Salti al enhavo

81-a Hispana Kongreso de Esperanto en Sevilo
12 – 15 oktobro 2023


 Diskonigi

Eblas aŭskulti ĉi tiun artikolon, kiun voĉlegis Rafa Nogueras.

La 81-a Hispana Kongreso de Esperanto okazis en la tre bela andaluzia urbo Sevilo, nomata perlo de Andaluzio. Post Madrido, Barcelono kaj Valencio ĝi estas la kvara plej granda urbo en la lando. Trafluas ĝin la rivero Guadalquivir. 

city-5164368_640.jpg.e1da945966c045361ea4e91d39965de0.jpg

Sevilo estas fama pro flamenko-danco, virbovo-bataloj kaj aliaj tradiciaj festoj. La Katedralo de Sevilo, 130 metrojn longa kaj 76 metrojn larĝa, estas la tria plej granda en Eŭropo kaj kvara plej granda en la mondo. Tre bela estas ankaŭ la reĝa palaco Alcázar, unu el la plej antikvaj en Eŭropo. La ĉef-placo Plaza de España estas belega duon-cirkla historia monumento. Alia grava monumento estas la Torre del Oro (Ora Turo), en kiu troviĝas la muzeo pri maraj aferoj. En Sevilo oni trovas monumentojn el la romia, araba kaj eŭropa historio de la urbo, krom multaj parkoj, muzeoj kaj aliaj belaĵoj. 

Dum la kongreso tamen ne estis sufiĉe da tempo por vidi ĉion vidindan – precipe se oni deziris ankaŭ ĉeesti la kongreson. La kongresa temo estis: "Komprenemo inter popoloj". Pri tiu temo  prelegis je la fino de la kongreso la prezidanto de Universala Esperanto-Asocio, Duncan Charters. 

5621374_DSC00544-Version2.thumb.jpeg.537915646b1ab6bdb32e13def5ed854d.jpeg

Al la kongreso aliĝis pli ol cent kvindek esperantistoj el pli ol dudek landoj. La kongreson partoprenis la prezidanto de UEA kun sia edzino, kaj ankaŭ la ĝenerala direktoro Martin Schäffer kun sia familio. La kongreso okazis en la andaluzia sidejo de la Ĝenerala Unio de Laboristoj. 

La kongreso estis sukcesa kun bona etoso. Koran dankon al la organizantoj pro tiu agrabla evento.

                                                   Liba Gabalda
 

  • Ŝati 4

Liba Gabalda estas ĉeĥdevena multjara esperantistino loĝanta en Francujo. Ŝi ŝatas foti kaj verki artikolojn pri diversaj Esperanto-eventoj, kiujn ŝi partoprenas kun sia edzo Floreal.


  • aliĝi: aldoniĝi, almetiĝi, membriĝi, aparteniĝi al, iĝi partoprenanto en io.
  • Andaluzio: regiono en Suda Hispanujo.
  • antikva: malnovega.
  • ĉe-esti: esti tie en la loko, kie io okazas.
  • direktoro: ĉefo de oficejo, laborejo, komerca organizaĵo, asocio aŭ simile.
  • etoso: ĝenerala sento, kiun la ĉirkaŭaĵo prezentas al la ĉeestantoj.
  • evento: aparta, sufiĉe grava okazaĵo.
  • flamenko: tradicia muziko kaj danco de suda Hispanujo.

1972315764_Flamenkopexel.thumb.jpg.d2d086c1a829aff35cb40179bb0a8c04.jpg

  • katedralo: supera preĝejo.

266123727_Katedralopbl..thumb.jpg.0628b79f5599600bb3bfd3cc505bd0b6.jpg

  • monumento: konstruaĵo aŭ ŝtona artaĵo konstruita memore al grava homo aŭ okazaĵo.

1700557957_Monumentopx..jpg.5993889ff47e82eb3dddf549cfd5cfad.jpg

  • palaco: grandega kaj tre brila domo de reĝo aŭ alia homo de tre alta socia nivelo; domego de grava ŝtata oficejo.

2036854240_Palacopx..jpg.6c0da314a3dd6accb5987f1eed5f8e76.jpg

  • parto-preni: esti unu el la homoj, kiuj kune faras ion.
  • perlo: brila valora ronda ŝtoneto, plej ofte blanka, kiu formiĝas interne de mar-besteto; tre valora kaj bela objekto, same perfekta kiel perlo.

1541079683_Perlopx..jpg.ab195722e02fcae2c226cf62af7a3a03.jpg

  • placo: libera spaco ĉirkaŭata de konstruaĵoj en urbo aŭ vilaĝo.

964251592_Placowkp..thumb.jpg.140df8a64dde965fc64e061e6b007aae.jpg

  • romia: rilata al la vasta regiono regata de la urbo Romo antaŭ multaj jarcentoj.
  • sidejo: ĉefa oficejo de organizaĵo.
  • turo: konstruaĵo tre alta sed ne tre larĝa.

1546814191_Turopbl..jpg.6567e71bc08782b2531fc6622659352f.jpg

  • unio: unuiĝo de landoj; unuiĝo de politikaj aŭ sociaj organizaĵoj.

 Diskonigi


Uzanta eĥosono

Rekomendataj komentoj

Ne estas komentoj por montri.



Aliĝu al la diskutado!

Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. Se vi jam havas konton, ensalutu nun por afiŝi uzante ĝin.

Gasto
Aldoni komenton

×   Algluita kiel riĉa teksto.   Alglui plat-tekste

  Estas permesate nur 75 emoĝioj.

×   Via ligilo estas aŭtomate enkorpigita.   Montri kiel ligilo

×   Via antaŭa enhavo estas reenmetita.   Malplenigi redaktilon

×   Ne eblas rekte alglui bildojn. Alŝutu aŭ enmetu bildojn per URL.


×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, uea.facila uzas kuketojn. Legu nian Privatecan politikon por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por esti uzanto de la retejo.