Salti al enhavo

Esperanto-novaĵoj en Telegramo


 Diskonigi

Eblas aŭskulti ĉi tiun artikolon, kiun voĉlegis Márcia Rego.

Al la Telegrama kanalo “Esperanto-novaĵoj” ĵus aliĝis la centa abonanto. Tiu informo aperis la 24-an de septembro en la novaĵretejo La Ondo de Esperanto, sed tuj en postskribo oni aldonis, ke intertempe oni jam atingis la nombron de 101 abonantoj. Tri tagojn post apero de tiu informo, la nombro estis 176.

Telegramo estas senpaga tujmesaĝilo por komputiloj kaj poŝtelefonoj. Esperantistoj uzas ĝin por sendi tekstajn kaj voĉajn mesaĝojn, kaj por telefonvoki aŭ videovoki aliajn parolantojn. Eblas sendi per ĝi ĉian enhavon: bildojn, filmetojn, movbildojn, glumarkojn kaj dosierojn. 

En Telegramo funkcias grupoj, en kiuj esperantistoj interparolas pri diversaj temoj, kaj kanaloj. Kanalo estas unudirekta loko kun mesaĝoj pri difinita temo. Ĉiu kanalo havas specifan temon. Malkiel grupo, kanalo normale ne estas loko por diskuti, sed por informiĝi pri difinita temo. Tamen ĉe la kanalo “Esperanto-novaĵoj” funkcias samnoma grupo/babilejo.

La Telegrama kanalo “Esperanto-novaĵoj” estis fondita la 13-an de julio 2023 por diskonigi mallongajn Esperanto-novaĵojn. Do, ĝi atingis cent abonantojn en nur dek tagoj. La plej “amasa” Esperanto-kanalo en Telegramo estas “Esperantaj memeoj” kun 539 abonantoj.

Se vi uzas Telegramon kaj vin interesas novaĵoj pri Esperanto kaj ties komunumo, aliĝu al la kanalo “Esperanto-novaĵoj”.

  • Ŝati 4

  • al-doni: doni aŭ diri ion plian, krom tio, kion oni jam donis aŭ diris. 
  • aliĝi: aldoniĝi, almetiĝi, membriĝi, aparteniĝi al, iĝi partoprenanto en io.
  • glu-marko: bildeto, kiun eblas alfiksi al leteroj aŭ aliaj dokumentoj; virtuala bildeto fiksebla al retaj aŭ telefon-mesaĝoj por altiri atenton aŭ esprimi opinion pri la mesaĝo. 

Glumarko.png.a0f17519ff55a369f025c51f169653b3.png

  • kanalo: la vojo por dissendi la programojn de difinita radia, televida, aŭ reta organizaĵo.
  • komunumo: societo bazita sur komuneco de vivo kaj interesoj; grupo de homoj kune vivantaj kaj kun komunaj interesoj.
  • memeo: amuza afiŝo, ofte bildo kun malmultaj vortoj, kopiata de unu homo al alia en socia retejo.
  • Telegramo: tuj-mesaĝilo per kiu eblas senpage sendi voĉmesaĝojn, bildojn, filmetojn kaj ĉiajn dosierojn.
  • video: filmeto.
     

 Diskonigi


Uzanta eĥosono

Rekomendataj komentoj



Aliĝu al la diskutado!

Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. Se vi jam havas konton, ensalutu nun por afiŝi uzante ĝin.

Gasto
Aldoni komenton

×   Algluita kiel riĉa teksto.   Alglui plat-tekste

  Estas permesate nur 75 emoĝioj.

×   Via ligilo estas aŭtomate enkorpigita.   Montri kiel ligilo

×   Via antaŭa enhavo estas reenmetita.   Malplenigi redaktilon

×   Ne eblas rekte alglui bildojn. Alŝutu aŭ enmetu bildojn per URL.


×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, uea.facila uzas kuketojn. Legu nian Privatecan politikon por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por esti uzanto de la retejo.