Salti al enhavo

Anna

Mastrumantoj
  • Enhaveroj

    974
  • Aliĝis

  • Laste vizitis

  • Tagoj kiam gajnis

    813

Ĉio afiŝita de Anna

  1. Anna

    Aŭtismo hodiaŭ

    Aŭtismo ne estas malsano. Ĝi estas stato de homo kun aparta cerbo-konstruo kaj aparta cerbo-konektado. Aŭtismaj homoj tute ne similas inter si, kaj la kaŭzoj de aŭtismo estas tre diversaj. Tial oni parolas ne simple pri “aŭtismo”, sed pri “la aŭtisma spektro”, ĉar aŭtismuloj estas same variaj kiel la koloroj de la ĉielarko. Nuntempe oni nomas tion neŭrodiverseco. Kiel eblas esti certa, ke homo estas aŭtisma? La diagnozo baziĝas sur du ĉefaj kondutoj: 1. Mallerta socia komunikado; 2. Mallarĝaj sed profundaj interesoj. Ĝenerale aŭtismaj homoj estas aparte sentemaj pri vido, aŭdo, flaro, tuŝo, gusto, konscio pri sia korpo, ekvilibro, varmosento kaj dolorsento. Aŭ tute male, ili povas esti aparte malsentemaj. Aŭ ili havas problemon trakti tiujn informojn, kiam venas tro multaj informoj samtempe; aŭ ili havas nekutiman kapablon kunligi malsamajn sensojn, ekzemple kunligas muzikan sonon kun aparta koloro. Ofte estas aliaj samtempaj ĝenoj: atento-manko, emocioj tro fortaj aŭ tro malfortaj, pli da doloroj, pli da malsanoj kaj pli da sinmortigoj. Per frua diagnozo de aŭtismo eblas pli efike helpi aŭtisman infanon. Eĉ diagnozo en maljuna aĝo helpas, ĉar oni finfine komprenas kial dum la tuta vivo oni havas nekutimajn mensajn kapablojn kaj samtempe strangajn malkapablojn. Ekzemple mi je 56 jaroj subite tute alimaniere komprenis min mem. • Mia cerbo ne estas “stranga”; ĝi havas tre altajn kapablojn apud aliaj kapabloj pli ordinaraj... • Kiel infano mi estis mallerta en komunikado kaj malkapabla kompreni sociajn situaciojn kaj defendi min... • Mi ne estas “soleca homo”, sed malkapabla resti en grupo aŭ konservi geamikojn pro miaj sociaj mallertaĵoj... • Mi ne estas “tro serioza” kaj “malsociema”, sed mi havas mallarĝajn fiksajn interesojn, kiuj profunde okupas min... • Mi ne estas “rigida”, sed mi malfacile vidas la situacion per aliaj okuloj… • Mi ne estas “malamikema”, sed vere apenaŭ rekonas vizaĝojn… • Mi ne estas “malvarma”, sed mi bezonas pli da tempo por legi emocion sur vizaĝo… • Mi ne estas “ne matura”, sed mi tro profunde sentas emociojn, eĉ de bestoj kaj de foraj suferantaj popoloj... • Mi ne estas “tro babilema”, sed mi ne komprenas sociajn signojn kiel ekzemple malintereson de mia kunparolanto... • Mi ne estas “malĝentila”, sed tro klara kaj rekta. Kaj mi ne komprenas, kiam oni ne estas tre klara kaj rekta kun mi... • Mi ne estas “tro postulema”, sed mi tre forte reagas, kaj eĉ suferas pro fortaj perceptoj kaj konfuzaj informoj... • Ne estas hazardo, ke mi ŝatas la regulan kaj fratecan Esperanton… • Ne estas hazardo, ke mi ŝatas vortojn, vortarojn kaj vortludojn... • Ne estas hazardo, ke mi ŝatas muziki per violono... En multaj landoj homoj neniam scias, ke ili havas aŭtismon. Ili kulpigas sin mem, aŭ la aliajn, pro siaj malfacilaĵoj. Aliaj homoj, eĉ kuracistoj, ne rekonas aŭtismon ĉe ili. Ni nun komencas pli bone kompreni la strangaĵojn de aŭtismuloj. Unu el 50 homoj ĉirkaŭ ni estas aŭtisma; en Esperantujo eble estas dekoble pli. Fine: ni, la aŭtismuloj, bezonas pli bone koni nin mem. Necesas konstrui pli akcepteman kaj pli aŭtisma-amikan socion. Tiel ni plibonigos niajn vivo-kvaliton kaj vivo-daŭron (kiu ĝenerale estas 17 jarojn pli mallonga ol tiu de aliaj homoj). Françoise NOIREAU (Fransoazo)
  2. Anna

    La verda koro

    La verda koro Julio Baghy. DEC/BES/Libromondo/Ars Libri. Sepa eldono, Đurđevac / Świdnik / Lublin / Bjalistoko, 2019. 65 paĝoj, 24 cm. Prezo 7.50 €. La verda koro estis unu el la plej fruaj ekzemploj de progresiga libro. Tio estas libro, kiu helpas al lernanto progresi en la studado de Esperanto. Ĝi eble estas ankaŭ la plej konata tia legolibro. La libron verkis Julio Baghy. Baghy estis ne nur unu el la plej konataj verkistoj de la tuta literaturo Esperanta, sed ankaŭ unu el la plej konataj esperantistoj de la dudeka jarcento. En aliaj paĝoj de tiu ĉi retejo, ni recenzas progresigajn librojn kiel Karlo kaj Gerda malaperis. Tiuj verkoj akompanas legantojn de la komenco ĝis iu post-komenca nivelo. La verda koro laŭ simila maniero helpas komencintojn en la sekva fazo, ĝis la meza nivelo de la lingvo-lernado. En La verda koro Esperanto estas ne nur la lingvo uzata por verki la rakonton, sed ankaŭ la ‘ĉefa rolulo’ de la rakonto: oni legas pri la lernado kaj instruado de la lingvo, kaj pri la ideoj kaj sentoj ligitaj al Esperanto. La historia periodo estas tiu de la enlanda milito en Siberio dum la jaroj 1918-1920. Oni priskribas tiujn dramajn historiajn eventojn, la homojn kaj iliajn spertojn dum la milito. Ne mankas amrakonto, kun problemoj kaj malhelpoj, inter rusa junulino kaj hungara militkaptito, Nadai. Nadai estas Esperanto-instruanto, rolulo tre verŝajne inspirita de la spertoj de la aŭtoro mem. Julio Baghy verkis La verda koro en 1937, kelkajn jarojn post kiam li verkis siajn ĉefajn romanojn, Viktimoj kaj Sur sanga tero. Oni do ne atendu nuntempan vidpunkton pri nia lingvo: la temoj de la lernado kaj disvastigado de Esperanto, la graveco de la lingvo mem por la homaro, kaj ĝia utilo kiel ilo por paco inter la popoloj, estas tre serioze traktitaj. Oni ne forgesu, ke la libron Baghy verkis en la jaroj tuj antaŭ la Dua Mondmilito. Dum tiu periodo Esperanto-organizaĵoj, kaj eĉ la unuopaj esperantistoj, multe suferis kaj kelkfoje mortis pro la persekutado de diktatoroj. Kvankam Baghy prezentis la libron kiel ‘facilan romaneton’ kaj ‘libron por komencantoj, por daŭrigaj kursoj’, mi ne konsideras ĝin tiel facila por tut-komencantoj kiel estas ekzemple Gerda malaperis aŭ Karlo. La libro certe komenciĝas kiel ‘facila romaneto’. Sed la lingvo kaj vorto-stoko fariĝas pli kaj pli nefacilaj en la mezaj kaj finaj ĉapitroj. Aliflanke, se komencantoj sukcese atingos la finon de la lastaj ĉapitroj, ili certe sentos sin fieraj kaj sendube pli bone informitaj pri la interesaj historiaj, lingvaj kaj sociaj temoj traktitaj de Baghy en tiu ĉi kaj en liaj aliaj tiel-nomataj Siberiaj romanoj. La verda koro estas aĉetebla ĉe la libroservo de UEA. Maurizio Giacometto (‘Rico')
  3. La suba rakonto aperis en la libro Ne ekzistas verdaj steloj, kiu enhavas 60 noveletojn. Noveleto estas tre mallonga rakonto, kutime kun ne pli ol 300 vortoj. Mi vekiĝas ĉiutage je la oka. Tial la unua afero, kiun miaj okuloj vidas matene, estas la lum-ciferoj de la vekhorloĝo: 08:00. Hieraŭ, aŭ eble mi devus diri hodiaŭ, mi enlitiĝis tuj antaŭ la dekdua horo, kiel kutime, sed kiam venis la momento en kiu la horloĝo devus montri la konvencian 00:00, ĝi surprizis min per la neatendita 24:00. Kaj ankoraŭ mi pensis pri ebla difektiĝo de la horloĝo, kiam, unu minuton poste, sur ĝia ekraneto eklumis la sensenca 24:01. Pasis la minutoj, kaj, dum mi faris al mi dekojn da demandoj, la horloĝo transiris de la 24:59 al la 25:00 horo. Post tio, mi vane klopodis endormiĝi. Forpasis ses longaj horoj, kiujn la tempomezurilo respektive montris kiel la 26:00, la 27:00, la 29:00... Nu, ĉiuj scias ja ke la ciferaj horloĝoj estas programitaj por indiki nur la numerojn nul, unu kaj du, sur la unua loko. Tial, kiam ĝi alvenis al la 29-a horo kaj 59 minutoj, mi senspire atendis ĝis la apero de la neebla 30:00. Lumis la ciferoj de la ekrano anoncante la 40-an, la 50-an, la 60-an horon..., dum ekstere regis profunde obskura nokto. La telefono, kiu vane sonadis dum la lastaj horoj, mutas nun. Kaj mi jam preparas min por la momento kiam la horloĝo montros la perturban 99:99. Liven Dek Ne ekzistas verdaj steloj: 60 mikronoveloj kun suplemento. Liven Dek. Mondial. Novjorko, 2012. 122 paĝoj, 22 cm. ISBN 9781595692351. Prezo: 12.00 €.
  4. Anna

    La bovo en Brazilo

    La suba artikolo estis verkita por la ĉina Jaro de la Bovo, laŭ peto de la Esperanto-Asocio de Tianjin. Bovo estas forta kaj granda besto, kutime obeema kaj helpema al homoj, sed kiam bovo forkuras, neniu ĝin povas kapti, ĉar ĝi estas tre forta kaj danĝera. Multaj brazilaj kantoj kaj rakontoj temas pri bovoj, kiuj forkuris kaj kaŭzis grandan detruadon, dum aliaj laŭdas iliajn bonajn agojn, kiel ekzemple savi homon en danĝero. Ankaŭ multaj brazilaj verkistoj uzis bovojn en siaj verkoj. Mi aparte ŝatas la rakonton "Babilado inter bovoj", de João Guimarães Rosa (kiu cetere estis esperantisto), en kiu du bovoj babilas pri alia bovo, kiu kleriĝis kaj komencis pensi antaŭ ol agi, ekzemple manĝi herbojn laŭ vojo kiu kondukas al rivero, por esti proksima al la akvo kiam ĝi sentos soifon. Tiu bovo mortis pro akcidento sur monto-flanko, kaj laŭ la nekleraj bovoj, tiu akcidento ne estus okazinta, se ĝi ne estus kleriĝinta. Per tiuj bovoj, Rosa brile bildigas la brazilan socion. Populara en la tuta lando, bovo ludas gravan rolon en la brazila folkloro. Aparte interesa estas la kampara teatraĵo Bumba-meu-boi, kiu rilatas al rakonto pri la morto kaj renaskiĝo de bovo. Ĝi temas pri graveda virino, kiu volas manĝi langon de bovo. Ŝia edzo mortigas bovon por preni ĝian langon, kaj pro tio estas arestita laŭ ordono de la posedanto de la bovo. Finfine per la helpo de sorĉisto, li sukcesas renaskigi la bovon. En pluraj lokoj de Brazilo, tiu kampara teatraĵo evoluis al paradoj kaj alispecaj eventoj, en kiuj la bovo ludas la ĉefan rolon. Ofte estas pluraj grupoj kiuj konkuras. Tiuj festoj ligiĝas al pluraj tradicioj, kiuj devenas el Eŭropo, Afriko kaj indiĝenaj popoloj de Brazilo. La tradicia festo de Bumba-meu-boi de la brazila ŝtato Maranhão estas unu el la plej popularaj kaj estas rekonata de Unesko, kiu konsideras ĝin Kultura Heredaĵo de la Homaro. En la urbo Parintins de la subŝtato Amazono, tiu tradicio evoluis al tre grava evento: la Folklora Festivalo de Parintins, kiu okazas ekde 1965 kaj estas unu el la ĉefaj folkloraj eventoj en la lando. Tiu festivalo komenciĝis kiel danc-festivalo por kolekti monon por konstrui preĝejon. En la posta jaro oni invitis du grupojn, Bovo Garantido kaj Bovo Caprichoso, sin prezenti en la festo. Tiuj grupoj, fonditaj komence de la 20-a jarcento, konkuras inter si. Ambaŭ el la du grupoj estas reprezentata de sia bovo, kaj ĉiujare ili konkuras por ricevi la premion. Nuntempe la festivalo de Parintins similas al la fama karnavalo de Rio-de-Ĵanejro. En ambaŭ festivaloj grupoj konkuras per muziko, kostumoj, dancoj ktp por ricevi premion. Sed en Parintins la konkuro okazas en speciala loko, nomita bumbodromo. Oni ludas tradician lokan muzikon, kaj la dancoj kaj kantoj rilatas al tradiciaj rakontoj de Amazonio. Aparte grava parto de la konkuro estas la momento, kiam oni rakontas la fabelon, kiu donis sian nomon al la festivalo. Laŭ la loka versio, la posedanto de la bovo alvokas kuracistojn por revivigi ĝin, sed ili ne sukcesas. Finfine, la bovo estas revivigita de indiĝena sorĉisto. Rafael Henrique Zerbetto
  5. Retoso estas la nova evento de TEJO (Tutmonda Esperantista Junulara Organizo), organizita de gejunuloj por gejunuloj, kaj ĝi okazos inter la 2-a kaj la 5-a de aprilo. Retoso estas kalemburo de ‘Reto’ kaj ‘Etoso’, kaj tio montras, kian eventon ni planas fari. Ĝi estos internacia evento, senpaga por TEJO-anoj, plena je programeroj kiel laborgrupoj, koncertoj, prelegoj kaj ludoj. Estos ankaŭ interesaj babilrondo pri temoj kiel Tron-ludo (populara televida serio) aŭ Harry Potter, krom la tradiciaj temoj kiel lingvolernado! Jen la provizora programo. Pro la pandemio, multaj eventoj okazas rete. Tiu nova medio havas multajn avantaĝojn por Esperantujo. Ekzemple, la reta Internacia Junulara Kongreso (IJK) allogis multajn novajn homojn al la movado kaj estis la plej internacia IJK iam ajn: en ĝi partoprenis homoj el 52 landoj! Konsiderinte la avantaĝojn de retaj eventoj por la movado, ni volis kapti la okazon por krei ion novan. Tiel ekestis Retoso! Retoso jam naskiĝis tutmonde! En nia teamo estas organizantoj kaj helpantoj el Azio, Sudameriko, Eŭropo kaj Afriko. Ni ĉiam pretas havi aliajn helpantojn por kunlabori kaj krei vere tutmondan eventon. Retoso okazos en pluraj hor-zonoj (ne nur eŭropaj, kiel tro ofte okazas). Ni volas allogi novulojn kaj krei retajn aranĝojn, kie homoj povos libere interagi. Kion Retoso donos al ni? Retoso donos al ni ĉion! Ni lernis dum la unuaj retaj eventoj, kiel proponi sufiĉe da diverseco en programeroj, por ĉiu-speca partoprenanto. Se vi ŝatas kulturon, vi povos aŭskulti prelegojn pri literaturo kaj lingvoj. Se vi volas lerni ion novan, ne mankos diversaj laborgrupoj. Se vi deziras umi kun esperantistoj el la tuta mondo, vi povos babiladi kaj ludi en Retoso. Se vi emas politikumi, ne maltrafu la okazon partopreni en debatoj dum nia renkontiĝo. Kroma okazaĵo estos la Simpozio de IRIS (Internacia Reta Interfaka Simpozio), kiu enhavos prelegojn kaj diskutojn pri multaj diversaj fakoj kiel matematiko, psikologio, artoj ktp. Jen momento por amuziĝi, lerni kaj renkontiĝi kun amikoj en Esperantujo! Aliĝu plej malfrue la 27-an de marto por ne maltrafi gravajn programerojn. Baldaŭ ni donos informojn pri premio por la fruaj aliĝintoj! Se vi volas proponi programeron, skribu al ni. Vi povas legi pri la evento kaj aliĝi ĉi tie. Ni ankaŭ invitas vin ŝati nian paĝon kaj aliĝi al la evento ĉe Fejsbuko, kaj partopreni en la grupo de Telegramo.
  6. Anna

    Interŝanĝi hejmojn

    Jes, vi pravas! Tio estas korektinda.
  7. Ĉu vi scias, ke iuj homoj estas pretaj prunti al vi tutan loĝejon, kaj ke vi povas fari la samon por ili aŭ por aliaj homoj? La interŝanĝo povas okazi samtempe, aŭ en malsamaj periodoj. La retejo Homeexchange.com (interŝanĝo de hejmoj) havas pli ol 400.000 membrojn. En la retejo, membroj prezentas sian loĝejon, sian familion, kaj siajn interesojn. La retejo estas uzebla en dek unu lingvoj: en la angla, dana, franca, germana, hispana, itala, kroata, nederlanda, norvega, portugala kaj sveda lingvoj. Se membro preferas kontakti aliajn, kiuj havas la samajn interesojn, eblas elekti inter pluraj grupoj, ekzemple: vegetaranoj, biciklistoj, instruistoj, familioj kun junaj infanoj, muzikistoj, kaj.... esperantistoj. Tiu grupo estis kreita en la jaro 2020 kaj atendas novajn membrojn kiel vi. Interŝanĝo de hejmoj ne nepre devas esti reciproka. Ĉiu loĝejo havas valoron en GP (gasto-poentoj). Kiam iu gastas en via hejmo, se tio ne estas reciproka interŝanĝo, anstataŭe oni ricevas gastopoentojn, kiujn oni povas elspezi kiam oni gastas ĉe iu alia. En la retejo de la asocio, ĉe la informoj de ĉiu loĝejo aperas ĝia valoro en GP, kaj kalendaron por montri, kiam ĝi estos libera. Vi rajtas enskribi vin kaj vian loĝejon senpage en la retejon, sed kiam vi volas iĝi gasto de alia membro, vi devas pagi kotizon (130 € por unu jaro). Mi opinias, ke se multaj esperantistoj membriĝus en tiu grupo, nia lingvo estus pli konata, precipe de homoj kiuj ŝatas vojaĝi kaj sperti la lokan vivon de alia lando. Guido Ricci
  8. Dum la plej mallumaj tagoj de la dua mondmilito, okaze de la 25-a datreveno de la morto de L.L. Zamenhof, grupo de nederlandaj esperantistoj sekrete kunvenis en Hago por honori la kreinton de la Internacia Lingvo. La dato estis la 14-a de aprilo 1942. Ili volis kune fari ian utilan agadon por defendi la homaron kontraŭ estontaj teruraĵoj. Ili decidis fondi tutmondan organizaĵon kun la nomo Universala Ligo (UL). Ĝia celo estis labori por efektivigi la ideon de d-ro Zamenhof: unuigi la homaron per komuna lingvo. Inter ĝiaj projektoj estis la plano krei tutmondan monsistemon. La ĉeestantoj opiniis, ke la nova socia ordo devos esti bazita sur mon-unuo kun konstanta valoro, ĉar nur tiel eblus montri al la cetera mondo la eviton de tiuj ekonomiaj premoj, kiuj kaŭzas konfliktojn inter popoloj. La unua ĝenerala kunveno de Universala Ligo okazis la 16-an de marto 1946 en Hago. Ĝia unua prezidanto estis la fama esperantisto Edmond Privat. Tie oni reguligis la uzon de internacia monunuo kun la nomo Stelo. Oni fiksis la valoron de la Stelo kiel la prezo de ordinara pano en Nederlando, kiu tiutempe egalis al kvarono de guldeno (la tiama nederlanda monunuo). La devizo de UL estis Unu mondo – unu lingvo – unu mono. En tiuj fruaj tagoj, oni esperis starigi internacian bankon, sed tio neniam realiĝis. UL mem eldonis kuponojn kun valoro de unu Stelo, ĉiuj kun kvin-jara valideco. Ili estis uzataj por pagi kotizojn, anoncojn kaj abonojn interne de la Esperanto-movado. La membroj en la Ligo plimultiĝis, atingante preskaŭ 15 000 en la malfruaj kvindekaj jaroj. En 1960 UL produktis metalajn monerojn, faritajn ĉe la Nederlanda Ŝtata Monfarejo. Ili estis moneroj de 1 Stelo, 5 Steloj kaj 10 Steloj. En 1965 aldoniĝis la 25-Stela monero el arĝento (kelkaj estis faritaj ankaŭ el oro kaj aliaj metaloj). La moneroj bone vendiĝis inter esperantistoj kaj kolektantoj, tiel ke UL pli ol regajnis la sumon, kiun ĝi elspezis por ilia produktado. Moneroj (1, 5, 10 steloj) Foto: Arno Lagrange Dum proksimume dudek jaroj oni fiksadis la prezojn de diversaj Esperanto-servoj kaj -varoj en Steloj, sed ne eblis realigi la celon teni la valoron konstanta. Tra la jaroj oni malrapide ĉesis uzi la Stelon, eĉ interne de la Esperanto-movado. Universala Ligo ĉesis ekzisti en 1993. La restintaj Stelo-moneroj estis transdonataj al Universala Esperanto-Asocio. Eblas ankoraŭ aĉeti ilin ĉe la libroservo. La Stelo ne mortis, sed pluvivas en la formo de plastaj moneroj por junularaj kongresoj (eldonitaj estis 1, 3 kaj 10 Steloj). Modernaj, plastaj steloj en la trinkejo de Esperanto-kongreso, 2013 Foto: Przemyslaw Wierzbowski En 2018 estis eldonita ankaŭ arĝenta 100-Stela monero, kaj en 2020 arĝenta 50-Stela monero. Pli ĝuste oni nomus ilin ne moneroj, sed medaloj.
  9. Anna

    Verkoj.com

    Bedaŭrinde! Espereble vi povos atingi ĝin de via hejma komputilo, se ne de via laborejo.
  10. De 1992 ĝis 2002 mi estis ĉefredaktoro de la fama gazeto Eventoj. Ĝi aperis du-semajne, kaj tiutempe ĝi estis la plej ofta Esperanto-gazeto. La redakta teamo konsistis el pluraj personoj krom mi – ne sufiĉas unu homo por aperigi gazeton tiel ofte. Antaŭ 20 jaroj, post la decido ĉesigi la eldonadon de la "plej ofta Esperanto-gazeto" ni decidis publike kaj senpage aperigi en interreto ĉiujn numerojn de la 10-jara ekzistado. Tiutempe - en la jaro 2002 - tio tute ne estis kutimo, ĝi estis novaĵo - laŭ mia scio en Esperantujo estis ni la unuaj, kiuj faris tion. Ni konsideris grava ĉefe la enhavon, do bedaŭrinde ni decidis pri aperigo en la formo de simpla teksto, pli precize en la formo de HTML-paĝo. En tiu tempo PDF estis ankoraŭ sufiĉe malofta novaĵo. Tute hazarde en malnova malmola disko estis nun retrovita parto de la iamaj redakciaj komputilaj dosieroj. Ilin ni kredis perditaj. Trovinte ilin, ni nun povas reprodukti la presejan version de la malnovaj numeroj de la gazeto, kaj ankaŭ konverti ilin al PDF. Por fari tion necesis serĉi malnovan komputilon (en la hodiaŭaj komputiloj ne funkcias la malnovaj programoj), instali la malnovajn programojn, kaj rememori, relerni ilian uzadon. Post kelktaga preparado, mi sukcesis ree produkti pretan numeron de la gazeto! Tio estis ĝuinda sperto, hodiaŭ mi denove estis ĉefredaktoro de Eventoj! Fine do, nun ŝajnas eble rekrei kvaronon aŭ trionon de la malnovaj gazetnumeroj. Tiel ni evitos tre multajn horojn da skanado – kaj ne necesas paroli pri la pli bona kvalito de la preta PDF-dosiero! Problemo estas, ke dum la laboro oni eklegas kelkajn titolojn, liniojn, kaj plu legadas dum horoj, ĉar multaj artikoloj estas interesaj kaj aktualaj ankaŭ hodiaŭ! Nun, post 20 jaroj mi opinias, ke la teamo rajtas esti fiera pri tiu malnova agado. Krom mi, kunlaboris ankaŭ Mészáros Pista, Ország-Krysz Axel, Deák-Jahn Gábor, Bajnógel István, Virág Zsuzsa, Tötös Zsuzsa, Vári Csilla, Nikolaj Gudskov, Abdurahman Junusov, kaj pluraj aliaj! Mi esperas baldaŭ rehavi multajn numerojn, legeblajn en PDF-formato. Szilvási László
  11. Tio estas interesa! Kial vi elektis la nomon kolibroj?
  12. Pro la kronvirusa trud-izoliĝo, esperantistoj dum la somero de 2020 povis partopreni nur retajn kunvenojn. Esperantistoj rapide adaptiĝis al tiu “nova realeco” kaj lanĉis mirinde multajn novajn agadojn! Virtuale kunveni oni kutime faras per la programoj Zoom aŭ Jitsi. Multaj esperantistoj preferas Zoom, kvankam tio estas ne-libera programo de komerca firmao, kiun ne ĉiuj fidas. La bezono virtualigi kunvenojn ebligis krei ion tute novan: trimonatan festivalon MondaFest’, en kies kadro okazis granda nombro da diversaj Esperanto-aranĝoj. Ĝia kulmino estis unusemajna Virtuala Kongreso, kun pluraj popularaj tradiciaj elementoj de la kutima Universala Kongreso, tamen en nova virtuala vesto. Kredeble tiuj ideoj kaj kapabloj restos ankaŭ estonte, kiam denove eblos viziti ĉeestajn kunvenojn, eble en la formo de hibrida kongreso. Iuj esperantistoj flugas dum la pandemio de unu reta evento al alia; tiujn oni nomas ret-kolibroj. Superrigardo de Esperantaj eventoj aperas en la retejo Eventa Servo. Ĝia programisto adaptis ĝin al la nova situacio. La kutima prezento de la retejo estis ŝanĝita de kartaro al kalendaro. Eventoj estas tie listigitaj laŭ komencaj tago kaj horo. Kiam oni registras tie eventon, eblas nun indiki, ĉu ĝi okazos rete anstataŭ ĉeeste. Gravas tiurilate la horzonoj. Evento en Eventa Servo povas okazi en specifa loko aŭ en elektita horzono: loka aŭ UTC (Universala Tempo Kunordigita, UTK) por internacia evento. Ĉe evento estas montrataj kaj la horoj, kiujn indikis ĝia organizanto, kaj la lokaj horoj por la vizitanto de la paĝo. Tre praktike! Internacia Junulara Kongreso (IJK) kaj Somera Esperanto-Studado (SES) estas ekzemploj de renkontiĝoj kiuj en 2020 okazis nur virtuale. Tiucele la firmao E@I kreis la retan platformon Retevent. En tiu platformo oni montris prezentojn. Poste oni realtempe respondis demandojn en vidbabilejoj per la retkunvena programo Jitsi, kiu estis esperantigita de E@I. Pluraj homoj kontribuis dum SES per spektaĵo; foje estis realtempa prezento, sed ofte prelegantoj preferis antaŭregistri filmeton, ĉar tion eblas munti laŭplaĉe. Partoprenantoj de SES inter si komunikis precipe per la tuj-mesaĝilo Telegram. Supre de la SES-babilejo aperis fiksita mesaĝo kun ligilo al la SES-helpocentro. Kiam oni alklakis tiun ligilon, malfermiĝis fenestro, kiu ebligis aliĝon al tiu aparta grupo. Al grupo aŭ kanalo eblis ankaŭ aliĝi per invitligilo. Iuj homoj laboris dumtage kaj do ne povis partopreni en retaj kunvenoj antaŭ la 18a. Plejofte ili tamen estis kontakteblaj skribe. Yves Nevelsteen
  13. Anna

    Iráĝ Mirza

    Mi unue ne komprenis vian komenton. La libro ja estas senpage elŝutebla, sed efektive tiuj vortoj ne devus troviĝi en la ligilo! Tio estis la malnova adreso de la artikolo.
  14. Anna

    Iráĝ Mirza

    (1874–1924) ایرج میرزا Iráĝ Mirza, filo de Qolamhosejn Mirza, estis unu el la pranepoj de la reĝo Fátháli Ŝah’ Gaĝarida, kiu estis la dua reĝo en la irana Gaĝarida dinastio. Krom la persa lingvo, Iráĝ bone parolis la araban kaj francan. Li kapablis ankaŭ paroli ruse kaj turke. La patro de Iráĝ estis oficiala poeto de la kortego de la princo Mozaffar-od-din Mirza, sed li mortis kiam Iraĝ estis deknaŭ-jara. Tiam ankaŭ Iráĝ ricevis la titolon “reĝo de la poetoj”. Tamen post kelkaj jaroj li ĉesis ofici en kortegoj. La poemoj de Iráĝ estas pli-malpli modernaj, simplaj kaj proksimaj al la lingvaĵo de la publiko. Ĝis lia tempo la poetoj evitis uzi la simplan popolan lingvon en poezio. Ĉar Iráĝ konatiĝis kun la eksterlandaj literaturoj, la klasika stilo – ankaŭ en tiu stilo li lerte verkis – ne plu kontentigis lin por verki pri sociaj temoj. Li kreis sian propran stilon, sed ne tute ĉesis verki en la klasika stilo. Jen poemo de li: Patrino Oni diras: kiam naskis min panjo Al mi mam-suĉadon ŝi lernigis Noktojn maldorme ĉe mia lulilo Al mi bondormadon ŝi lernigis Ŝi prenis miajn manojn, min irigis Al mi voj-iradon ŝi lernigis Literon kaj literon enbuŝigis Al mi paroladon ŝi lernigis Metante sur miajn lipojn rideton Al floro floradon ŝi lernigis Mia esto estas pro ŝia esto Al mi panj-amadon ŝi lernigis... Tradukis Said Baluĉi Tiu poemo aperis en la libro Antologia skizo de la persa literaturo, pri kiu vi povas legi en aparta artikolo en uea.facila.
  15. Antologia skizo de la persa literaturo. Pluraj aŭtoroj. El la persa tradukis Said Baluĉi. Moskvo: Impeto, 2021. 164 p. ISBN 978-5-7161-0311-5. Serio Oriento-Okcidento n-ro 58. La Eldon-serio Oriento-Okcidento pliriĉiĝis per nova libro, Antologia skizo de la persa literaturo, kiu ĵus aperis ĉe la eldonejo Impeto en Moskvo. Ĝi konsistas el prozaj tekstoj de 33 aŭtoroj, kaj poeziaj verkoj de 24 poetoj. La ĉefa enhavo estas grandparte traduko de Said Baluĉi el parto de originala antologio en la persa. La Serio Oriento-Okcidento estas eldonserio en Esperanto. En ĝi aperas verkoj aparte gravaj el la nacilingvaj literaturoj de diversaj landoj en la Okcidento kaj Oriento. La libroj en la serio estas eldonitaj de diversaj Esperantaj eldonejoj tra la mondo. Ili ne aspektas ĉiuj samaj, sed ĉiuj estas produktitaj en maniero bela kaj alt-kvalita. Se iu libro estas konsiderata taŭga, la estraro de Universala Esperanto-Asocio (UEA) aprobas ĝian aldonon al la serio. En tiu serio jam aperas ĉefverkoj de la bengala, japana, franca, finna, itala, araba, rusa, latina, hungara, vjetnama, kaj multaj aliaj literaturoj. Per la nova eldonaĵo aperas en tiu serio la unuan fojon verko tradukita el la persa lingvo. Nekutima afero pri la persa antologio estas la fakto ke la PDF-versio de la libro estas tute libere kaj senpage elŝutebla. La papera versio baldaŭ troveblos en la internaciaj kaj landaj Esperanto-libroservoj, interalie en la Libroservo de UEA. La senpaga disponigo de la libro estas parto de projekto de la eldonejo Impeto. Se vi volas helpi al la projekto, vi povas uzi la donac-butonon aŭ skribi al UEA. Pagmanieroj al UEA troviĝas ĉi tie. Pluraj titoloj de la serio Oriento-Okcidento estas aĉeteblaj ĉe katalogo.uea.org. La tuta listo aperas en Vikipedio. Mallonga artikolo kaj poemo el la libro Antologia skizo de la persa literaturo estas legeblaj en uea.facila.
  16. Anna

    Ankaro

    Kadre de la prezenta serio "Simpozio pri Kultura Memoro" organizita de Esplorcentro pri Historia kaj Kultura Heredaĵo de la Universitato Hacettepe (HÜTKAM), sabate la 6-an de februaro: -- D-ro kaj universitata preleganto s-ino Başak Aray faris prezenton pri "Diskutoj pri Internacia Helplingvo" (ĉefe pri Esperanto) -- D-ro s-ino Pınar Sel faris prezenton pri “La historio de Esperanto en Turkio”. En la prezento partoprenis preskaŭ 100 homoj, kiuj plejparte estis universitatanoj. La prezentoj, kiuj estis malfermitaj al ĉiuj, daŭris preskaŭ du horojn kaj okazis en la turka lingvo pere de la platformo Zoom.
  17. Anna

    Nasr Edin Hoĝa

    La suba artikolo unue aperis en la revuo Juna amiko n-ro 165 (4/2020). Ĝi estas iom simpligita laŭ la vortlisto de uea.facila. Ĉirkaŭ Nasr Edin Hoĝa ĉio abundas. Abundas liaj nomoj. Foje oni diras Nasreddin, foje Goha aŭ Joha. Ne gravas. Vikipedio starigis liston de liaj nomoj : aperas 34! Abundas la landoj, kie li aperas en tradiciaj rakontoj kaj fabeloj. Li estas konata de Balkanio ĝis Mongolio, de Kaŭkazo ĝis Pakistano. Origine li estis turko. Li naskiĝis en 1208 kaj mortis en 1284, supozeble. Abundas la lokoj, kie laŭdire li estis entombigita. Abundas liaj trajtoj: foje li estas saĝulo, foje li parolas kiel stultulo, foje li komentas vigle, foje li primokas akre. Li havas la rajton primoki la gravulojn kaj la saĝulojn. Nasr Edin havis azenon. Kutime li sidis sur la azeno en la malĝusta direkto kaj rigardis malantaŭen. Sensencaĵoj abundis en lia buŝo kaj en liaj agoj, kune kun saĝaj komentoj kaj helpemaj aŭ lertaj agoj. Jen rakonto pri li: Dum tuta posttagmezo Nasr Edin promenadis en urbo kune kun du gravaj homoj. Unu estis religia gvidanto kun la titolo imamo, la alia estis juĝisto kun la titolo kadi. Venis la momento por saluti unu la alian kaj disiri. “Vi vere estas nekutima persono,” diris la religiulo. “Foje oni povus supozi, ke vi estas malhonestulo kun kapablo ŝteli kaj trompi iun ajn, sed tuj poste oni povas imagi, ke oni estas en ĉeesto de stultulo.” La juĝisto plu parolas: “Estu nur unufoje honesta kaj diru al ni la veron: kiu vi estas en la realo? Ĉu vi estas trompisto aŭ stultulo?” “Tio dependas,” respondis Nasr Edin. “Tamen jen tio, kion mi povas diri al vi du en tiu ĉi momento: mi estas precize inter ambaŭ.” Dirante tion, li povis diri trompisto al religiulo kaj stultulo al juĝisto, aŭ ĉu li volis diri la malon?… Vi decidu! UNESKO decidis siatempe, ke la jaro 1996 estu la Jaro de Nasr Edin Hoĝa. Mireille Grosjean
  18. Anna

    Marjorie Boulton

    Marjorie Boulton estas unu el la plej gravaj poetoj en Esperanto. Siajn plej gravajn kaj originalajn poemojn ŝi verkis en la 1950-aj jaroj, sed ŝi plu verkadis ĝis la 21-a jarcento. Marjorie naskiĝis en 1924 kiel la sola infano de du instruistoj. Ŝia patro estis la estro de la lernejo, al kiu ŝi iradis en Barton-on-Humber, urbo en la oriento de Anglio. Ŝi studis anglan literaturon en la universitato de Oksfordo kaj poste mem iĝis instruisto kaj direktoro de lernejo por instruistoj en Ambleside, en nord-okcidenta Anglio. Sed en 1970 ŝi forlasis la instruistan profesion kaj reiris al Oksfordo por okupiĝi plentempe pri esplorado kaj verkado. En la angla ŝi verkis kelkajn famajn librojn pri literaturaj studoj, kaj en Esperanto ŝi verkis krom poemoj ankaŭ teatraĵojn, novelojn kaj multajn artikolojn pri diversaj temoj. Marjorie ne nur sidis ĉe sia skribotablo: ŝi ofte prelegis en kongresoj. Kaj ŝiaj poemoj ne estis verkitaj nur por literaturemaj homoj: kiam ŝi voĉlegis novan poemon ĉe Brita Kongreso de Esperanto, tio kelkfoje estis la plej memorinda okazaĵo de la kongreso. Kelkaj el ŝiaj poemoj iĝis kantoj. Marjorie estis fama en Esperantujo ankaŭ pro alia, malpli serioza afero: ŝiaj multaj katoj. Katoj aperas ankaŭ en ŝiaj pli seriozaj poemoj, kaj en 1964 ŝi eldonis etan libron, kiu temas ĉefe pri tri katoj, kun kiuj ŝi loĝis en tiu tempo: la titolo de tiu libro estas Dekdu piedetoj. Ne mirige, ŝi estis prezidanto de la asocio "Rondo Kato" aŭ "Esperantista Kat-amikaro". Marjorie Boulton ne edziniĝis kaj ne havis proksimajn familianojn. Oni eble povus diri, ke Esperantujo estis ŝia familio, ĉar ŝi havis multajn amikojn kaj multe korespondis per Esperanto. Kiam ŝi mortis, en 2017, Esperanto-Asocio de Britio ricevis ŝiajn multajn librojn en Esperanto, kaj la ceteron de ŝiaj posedaĵoj ricevis ŝia kolegio en Oksfordo, Somerville. Du gravaj poeziaj verkoj, verkitaj de ŝi en la 1950-aj jaroj, restas ĝis nun apenaŭ konataj de la ĝenerala publiko. Ili oficiale publikiĝos nur en 2021, kiam aperos, espereble, ŝia plena poemaro. En samtempa artikolo, ni aperigas du mallongajn poemojn de Marjorie Boulton. Edmundo Grimley Evans
  19. Marjorie Boulton (1924-2017) estas unu el la plej gravaj poetoj en Esperanto. Legu pri ŝia vivo en aparta artikolo. Rendevuo La stacidomo. Fumoj, knaroj, lumoj, kaj mil kaj mil celemaj, bruaj agoj, horloĝo kaj horaroj, verdaj flagoj, belaj, malbelaj homoj, miloj, miloj, bonvenoj, adiaŭoj kaj brakumoj, miloj kaj miloj en agado kria; kaj inter ĉiuj, nur vizaĝo via min atentigos, per trans-fumaj briloj ... Por paco Jen mia propono, sinjoroj kaj kamaradoj: lokigu la venontan konferencon, kie ni tuŝos vian konsciencon. Ne post imponaj fasadoj, kun ĵurnalistoj en balkono: aranĝu ĝin ĉe akuŝ-hospitalo. Morgaŭ ni legos en ĵurnalo: “Finfine ĉiuj ŝtatestroj scias, ke homa vivo kostas iom pli ol ŝtatestroj kutime opinias.” Jen pacpropon' de ordinara mi.
  20. La unua numero de Irana Esperantisto aperis en la aŭtuno de 2002. Ĝis aŭtuno 2008 aperis 19 numeroj de la du-lingva (Esperanta kaj persa) revuo papere. Ili estis aĉeteblaj ankaŭ en kioskoj en Irano. Post kelkjara dormado, la revuo reaperis ekde la printempo 2012 kaj regule aperadas ĝis nun, sed ĉi-foje ĝi estas nur rete kaj senpage havebla. Lastatempe, ekde aŭtuno 2020, ties redakcio decidis aperigi artikolojn ankaŭ en la malplimultaj lingvoj de Irano. En ĝia 35-a numero de aŭtuno 2020, kiu havas 40 paĝojn, aperis artikoloj ankaŭ en la araba kaj kurda lingvoj. Tiuj lingvoj estas parolataj kaj en partoj de Irano kaj en kelkaj apudaj landoj. La ĉef-redaktoro de la revuo, inĝeniero Hamzeh Shafiee, esprimis sian esperon plimultigi la nombron de la lingvoj en la revuo. Li esperas, ke la revuo trovos legantojn inter parolantoj de ĉiuj lingvoj de Irano kaj ĝiaj najbaroj. Do krom artikoloj en Esperanto kaj la persa lingvo, nun estos bonvenaj ankaŭ ali-lingvaj artikoloj por la venontaj numeroj de la revuo. Oni povas ricevi senpage ĉiujn numerojn de Irana Esperantisto per jena ligilo.
  21. Esperanto per rekta metodo Stano Marček. Ilustris Linda Kuruc-Marček. Eldonejo Stano Marček. Martin, 2013. 110 paĝoj, 25 cm. ISBN 9788089312276. Prezo 8.40 €. Ekzistas multaj metodoj por lerni kaj instrui lingvojn. Unu el la plej efikaj estis la tiel nomata “rekta metodo”. Tio estas la metodo, per kiu niaj gepatroj instruis al ni nian gepatran lingvon. Sen tradukado kaj sen gramatikaj klarigoj ili instruis al ni rekte pensi en nia lingvo. Mi prezentos al vi mian riĉe ilustritan lernolibron Esperanto per rekta metodo. Ĝis la fino de la jaro 2020 ĝi aperis jam en 45 lingvoj (la angla, araba, armena, bulgara, ĉeĥa, ĉina, dana, finna, franca, germana, greka, hindia, hispana, hungara, indonezia, irlanda, islanda, itala, japana, korea, kroata, kurda, latina, latva, litova, luksemburga, nederlanda, norvega, persa, pola, portugala, brazila portugala, rumana, rusa, serba, slovaka, slovena, sveda, taĝika, taja, tajvana, turka, ukraina kaj vjetnama – kaj ankaŭ en Esperanto). La 22-leciona studmaterialo baziĝas sur la rekta metodo. Ĝeneralaj reguloj de la lingvo estas prezentataj per bildoj kaj simplaj frazoj, tiel ke la lernantoj sub-konscie ricevas la klarigojn de la novaj elementoj. Poste – en tekstoj kaj ekzercoj – ili rerenkontas tiujn novajn elementojn kaj ekzerciĝas pri ili, ĝis ili uzas ilin tute nature. Rande de la paĝoj aperas bildoj por prezenti la novajn vortojn. Se la jam konataj vortoj ebligas klarigi la signifon de tiuj novaj, aperas en la paĝ-randa bildvortaro klarigo en Esperanto. Fine de ĉiu leciono aperas la sekcio Gramatiko. Tie per nacilingvaj klarigoj oni prezentas la regulojn, kiujn la lernantoj jam komencis subkonscie kompreni. La lernolibra vortoprovizo respektas la oficialan ofteco-liston rekomenditan de la Akademio de Esperanto por ĉiuj lernolibroj de Esperanto (Baza Radikaro Oficiala). Ĝi prezentas 750 vort-elementojn, komencante de tiuj plej ofte uzataj. Tial la lernanto unue lernas la plej ofte uzatajn kaj bezonatajn vortojn por povi paroli pri oftaj situacioj de la ĉiutaga vivo. Ankaŭ la gramatikaj elementoj estis ordigitaj laŭ sia graveco, kaj en la lernolibro ili aperas en tiu sinsekvo. La komprenon de la vortoprovizo helpas ilustraĵoj kaj la bildvortaro, kiu aperas laŭ la rando de la paĝoj (la lernolibron ilustris mia filino Linda). Fine de ĉiu leciono, aperas vortolisto kun nacilingvaj tradukoj de la novaj vortoj. Fine de la lernolibro aperas dulingva vortaro. La lernolibro enhavas multajn tekstojn pri ĉiutagaj temoj kiel familio, aĉetumado, homa korpo, taga rutino, naturo, sezonoj, kalendaro ktp. Krome estas lingvo-ekzercoj, por ke lernantoj ne nur legu, sed ankaŭ skribu kaj respondu. Internacia Esperanto-Instituto en Hago, Nederlando, eldonis androidan programon kun la teksto kaj ilustraĵoj de la lernolibro Esperanto per rekta metodo. Ĝi estas senpage elŝutebla ĉe www.iei.nl/apo/ , aŭ ĉe https://play.google.com/store/apps/details?id=com.embarcadero.esperanto (nacilingve, unua parto) kaj https://play.google.com/store/apps/details?id=com.embarcadero.esperantoplus (dua parto). Stano Marček
  22. Ankaŭ mi neniam aŭdis pri ŝi, sed ŝajne ŝi estas grava brazila poeto. Tiel per Esperanto ni malkovras la kulturon de aliaj landoj!
  23. Cecília Meireles (1901–1964) estis fama brazila poeto, edukisto kaj ĵurnalisto. En nia rubriko “Filmetoj” vi povas aŭskulti ŝian poemon Aŭ tio aŭ ĉi tio tradukita en Esperanton de konata brazila esperantisto Sylla Chaves (1929–2009). Aŭ la suno brilas kaj ne falas pluvo, Aŭ la pluvo falas kaj ne brilas sun’. Ringon mi ne metas, se mi metas ganton. Kiun el la du mi elektos nun? Se mi grimpas supren, mi ne restas sube, Mi ne povas grimpi kaj sur-tere resti Estas ja domaĝe ke mi ne sukcesas En la sama tempo en du lokoj esti. Ĉu mi gardas monon kaj ne manĝas kukon, Aŭ aĉetas kukon kaj ne gardas monon? Dum la tuta tago devas mi elekti Kio al mi donas la pli grandan bonon? Ĉu mi devas ludi, aŭ mi devas studi? Kuri aŭ sidiĝi? Kion fari? Kion? Kial la decidoj estas malfacilaj? Kion mi elektos: tion aŭ ĉi tion? Cecília Meireles tradukis Sylla Chaves
  24. Anna

    Glaciulo en Aŭstrio

    Kiel bedaŭrinde, ke post tiel longaj prepariĝo kaj trejnado, oni tre rapide superis la rekordon!
×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, uea.facila uzas kuketojn. Legu nian Privatecan politikon por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por esti uzanto de la retejo.