Salti al enhavo

Adoleskeco


 Diskonigi

Eblas aŭskulti ĉi tiun artikolon, kiun voĉlegis Karina Oliveira.

Adoleskeco 

La familio evoluas senĉese ekde la alveno de la infanoj ĝis ilia foriro de la hejmo. Dum tiuj jaroj, la paro trapasas diversajn spertojn, kiuj estas fonto de kontento sed ankaŭ de streĉo.

Kiam infanoj atingas adoleskecon, la rilatoj interne de la familio ŝanĝiĝas. La multoblaj fizikaj kaj emociaj transformiĝoj de geknaboj influas ilin signife. Jen kelkaj ideoj por konservi ekvilibron en familio kun adoleskantoj:

• Ŝanĝu teknikon. Adoleskantoj komencas esti pli sendependaj. Ili bezonas malpli da helpo pri studado kaj hejmtaskoj, kaj malpli da "predikoj". Multaj gepatroj daŭre traktas siajn infanojn kvazaŭ ili estus ankoraŭ malgrandaj. Ĝenerale, tio ne funkcias.

• Akceptu la psikologiajn ŝanĝiĝojn de adoleskantoj. Infanoj de tiu aĝo ofte kondutas laŭ defia maniero. Tio estas parto de ilia psikologia evoluo, kaj la gepatroj ne devas tro reagi al tia konduto.

• Atentu pri riskaj kondutoj. Necesas informi adoleskantojn pri la riskoj de danĝeraj sportoj, seksumado, netaŭgaj geamikoj, kaj simile.

• Estu pretaj por ŝanĝiĝoj en la familiaj rilatoj. Adoleskantaj infanoj povas senti sin malpli proksimaj al siaj gepatroj, konfuzataj, hontemaj, solaj, kun malalta memfido. Ĉar tiuj emocioj ne daŭros, gepatroj devas esti paciencaj kaj trakti siajn infanojn kun komprenemo.

• Atentu pri problemoj inter gefratoj. Adoleskanto ofte mistraktas gefratojn. Tia konduto iom post iom malpliiĝos kaj ĝenerale malaperos fine de la adoleskeco.

• Komprenu la rolon de amikoj. Amikoj kaj samklasanoj forte influas adoleskantojn. Gepatroj ne miru, ke iliaj infanoj rigardas la opinion de siaj amikoj preskaŭ kiel ion sanktan. Tiu tendenco malaperos kiam ili estos pli aĝaj.

• Akceptu helpon de plenkreskulo ekster la hejmo. Adoleskanto ĝenerale ne emas akcepti gepatran konsilon. La opinio de onklo, instruisto aŭ familia amiko povas havi pli da influo ol tiu de la gepatroj.

• Lasu ilin kontribui al familiaj decidoj. Adoleskantoj kunlaboru en la farado de la reguloj kaj decidoj, kiuj tuŝas la familian rondon, kvankam ankoraŭ ne venis la tempo, kiam ilia opinio superos tiun de la gepatroj.

• Interkonsentu pri disciplinaj aferoj. Kiam gepatroj ne konsentas inter si pri la reguloj de disciplino, la familia rilato povas malboniĝi. 

• Helpu unu la alian. La problemoj de adoleskeco povas kaŭzi sufiĉe da streĉo al la gepatroj. Tamen, se la gepatroj montras sian amon unu al la alia kaj konsolas unu la alian en malfacilaj tempoj, problemoj trovos pli rapidan kaj efikan solvon.

Honoré Sebuhoro
 

  • Ŝati 2
  • Dankon 1

Honoré Sebuhoro loĝas en DR Kongo. Li estas fondinto de la klubo Verda Stelano-Klubo, kaj instruas Esperanton en mezlernejo. Legu pli pri li en la rubriko Niaj legantoj.


  • adoleskanto: junul(in)o inter proksimume 12 kaj 18 jaroj.
  • adoleskeco: tiu vivoperiodo, de proksimume 12 ĝis 18 jaroj, kiam la korpo ŝanĝiĝas kaj evoluas.
  • defia: kuraĝe kaj batalprete kontraŭstaranta homon aŭ situacion.
  • disciplina: montranta aŭ postulanta obeadon al reguloj.
  • ekvilibro: stato de korpo, kiu restas senmova, kiam ĝi estas altirata de egalaj sed kontraŭaj fortoj; ne falanta al unu aŭ la alia flanko, sed restanta egale inter la du; ĝusta aŭ egala atento al pluraj aferoj.

2115008707_Ekvilibro-publicdomain.jpg.f679abaf434ff9c2f88f9fc16a4337f7.jpg

  • fizika: korpa, ne mensa aŭ virtuala.
  • hontema: havanta malbonan senton pro la konvinko, ke aliaj homoj rigardas onin malŝate, pro aferoj, kiujn oni mem misfaras aŭ misfaris.
  • influi: havi efikon al la pensoj kaj agoj de alia(j) homo(j).
  • konduti: agi laŭ iu maniero en siaj rilatoj kun aliaj homoj aŭ kun la mondo ĝenerale.
  • konfuzi: miksi kaj malordigi la ideojn de homo, tiel ke li aŭ ŝi ne plu komprenas la situacion.
  • mem-fido: kredo pri sia propra kapablo fari ion.
  • pacienca: kapabla trankvile atendi. 
  • prediko: parolado per kiu religiaj aŭ aliaj gvidantoj donas konsilojn al la publiko, sed ankaŭ ekzemple gepatroj al siaj gefiloj.

2058884689_Predikipx..jpg.1e0447333dec051b5540ec30545c91d7.jpg

  • psikologia: rilata al la scienco pri la homa menso.
  • reagi: agi responde al ekstera afero.
  • riska: kun ebleco de danĝero.
  • seksumi: fari seksan agon kun alia homo.
  • sen-dependa: memstara, funkcianta sen la neceso ricevi permeson aŭ helpon de iu aŭ io alia.
  • streĉo: tirado de iu objekto de ambaŭ flankoj, aŭ de pluraj flankoj; malagrabla korpa aŭ emocia sento pro la korpaj kaj spiritaj energioj tirataj de ĉiuj flankoj.

737755583_Streopx..jpg.9650a86d343f688313eebf6d90e15ec4.jpg

  • tendenco: daŭra emo kaj celo de la menso.
     

 Diskonigi


Uzanta eĥosono

Rekomendataj komentoj

Ne estas komentoj por montri.



Aliĝu al la diskutado!

Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. Se vi jam havas konton, ensalutu nun por afiŝi uzante ĝin.

Gasto
Aldoni komenton

×   Algluita kiel riĉa teksto.   Alglui plat-tekste

  Estas permesate nur 75 emoĝioj.

×   Via ligilo estas aŭtomate enkorpigita.   Montri kiel ligilo

×   Via antaŭa enhavo estas reenmetita.   Malplenigi redaktilon

×   Ne eblas rekte alglui bildojn. Alŝutu aŭ enmetu bildojn per URL.


×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, uea.facila uzas kuketojn. Legu nian Privatecan politikon por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por esti uzanto de la retejo.