Salti al enhavo

La skribmaŝino de Zamenhof


 Diskonigi

Eblas aŭskulti ĉi tiun artikolon, kiun voĉlegis Rafa Nogueras.

Ĉiuj esperantistoj scias la bazajn faktojn pri la vivo de Zamenhof: ke li estis okulisto, ke lia bopatro pagis la presadon de la unua libro pri Esperanto, kaj ke li mortis pro kor-malsano. Sed malmultaj esperantistoj scias, ke Zamenhof ankaŭ inventis skribmaŝinon.

Kial Zamenhof kreis skribmaŝinon? Ĉu la inventaĵo diras al ni ion pri la pensado de Zamenhof?

Por respondi tiajn demandojn, necesas esplori kelkajn detalojn.

Kiel oni povas vidi per la bildo, ĝi ne estis normala skribmaŝino kun klavaro. Tiutempe ekzistis pluraj specoj de skribmaŝinoj, sed la plejmulto estis tre grandaj kaj multekostaj. En la 1880-aj jaroj aperis la “indekso-skribmaŝino”, kiu estis malpli granda kaj peza, kaj tial kostis malpli. Oni elektis literon el indekso per indikilo, kaj tiam premis klavon por presi la literon surpapere. Ĝi funkciis en maniero simila al tiuj manaj maŝinetoj, kiujn oni ankoraŭ nun uzas por fari etikedojn.

1246944739_Indeksoskribmainowkp..thumb.jpg.72a0fa94609de6efd7f6dcaa614fb04f.jpg

La indekso-skribmaŝino “Mignon” el la jaro 1924 

Foto: Wikipedia / Spurzem CC BY-SA 2.0 de

Sed en la tajpilo de Zamenhof, anstataŭ elekti literon per indikilo kaj premi klavon, oni uzis unusolan ilon por samtempe elekti kaj presi la literojn. Tiel la tajpisto pli rapide povus labori.

tajpilo_funkciante.thumb.png.d1a7353d997beeb5560fdc0d0a77df1c.png

tajpilo_1.thumb.png.3733459b17690bea3b7cac7327b0b5f4.png

La propono de Zamenhof por la patento

Zamenhof ankaŭ estis unu el la inventintoj de la moderna tajp-rado. Ĝi estis uzata en malnovaj presiloj kaj en elektraj skribmaŝinoj. La unua tajpilo, kiu uzis ĝin, estis la Victor-tajpilo, farita en Usono en 1889. Du jarojn poste Zamenhof kreis sian skribmaŝinon. Tamen, la patento de Zamenhof estis la unua, kiu klare montris la tajpradon.

3D_4.thumb.png.1e8e0c3c654a91b1e2636e65f02a9cd7.png

Moderna imago de la propono de Zamenhof

Kiam li inventis sian maŝinon, la homoj jam multe uzis skribmaŝinojn. La problemo estis, ke ili estis tre multekostaj. La entrepreno Remington fabrikis skribmaŝinojn ekde 1874. Baldaŭ multaj aliaj entreprenoj komencis fabriki similajn ilojn. La konkurenco estis tre granda. En 1888 Remington jam fabrikis 15000 tajpilojn monate, kaj ĝi tamen ne povis plenumi ĉiujn mendojn.

En 1900 la kosto de granda skribmaŝino egalis al 400 tagoj da laboro. Sed eblis aĉeti indekso-skribmaŝinon kontraŭ nur 25-ono de la prezo de granda maŝino. Profesiaj laborantoj kaj malgrandaj entreprenoj povis aĉeti ilin pli facile. Tiaj maŝinoj estis sukcesaj ĝis la 1920-aj jaroj, kiam la normalaj skribmaŝinoj iĝis malpli kostaj.

Ni ne certas, kial Zamenhof inventis tajpilon, sed la ĉefa kialo povus esti liaj problemoj pri mono. Li devis doni monon al sia patro, kiu estis en danĝera situacio. Li iris sola al alia urbo por labori, dum lia edzino Klara iris al la hejmo de siaj gepatroj. Tie naskiĝis ilia filino Sofia. Zamenhof eĉ akceptis monon de sia bopatro. Kiam li prezentis la patenton de la tajpilo en 1891, li diris al amiko, ke li eble ne plu povos labori por Esperanto pro sia terura mon-situacio.

Zamenhof eble pensis, ke inventi skribmaŝinon povus solvi liajn problemojn. Sed en decembro 1891, la esperantisto W.H. Trompeter proponis al li salajron por daŭrigi la redaktadon de la gazeto La Esperantisto. Tial lia situacio ne plu ŝajnis tiel senespera. Kvankam la skribmaŝino estis lerte elpensita kaj ekzistis merkato por tia inventaĵo, ŝajnas ke ĝi neniam estis fabrikita. Eble pro la nova pago kiel redaktoro, Zamenhof ne plu devis doni sian tempon al la tajpilo.

Kvankam ni ne plene komprenas la celon de Zamenhof, lia elpensaĵo malkaŝas kelkajn aspektojn de la menso, kiu ĝin inventis. Jen du aspektoj:

a) Zamenhof montris profundan komprenon pri la monda teknika revolucio. Li vidis, ke estas bezono je simplaj, malmultekostaj maŝinoj, kiujn la plejmulto da homoj povos aĉeti.

b) Lia tajpilo estis simpla kaj efika. Ĝi povis fari la samajn aferojn kiel aliaj skribmaŝinoj, sed ĝi bezonis malpli da pecoj. La solvo de Zamenhof, la tajprado, daŭras ankoraŭ hodiaŭ.

Ĉu vi rekonas tiujn aspektojn en alia inventaĵo de Zamenhof?

Toni Espinosa

Pli detala versio de la supra artikolo unue aperis en revuo Esperanto en marto 2023, n-ro 1377, p. 58-59. La artikolo estas mallongigita kaj simpligita. 

  • Ŝati 4
  • Ami 2

Toni Espinosa (1976) estas mediteranea esperantisto. Li estas edziĝinta kaj havas unu filon. Li laboras kiel flegisto, kaj nuntempe li studas juron kaj okupiĝas pri sindikata agado. Krom sia laboro kiel flegisto, li studis psikologion kaj magistriĝis pri primatologio.


  • entrepreno: ekonomia unuo, ekzemple komerca, industria, bonfara kaj simile, kiu produktas ion aŭ plenumas iun taskon.
  • etikedo: papereto fiksita al objekto kun informoj pri ties nomo, adreso, prezo, enhavo kaj simile.

1707744719_Etikedopx..png.2b9cf0aca47f5ddfb74754a60641a2bc.png

  • indekso: listo, kutime montrante la enhavon de libro aŭ alia dokumento, aranĝita laŭ alfabeta sinsekvo.

Indekso.jpg

  • indikilo: montrilo.

264198909_Indikilopx..png.9e895a5c9db600383e88709972629a52.png

  • inventi: elpensi novan solvon de teknika tasko; elpensi novan ilon aŭ aferon.
  • konkurenco: peno superi aliajn, precipe rilate al komercaj kaj ekonomiaj aferoj.
  • merkato: komercado pri iu produkto.
  • patento: la rajto donita al homo, kiu kreis iun novan produkton, mem regi la fabrikadon de tiu produkto dum fiksita tempo-periodo, tiel ke aliaj homoj ne rajtas fabriki aŭ kopii ĝin senpermese.
  • plenumi: plene fari tion, kio necesas; efektivigi.
  • rekoni: koni iun aŭ ion, ĉar oni jam renkontis lin/ŝin/ĝin pli frue.
  • revolucio: subita grandega ŝanĝiĝo en la irado de aferoj.
  • salajro: regula pago, kutime ĉiumonate aŭ ĉiusemajne, pro farita laboro.
  • tajpi: skribi tekston per maŝino.

1520665223_Tajpipexel.thumb.jpg.b24ae76b7af2b9553ce30cca5e093e64.jpg

  • versio: aparta formo de teksto/afero, kiu diferencas de aliaj formoj de tiu sama teksto/afero.

 Diskonigi


Uzanta eĥosono

Rekomendataj komentoj

Nun tio estis vere interesa por mi. Mi devas konfesi, ke mi miras pri la kuraĝeco de homoj kiel Zamenhof, kiuj povus alfronti malriĉecon por realigi siajn revojn. Kvankam nia movado estas malgranda, mi tamen esperas ke li ĝojus ke liaj klopodoj fruktigis.

  • Ŝati 1
Ligo al komento
share_externally



Aliĝu al la diskutado!

Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. Se vi jam havas konton, ensalutu nun por afiŝi uzante ĝin.

Gasto
Aldoni komenton

×   Algluita kiel riĉa teksto.   Alglui plat-tekste

  Estas permesate nur 75 emoĝioj.

×   Via ligilo estas aŭtomate enkorpigita.   Montri kiel ligilo

×   Via antaŭa enhavo estas reenmetita.   Malplenigi redaktilon

×   Ne eblas rekte alglui bildojn. Alŝutu aŭ enmetu bildojn per URL.


×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, uea.facila uzas kuketojn. Legu nian Privatecan politikon por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por esti uzanto de la retejo.