Salti al enhavo

Unua sperto ĉe Universala Kongreso


 Diskonigi

Eblas aŭskulti ĉi tiun artikolon, kiun voĉlegis Margaret Zaleski-Zamenhof.

“Saluton! Ĉu eble vi estas survoje al Torino?” Jam en la flughaveno mi rimarkis kelkajn vojaĝantojn, kiuj havis verdan stelon fiksitan al la ĉemizo. Do mi kuraĝis alparoli ilin. “Saluton, jes,” ili respondis. “Ĉu ankaŭ vi vojaĝas al la UK?”

La UK: tio estas la Universala Kongreso pri kaj en Esperanto, kiu okazas ĉiujare en malsama lando, ekde la jaro 1905. La ĉi-jara UK estis la 108-a, sed por mi mem, nur la unua.

Antaŭ du jaroj kaj duono mi hazarde legis pri Esperanto kaj sci-vole komencis lerni ĝin. Nun mi sentis min preta renkontiĝi kun aliaj esperantistoj kaj komuniki kun ili per tiu “nova” lingvo!

Do mi jesis, kaj afabla interparolo kaj eĉ ia amikeco komenciĝis inter ni. Atinginte la flughavenon de Torino, ni kune veturis al la urbocentro per komuna taksio.

La kongreso okazis ĉefe en la Politeknika Universitato de Torino. Post mia alveno, mi atendis en vico por ricevi la kongresan sakon, kiu enhavis multajn utilajn informilojn kaj aliajn aferojn. Ankaŭ tie, atendante en la vico, mi babilis kun kongresanoj el multaj diversaj landoj. Kaj jam antaŭ ol la UK komenciĝis, mi sentis tiun viglan kaj amikan etoson.

En la korto de la universitato okazis la Movada Foiro. Dum tiu foiro multaj Esperanto-asocioj prezentis sin kaj donis informojn pri siaj agadoj. Ĉirkaŭpromenante, mi renkontis amikojn, kiujn mi ĝis tiam nur rete konis. Ni brakumis unu la alian kvazaŭ ni estus multjaraj amikoj!

1065759247_MovadaFoiro.thumb.jpg.6ad161f5b9858042dac0b5942ce9374b.jpg

La Movada Foiro en la korto de la Politekniko. Fotis: John Huang

La postan matenon okazis la oficiala malfermo de la UK, la Solena Inaŭguro. Tio okazis en grandega malnova konstruaĵo el la 19-a jarcento, kie en la pasinteco oni riparis fervojajn vagonojn, ĉar nur tie estis loko sufiĉe granda por enteni ĉiujn 1300 kongresanojn.

296998190_Inaguro.thumb.jpg.bb25d8e9efb19d98594617b5073e893a.jpg

La publiko ĉe la Solena Inaŭguro.  Fotis: John Huang

Dum la posta semajno, la plejparto de la programeroj okazis en la universitato mem. La ĉefa temo de la kongreso estis “Enmigrado - konfluo de homaj valoroj”. Estis multaj interesaj prelegoj ne nur pri tio, sed pri la plej diversaj temoj. Krome okazis koncertoj kaj teatraĵoj, kaj ĉe la libroservo eblis aĉeti Esperant-lingvajn librojn. Estis ankaŭ lingvokursoj.

Dum la semajno oni povis partopreni en diversaj ekskursoj, ĉu piede, bicikle aŭ buse, por malkovri la vidindaĵojn de la urbo Torino kaj por viziti la belegan ĉirkaŭan regionon Piemonto.

Ankaŭ la vesperaj renkontiĝoj kaj babiladoj kun aliaj partoprenantoj riĉigis la eventon; por mi ili estis granda plezuro kaj kondukis al novaj amikecoj.

1152134304_Grupafoto.thumb.png.880285c151a9d9f0a16e3186d9df663b.png

Laŭ mi, la kongresa semajno tute ne sufiĉis por partopreni en ĉiuj interesaj programeroj. Kiam mi veturis hejmen, mi kunportis ne nur multajn belajn memorojn, sed ankaŭ grandan feliĉon kaj la sperton, ke per Esperanto facile eblas komuniki kaj amikiĝi kun homoj el la tuta mondo!

Gabriele Kiral

  • Ŝati 7
  • Ami 1
  • Dankon 1

Gabriele Kiral estas germana esperantistino kaj kuracisto, kiu naskiĝis kaj kreskis en Sud-Afriko. Krom pri sia profesia fako ŝi interesiĝas pri diversaj temoj, inter ili astronomio, psikologio, arto, kudrado, klasika muziko, politiko, socio kaj kulturoj, kaj precipe lingvoj.


  • brakumo: la ago ĉirkaŭbraki, meti siajn brakojn ĉirkaŭ iun.

834720514_Brakumopx..jpg.2570a6809d303121e65e690f4719707e.jpg

  • en-migri: vojaĝi de unu loko al alia por tie restadi kaj tie ekloĝi kaj labori.
  • etoso: ĝenerala sento, kiun la ĉirkaŭaĵo prezentas al la ĉeestantoj.
  • fer-vojo: sistemo de feraj vojoj, sur kiuj veturas vagonaroj.

2122688946_Fervojopx..jpg.ccab595a47d7c7bd3fbd32309cd15684.jpg

  • foiro: granda kunveno por elmontro de komercaĵoj aŭ aliaj interesaĵoj.
  • hazarde: neantaŭvideble, okazinte sen plano aŭ intenco.
  • inaŭguro: malferma kunveno de kongreso; komenco aŭ malfermo de io nova.
  • koncerto: muzika prezento.

1176856855_Koncertopx..jpg.687a75b209a07ff0e44c44e845331f95.jpg

  • parto-preni: esti unu el la homoj, kiuj kune faras ion.
  • politekniko: plej supera teknika lernejo.
  • solena: okazanta laŭ serioza maniero, kiu montras ke la aranĝo estas tre grava kaj atentinda.
  • taksio: aŭtomobilo kun profesia kondukisto, kiu veturigas homojn kontraŭ pago. 

56841892_Taksiopx..jpg.ad2fb6f42fc00d0f35d6f59e8657aaf0.jpg

 Diskonigi


Uzanta eĥosono

Rekomendataj komentoj



Aliĝu al la diskutado!

Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. Se vi jam havas konton, ensalutu nun por afiŝi uzante ĝin.

Gasto
Aldoni komenton

×   Algluita kiel riĉa teksto.   Alglui plat-tekste

  Estas permesate nur 75 emoĝioj.

×   Via ligilo estas aŭtomate enkorpigita.   Montri kiel ligilo

×   Via antaŭa enhavo estas reenmetita.   Malplenigi redaktilon

×   Ne eblas rekte alglui bildojn. Alŝutu aŭ enmetu bildojn per URL.


×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, uea.facila uzas kuketojn. Legu nian Privatecan politikon por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por esti uzanto de la retejo.