Salti al enhavo

4-a Virtuala Kongreso de Esperanto
23 - 26 novembro 2023


 Diskonigi

Eblas aŭskulti ĉi tiun artikolon, kiun voĉlegis Bill Maxey.

Ĉu vi bedaŭras, ke vi neniam vizitis Universalan Kongreson (UK) de Esperanto? La ĉiujara UK estas la plej granda Esperanto-renkontiĝo, kaj la plej internacia. Certe partopreninda renkontiĝo por ĉiu esperantisto!

Ekde 2020 eblas ĉeesti UK-on ankaŭ virtuale! La unua Virtuala Kongreso (VK) okazis en 2020, kiam necesis nuligi la normalan kongreson en Montrealo pro la pandemio. De tiam okazas VK ĉiujare. La unuaj du Virtualaj Kongresoj anstataŭis la ĉeestajn kongresojn, sed la aranĝoj estis tiel sukcesaj, ke oni decidis plu organizi virtualajn kongresojn aldone al la kutimaj UK-oj.

La 4-a Virtuala Kongreso de Esperanto okazos en novembro, de la 23-a ĝis la 26-a. Ĝi estas organizata de UEA, kaj teknike realigata de E@I. La muzika programo estos prizorgata de la muzik-eldonejo Vinilkosmo kaj de la faka asocio Eurokka.

La temo de la Virtuala Kongreso estos sama kiel tiu de la UK. Ĉi-jare ĉe la 108-a Universala Kongreso de Esperanto okazinta en Torino oni diskutis la temon "Enmigrado – kunfluo de homaj valoroj. Eblas legi pri tiu temo en la artikolo jam aperinta en uea.facila. Eĉ se vi maltrafis la UK-on, nun vi povos partopreni en la diskutoj pri la kongresa temo ĉe la Virtuala Kongreso en novembro.

Aldone al la kongresa temo, estos tre varia programo scienca, kultura kaj movada. Okazos ankaŭ la Virtuala Movada Foiro, kiam amaso da fakaj asocioj prezentos sian agadon. Fakaj asocioj estas tiuj, kiuj okupiĝas pri apartaj fakoj: scienco, religio, ekonomio, socio, kulturo, kaj multaj aliaj.

Dum la VK eblos ne nur partopreni en la formala programo, sed ankaŭ renkonti aliajn esperantistojn en virtualaj ĉambroj por babili libere pri ĉiaj temoj. Kelkaj el la ĉambroj estos aparte dediĉitaj al nespertaj esperantistoj, kiuj parolas pli malfacile. Sed espereble post la kvar tagoj de la kongreso, la nespertaj esperantistoj jam sukcesos paroli pli flue ol antaŭe.

Ĝis la 13-a de novembro 2023, ĉiuj individuaj membroj de UEA povos aliĝi al la Virtuala Kongreso senpage. (Se vi ne deziras aliĝi al UEA, vi povos partopreni en la VK kontraŭ kotizo de 50 eŭroj – tamen ne indas pagi tiom, ĉar la aliĝo sen membreco kostas pli ol la membrokotizo de UEA.) Se vi ankoraŭ ne estas membro de UEA por 2023, eblas aliĝi samtempe al UEA kaj al la VK per la jena ligilo.

  • Ŝati 1

  • al-done: donate kiel plia afero al tio, kio jam ekzistas.
  • aliĝi: aldoniĝi, almetiĝi, membriĝi, aparteniĝi al, iĝi partoprenanto en io.
  • ĉe-esti: esti tie en la loko, kie io okazas.
  • dediĉi: plenkore doni ion aŭ doni sin mem por iu celo aŭ agado.
  • eldonejo: komerca organizaĵo, kiu produktas librojn aŭ muzikajn verkojn, kaj aranĝas ilian vendadon.
  • en-migrado: alvenado en fremda lando, kun la celo ekloĝi kaj restadi tie.
  • formala: laŭkutima, laŭregula, laŭleĝa; taŭga por serioza okazo.
  • individua: unuopa, persona, kiel unu aparta membro de grupo.
  • pandemio: tutmonda malsano.
  • parto-preni: esti unu el la homoj, kiuj kune faras ion.
  • partopreninda: inda, ke oni ĉeestu en la aranĝo.
  • realigi: fari ion, por ke anstataŭ esti nur ideo, ĝi fariĝu reala.
  • varia: ne ĉiam sama; divers-speca.

 Diskonigi


Uzanta eĥosono

Rekomendataj komentoj



Aliĝu al la diskutado!

Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. Se vi jam havas konton, ensalutu nun por afiŝi uzante ĝin.

Gasto
Aldoni komenton

×   Algluita kiel riĉa teksto.   Alglui plat-tekste

  Estas permesate nur 75 emoĝioj.

×   Via ligilo estas aŭtomate enkorpigita.   Montri kiel ligilo

×   Via antaŭa enhavo estas reenmetita.   Malplenigi redaktilon

×   Ne eblas rekte alglui bildojn. Alŝutu aŭ enmetu bildojn per URL.


×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, uea.facila uzas kuketojn. Legu nian Privatecan politikon por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por esti uzanto de la retejo.