Salti al enhavo

Marjorie Boulton


 Diskonigi

Eblas aŭskulti ĉi tiun artikolon, kiun voĉlegis Edmundo Grimley Evans.

Marjorie Boulton estas unu el la plej gravaj poetoj en Esperanto. Siajn plej gravajn kaj originalajn poemojn ŝi verkis en la 1950-aj jaroj, sed ŝi plu verkadis ĝis la 21-a jarcento.

Marjorie naskiĝis en 1924 kiel la sola infano de du instruistoj. Ŝia patro estis la estro de la lernejo, al kiu ŝi iradis en Barton-on-Humber, urbo en la oriento de Anglio. Ŝi studis anglan literaturon en la universitato de Oksfordo kaj poste mem iĝis instruisto kaj direktoro de lernejo por instruistoj en Ambleside, en nord-okcidenta Anglio.

Sed en 1970 ŝi forlasis la instruistan profesion kaj reiris al Oksfordo por okupiĝi  plentempe pri esplorado kaj verkado. En la angla ŝi verkis kelkajn famajn librojn pri literaturaj studoj, kaj en Esperanto ŝi verkis krom poemoj ankaŭ teatraĵojn, novelojn kaj multajn artikolojn pri diversaj temoj.

Marjorie ne nur sidis ĉe sia skribotablo: ŝi ofte prelegis en kongresoj. Kaj ŝiaj poemoj ne estis verkitaj nur por literaturemaj homoj: kiam ŝi voĉlegis novan poemon ĉe Brita Kongreso de Esperanto, tio kelkfoje estis la plej memorinda okazaĵo de la kongreso. Kelkaj el ŝiaj poemoj iĝis kantoj. 

Marjorie estis fama en Esperantujo ankaŭ pro alia, malpli serioza afero: ŝiaj multaj katoj. Katoj aperas ankaŭ en ŝiaj pli seriozaj poemoj, kaj en 1964 ŝi eldonis etan libron, kiu temas ĉefe pri tri katoj, kun kiuj ŝi loĝis en tiu tempo: la titolo de tiu libro estas Dekdu piedetoj. Ne mirige, ŝi estis prezidanto de la asocio "Rondo Kato" aŭ "Esperantista Kat-amikaro".

Marjorie Boulton ne edziniĝis kaj ne havis proksimajn familianojn. Oni eble povus diri, ke Esperantujo estis ŝia familio, ĉar ŝi havis multajn amikojn kaj multe korespondis per Esperanto. Kiam ŝi mortis, en 2017, Esperanto-Asocio de Britio ricevis ŝiajn multajn librojn en Esperanto, kaj la ceteron de ŝiaj posedaĵoj ricevis ŝia kolegio en Oksfordo, Somerville.

Du gravaj poeziaj verkoj, verkitaj de ŝi en la 1950-aj jaroj, restas ĝis nun apenaŭ konataj de la ĝenerala publiko. Ili oficiale publikiĝos nur en 2021, kiam aperos, espereble, ŝia plena poemaro.

En samtempa artikolo, ni aperigas du mallongajn poemojn de Marjorie Boulton. 

Edmundo Grimley Evans
 

  • Ŝati 5

Edmundo Grimley Evans loĝas en Britio kaj laboras kiel esplor-inĝeniero en la komputila fako. Li tradukis plurajn librojn en Esperanton kaj nun redaktas la plenan poemaron de Marjorie Boulton. Li parolas Esperanton hejme kun siaj du filinoj.


  • direktoro: ĉefo de oficejo, laborejo, komerca organizaĵo, asocio aŭ simile.
  • kolegio: aparta lernejo interne de brita universitato.
  • novelo: mallonga literatura (sed ne poezia) verko.
  • oficiala: laŭregule akceptita de iu grava persono aŭ oficejo, kiu havas la rajton decidi pri tiu afero.
  • poeto: verkisto de poezio.
     

 Diskonigi


Uzanta eĥosono

Rekomendataj komentoj



Aliĝu al la diskutado!

Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. Se vi jam havas konton, ensalutu nun por afiŝi uzante ĝin.

Gasto
Aldoni komenton

×   Algluita kiel riĉa teksto.   Alglui plat-tekste

  Estas permesate nur 75 emoĝioj.

×   Via ligilo estas aŭtomate enkorpigita.   Montri kiel ligilo

×   Via antaŭa enhavo estas reenmetita.   Malplenigi redaktilon

×   Ne eblas rekte alglui bildojn. Alŝutu aŭ enmetu bildojn per URL.


×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, uea.facila uzas kuketojn. Legu nian Privatecan politikon por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por esti uzanto de la retejo.