Salti al enhavo

Saint-Etienne

Libro-festoj okazas en multaj urboj, ekzemple en Berlino, ĉefurbo de Germanio. Sed ankaŭ en pluraj urboj de Francio, kiel Brive [Briv] kaj Saint-Etienne [Sentetjen] Tiu festo estis fondita en 1989, do antaŭ 34 jaroj.  La celo estis doni al kiel eble plej granda publiko guston pri legado, kaj inviti aŭtorojn por malkovri iliajn lastajn verkojn.

690342681_20231014LIBRO-FESTO(10).thumb.jpg.6e313157d441b653cd3a3d08f265a04e.jpg

La loĝantoj de Saint-Etienne atendis malpacience la feston, kiu okazis dum la semajnfino de la 13-a ĝis la 15-a de oktobro 2023. Tendoj okupis surfacojn en kvar diversaj placoj. Sur la ĉefa placo (la placo de la urbodomo) granda tendo invitis vizitantojn, kun ĉeesto de 200 aŭtoroj. Sur aliaj placoj, eblis trovi librojn brokante (foje tre malnovajn kaj maloftajn) aŭ literaturon por infanoj kaj junuloj. Oni nepre devis elekti: estis tro da diversaj temoj. Mi interesiĝis pri romanoj kaj precipe pri bildstrioj.

1613104748_20231014LIBRO-FESTO(5).thumb.jpg.3fe72a168200f889f9669ad0f6549fb2.jpg

German-devena aŭtorino nomiĝas Zelba. Ŝi rakontas multajn amuzajn spertojn en familio. Ŝia desegno-stilo estas simpla kaj alloga. Kiam okazis la falo de la Berlina muro en 1990, ŝi estis knabino kaj praktikis sporton: remadon, same kiel la du junulinoj en ŝia suba ĉarma desegnaĵo. Tiam la du teamoj de orienta kaj okcidenta Germanio devis kunfandiĝi! 

1650450541_ZELBADanslemmebateaup1.thumb.jpg.103e6905409dab8feb0cfe21e3ca85de.jpg

Zelba: "En la sama boato"

Kaj okazis dimanĉon matene la deksepa biciklad-kurado: ekde la alteco 615 metroj la partoprenantoj biciklis supren ĝis la alteco 1201 metroj! La temperaturo jam ekmalvarmiĝis.

559121807_20231014LIBRO-FESTO(1).thumb.jpg.468695340e6f010694f419262f12f146.jpg

Pierre Grollemund
 

  • brokante: rilate al aĉetado kaj vendado de jam uzitaj objektoj, ekzemple malnovaj vestaĵoj aŭ libroj.




Uzanta eĥosono

Rekomendataj komentoj

Ne estas komentoj por montri.



Aliĝu al la diskutado!

Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. Se vi jam havas konton, ensalutu nun por afiŝi uzante ĝin.

Gasto
Aldoni komenton

×   Algluita kiel riĉa teksto.   Alglui plat-tekste

  Estas permesate nur 75 emoĝioj.

×   Via ligilo estas aŭtomate enkorpigita.   Montri kiel ligilo

×   Via antaŭa enhavo estas reenmetita.   Malplenigi redaktilon

×   Ne eblas rekte alglui bildojn. Alŝutu aŭ enmetu bildojn per URL.


×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, uea.facila uzas kuketojn. Legu nian Privatecan politikon por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por esti uzanto de la retejo.