la socio de tiom multaj alilandanoj. Laŭ interkonsento kun aliaj eŭropaj ŝtatoj, iuj eksterlandanoj, sed ne ĉiuj, havas la rajton voĉdoni en municipaj kaj eŭropaj elektoj, sed ne en la naciaj elektoj. Kelkaj opinias, ke plivastigi la voĉdonrajton al eksterlandanoj helpus ilin partopreni en la nacia vivo de la lando. En junio 2015 okazis referendumo. La voĉdonantoj respondis la jenan demandon: «Ĉu vi konsentas, ke loĝantoj, kiuj ne estas luksemburgaj civitanoj, rajtu voĉdoni por la nacia parlamento, kondiĉe ke ili jam loĝis dek jarojn en la lando kaj ke ili jam voĉdonis en municipaj aŭ eŭropaj elektoj en Luksemburgo?». La rezulto de la voĉdonado estis 22% por doni la elekto-rajton al alilandanoj kaj 78% kontraŭ. Nova provo en la direkto de tia integriĝo okazis en julio 2022. Por voĉdoni kaj kandidatiĝi en la municipaj elektoj, necesis loĝi jam kvin jarojn en la lando. La parlamento decidis forigi la kondiĉon pri la kvin-jara loĝado, tiel ke la homoj rajtos voĉdoni tuj. Tiu ŝanĝo efektiviĝis unuafoje la 11-an de junio 2023, kiam okazis la municipaj elektoj. Ĉu la rezultoj montras pli aktivan interesiĝon de la alilandanoj kompare kun la municipaj elektoj okazintaj en 2017? La respondo estas jes, sed la kresko de ties partopreno ne estas forta. Ĉar la voĉdonado estas sekreta, ne eblas scii kiom da alilandanoj efektive voĉdonis. Tamen, eblas scii kiom da eksterlandanoj estis enskribitaj en la listoj de voĉdonantoj. Voĉdonado estas deviga en Luksemburgo, kaj tio signifas, ke la nombro de enskribitoj sur la listoj devus esti simila al la nombro de efektivaj voĉdonintoj. Ni rigardu la situacion tutlandan kaj la situacion en la urbo Luksemburgo, en kiu loĝas kvinono de la landa loĝantaro. Tutlande, 15% de la enskribitoj estas alilandanoj kompare kun 12% en 2017. Sed en la ĉefurbo, 28% de la enskribitoj estas eksterlandanoj kompare kun 19% ses jarojn antaŭe. Tamen preskaŭ duono de la landa loĝantaro kaj pli ol 70% de la ĉefurba loĝantaro estas eksterlandanoj. Konsiderante tion, ŝajnas ke la integriĝo per la voĉdonrajto ankoraŭ ne estas plene sukcesa. Laurent Ramette
  16. Anna

    Mez-aŭgusta festo-tago

    Dankon pro via detala analizo. Sed mi jam sentas kapturniĝon. Mi esperas, ke iu alia pretos komenti pri ĝi.
  17. Anna

    En mia vilaĝo

    Naskiĝis mi en tre trankvila vilaĝo, en kiu la homoj kunvivis feliĉe. Kutime, en la vespero ni ĉiuj sidis ĉirkaŭ la fajro kun familianoj kaj najbaroj, dum la geavoj rakontis al ni historiojn kaj instruis al ni nian kulturon. La ĉefaj agadoj de ĉiuj vilaĝanoj estis kulturado de la tero, prizorgado de bestoj kaj la produktado de lokaj trinkaĵoj, sed por mia familio la ĉefa agado estis kulturi la teron. Mia patrino, kiu nomiĝis Margareto, ĉiam diris al mi: “Filo mia, neniam mistraktu aliajn pro iliaj raso, tribo, vivnivelo aŭ vivkondiĉoj, ĉar oni neniam scias, kion entenas la estonteco”. Mi tiam ne komprenis, kial ŝi ŝatas tiun proverbon. Kiam mi estis 20-jara, ribeluloj venis al nia vilaĝo. Ili bruligis domojn, mortigis junulojn kaj maljunulojn kaj seksperfortis virinojn. Unu el tiuj ribeluloj tenis maĉeton en la mano. Antaŭ miaj okuloj, li fortranĉis la brakojn kaj kapon de mia patrino for de ŝia korpo. Tiam ili pendumis mian patron. Ili metis ĉiujn maljunulojn en unu domon kaj bruligis la domon. Ili ankaŭ bruligis la bibliotekon de la vilaĝo por ke perdiĝu ĝia historio. Post tiuj masakroj, restis nur kvin personoj en la tuta vilaĝo. Inter ili estis mi kun mia malplej aĝa fratino, sed ni estis devigataj iri kun tiuj ribeluloj. Kiam ni alvenis profunde en la arbaro, du personoj rifuzis pluiri, ĉar la vojo estis longa kaj malfacila. La ribeluloj senhezite mortigis ilin per tranĉado de maĉetoj, kaj ni restis tri. La postan tagon, ni ankoraŭ daŭrigis kun ili laŭ la vojo en tiu arbaro. Ili komencis instrui al ni kiel uzi pafilon, kiel mortigi per maĉeto, kaj la regulojn de vivado en tiu grupo. Ni ne ŝatis tiun vivon, kaj neniu povas imagi, kiom multe ni suferis. Nia restanta kunulo estis mordita de danĝera serpento kaj la ribeluloj ne permesis al mi kuraci lin, sed senzorge foriris. Tiel restis nur mi kun mia fratino. Iun nokton, ni trovis okazon eskapi kaj ni tiel faris. Malfeliĉe la ribeluloj konstatis nian foriron kaj eksekvis nin. Kiam ni estis tuj kaptotaj, ni kaŝiĝis en kaverno, kaj poste kuris en alia direkto. Ni atingis la riveron, kie ni trovis maljunulinon kiu ĉerpis akvon. Ni kuris al ŝi petante helpon, ĉar de-fore ni ankoraŭ aŭdis la bruojn de tiuj ribeluloj. Bonŝance la maljunulino kaŝis nin. Ekde tiam, ni loĝis kun tiu avino, kiu estis afabla kaj bonkora. Ŝi ne estis malriĉa, fakte ŝi havis multe da oraĵoj. Kvin jarojn poste, ni bedaŭris ŝian morton. Mi iam renkontiĝis kun eksterlandanoj en tiu arbaro. Mi montris al ili la oraĵojn de la maljunulino, ĉar ŝi ĉiam rakontis al mi, kiel eksterlandanoj iam venis kaj helpis ses personojn en ŝia vilaĝo, kiam ŝi estis juna. La eksterlandanoj akceptis la oraĵojn, kaj ili proponis preni min kaj mian fratinon al la ĉefurbo por ke ni studu. Ni senhezite akceptis la proponon, kaj tiel mi ekstudis por fariĝi arkitekto. Marcelin Luheka Étienne Luheka Feliĉe, la du verkintoj de la supra rakonto ne priskribas sian personan sperton. Sed bedaŭrinde temas pri situacio, kiu estas ankoraŭ tro ofta en ilia lando.
  18. Anna

    Tridek Oraj Horoj

    Jes, via demando aperis, sed neniu respondis. Tiu vorto aperis en la komento de Alessandra, do ŝi mem devos respondi.
  19. “Saluton! Ĉu eble vi estas survoje al Torino?” Jam en la flughaveno mi rimarkis kelkajn vojaĝantojn, kiuj havis verdan stelon fiksitan al la ĉemizo. Do mi kuraĝis alparoli ilin. “Saluton, jes,” ili respondis. “Ĉu ankaŭ vi vojaĝas al la UK?” La UK: tio estas la Universala Kongreso pri kaj en Esperanto, kiu okazas ĉiujare en malsama lando, ekde la jaro 1905. La ĉi-jara UK estis la 108-a, sed por mi mem, nur la unua. Antaŭ du jaroj kaj duono mi hazarde legis pri Esperanto kaj sci-vole komencis lerni ĝin. Nun mi sentis min preta renkontiĝi kun aliaj esperantistoj kaj komuniki kun ili per tiu “nova” lingvo! Do mi jesis, kaj afabla interparolo kaj eĉ ia amikeco komenciĝis inter ni. Atinginte la flughavenon de Torino, ni kune veturis al la urbocentro per komuna taksio. La kongreso okazis ĉefe en la Politeknika Universitato de Torino. Post mia alveno, mi atendis en vico por ricevi la kongresan sakon, kiu enhavis multajn utilajn informilojn kaj aliajn aferojn. Ankaŭ tie, atendante en la vico, mi babilis kun kongresanoj el multaj diversaj landoj. Kaj jam antaŭ ol la UK komenciĝis, mi sentis tiun viglan kaj amikan etoson. En la korto de la universitato okazis la Movada Foiro. Dum tiu foiro multaj Esperanto-asocioj prezentis sin kaj donis informojn pri siaj agadoj. Ĉirkaŭpromenante, mi renkontis amikojn, kiujn mi ĝis tiam nur rete konis. Ni brakumis unu la alian kvazaŭ ni estus multjaraj amikoj! La Movada Foiro en la korto de la Politekniko. Fotis: John Huang La postan matenon okazis la oficiala malfermo de la UK, la Solena Inaŭguro. Tio okazis en grandega malnova konstruaĵo el la 19-a jarcento, kie en la pasinteco oni riparis fervojajn vagonojn, ĉar nur tie estis loko sufiĉe granda por enteni ĉiujn 1300 kongresanojn. La publiko ĉe la Solena Inaŭguro. Fotis: John Huang Dum la posta semajno, la plejparto de la programeroj okazis en la universitato mem. La ĉefa temo de la kongreso estis “Enmigrado - konfluo de homaj valoroj”. Estis multaj interesaj prelegoj ne nur pri tio, sed pri la plej diversaj temoj. Krome okazis koncertoj kaj teatraĵoj, kaj ĉe la libroservo eblis aĉeti Esperant-lingvajn librojn. Estis ankaŭ lingvokursoj. Dum la semajno oni povis partopreni en diversaj ekskursoj, ĉu piede, bicikle aŭ buse, por malkovri la vidindaĵojn de la urbo Torino kaj por viziti la belegan ĉirkaŭan regionon Piemonto. Ankaŭ la vesperaj renkontiĝoj kaj babiladoj kun aliaj partoprenantoj riĉigis la eventon; por mi ili estis granda plezuro kaj kondukis al novaj amikecoj. Laŭ mi, la kongresa semajno tute ne sufiĉis por partopreni en ĉiuj interesaj programeroj. Kiam mi veturis hejmen, mi kunportis ne nur multajn belajn memorojn, sed ankaŭ grandan feliĉon kaj la sperton, ke per Esperanto facile eblas komuniki kaj amikiĝi kun homoj el la tuta mondo! Gabriele Kiral
  20. Anna

    Testo de Fiat 125

    Ha, nun mi komprenas! Do, fakte la raportoj estas sekaj, ne la testoj mem, ĉu ne?
  21. Anna

    Testo de Fiat 125

    Dankon pro via komento! Sed kio estas seka testo?
  22. Anna

    Tridek Oraj Horoj

    La ĉi-suba artikolo unue aperis en la retejo de Ĉina Radio Internacia. Ni mallongigis kaj simpligis ĝin por aperigo ĉe uea.facila. En la somero de 2021, Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj (ILEI) kaj Itala Instituto de Esperanto kune lanĉis novan instru-projekton en la regiono Toskanio de centra Italio. La ideo de Bruĉjo Kasini kaj Laura Brazzabeni estis, ke Esperanto estas ja facile lernebla lingvo, kaj tial ĝi povas helpi gelernantojn pli bone kompreni la strukturon de aliaj lingvoj, kaj ankaŭ de la propra. Sed ne sufiĉe da instruistoj en italaj superaj mezlernejoj regas Esperanton. La brila solvo – tute ebla por Esperanto, sed apenaŭ farebla por aliaj lingvoj – estas instrui unue al la instruistoj per senpaga video-kurso. La kurso daŭras 20 horojn plus 10 horojn da individua studado kaj specialaj interretaj renkontiĝoj kun spertaj instruistoj. Tiel naskiĝis la nomo de la projekto: “30 Oraj Horoj”. Dum tiuj tridek horoj oni lernas multe, ne nur pri la lingvo mem, sed ankaǔ pri ĝiaj historio, kulturo kaj movado, per la helpo de fakuloj kiel Renato Corsetti kaj de la Nacia Biblioteko de Esperanto en la itala urbo Massa. Tamen unue necesis la subteno de la lokaj instancoj por proponi la kurson al ĉiuj lernejoj de Toskanio – kaj poste ankaŭ al tiuj de la regiono Friulo-Venecio Julia, kie estis okazonta la kongreso de ILEI en julio 2023. Tial Bruĉjo Kasini en somero 2021 petis min verki “sciencan dokumenton” pri la historio de la eksperimentoj, kiuj pruvas, ke Esperanto estas facile lernebla kaj helpas en la studo de aliaj lingvoj. Tiel naskiĝis la unua malneto de mia libro L’esperanto: facilità di apprendimento e aiuto nello studio di altre lingue (Esperanto: facile lernebla kaj helpo en la studo de aliaj lingvoj). Komence ĝi estis nur longa bibliografio kun mallongaj priskriboj de la plej gravaj eksperimentoj. Poste, kun multaj aldonoj kaj profundigoj, ĝi estis eldonita kiel 300-paĝa libro ĉe la itala eldonejo Edistudio en majo 2023. En 2023 Itala Instituto de Esperanto, ĝuste pro la Projekto “30 Oraj Horoj”, gajnis eŭropan premion pri lingvo-instruado, en konkurso lanĉita de du italaj instancoj, kiuj okupiĝas pri edukado. En julio 2023 Edistudio eldonis mian libron ankaŭ en Esperanta traduko. Espereble aperos pliaj tradukoj en malsamaj lingvoj. Tiel nia instrua sperto utilos ne nur en Italio, sed povos esti adaptita al diversaj situacioj tra la mondo. Alessandra Madella La libro estas mendebla ĉe la eldonejo Edistudio en Esperanto kaj la itala.
  23. Anna

    Adoleskeco

    Adoleskeco La familio evoluas senĉese ekde la alveno de la infanoj ĝis ilia foriro de la hejmo. Dum tiuj jaroj, la paro trapasas diversajn spertojn, kiuj estas fonto de kontento sed ankaŭ de streĉo. Kiam infanoj atingas adoleskecon, la rilatoj interne de la familio ŝanĝiĝas. La multoblaj fizikaj kaj emociaj transformiĝoj de geknaboj influas ilin signife. Jen kelkaj ideoj por konservi ekvilibron en familio kun adoleskantoj: • Ŝanĝu teknikon. Adoleskantoj komencas esti pli sendependaj. Ili bezonas malpli da helpo pri studado kaj hejmtaskoj, kaj malpli da "predikoj". Multaj gepatroj daŭre traktas siajn infanojn kvazaŭ ili estus ankoraŭ malgrandaj. Ĝenerale, tio ne funkcias. • Akceptu la psikologiajn ŝanĝiĝojn de adoleskantoj. Infanoj de tiu aĝo ofte kondutas laŭ defia maniero. Tio estas parto de ilia psikologia evoluo, kaj la gepatroj ne devas tro reagi al tia konduto. • Atentu pri riskaj kondutoj. Necesas informi adoleskantojn pri la riskoj de danĝeraj sportoj, seksumado, netaŭgaj geamikoj, kaj simile. • Estu pretaj por ŝanĝiĝoj en la familiaj rilatoj. Adoleskantaj infanoj povas senti sin malpli proksimaj al siaj gepatroj, konfuzataj, hontemaj, solaj, kun malalta memfido. Ĉar tiuj emocioj ne daŭros, gepatroj devas esti paciencaj kaj trakti siajn infanojn kun komprenemo. • Atentu pri problemoj inter gefratoj. Adoleskanto ofte mistraktas gefratojn. Tia konduto iom post iom malpliiĝos kaj ĝenerale malaperos fine de la adoleskeco. • Komprenu la rolon de amikoj. Amikoj kaj samklasanoj forte influas adoleskantojn. Gepatroj ne miru, ke iliaj infanoj rigardas la opinion de siaj amikoj preskaŭ kiel ion sanktan. Tiu tendenco malaperos kiam ili estos pli aĝaj. • Akceptu helpon de plenkreskulo ekster la hejmo. Adoleskanto ĝenerale ne emas akcepti gepatran konsilon. La opinio de onklo, instruisto aŭ familia amiko povas havi pli da influo ol tiu de la gepatroj. • Lasu ilin kontribui al familiaj decidoj. Adoleskantoj kunlaboru en la farado de la reguloj kaj decidoj, kiuj tuŝas la familian rondon, kvankam ankoraŭ ne venis la tempo, kiam ilia opinio superos tiun de la gepatroj. • Interkonsentu pri disciplinaj aferoj. Kiam gepatroj ne konsentas inter si pri la reguloj de disciplino, la familia rilato povas malboniĝi. • Helpu unu la alian. La problemoj de adoleskeco povas kaŭzi sufiĉe da streĉo al la gepatroj. Tamen, se la gepatroj montras sian amon unu al la alia kaj konsolas unu la alian en malfacilaj tempoj, problemoj trovos pli rapidan kaj efikan solvon. Honoré Sebuhoro
  24. Anna

    Infanlibroj por ĉiuj

    Mi ne legis la Esperantan tradukon, sed mi legis tiun libron en la angla, kiam mi estis infano. Mi ege ĝuis ĝin kaj ĝi estis mia plej ŝatata libro en la tuta serio. Mi tiam ne komprenis la pli seriozan mesaĝon - eble mi devus finfine relegi ĝin! Tio povus esti okazo por legi la Esperantan tradukon. Cetere, la originalo estas verkita en la finna, ne la sveda.
  25. Anna

    Promes-slipoj

    @Laurent Ramette Vi pravas. Efektive li estus devinta skribi "subskribinta". Sed kiel mi diris en la artikolo, la gramatiko de la lingvo tiam ne estis plene ellaborita, kaj evidente Zamenhof bazis tiun formon sur nacilingvaj modeloj.
×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, uea.facila uzas kuketojn. Legu nian Privatecan politikon por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por esti uzanto de la retejo.