Salti al enhavo

La fiŝkaptisto


 Diskonigi

Eblas aŭskulti ĉi tiun artikolon, kiun voĉlegis Derek Roff.

Estis fiŝkaptisto, kiu iris al la rivero por kapti fiŝojn. Por atingi la riveron, li devis grimpi sur monton por atingi sian laborejon. Li amegis sian laboron, ĉar per ĝi li akiris monon por la bezonoj de sia familio. Kiam li kaptis fiŝojn, li metis ilin en saketon, kiun li portis ĉirkaŭ la koksoj.

En la vilaĝo li loĝis en kabano kun siaj edzino kaj knabeto. Kaptinte fiŝojn, li reiris por doni ilin al sia edzino, kiu vendis ilin en la vilaĝo.

Ofte li devis vekiĝi tre frue, ĉar tiam estis la plej bona momento por kapti fiŝojn. Antaŭ ol grimpi sur la monton kaj atingi la riveron, li devis krii forte por aŭdi la reagon de la aliaj fiŝkaptistoj. Tiel li povis certiĝi, ke nenio malbona okazis. Ĉiuj fiŝkaptistoj tion faris. Tiu, kiu atingis la riveron antaŭ la aliaj, devis atenti por respondi al la krioj de la aliaj.

Neatendite, la fiŝkaptisto tre malsaniĝis. Li ne plu estis kapabla iri al la rivero por fiŝkapti. Sen tiu laboro estis malfacila situacio por lia familio, kiu ne povis aĉeti la necesajn bezonaĵojn.

Lia edzino serĉadis kuracilojn sed vane. Ŝi ne sciis kion fari, ĉar ŝia edzo ne plu povis eĉ paroli. La aliaj fiŝkaptistoj rimarkis lian malĉeeston ĉe la kutima laboro, sed ili ne sciis, kio okazas al li.

Ankaŭ la knabeto estis maltrankvila pro la malsano de sia patro. Li estis sesjara, kaj devis ĉiam iri en la kampon por paŝti la porkojn kaj kaprojn. Li serĉis naturajn kuracilojn, esperante ke ili resanigos lian patron. Bedaŭrinde tiuj kuraciloj ne estis efikaj. Kiam li iris paŝti, li sidis sub arbo kaj pensis, kion li faru por helpi al sia patro resaniĝi. Longtempe li pensadis pri tio, kaj same lia patrino faris.

La edzino de la fiŝkaptisto prenis fiŝhokon de sia edzo. Ŝi ligis ĝin al bastono kaj ĵetis ĝin en la riveron, sed bedaŭrinde ŝi eltiris nur fiŝeton. Ĝi diris al ŝi: “Bonvolu remeti min en la riveron. Mi estas ankoraŭ eta. Atendu ĝis mi kreskos. Tiam mi estos manĝinda, kaj vi povos preni min.”

Ŝi respondis: “Mia edzo estas malsana. Kiam mi iris al la vilaĝa maljunulo por peti kuracilojn, li diris al mi, ke vi estas taŭga kuracilo por mia edzo. Do mi ne povas reĵeti vin en la akvon, ĉar mi bezonas vin por la resanigo de mia edzo.”

Ŝi iris hejmen kaj kuiris la fiŝon laŭ la konsilo de la vilaĝa maljunulo. Efektive ŝia edzo resaniĝis, kaj ĝojo revenis en la familion.

Jean de Dieu Kikako
 

  • Ŝati 5
  • Dankon 1

Jean de Dieu Kikako loĝas en Goma, en DR Kongo. Li ĵus finis la mezlernejon en la pedagogia fako. Li ŝatas verki poemon kaj novelon, kaj esperas kontribui al uea.facila ankaŭ estonte. Li eklernis Esperanton en 2019. 


  • akiri: ekhavi.
  • bastono: longa peco de ligno uzata por helpi marŝadon, por bati, aŭ por aliaj celoj.

1388606221_Bastonopx..png.c14b8ba702b0c85a665a7981550a82f1.png

  • grimpi: supreniri malfacile, ekzemple sur arbo aŭ monto.

1115513786_Grimpipx..jpg.af091e2a15d4af4c49af22c2b540fd07.jpg

  • hoko: metalpeco kun aparta formo, kiun oni uzas por pendigi aŭ por al-tiri objektojn, aŭ por kapti fiŝojn.

1357219326_Hokopx..png.aab87b29ddadbbae0ab185122e50c608.png

  • kabano: simpla dometo, ofte el ligno. 

331856932_Kabanopx..jpg.c5b412b4bb05c09eccffeb518036a668.jpg

  • kapro: kvar-krura besto, kiun oni tenas por lakto kaj viando; ĝi ankaŭ vivas libere en la montoj.

1080131320_Kapropx..jpg.281895d7862d8c9ac679b420073a05cc.jpg

  • koksoj: la du elstarantaj partoj de la korpo ĉe la du flankoj, super la kruroj.

1734069087_Koksojpx..jpg.300bc7f07665bae7ba915594a6d9c46d.jpg

  • paŝti: gvidi bestojn, ekzemple ŝafojn aŭ bovinojn, al la kampo, por ke ili manĝu herbon.

2088676636_Patisto.jpg.d01ef23369b99ee4c895dc4eec1c5235.jpg

  • reago: tio kion oni faras, sentas aŭ pensas responde al situacio aŭ okazaĵo.
  • vane: senutile, sen-efike, senrezulte.
     

 Diskonigi


Uzanta eĥosono

Rekomendataj komentoj

Je 12/10/2023 at 10:43, Catalin V diris:

Tio estas stranga rakonto por mi. Mi atendis ke la parolanta ŝorĉita fiŝeto plenumu peton de la edzino por resanigi la fiŝkaptiston sed la rakonto-fino surprizis min

 

 

Ankaŭ mi atendis alian finon. 🙂

  • Ŝati 1
Ligo al komento
share_externally



Aliĝu al la diskutado!

Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. Se vi jam havas konton, ensalutu nun por afiŝi uzante ĝin.

Gasto
Aldoni komenton

×   Algluita kiel riĉa teksto.   Alglui plat-tekste

  Estas permesate nur 75 emoĝioj.

×   Via ligilo estas aŭtomate enkorpigita.   Montri kiel ligilo

×   Via antaŭa enhavo estas reenmetita.   Malplenigi redaktilon

×   Ne eblas rekte alglui bildojn. Alŝutu aŭ enmetu bildojn per URL.


×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, uea.facila uzas kuketojn. Legu nian Privatecan politikon por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por esti uzanto de la retejo.