Salti al enhavo

Enmigrado: la kongresa temo
en Torino


 Diskonigi

Eblas aŭskulti ĉi tiun artikolon, kiun voĉlegis Patrick Morando.

Ĉiu Universala Kongreso havas temon, kiun la partoprenantoj diskutas dum la kongresa semajno. Ĉi-jare en Torino, oni traktis la temon “Enmigrado – kun-fluo de homaj valoroj“. La organizanto de la Kongresa Temo estis Thomas Bormann, germana ĵurnalisto, kiu ofte raportas pri la situacio de rifuĝantoj en Turkujo kaj Grekujo.

Granda parto de la 1318 kongresanoj, kiuj venis el 69 diversaj landoj, partoprenis en la kunvenoj pri la Kongresa Temo. Ili ne nur informiĝis pri la problemoj de migrantoj, sed mem spertis la “kunfluon de homaj valoroj”.  Ĉar ili ĉiuj parolis kune en Esperanto, sen bezono de interpretistoj kaj tradukistoj, neniaj lingvaj baroj malhelpis ilian rektan interkomunikadon en amika etoso.

Iuj esperantistoj raportis pri siaj propraj spertoj kiel migrantoj. La fakto, ke ili jam parolis Esperanton, helpis ilin havi kontaktojn kaj subtenon en la nova lando. Sed kompreneble Esperanto en si mem ne sufiĉas. Migranto nepre devas lerni la nacian lingvon de la koncerna lando, por povi integriĝi en la socion.

Fine de la semajno oni publikigis la kongresan rezolucion. En la rezolucio oni notis, ke la gastiganta urbo Torino donas modelan ekzemplon por la integriĝo de migrantoj, kaj precipe rifuĝantoj, en la socion. Sed la kongresanoj konstatis kun zorgo, ke la nombro da rifuĝantoj en la mondo dum la pasinta jaro unuafoje superis 100 milionojn. Krome, pro la klimat-ŝanĝiĝo, pli kaj pli da homoj devos forlasi sian hejmon estonte.

Samtempe, la kongresanoj parolis pri la dezirindaj aspektoj de migrado. Efektive migrado estas la bazo por la evoluo de la homaro. Ĝi rezultigas pli riĉan kulturon kaj pli bon-statan socion en la landoj, kie migrantoj ekloĝas. 

En la rezolucio, la kongresanoj alvokis al la ŝtatoj, kiuj ricevas rifuĝantojn. Tiuj ŝtatoj devus akcepti rifuĝantojn kaj doni al ili la necesan subtenon por starigi memstaran, liberan vivon. Krome necesas certigi, ke ili povu vivi sen lingva diskriminacio kaj sen ajna alia diskriminacio. La kongresanoj konstatis kun zorgo, ke la postuloj de la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj ne estas respektataj en multaj partoj de la mondo. Ili memorigis, ke homaj rajtoj estas universalaj rajtoj, kiuj validas por ĉiuj homoj tutmonde, ankaŭ por migrantoj.

La plena teksto de la rezolucio estas legebla en la Gazetara Komuniko de UEA, n-ro 1118, de la 5-a de aŭgusto 2023.

  • Ŝati 7
  • Dankon 2

  • diskriminacio: maljusta traktado de unu homo aŭ hom-grupo kompare kun aliaj.
  • en-migrado: vojaĝado de unu loko al alia por tie restadi kaj tie ekloĝi kaj labori.
  • etoso: ĝenerala sento, kiun la ĉirkaŭaĵo prezentas al la ĉeestantoj.
  • integriĝi: kun-unuiĝi, tiel ke oni fariĝas parto de la tuto.
  • ĵurnalisto: profesia raportisto por gazeto.
  • klimato: veteraj kondiĉoj en difinita regiono, aŭ en la tuta Tero, dum longa periodo.
  • konstati: ekscii, eltrovi, aŭ rimarki ion kiel fakton aŭ kiel gravan informon.
  • mem-stara: staranta, aganta, pensanta, vivanta per si mem, sen helpo de aliaj.
  • migranto: homo, kiu vojaĝas de unu loko al alia.
  • modela: tiel perfekte farita, ke ĝi estos imitinda en postaj okazoj.
  • n-ro: numero
  • parto-prenanto: ĉe-estanto en iu aranĝo.
  • rezolucio: anonco, kiun faras asocio aŭ kunveno, pri sia pozicio aŭ opinio pri iu demando.
  • rifuĝanto: homo, kiu estas devigata forlasi sian propran loĝlokon pro milito aŭ alia serioza situacio.
  • sub-teno: helpo al homo, asocio, projekto, politiko aŭ simile, por ke ĝi sukcesu.
  • UEA: Universala Esperanto-Asocio

 Diskonigi


Uzanta eĥosono

Rekomendataj komentoj

Ne estas komentoj por montri.



Aliĝu al la diskutado!

Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. Se vi jam havas konton, ensalutu nun por afiŝi uzante ĝin.

Gasto
Aldoni komenton

×   Algluita kiel riĉa teksto.   Alglui plat-tekste

  Estas permesate nur 75 emoĝioj.

×   Via ligilo estas aŭtomate enkorpigita.   Montri kiel ligilo

×   Via antaŭa enhavo estas reenmetita.   Malplenigi redaktilon

×   Ne eblas rekte alglui bildojn. Alŝutu aŭ enmetu bildojn per URL.


×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, uea.facila uzas kuketojn. Legu nian Privatecan politikon por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por esti uzanto de la retejo.