-
Enhaveroj
160 -
Aliĝis
-
Laste vizitis
-
Tagoj kiam gajnis
95
Rico laste gajnis la 9an de aprilo
Rico havis plej multe da ŝatata enhavo!
Lastatempaj vizitantoj al profilo
La bloko pri lastatempaj vizitantoj estas malŝaltita kaj ne estas videbla al aliaj uzantoj.
Rico's Achievements
349
Komunuma reputacio
-
Mi ĝojas, ke la artikolo plaĉis al vi, Catherine.
-
La ogro kiu faris orajn fekaĵojn: Alice Antigone, Eldonejo Libera, FEL, Antverpeno, 2025. 48 paĝoj, 228 x 177 x 10 mm. ISBN 9781326127558. Prezo 15€. La ogro kiu faris orajn fekaĵojn estas amuza fabelo por infanoj kaj plenkreskuloj. Ĝi temas pri kapitalismo – kaj pri ĝiaj ecoj kaj danĝeroj – sen nomi ĝin. La libreto estas bele ilustrita, tre taŭga por diversaj cel-grupoj: infanoj, komencantoj kaj komencintoj, sed ankaŭ por ĉiuj esperantistoj. Infanoj ŝatos la rakontadon, humuron kaj belajn desegnaĵojn, kiuj aperas en ĉiu dua paĝo de la tuta libro. Plenkreskaj komencantoj kaj komencintoj ŝatos la mallongan, tamen bone progresigan tekston, kiu enhavas diversajn belajn lingvo-esprimojn, kaj frazo-konstruojn, lernigajn kaj lernindajn por ĉiuj. Ankaŭ la vort-provizo estas sufiĉe riĉa. La rakonton oni ne nepre kreis kiel verkon por lingvo-lernantoj, sed kiel verkon por ĉiuj. La aŭtoro uzas ĉiutagan lingvaĵon, kiu taŭgas por fluaj, spertaj parolantoj. Samtempe ĝi donas al ĉiuj legantoj okazon por vidi la “veran lingvon”, ne lingvon simpligitan por instruaj celoj. Aĉetinte la libron, oni havos en sia libro-bretaro spritan kaj pensigan satiron pri la moderna mondo, kiu estas samtempe alloga kaj amuza libro por montri al amikoj, familianoj kaj al ĉiuj ne-esperantistaj konatoj. Kiel diras la kovrilo, la libro enhavas temojn kiel sociaj rilatoj, socia rezisto, la viv-medio kaj aliaj. Ĝi estas “por infanoj de 7 ĝis 107 jaroj”, ĉar ĉiuj povas ĝui ĝin kaj lerni de ĝi. Eblas legi ĝin kiel simplan fabelon, aŭ kiel moralan averton pri la malbonaĵoj de nia socio. La aŭtoro lerte donas al la rakonto du malsamajn finaĵojn. Ambaŭ estas verŝajnaj alternativoj pri la estonteco de nia mondo kaj de nia ĉiutaga vivo. Jen la mesaĝo: ni elektu, kian estontecon ni deziras por nia planedo. Sed ni elektu saĝe. Novaĵo de la verko estas, ke la teamo, kiu kune kreis ĝin, aldonis ankaŭ voĉlegaĵon de la tuta rakonto. La plenan sonlibron registris mi mem, Maurizio Giacometto. Ĝi estas aŭskultebla ĉe Jutubo kaj SoundCloud. Eblas ankaŭ spekti en uea.facila la filmeton bazitan sur la libro. Ni ĝojas legi tiun ĉi novan verkon de Alice Antigone, kaj jam antaŭĝuas pliajn tiajn amuzajn, spritajn kaj eĉ satirajn rakontojn. Maurizio 'Rico' Giacometto La ogro kiu faris orajn fekaĵojn estas aĉetebla ĉe la eldonejo Libera aŭ ĉe la retbutiko de Flandra Esperanto-Ligo (FEL). En la retejo de FEL sufiĉas entajpi la vorton “ogro” por trovi la libron en ĉiuj haveblaj formoj, papera aŭ cifereca (epub, pdf kaj Kindle).
-
Kara Katrina: Sten Johansson, Seula Esperanto-Kulturcentro, Seulo, 2025. Prezo 5€. Antaŭ kelkaj jaroj, ni publikigis en tiu ĉi retejo artikolojn pri du libretoj, La Krimo de Katrina kaj Vojaĝo kun Katrina. Ili estas la unuaj du libroj en la serio de Katrina-rakontoj de Sten Johansson, intencitaj por ne-spertaj legantoj en Esperanto. Tiujn rakontojn Johansson verkis inter 2001 kaj 2004. En 2007 oni eldonis la trian libron en la serio, Katrina malfruas. Same kiel la unuaj du, la tria libro celas komencantojn. Ankaŭ en la tria libro, la aŭtoro per simplaj vortoj kaj frazoj rakontas pri la aventuroj de Katrina, nun 25-jaraĝa. Legantoj sekvas ŝin dum ŝi vojaĝas al Esperanto-kunveno en Francujo. La tri-libra serio nun fariĝis kvar-libra. Esperantistoj el Koreujo kaj Japanujo petis la svedan aŭtoron verki ĉi tiun kvaran libron, kiu aperis kun la titolo Kara Katrina. Seula Esperanto-Kulturcentro en Koreujo ĵus aperigis ĝin papere. La rakonto de Kara Katrina okazas dudek jarojn post la okazaĵoj en la tria libro . Ĝi temas pri novaj familiaj rilatoj, pri muzikado, velado kaj la emo forgesi, ke la filo ne plu estas infano. Krome la libro rakontas pri nova krimo – tamen ne de Katrina. Kara Katrina, same kiel la aliaj, ne estas lernolibro, sed legolibro, tre bona helpilo por komencantoj. La aŭtoro uzas simplajn vortojn kaj frazojn, kompreneblajn eĉ por tiuj, kiuj ĵus komencis lerni la lingvon kaj scias nur bazan gramatikon. Temas pri facila rakonto kun klarigoj de la malfacilaj vortoj: bona legaĵo por lernantoj, kiuj jam finis bazan kurson. La malfacileco de la teksto kreskas iom post iom dum la legado. Ĉiuj kvar Katrina-libretoj nun aperas ankaŭ kiel bit-libroj (en la formoj epub, pdf kaj Kindle), kiuj estas aĉeteblaj ĉe Flandra Esperanto-Ligo. Maurizio 'Rico' Giacometto Kara Katrina estas aĉetebla ĉe Flandra Esperanto-Ligo (FEL). En la retejo de FEL oni povas entajpi la kompletan titolon aŭ simple la vorton “Katrina” por trovi la tutan serion en ĉiuj haveblaj formoj.
-
Dankon, Terry pro la tre interesa kaj informriĉa artikolo pri W T Stead, certe unu el la plej gravaj homoj en la Brita Esperanto-movado kaj en la historio de ĵurnalismo. Vi citis la interesan memor-tabulon ĉe Tamizo en Londono. Lastatempe mi havis la ŝancon viziti Belfaston, kie oni konstruis la 'Titanic'. Tie troviĝas urbocentre monumento konstruita memore al la mortintoj de Titanic kaj ege vizitinda muzeo pri la historio de la ŝipego. En ambaŭ lokoj troveblas la nomo W T Stead en grandaj memor-tabuloj.
-
En vendredo, la 29-a de Junio, anoj de la Londona Esperanto-klubo (LEK) faris kiel lastan grupan eventon antaŭ la somera paŭzo, komunan piediradon tra la reĝa Parko Grenviĉo (Greenwich Park). La granda parko troviĝas sud-oriente de la urbocentro. Tra ĝi iras la Grenviĉa Meridiano, kiu havas pro konvencio la longitudon nul. Ĝi estas la linio de longitudo kiu iras tra la Observejo de Greenwich. Krom grimpado ĝis la monteto kie troviĝas la fama observejo, LEK-anoj ĝuis la varman someran veteron, panoramojn de la urbego kaj belan sunsubiron.
-
La Zamenhof-strato: Roman Dobrzyński, VARPAS, Kaunas, 2005 (2-a eldono). 288 paĝoj, 21cm. ISBN 9955-9635-1-4 Prezo 18€. La Zamenhof-strato estas tre interesa kaj pensiga verko de la ĵurnalisto kaj fama esperantisto Roman Dobrzyński. Ĝi baziĝas sur interparoloj inter li kaj Louis-Christophe Zaleski-Zamenhof, la sola nepo de la kreinto de Esperanto. Per tiuj intervjuoj, kiuj fojfoje ŝajnas babiladoj inter amikoj, oni malkovras la tutan vivrakonton de Louis-Christophe. Tiu vivo montriĝas plenplena je aventuroj, suferado, kaj nekredeblaj eskapoj el la morto dum la teruro de la geto en la pola ĉef-urbo Varsovio. Sed tio estas ankaŭ vivo plena je sukcesoj en la profesia vivo, en kaj ekster la Esperanto-movado. Sume: vivo interesega kaj libro vere leginda. Dum la babilado, Louis-Christophe rakontas plurajn anekdotojn. Kelkaj el ili estas preskaŭ nekredeblaj. Ĉiuj prezentas al la leganto eksterordinaran homon. La libro tamen ne estas nur kolekto de interesaj anekdotoj. Pli gravas ideoj. La Zamenhof-strato esprimas ankaŭ metaforan vojon, kiu kondukas la homaron al pliaj toleremo, komprenemo kaj frateco. Pro tiu eduka celo la libro estas multe pli ol simpla viv-rakonto de unu membro de la familio Zamenhof. La leganto ricevas amason da interesaj informoj pri la vivo de la nepo de L.L. Zamenhof, antaŭ kaj dum la eventoj en la varsovia geto. Tiutempe lia nomo estis Ludwik, honore al lia fama avo. Post sia eskapo el la geto, li ekuzis la kaŝnomon Krzysztof Zaleski. En 1959 li transloĝiĝis al Francujo, kie li fariĝis franca civitano. Tie li kunmetis siajn du antaŭnomojn kaj familinomojn por fariĝi (franclingve) Louis-Christophe Zaleski-Zamenhof. Li famiĝis kiel inĝeniero pri artefaritaj insuloj kaj multaj aliaj pioniraj konstruaĵoj. Ne estas facile trovi libron, kiu povas atingi plurajn malsimilajn celojn: montri bonajn lingvon kaj stilon, eduki pri la movado, kaj samtempe kor-tuŝi kaj pensigi. Romano distras aŭ pensigas sed ne nepre instruas. Lernolibro instruas sed ne pensigas. La Zamenhof-strato faras ĉiujn tiujn aferojn. Kun bela malmola kovrilo, en sufiĉe malgranda formato, la libro estas facile kunportebla, tiel ke eblas legi ĝin dum vojaĝoj, en kafejoj, aŭ sur hejma sofo. Jen persona, sed samtempe historia, raporto pri la vivo de unu homo kaj pri la sorto de multaj. Jen ponto, por la esperantistoj, de la kreinto ĝis nia tempo, tra la vortoj de lia nepo. Jen verko, kiun ĉiuj esperantistoj, kaj ne nur ili, devus legi. Maurizio 'Rico' Giacometto La libro estas aĉetebla ĉe la libroservo de UEA (18 eŭroj), kaj ĉe FEL (21.75 eŭroj). Kontrolu ankaŭ ĉe via nacia aŭ loka libroservo.
-
Dankon! Mi ĝojas, ke ĝi plaĉis al vi.
-
Okaze de la 125-jariĝo de la aŭtoro de la libro, Antoine de Saint-Exupéry, la libroservo de UEA dum la tuta junio 2025 ofertas la represon de la tria eldono de la Esperanta traduko de “La Eta Princo” kun sesona rabato, sendepende de la mendata kvanto. Mendu ĝin ĉe la libroservo de UEA https://katalogo.uea.org/katalogo.php?inf=2162 Saint-Exupéry (1900-1944) naskiĝis la 29-an de Junio 1900.
-
Esperanto por mi -9-: 16 geesperantistoj portretitaj de Helga Plötner. Maebaŝi, Gunma, Japanujo: Horizonto, 1-an de Aŭgusto 2025. 20 paĝoj, 30 cm. ISBN: 978-4-939088-74-2 C1095 500E. Prezo 5€. Esperanto por mi -8-: 16 geesperantistoj portretitaj de Helga Plötner. Maebaŝi, Gunma, Japanujo: Horizonto, 1-an de Aprilo 2025. 20 paĝoj, 30 cm. ISBN: 978-4-939088-64-3 C1095 500E. Prezo 5€. En novembro de 2020 mi recenzis libron kun la titolo Esperanto por mi. Temis pri ĉarma libreto en kiu oni povas legi pri la vivo de dek ses bone konataj esperantistoj kaj samtempe ĝui iliajn belajn portretojn, kiujn kreis Helga Plötner. Mi ŝatis la libron kaj taksis ĝin ne nur tre ĉarma, sed ankaŭ taŭga por legado fare de komencintoj. La libro estas mallonga, kun nur unu-paĝaj ĉapitroj kaj kun lingvaĵo samtempe riĉa kaj ne tro malfacila. Krome, ĝi estas bela pruvo pri la riĉeco de la Esperanto-kulturo kaj la diverseco de la esperantistaro tra la mondo. En tiu novembro de 2020 tamen mi tute ne antaŭvidis, ke tiu publikaĵo fariĝos nur unua paŝo en longa serio da similaj libroj. Post tiu unua libro, venis la dua en la sama jaro, la tria en la sekva jaro kaj kvar aliaj. Nun la 8-a libro en la serio estas preta, kaj baldaŭ venos la 9-a. En la 8-a libro, same kiel en ĉiuj aliaj, oni povas legi, kvazaŭ en konversacio kun la portretitoj, pri dek ses esperantistoj, inkluzive de Lidja, la filino de Zamenhof, kaj la portretistino mem, Helga Plötner. La portretitoj parolas pri siaj vivo kaj esperantumado, kaj rakontas, kiel Esperanto pliriĉigis ilian vivon. Ĉiu el ili iusence klarigas al la legantoj, laŭ la vortoj de la titolo, kio estas “Esperanto por mi”. Flanke de la teksto-konversacio kun la esperantistoj, oni povas admiri la lertan laboron de Helga, kiu kaptas la esencon de ĉiu esperantisto en siaj majstraj nigro-blankaj desegnaĵoj. Ĉiu el ili ŝajnas preskaŭ vivi, kvazaŭ ili rakontus al la leganto pri si mem kaj pri sia rilato kun Esperanto. Kompletigas ĉiun paĝon bela kolora foto pri ĝoja momento en la vivo de la portretito. Dankon denove al Helga kaj al la eldonisto Hori Jasuo (kiu unue havis la ideon eldoni tiujn librojn post kiam li vidis kelkajn belajn artaĵojn de Helga) pro la kreado de tiu baldaŭ naŭ-parta serio. Maurizio 'Rico' Giacometto La 8-a kaj la 9-a libroj en la serio Esperanto por mi estas aĉeteblaj ĉe la libroservo de UEA, tiu de FEL (retbutiko) Oni povas mendi ilin ankaŭ de la eldonisto Horizonto, kaj rekte de la portretistino.
-
Ne dankinde. Dankon pro tio, ke vi sekvas la konton en Bluesky. Ne forgesu sciigi viajn konatojn pri nia konto tie! Ni aldonis atentigon, pri la konto en la artikolo. Dankon.
-
Peto ne necesas. uea.facila jam estas en Bluesky. Vizitu kaj sekvu la konton ĉe @ueafacila.bsky.social
-
Ĝisdatigo pri la Centro pri Dokumentado de Esperanto en Sant Pau d’Ordal: https://sezonoj.ru/2024/07/katalunio-9/
-
Sabaton, la 6-an de Julio 2024, membroj kaj amikoj de Esperanto-grupo de Reading kaj Oksfordo ĝuis tre belan kaj sukcesan renkontiĝon. Oni kafumis kune en ĉarma kafejo en la urbocentro, kiel kutime dum la monataj renkontiĝoj, sed ĉi-foje oni faris ankaŭ piediradon tra la urbo Reading por malkovri ĝiajn ligojn al famaj britaj verkistoj kiel Charles DIckens, Oscar Wilde, Jane Austen, Michael Bond, T.E. Lawrence kaj aliaj.
-
Ege interesa kaj klara analizo pri la nuntempaj aliroj al nia lingvo, pri la celoj kaj motivoj de la parolantoj. Dankon, mi planas uzi la artikolon (en tiu ĉi kaj en ĝia originala formo) por debato dum baldaŭ okazonta progresiga kurso.
-
La senco de musa vivo Aleksandra Watanuki, Aleksandra Watanuki, Tokio, 2023. 42 paĝoj. Prezo 450 enoj. Kial ni legas librojn, dum ni lernas lingvon? Nu, kutime ĉar ni volas lerni pli da vortoj kaj samtempe vidi kiel lingvo funkcias en la vera, ĉiutaga uzado. Prefere ni faru tion, dum ni sekvas interesan, amuzan intrigon. Se la rakonto enhavas ankaŭ ian mesaĝon por la homa socio, tio estas eĉ pli bona. En 2023 eldoniĝis La senco de musa vivo, ĉarma rakonteto, kiu havas ĉiujn ecojn, kiujn mi listigis supre. La aŭtoro, Aleksandra Watanuki, verkas en facila lingvaĵo kaj per bela stilo. Ĉiaj legantoj, ankaŭ infanoj, povos sekvi kaj ĝui la libron, ĉu ili legos ĝin kiel amuzan fabelon, ĉu kiel seriozan verkon kun grava mesaĝo por ni homoj. La libro temas pri Alberto, studema junulo, kiu pripensas sian estontecon kaj devas decidi kion li studos ĉe la universitato por progresigi sian vivon. Li ne havas tempon por malgravaj aferoj kiel la bonfarto de la bestetoj, kiuj loĝas apud lia hejma korto. Lia pli juna fratino, tute male, ege zorgas pri tiuj estaĵoj, kiel sia dorlot-besto, la kato, kaj pri la musoj, kiuj loĝas en la ĝardeno. Mirinda okazaĵo tamen, transformas Alberton en museton, kaj subite li devas rigardi la vivon laŭ la vidpunkto de tiu besto. Dum aventur-plena nokto li komprenas kiel grave estas vidi “la sencon de musa vivo”. En la vortoj de la aŭtoro: "anstataŭ demandi pri la vivo-senco de aliaj, oni prefere pensu, kian signifon doni al sia propra vivo." Oni ofte demandas min, kiel eblas akiri leĝaĵojn por infanoj en Esperanto – aŭ eĉ, ĉu tiaj legaĵoj entute ekzistas. Plej ofte la demando temas pri bonkvalitaj kaj modernaj libroj por komencantoj kaj komencintoj. Lernantoj nature ne deziras ricevi eksmodajn librojn el la fora pasinteco. Sufiĉe malofte eblas respondi jese al tiaj demandoj, kaj La senco de musa vivo povus sendube esti bona respondo. Ĝi estas libro taŭga por komencantoj, komencintoj kaj progresantoj: libro, kiun povus legi kaj ĝui infanoj de ĉiuj aĝoj. Krome ĝi estas libro moderna, pensiga, kaj ege belaspekta. Ĝi enhavas gravajn temojn: ekologion, la respekton de homoj al bestoj,kaj prizorgadon de la naturo. Serĉu kaj aĉetu la libron. Precipe en la PDF-versio, ĝi estas facile akirebla en la tuta mondo. Maurizio ‘Rico’ Giacometto La senco de musa vivo estas mendebla internacie ĉe la retejo de SOJO , kie vi trovos kaj la paperan kaj la ciferecan versiojn. La libro troveblas ankaŭ ĉe Japana Esperanto-Instituto. Sendu retmesaĝon al libro@jei.or.jp aŭ esperanto@jei.or.jp.
