Salti al enhavo

Kiel formanĝi plaston


 Diskonigi

Eblas aŭskulti ĉi tiun artikolon, kiun voĉlegis Karina Oliveira.

En Pacifiko estas “insulo” el plastaj rubaĵoj. Tiu insulo estas duoble pli granda ol Francujo.

En 2020, la industrioj kreis 367 milionojn da tunoj da plasto tutmonde. La plej granda parto estis forĵetita post la uzo, kaj ĉefe finiĝis en la oceanoj. Tie ĝi estas danĝera por la natura vivo. Ofte oni trovas, ke la stomakoj de oceanaj bestoj estas plenaj de malgrandaj pecoj de plasto. 

Por fabriki plaston, necesas uzi brulmaterialojn, kiuj produktas varmigajn gasojn. Sed plasto estas utila, do estus malfacile ĉesi uzi ĝin entute. Ekzemple, plastaj boteloj estas malpli pezaj ol vitraj boteloj. Tial transporti ilin bezonas malpli da energio, kio kreas malpli da varmigaj gasoj.

Tutmonde, diversaj organizaĵoj laboras por malpliigi la kvanton da plastaj rubaĵoj. Recikligado estas la plej ofta solvo. Normale oni pretigas plaston por recikligado en tri paŝoj:

1. Plasto estas kolektita kaj klasigita laŭ la speco;

2. La plasto estas disrompita en malgrandajn pecojn;

3. La dispecigita plasto estas fandita.

Poste eblas uzi la fanditan plaston por fabriki novajn aĵojn. Tamen, per tiu metodo eblas recikligi plaston nur kelkajn fojojn. Iom post iom la kvalito de la plasto malboniĝos. Kiam ne eblos plu recikligi ĝin, la plasto estos bruligita aŭ enterigita. Poste tiu plasta rubaĵo malpurigos la subteran akvon.

Ni devas repensi kiel fari, uzi, kaj reuzi plaston.

Kaj do... renkontu la mikrobojn.

Mikroboj estas tre etaj vivantaj estaĵoj, kiuj troviĝas ĉie. Ili estas tro malgrandaj por esti videblaj per la homa okulo. Ili vivas en akvo, tero, kaj aero. Estas milionoj da mikroboj en la homa korpo. Kaj nun, iuj mikroboj evoluis por manĝi plaston.

En 2016, sciencisto malkovris novan mikrobon, kiu nomiĝas Ideonella sakaiensis 201-F6. Ĝi povas kreski sur la speco de plasto, kiun oni nomas PET; efektive ĝi manĝas PET. Tiu ne estis la unua mikrobo, kiu manĝas plaston. Ekzistas aliaj, sed ili konsumas multajn aĵojn krom plasto. Ideonella sakaiensis 201-F6 estas speciala, ĉar ĝi evoluis por konsumi nur plaston.

Ideonella sakaiensis 201-F6 malkonstruas plaston je molekula nivelo, kaj kreas el ĝi novan plaston de alta kvalito. Tiu plasto estas pli bonkvalita ol plasto recikligita per la normala metodo. Kaj uzi mikrobojn kostas preskaŭ same kiel fari plaston per aliaj metodoj.

Estas limoj al la kapablo de la mikroboj. Ili ne manĝas ĉiujn specojn de plasto. Krome, Ideonella sakaiensis 201-F6 estas aktiva nur je preciza temperaturo. Do ĝi ne povas tute solvi nian problemon pri plasto. Nuntempe, ni ankoraŭ devas atenti pri la uzado de plasto, kaj pensi, kio okazos al ĝi poste.

Myrtis Smith

Fonto: https://www.theguardian.com/environment/2022/feb/05/how-super-enzymes-that-eat-plastics-could-curb-our-waste-problem?s=09
 

  • Ŝati 5
  • Dankon 2

Myrtis Smith estas usona esperantistino, inĝeniera instruisto tage kaj aspiranta artisto nokte. Ŝiaj ŝatokupoj inkluzivas verkadon, dancadon, kudradon, marŝadon kaj, kompreneble, Esperanton. Ŝi estas regula kontribuanto al uea.facila.


  • fandi: varmigi materialon, ekzemple metalon, ĝis ĝi moliĝas kaj fluas kiel akvo.

1014195811_Fandipx..jpg.810b7492c6876f5ac0f89f29baeec6a2.jpg

  • konsumi: uzi aŭ manĝi iun produkton.    
  • malkovri: esti la unua, kiu ekvidas aŭ ekkonas ion, ĝis tiam nekonatan.
  • mikrobo: treege malgranda kaj simpla vivulo. 

1918524115_Mikrobo2wkp..thumb.jpg.9b8aa68cf0b3f7f2664131c7b45d6c65.jpg

Wikipedia / Picturepest CC BY 2.0

  • molekulo: treege malgranda ero de iu materialo; ekzemple H2O estas unu molekulo de akvo. 

137714257_Molekulopbl..thumb.png.96191d9f0276a5410a02fc8ce07b432d.png

  • oceano: vastega maro inter la teraj mondopartoj, ekzemple Pacifiko, Atlantiko kaj simile.
  • Pacifiko: vastega kaj tre profunda regiono de akvo, kiu tuŝas Azion kaj Oceanion en unu flanko kaj Amerikon en la alia. 

783648752_Pacifikopbl..png.124578233a3bfaf839e954d0d1f3170b.png

  • recikligi: utiligi ne plu uzeblan aŭ ne plu uzatan materialon por krei novan materialon.

104653944_Recikligadopx..png.1e0354ad3b19f2a86c0c0421a8e4bb65.png

  • rubaĵoj: senvaloraj, nedezirataj restaĵoj por forĵetado.

1427597264_Rubaojpx..jpg.84d844b233ace6dd47283538edf84f10.jpg

  • stomako: sako interne de la korpo, kiu traktas ricevitajn manĝaĵojn kaj disrompas ilin por ke la korpo poste utiligu ilin. 

1402209181_Stomakopubl..jpg.753b31bd1e2c454715d0a24b85f459ef.jpg

  • temperaturo: kvanto de varmeco.
  • trans-porti: portadi homojn aŭ objektojn de unu loko al alia.
  • tuno: mil kilogramoj.
     

 Diskonigi


Uzanta eĥosono

Rekomendataj komentoj

"Nuntempe, ni ankoraŭ devas atenti pri la uzado de plasto, kaj pensi, kio okazos al ĝi poste." aŭ "Nuntempe, ni ankoraŭ devas atenti pri la uzado de plasto, kaj pensi, kio okazos al Ni poste." Eternaj (?!?) metilernantoj sorĉistaj !

  • Ŝati 1
Ligo al komento
share_externally



Aliĝu al la diskutado!

Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. Se vi jam havas konton, ensalutu nun por afiŝi uzante ĝin.

Gasto
Aldoni komenton

×   Algluita kiel riĉa teksto.   Alglui plat-tekste

  Estas permesate nur 75 emoĝioj.

×   Via ligilo estas aŭtomate enkorpigita.   Montri kiel ligilo

×   Via antaŭa enhavo estas reenmetita.   Malplenigi redaktilon

×   Ne eblas rekte alglui bildojn. Alŝutu aŭ enmetu bildojn per URL.


×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, uea.facila uzas kuketojn. Legu nian Privatecan politikon por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por esti uzanto de la retejo.