Salti al enhavo

Tridek Oraj Horoj


 Diskonigi

Eblas aŭskulti ĉi tiun artikolon, kiun voĉlegis Alessandra Madella.

La ĉi-suba artikolo unue aperis en la retejo de Ĉina Radio Internacia. Ni mallongigis kaj simpligis ĝin por aperigo ĉe uea.facila. 

 

En la somero de 2021, Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj (ILEI) kaj Itala Instituto de Esperanto kune lanĉis novan instru-projekton en la regiono Toskanio de centra Italio. La ideo de Bruĉjo Kasini kaj Laura Brazzabeni estis, ke Esperanto estas ja facile lernebla lingvo, kaj tial ĝi povas helpi gelernantojn pli bone kompreni la strukturon de aliaj lingvoj, kaj ankaŭ de la propra. Sed ne sufiĉe da instruistoj en italaj superaj mezlernejoj regas Esperanton.

La brila solvo – tute ebla por Esperanto, sed apenaŭ farebla por aliaj lingvoj – estas instrui unue al la instruistoj per senpaga video-kurso. La kurso daŭras 20 horojn plus 10 horojn da individua studado kaj specialaj interretaj renkontiĝoj kun spertaj instruistoj. Tiel naskiĝis la nomo de la projekto: “30 Oraj Horoj”. 

Dum tiuj tridek horoj oni lernas multe, ne nur pri la lingvo mem, sed ankaǔ pri ĝiaj historio, kulturo kaj movado, per la helpo de fakuloj kiel Renato Corsetti kaj de la Nacia Biblioteko de Esperanto en la itala urbo Massa.

Tamen unue necesis la subteno de la lokaj instancoj por proponi la kurson al ĉiuj lernejoj de Toskanio – kaj poste ankaŭ al tiuj de la regiono Friulo-Venecio Julia, kie estis okazonta la kongreso de ILEI en julio 2023. Tial Bruĉjo Kasini en somero 2021 petis min verki  “sciencan dokumenton” pri la historio de la eksperimentoj, kiuj pruvas, ke Esperanto estas facile lernebla kaj helpas en la studo de aliaj lingvoj. Tiel naskiĝis la unua malneto de mia libro L’esperanto: facilità di apprendimento e aiuto nello studio di altre lingue (Esperanto: facile lernebla kaj helpo en la studo de aliaj lingvoj). Komence ĝi estis nur longa bibliografio kun mallongaj priskriboj de la plej gravaj eksperimentoj. Poste, kun multaj aldonoj kaj profundigoj, ĝi estis eldonita kiel 300-paĝa libro ĉe la itala eldonejo Edistudio en majo 2023. 

En 2023 Itala Instituto de Esperanto, ĝuste pro la Projekto “30 Oraj Horoj”, gajnis eŭropan premion pri lingvo-instruado, en konkurso lanĉita de du italaj instancoj, kiuj okupiĝas pri edukado. En julio 2023 Edistudio eldonis mian libron ankaŭ en Esperanta traduko. Espereble aperos pliaj tradukoj en malsamaj lingvoj. Tiel nia instrua sperto utilos ne nur en Italio, sed povos esti adaptita al diversaj situacioj tra la mondo.  

Alessandra Madella

La libro estas mendebla ĉe la eldonejo Edistudio en Esperanto kaj la itala
 

  • Ŝati 2
  • Ami 1
  • Dankon 2

Alessandra Madella estas italino, nun loĝanta en Ĉinujo. Ŝi instruas Interkulturan Komunikadon kaj Esperanton ĉe la Universitato de Zaozhuang. Ŝi estas vic-prezidanto de ILEI (Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj).


  • adapti: ŝanĝi ion por ke ĝi pli bone taŭgu por iu speciala celo aŭ kondiĉo.
  • al-dono: dono de plia afero al tio, kio jam ekzistas. 
  • bibliografio: detala listo de ĉiuj libroj, artikoloj kaj aliaj verkoj, kiuj okupiĝas pri difinita temo.
  • eksperimento: provo en kontrolataj kondiĉoj, plej ofte farata de sciencistoj, kun la celo malkovri la rezulton de ŝanĝo(j) en tiuj kondiĉoj.
  • eldonejo: komerca organizaĵo, kiu produktas librojn kaj aliajn verkojn, kaj aranĝas ilian vendadon.
  • el-doni: produkti kaj publikigi verkon.
  • individua: unuopa, persona, kiel unu aparta membro de grupo.
  • instanco: grava organizaĵo posedanta juĝan aŭ decidan povon.
  • instituto: organizaĵo kun aparta celo, okupiĝanta kutime pri scienco, edukado aŭ iu profesio.
  • lanĉi: prezenti la unuan fojon novaĵon por ĝenerala uzado (ekzemple novan agadon, novan verkon, aŭ simile).
  • malneto: unua provo pri verkata teksto, ankoraŭ ne korektita kaj perfektigita.
  • pruvi: montri, ke io estas vera.
  • strukturo: la maniero, en kiu estas aranĝitaj kaj kunmetitaj la diversaj partoj de iu konstruo, maŝino, verko aŭ alia afero
  • sub-teno: helpo al homo, asocio, projekto, politiko aŭ simile, por ke ĝi sukcesu.
  • video: filmeto.
     

 Diskonigi


Uzanta eĥosono

Rekomendataj komentoj

Mi gratulas niajn italajn geamikojn, kiuj lanĉis tiun gravan kaj bonan projekton.

Kiel ni ĉiuj scias, en nia movado, tute ne estas sufiĉe da instruistoj por instrui Esperanton en elementaj lernejoj kaj mezlernejoj.

Do instrui al instruistoj por ke ili mem instruu al siaj lernantoj estas la ununura ebla solvo por la disvastigo de nia komuna lingvo en lernejoj.

Miaj demandoj:

Kion opinias la iniciantintoj kaj la teamo, kiuj laboras por efektivigi tiun projekton pri la rezultoj jam atingitaj?

Kiom da instruistoj lernis? Kiom da instruistoj jam komencis instrui al siaj lernantoj? Ĉu la rezultoj jam atingitaj montriĝas promesplenaj?

Sukceson mi deziras.

Amike

Jean-Claude Roy

 

  • Ŝati 1
Ligo al komento
share_externally

Koran dankon, kara Jean-Claude. 

Mi vere ne konas precize la lastajn datumojn pri la nombro da instruistoj, kiuj finis la kurson. Mi persone konas 3 el ili. kaj intervjuis du por mia libro.  Unu el ili, la plej rapida, finlernis la kurson kaj jam instruis dum la tuta lernojaro al siaj lernantinoj dum siaj normalaj horoj de leciono, sed en speciala projekto nomata "CILS", por instrui fakan enhavon pere de fremda lingvo. Li fakte instruas al ili Esperanton, por ke ili plibonigxu pri matematiko. Li ne tute sukcesis pruvi, ke tio vere okazis, cxar pli da tempo estus bezonata. Sed intertempe liaj kolegoj de la angla kaj de la cxina rimarkis plibonigon pri la kapabloj en tiuj lingvoj. La lernantinoj ankau korespondas en Esperanto kaj en la cxina kun miaj gestudentoj en Zaozhaung-Universitato. Sed nun ili diplomigxis.

Alia juna instruistino volas instrui, sed mi ne pensas, ke sxi jam komencis. Pasintan jaron sxi devis helpi alikapablajn lernantojn, kio signifas, ke sxi povus nur instrui libervolajn posttagmezajn kursojn ekster la normala instrua horaro. Do, estas iom malfacile, ankau cxar sxi estas juna, kun propra familio kaj devas mem studi por konkurso. Sed sxi vere sxatas la lingvon kaj la kurson kaj esperas povi instrui estonte. 

Fine, plia tre juna instruistino estas mem alikapabla, sed sxi ne havis problemojn fini la kurson kaj trapasi la ekzamenon de Itala Instituto de Esperanto. 

Nun la lernejaj autoritatoj de du pliaj italaj regionoj, krom Toskanio, subtenas la projekton de la "30 Oraj Horoj". Pluraj instruistoj kaj lernejestrino partoprenis en la peto por Erasmus-projekto ligita al gxi. 

Mi pensas, ke granda helpo estus la oficiala agnosko de Itala Instituto de Esperanto kiel organizo, kiu rajtas proponi gxisdatigajn kursojn al lernejaj instruistoj. En Italio, cxiuj instruistoj devas nepre sekvi kelkajn el tiuj kursoj por sia laboro, sed ili povas libere elekti inter la rajtigitaj. Akiri tiun statuson estus bonega rezulto. Tiel bone farita video-kurseto povus vere havi siajn sxancojn. Mi ne scias, cxu cxi jaron la afero sukcesos, sed la Ministro pri Instruado sendis siajn gratulojn al la kongreso de Linjano. Do, ni povas iel esperi. Almenau li scias, pri kio temas. 

Mi esperas, ke mi iom sukcesis respondi. Se vi volas pli gxisdatigitajn informojn pri la kursoj kaj la instruistoj, bonvolu demandi al Laura Brazzabeni kaj al Brucxjo Kasini, kiuj cxiam zorgas pri tio. 

Fartu tre bone, 

Alessandra

  • Ami 2
  • Dankon 1
Ligo al komento
share_externally

Kara Alessandra,

Antaŭ ĉio, mi kore gratulas la eldonon de via nova libro 'Tridek Oraj Horoj'. Baldaŭ mi enmanigos la libron por kompreni vian eldoncelon.

Kiel instruisto de Esperanto en Seula Esperanto-Kulturcentro mi havas intereson pri instruado en lernejo.

Mi firme kredas, ke sen edukado de Esperanto nia movado neniel progresos. Ni kune cerbumu kiel disvastigi Esperanton tra lernejoj.

Sukceson al vi.   Via, Jungkee

  • Ŝati 1
  • Ami 2
Ligo al komento
share_externally

Koran dankon Alessandra pro viaj interesaj sciigoj kaj sukcesoj de la bona projekto. Kiel vi, mi opinias, ke la oficiala agnosko de Itala Instituto de Esperanto kiel organizo, kiu rajtas proponi ĝisdatigajn kursojn al lernejaj instruistoj estus vere GRANDA sukceso! Ni esperu post la afabla mesaĝo de la ministro pri klerigado.

Kiel nia amiko Jungkee, mi havas intereson pri instruado en lernejoj far la instruistoj mem, kaj same mi opinias, ke sen instruo de Esperanto en elementaj lernejoj kaj mezlernejoj, Esperanto tre malfacile disvastiĝos... krom eble pro miraklo neantaŭvidebla. Kiel Jungkee en Koreio kaj mi en Francio, multaj aliaj movadanoj kredas, ke la efektiva kaj reala instruo en lernejoj estas ĝusta kaj efika vojo... kaj evidente la movado devos akompani tiun procezon.

Plej amike

  • Ŝati 2
Ligo al komento
share_externally

Saluton, kara Sakuntala. Pardonu, ke pro okupiteco mi ne cxiam kontolis la komentojn. 

Mi klopodas respondi. Antaue la esprimo "malkapabla" estis eble la plej uzata. Sed gxi estas tre negativa, cxar fakte homoj povas havi malpli da kapabloj de unu flanko kaj pli de la alia. Estas konata afero, ekzemple, ke blinduloj ofte sentas pli bone kompare al vidantaj homoj rilate al aud- au tusx-kapablo. Do, nun en italaj lernejoj oni uzas preskau nur la esprimon "diversamente abili", kies Esperanta traduko estas "alikapablaj". En la kurso de la 30 Oraj Horoj evidentigxis ekde la komenco la neceso pensi ankau pri alikapablaj homoj, inkluzive en la maniero okazigi ekzamenojn 

Ligo al komento
share_externally

En tiu kazo la instruistino ne estis tute blinda. Sxi kapablas legi grandegajn literojn per komputilo. Do, la ekzameno okazis hibride;  membro de la komisiono partoprenis cxeeste kaj la aliaj per Zoom, lasante al sxi suficxe da tempo por legi siamanierw. 

Ligo al komento
share_externally

Pardonon, mi ne skribas pri la bona projekto de niaj amikoj en Italio sed pri tiu uzo de "alikapabla".

Mi preteratentis tiun adjektivon. En Francio, kaj mi supozas ankaŭ en aliaj landoj, ne eblas kompreni tiun eŭfemismon.

En Esperanto ekzistas "handikapito" aŭ "handikapulo". Ekzistas la faka Asocio de Esperantistaj Handikapuloj. Ĉu ekzistas eŭfemismo(j) en Esperanto por paroli pri handikapuloj?

En la franca ekzistas multaj. Ekzemple anstataŭ paroli pri "aveugle" (blindulo) oni parolas pri "mal voyant" (homo, kiu malbone vidas)

Tiuj eŭfemismoj en la franca ne rilatas nur al handikapoj. Ili estas uzataj por multaj aferoj.

  • Ŝati 1
Ligo al komento
share_externally

Sukceson al tiu bona projekto 30 Oraj Horoj! Se okazos kursoj en mezlernejoj, ne forgesu indiki la kursojn en la oficiala datumbazo pri kursoj de Esperanto. Tiu datumbazo situas en la retejo Edukado.net en la parto "Kursejo". Estas facile registri la kursojn. Nuntempe la nombro de kursoj en lernejoj estas NUL (fakte estas 4: du en Koreio , kaj du en Germanio, sed la kursoj en Koreio finiĝis kaj la kursoj en Germanio estas por triaaĝaj homoj, do ne en lernejoj).

  • Ŝati 1
Ligo al komento
share_externally

Dankon, Kara Jean-Claude. 

Nu, Aldo Grassini de LIBE  (la ligo de blindaj esperantistoj) kaj Ermanno Tarracchini, kiu laboris multe kun surdaj infanoj, uzas la vorton "alikapabla". Eble cxar ili estas italoj. Sed mi pensas, ke ne estas nur eufemismo por ili. Ekzemple, Aldo Grassini estas ankau la direktoro de Muzeo Homero en urbo Ancona, kien ankau vidantoj povas iri por tusxi artajxojn kaj iel sperti tiamaniere kiel blinduloj "vidas" per tusxo. Mi pensas, ke ili uzas vere la vorton n la plena senco por peti pli da alireblo kaj konscio fare de publikaj administrantoj ktp. 

Ligo al komento
share_externally



Aliĝu al la diskutado!

Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. Se vi jam havas konton, ensalutu nun por afiŝi uzante ĝin.

Gasto
Aldoni komenton

×   Algluita kiel riĉa teksto.   Alglui plat-tekste

  Estas permesate nur 75 emoĝioj.

×   Via ligilo estas aŭtomate enkorpigita.   Montri kiel ligilo

×   Via antaŭa enhavo estas reenmetita.   Malplenigi redaktilon

×   Ne eblas rekte alglui bildojn. Alŝutu aŭ enmetu bildojn per URL.


×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, uea.facila uzas kuketojn. Legu nian Privatecan politikon por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por esti uzanto de la retejo.