Salti al enhavo

Laŭlum, fama Esperanta tradukisto


 Diskonigi

Eblas aŭskulti ĉi tiun artikolon, kiun voĉlegis Miao Hui.

Li Shijun (Esperanta nomo: Laŭlum) estis fama ĉina Esperanta tradukisto kaj verkisto, membro de la Akademio de Esperanto, kaj honora membro de Universala Esperanto-Asocio. 

Li Shijun naskiĝis en 1923 en la vilaĝo Shatou, en provinco Hebei, norda Ĉinio. En 1939 li eklernis Esperanton. En intervjuo aperinta en 2011 li rakontis, ke por lerni Esperanton, li mane kopiis vortaron. Farante tion li parkerigis multajn vortojn, kaj bone konis frazojn.

En 1946 li funkciis kiel sekretario de la nove fondita Chengdu-a Esperanto-Asocio. En 1950 li partoprenis en la preparaj laboroj por la fondo de Ĉina Esperanto-Ligo kaj la gazeto El Popola Ĉinio. Li mem fariĝis vic-ĉefredaktoro de tiu revuo antaŭ sia emeritiĝo. Krome li funkciis kiel vic-ĉefredaktoro de Ĉina Esperanto-Eldonejo kaj ankaŭ de La Mondo, la revuo de Ĉina Esperanto-Ligo.
 
Laŭlum estis elektita kiel membro de la Akademio de Esperanto en 1983, kaj estis reelektita plurajn fojojn ĝis sia morto en 2012 en la aĝo de 89 jaroj. En 2004 li fariĝis honora membro de UEA, kaj en la sama jaro, okaze de la 89-a Universala Kongreso de Esperanto en Pekino, li funkciis kiel la
rektoro de la Internacia Kongresa Universitato. 

Li ricevis plurajn premiojn pro sia agado. En 2003 li ricevis de UEA la Premion Grabowski. En 2010 la Ĉina Tradukista Asocio honoris lin per Dumviva Honora Premio pri Tradukado, kaj en 2011 Ĉina Esperanto-Ligo per Dumviva Honora Premio. Li ĝuis specialan subvencion de la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio pro sia kontribuo al ĵurnalismaj laboroj.

Laŭlum tradukis multajn ĉinajn literaturajn verkojn en Esperanton, inter ili la epopean poemaron Aŝma. Parolante pri tiu traduko li diris, ke li milfoje legis la originalan verkon kaj korektis sian tekston, ĝis li estis kontenta pri la lingvaĵo.

Aliaj (sed ne ĉiuj) verkoj tradukitaj de Laŭlum estas Aŭtuno en la printempo, Ŭang Guj kaj Li Ŝjangŝjang, Elektitaj ĉinaj antikvaj poemoj ilustritaj, Frosta nokto, Mirrakontoj de Liaozhai, Ĉe akvorando, Romano pri la Tri Regnoj, Pilgrimo al la okcidento, Noktomezo, kaj Kvar generacioj sub la sama tegmento. Li iam diris, ke la arto traduki ne signifas nur ŝanĝi de unu lingvo al alia. La tradukisto ankaŭ devas arte manovri la diversajn kulturojn, kiuj prezentiĝas en la verkoj.

Li verkis ankaŭ multajn lernolibrojn kaj aliajn lernilojn, ĉefe por ĉinoj.
 

Chen Ji
 

  • Dankon 1

Chen Ji estas ĉina esperantistino, direktoro de la Esperanta sekcio de El Popola Ĉinio kaj ĝenerala sekretario de Ĉina Esperanto-Ligo. En 1998 ŝi lernis Esperanton per la kurso gvidita de s-ro Laŭlum. Post tiu kurso ŝi laboras ĉe El Popola Ĉinio kaj Ĉina Esperanto-Ligo.


  • akademio: asocio de verkistoj, artistoj, sciencistoj aŭ simile, kiuj renkontiĝas por interŝanĝi ideojn.
  • antikva: malnovega.
  • eldonejo: komerca organizaĵo, kiu produktas librojn kaj aliajn verkojn, kaj aranĝas ilian vendadon.
  • emeritiĝo: forlasado de sia laboro, plej ofte pro maljuneco.
  • epopeo: grandega verko, ofte poezia, kiu montras la historion kaj spertojn de iu popolo aŭ de fama homo.
  • generacio: tuto de la homoj pli-malpi samaĝaj, vivantaj dum la sama tempo-periodo.
  • honora: traktata kun granda respekto pro la gravaj aferoj, kiujn tiu homo faris aŭ faras.
  • ilustrita: kun desegnaĵoj aŭ bildoj aldonitaj al la teksto.
  • ĵurnalisma: rilata al la kolektado kaj disvastigado de informoj per gazetoj kaj aliaj amas-komunikiloj.
  • manovri: movi ion tien-reen ĝis oni sukcesas loki ĝin ĝuste.
  • parkerigi: en-memorigi.
  • parto-preni: esti unu el la homoj, kiuj kune faras ion.
  • pilgrimo: vojaĝo kun religia celo al diversaj sanktaj lokoj.
  • provinco: regiono de lando aŭ ŝtato, kiu parte regas sin mem, kaj prizorgas mem siajn publikajn servojn.
  • regno: ŝtato, lando, reĝlando.
  • rektoro: direktoro de universitato.
  • subvencio: monhelpo por projekto.


 

 Diskonigi


Uzanta eĥosono

Rekomendataj komentoj



Aliĝu al la diskutado!

Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. Se vi jam havas konton, ensalutu nun por afiŝi uzante ĝin.

Gasto
Aldoni komenton

×   Algluita kiel riĉa teksto.   Alglui plat-tekste

  Estas permesate nur 75 emoĝioj.

×   Via ligilo estas aŭtomate enkorpigita.   Montri kiel ligilo

×   Via antaŭa enhavo estas reenmetita.   Malplenigi redaktilon

×   Ne eblas rekte alglui bildojn. Alŝutu aŭ enmetu bildojn per URL.


×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, uea.facila uzas kuketojn. Legu nian Privatecan politikon por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por esti uzanto de la retejo.